Fettes proponas buĉi la Centran Oficejon

Fordonaci la bibliotekon, fermi la libroservon, luigi la domon en Roterdamo kaj movi la reduktitan oficejon al malpli kosta lando. Jen ideoj de Mark Fettes por savi UEA-n de minacanta katastrofo. ”Mi tute ne estas feliĉa kiel oficanto de la entombigo de la Roterdama UEA, ĉar tiu entombigo estas la sigelo de la malsukceso de mia generacio de aktivuloj”, diras Renato Corsetti.

Vidaĵo al Nieuwe Binnenweg el la Centra Oficejo.

La jam efektivigitaj tranĉoj en la Centra Oficejo tute ne sufiĉas por resanigi la ekonomion de Universala Esperanto-Asocio, konstatas prezidanto Mark Fettes en raporto sendita al la komitato de UEA sojle de la Universala Kongreso en Lahtio.

Por tio laŭ li necesas eĉ pli drastaj paŝoj: parte aŭ tute luigi la domon en Roterdamo por gajni monon, movi la Centran Oficejon al malpli kosta EU-lando, fordoni la unikan bibliotekon Hodler kaj liberiĝi de la malprofita libroservo.

Mark Fettes parolas dum komitata kunsido en Lisbono.

La nun prezentita raporto komplete malkongruas kun la strategia plano de UEA, kiu estis la publika programo de Mark Fettes je lia prezidantiĝo en 2013. Laŭ tiu plano aktiva membrovarbado devis esti unu el la strategiaj prioritatoj de la asocio. “Celo de 10%-a jara kresko donus mezurilon por la sukceso de tiaj iniciatoj”, la laborplano aldonas.

Evidente tiu ”strategia prioritato” ne havis prioritaton dum la estrado de Fettes. Aktiva membrovarbado apenaŭ okazis, kion oni povas konstati laŭ la mezurilo starigita en la laborplano mem. En 2013 UEA havis 4.903 individuajn membrojn. Se ĉiujare la membraro, laŭ la celo starigita en la plano, kreskus je 10 procentoj, ĉi-jare la kvanto devus superi 8.600.

Efektive tamen eĉ ne klaras, ĉu la kvanto de individuaj membroj en 2019 atingos 4.000, kaj evidente ĝi ne multe superos tiun ciferon. Tio cetere neniel estas mirinda, konsiderante la drastan altigon de kotizoj en la pli riĉaj landoj, samtempe kun la nuligo de la presita Jarlibro.

En sia raporto Mark Fettes konstatas, ke la enspezoj de UEA venas ĉefe de kotizoj kaj kongresoj, dum la elspezoj iras ĉefe al salajroj de la oficistoj kaj kostoj de la Centra Oficejo. Ĉar la membraro ŝrumpas, necesas tranĉi la servojn eĉ pli draste ol jam estis farite, li konkludas. Tion oni laŭ li povus fari movante la oficejon al malpli kosta lando en Eŭropa Unio.

Unuavice konsiderindaj laŭ Fettes estas Kroatio, Ĉeĥio, Slovakio, Pollando kaj Litovio. “Alternative, UEA povus gardi sian sidejon en Nederlando, sed limigi siajn dungitajn laborfortojn tie kaj utiligi kunlaborantojn kiuj loĝas diverslande kaj kunlaboras ĉefe elektronike”, la raporto aldonas.

La Strategia Laborplano siatempe ellaborita sub la gvido de Mark Fettes male akcentas la “fundamentan rolon” de la oficejo.

“Multaj aspektoj de la ‘komunuma vivo’ de UEA dependas de la organizaj kaj kunordigaj fortoj de la CO”, konstatas la laborplano. Por allogi pli da membroj la asocio laŭ la laborplano devus interalie renovigi la servojn, plivastigi la libroservon kaj sisteme reklami la agadon de UEA.

Aldone UEA devis laŭ la laborplano de Fettes starigi “Centron por Kultura Evoluigo”, kiu kunlaboru kun la Centra Oficejo pri la evoluigo de servoj al la komunumo. Plia strategia prioritato estis la kompleta renovigo kaj modernigo de la retejo, por kiu la komitato en 2013 donis 100.000 eŭrojn.

El tio estis realigita nenio. Por la reteja modernigo ja estis elspezitaj 35.000 eŭroj, sed sen rezulto. Nun UEA laŭ la freŝa raporto transdonis la taskon de reteja renovigo al “nova teamo kunmetita de TEJO” kaj esperas havi novan retejon ĝis la fino de 2020.

Neniuj decidoj estas faritaj, sed la raporto de Fettes alvenas nur unu semajnon antaŭ la lunda komitata kunsido en la Universala Kongreso kie ĝi devos esti pritraktita.

Komitatano Renato Corsetti aktive kontribuis al la konkludoj de la raporto kadre de komitata laborgrupo kiun li iniciatis. Li konstatas ke la raporto principe devis esti dissendita pli frue, sed ke la malfrua sendo havas ankaŭ siajn avantaĝojn:

– Fakte, laŭ mi ĝi devis esti sendita iom antaŭe, sed ankoraŭ nun ĝi estas bona bazo por la komitataj diskutoj en la UK, kaj pro tempomanko la kutimaj trokontribuantoj al la listo UEA-membroj ne havos la okazon utiligi ĝin.

La raporto proponas tre drastajn paŝojn, ĉu vi trovas ilin pravigitaj?

Renato Corsetti. Foto: Aleks Andre CC-BY-SA-4.0

– Jes, la paŝoj estas drastaj sed la vera demando estas: ĉu la priskribita situacio estas ĝusta? Se ĝi estas ĝusta la drastaj paŝoj estas pravigitaj. Kaj eĉ se ĝi estus iom troigite malbona, tamen oni devos draste interveni por eviti bankroton post kelkaj jaroj. Cetere la paŝoj estas drastaj sed lasas la realig-tempojn en la manoj de la nova estraro, kio povus signifi prudentan laŭŝtupan realigon.

Unu el la plej drastaj paŝoj estas la propono fordonaci grandan trezoron: bibliotekon Hodler, kiu estas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo. Corsetti ne trovas ĝin konservinda sub UEA:

– Ĝi havis 4 vizitantojn ĉiujare, el kiuj unu mortis antaŭ du-tri jaroj. Ĉu vi mem, se vi estus la posedanto de ĝi, pretus pagi ĝiajn kostojn? Ĉu liberiĝi de la libroservo? La merkato diras tion. Cetere librovendejoj fermiĝas ĉie tra la mondo. Unu afero, laŭ mi, ests iom tro milde prezentita en la dokumento de Mark: kiam la sidejo en Roterdamo estos malplena, oni ludonu ĝin kaj per la lupago financu la agadon kompense al la bankaj rentoj, kiuj ne plu ekzistas.

Ĉu vi ne timas, ke plia malbonigo de la servoj proponataj de la asocio akcelos la membrofalon?

– Jes kaj ne. La membrofalo komenciĝis antaŭ longa tempo. Oni daŭre parolis pri ĝi kaj laŭ la momento trovis oportunajn klarigojn. Al kio ĝi ŝuldiĝas? Verŝajne al la ŝanĝiĝo de la mondo, al kiu UEA ne adaptiĝis, al la malriĉiĝo de la mezaj klasoj en Eŭropo dum la lasta jardeko kaj eble al multaj kaŭzoj ankoraŭ, sed, se oni rigardas la bildon pri la divido laŭ aĝoj de la membroj de UEA, oni komprenas multon. Ĉiuokaze, por reveni al la servoj, la sola servo, kiun esperantistoj “aĉetas“ estas la Universala Kongreso, kaj tiu ne estas tuŝata de la “ŝparoj”.

– Eble UEA, laŭ mi, devus okupiĝi iom pli pri Esperanto kaj lasi la prizorgon de la komunumo al la Civito aŭ similaj organizaĵoj, kiuj celas fari ion pli facilan, dum UEA devas celi la malfacilan laboron informi la mondon pri Esperanto kaj la valoroj de paco kaj interkompreniĝo kaj justeco ligitaj al ĝi. Kaj temas pri mondo, kiu ne plu atentas pri tiuj valoroj. Ĉu tiel oni trovos alian specon de membroj?

Laŭ Renato Corsetti ne indas serĉi kulpulojn de la nuna situacio, sed ĉiuj kunlaboru por savi la movadon:

– Mi tute ne estas feliĉa kiel oficanto de la entombigo de la Roterdama UEA, ĉar tiu entombigo estas la sigelo de la malsukceso de mia generacio de aktivuloj. Ni transprenis de Lapenna asocion kreskantan kaj amatan de la esperantistoj kaj de triumfo al triumfo ni sukcesis detrui ĝin. Nun, tamen, ne gravas personoj kaj personaj sentoj. Ni ĉiuj devas kunlabori por savi la Esperanto-movadon. Ne serĉu kulpulojn.

En la reta diskutejo de la komitato de UEA du tagojn post la dissendo de la buĉopropono aperis nenia komento aŭ reago pri ĝi. Ja aperis mesaĝoj pri kompensa arboplantado kaj pri Unesko-Kuriero.

La plena raporto de Mark Fettes: Evoluvojoj por UEA surbaze de financaj faktoj kaj analizoj

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Avizi pri
Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny

Estas bedaŭrinde ke tiu debato eniras la publikan spacon iom malfrue. Tamen ĝenerala cerbumado ĉiam alportas novajn ideojn kaj stimulas energiojn. Leginte la Fettes-raporton mi tamen ŝatus ricevi kelkajn precizigojn. Ja ĝi ne ebligas fari al si kompletan bildon de la situacio. Mi supozas ke nek la estraro nek la komitato (kiu aktuale diskutas pri arbo-plantado!!!) respondos ĉe LF : ja ili neniam komunikis ĉi tie, verŝajne pro komuna interkonsento. Eble iuj legantoj povos respondi ilin. 1.1 Kapitalo Kiom altas la valoro de la libro-stoko? Ĉar temas pri morta kapitalo, kiel estas klarigite poste. Ĉu la valoro de la domoj… Legi pli »

Suso Moinhos

Mi bedaŭrus la malaperon de la Biblioteko Hodler. Kulturaj lokoj konsistigas referencon por parolantoj disaj tra la mondo. Ĉi-kaze temas pri granda deponejo de kulturo kreita dum nur 132 j., sed kiu estas la ĉefa frukto de homa revo kovita dum jarcentoj.

veterano
Popularega komentanto
veterano

Corsetti: "Mi tute ne estas feliĉa kiel oficanto de la entombigo de la Roterdama". Ha-ha-ha, kia ŝerculo. Aŭ hipokritulo. Li estas feliĉega ke finfine realiĝas lia revo movi la oficejon al 'Samarkando', kion li deziris jam kiam li estis prezidanto. En la Komitato li apenaŭ povis bridi sian entuziasmon kiam estis anoncitaj la tranĉoj pri la Centra Oficejo kaj tuj atakis tiujn kiuj esprimis dubojn. Oni almanaŭ estu honestaj por ne ridindigi sin. "sed la vera demando estas: ĉu la priskribita situacio estas ĝusta?" Kion?! Lia laborgrupo proponas tiom drastajn paŝojn sen esti certa 100%e ke la priskribita situacio estas… Legi pli »

Stano Belov

Por mi plej valora estis Libroservo. Ĉio alia fareblas per aliuloj aŭ ignoreblas. Domaĝe kaj malhonore. Kompleta fiasko de la organizo.

Joop Kiefte
Joop Kiefte

FEL kaj BEL estas nur du ekzemploj de aliaj libroservoj bonege funkciantaj, kiuj senprobleme povas transpreni ĉi tion. Gravas fokusiĝi je la vera laboro de UEA.

Przemysław Wierzbowski
Popularega komentanto

Ĉiun servon eblas transdoni. E@I organizu kongresojn, ILEI – instruu, FEL havu la libroservon… kaj fine restos loko por "vera laboro de UEA", kion ajn tio laŭ vi signifas.

Por multegaj esperantistoj la libroservo de UEA de ĉiam estis la esenco de la asocio.

Joop Kiefte
Joop Kiefte

Se oni vidas tion kiel la esenco de UEA, mi komprenas bonege ĉiujn plendojn. Sed libroservon eblas subteni per multe pli simpla organizo ol UEA, kaj eble ĝuste tion ni faru: krei organizon por la libroservo, kiu luos aŭ eĉ senpage rajtos uzi de UEA la parton de la Centra Oficejo.

Gravas kompreni ke UEA estas komplika organizo kiu kreskis historie tiel kiel ĝi estas, kaj tio havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn. La libroservo certe estas unu el la plej videblaj partoj de ĝi, sed neniel la plej grava, temporaba kaj kerna afero.

Stano
Stano

Homoj lernas la lingvojn por uzi lin – ne por subteni lingvan egalecon aŭ babili pri tiuj lingvoj. Legi librojn – jen unu el plej evidentaj praktikaj aplikoj de Esperanto. Havi modernan librovendejon estas nepra afero por nia komunumo. Sen tio ĉio ŝrumpos ĝis salutismaj renkontiĝoj kaj verdaj flagoj en Fejsbuko.

Jes jen Jens
Tre ŝatata komentanto
Jes jen Jens

Ne, homoj ne lernas lingvojn por uzi ilin — la gepatran lingvon oni ne lernas, sed sorbas nekonscie el la medio, kaj fremdlingvojn oni lernas plej ofte ĉar ili estas fako en la lernejo. Sed se oni scias iun lingvon kaj preferas ne forgesi ĝin, tiam oni ja devas uzi ĝin. La propono fermi la libroservon de UEA preskaŭ estas konfeso ke oni deziras forgesi pri Esperanto. La granda malamiko de Esperanto estas ne la Angla lingvo, sed la Angla lingvistiko. La "lingva komunikismo", laŭ kiu ĉiu el ni interparolas por profiti kaj ne simple por esprimi sin mem, aperis… Legi pli »

Stano
Stano

Do por kio oni lernas Esperanton se ne por uzi ĝin?

kanjo
kanjo

Por venki samliganojn en Duolingo.

gasto
gasto

Prave Przemyslaw. La biblioteko kaj la libroservo estas AS! la parto de la esperanto-kulturo. Sed jes eblas verki pri la historia evoluo de la Asocio el la duolingo-babilejo. Se la Asocio ne plu servas por protekti la propran kulturon……..al kio ghi ja servu. Krome, multaj esperantistoj kontribuis finance al la bibliotekaj shrankoj. Chu ili rericevos sian kontribuon, kaze de malmunto? Pasintjare ESF aljughis subvencion da 8000 usd, por la biblioteko en Rotterdamo. Kiel estis elspezita la mono?

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro

Ĉu? Do UEA estas nur librovendejo…

Licxjo
Popularega komentanto
Licxjo

Klare ne. UEA estas (aŭ almenaŭ estis) multe pli ol librovendejo. Sed unu flanko, sufiĉe grava, estas la Libroservo. Ĝi funkcias pli-malpli kiel "centralo" de la Esperanto-librokulturo. Ekzemple, en Usono la landa asocioi likvidis la propran libroservon lastatempe. Nun, preskaŭ ĉio plusendas aŭ al Amazon (kiu funkcias tute ne kontentige) aŭ al UEA. Mi mem, se mi bezonas libron, ĝenerale aĉetas de UEA. Almenaŭ tie mi povas supozi ke restas minimuma stoko de verkoj. Se mi volas instrui kurson kaj celas uzi lernolibron, mi mendas de UEA. Ktp. Kaj mi vere konsterniĝas pri la estonteco . . . La ĉefa… Legi pli »

Stefan
Stefan

Mi tute ne komprenas kial ne ekzistas pli da bitlibroj. Ni devus enfokusigi en digitala medioj kio estas preskaux senkosta por distributantoj.

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro

Mi pensas ke libroservo estas la plej facile transdonebla servo al privata librejo, aŭ eĉ oni povas krei neprofitan organizon el ĝi. Oni ne devas fari gravajn decidojn por vendi librojn, ne estas politikaj decidoj en ĝi. Oni povas facile sendi tutan stokaĵon per trajno al ŝipo al Portugalio, Slovakio, Samarkando, ktp. kaj el tie sendi la libroj perpoŝte. Oni bezonos nur unu voluntulo por fari tion aŭ iu kiu ricevus kontraŭ vendado. Prezidento de UEA ne bezonas decidi pri liverado de libroj, ĉu ne? Biblioteko oni devas havigi en grava centra loko, ĉar ĝi estas ankaŭ propagandilo. Vatikana Biblioteko… Legi pli »

Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny

UEA ne estas nur librovendejo sed libroservo postulas ke oni faru gravajn decidojn. Tiun politikon rapide pridiskutas ankaŭ la Fettes-raporto. Ĉu la libroservo devas vendi nur la varojn el la listo de furoraĵoj ?Tiam vi akiros tie nur poŝvortarojn, UK-glumarkojn kaj verdajn stelojn. Aŭ ĉu la libroservo devas posedi (preskaŭ) ĉion akireblan sur la merkato kaj vivteni elĉerpitajn titolojn pere de vasta fako de brokantaĵoj? Krome volontulo ne povas prizorgi efike libroservon. Libroservisto estas profesio kiel pruvas la kompetenco de la aktuala oficisto : koni la eldonaĵojn kaj la enhavon, konsili la aĉetantojn, mastrumi la stokon, postsekvi la ĵus aperintajn… Legi pli »

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro

Tio estas decidoj, kiuj tute ne dependu de Prezidanto de UEA ! Damne!

Licxjo
Popularega komentanto
Licxjo

Bone. Montru al ni la planon kaj kostojn por tia forsendo.

Poste ie en Samarkando restos ia amaso de libroj. Kaj neniu povos aĉeti ilin.

Vi estas ekster la reala mondo.

Ĉu vi serioze pensas ke tia libroservo povas funkcii per "nur unu volontulo"? Diable.

Viaj komentoj bone klarigas al mi, kial nenio efektive sukcesis pri la renovigo de la UEA-sistemo. La nomo "Ribeiro" estas komuna al du homoj.

Przemysław Wierzbowski
Popularega komentanto

ia formo de pardonpeto estus pli adekvata ol tiu raporto. Fettes ne kapablas konfesi siajn deciderarojn.
en la lasta paĝo estas malvero pri onidira "rezigno" de du kunlaborantoj kaj nenie estas dirite kio okazis kun 35 mil eŭroj destinitaj por la neniam aperinta retpaĝo, kvazaŭ la forvaporiĝo de tiu mono estus nemenciinda bagatelaĵo.

Robert Nielsen
Ŝatata komentanto
Robert Nielsen

"Eble UEA, laŭ mi, devus okupiĝi iom pli pri Esperanto kaj lasi la prizorgon de la komunumo al la Civito aŭ similaj organizaĵoj"

Lasi la komunumon en la manoj de la Civito estas malbonega ideo. Ĝi estas tro malgranda kaj ridinda por prizorgi la komunumon.

Tobiasz Kaźmierski
Tobiasz Kaźmierski

Estas evidente, ke kromcelo de la raporto estas senkulpigi Mark Fettes. Sed mi ŝatus scii, kiel du kandidatoj por la sekva mandato rilatas al la proponataj solvoj?

Jovana
Jovana

Kun bone "prizorgita" reta voĉdono, probable restos nur unu kandidato por la prezidanteco. Divenu kiu!

Licxjo
Popularega komentanto
Licxjo

Jen do la fino de la afero pri UEA.

Mi konsilas al iu ajn kiu volas aĉeti libro(j), mendi tuj. Ĉar poste ne estos eble.

Ironie la libroservo de E-USA ofte plusendas al UEA. Kaj tamen ĉio disfalas. Kion oni konsilu al novaj lernantoj de Esperanto? "Mi volas aĉeti libron." "Mi bedaŭras, sed ne plu estas eble."

Oni simple vendu la domon en Roterdamo, ĵetu la librojn en rubujon, kaj lavu la manojn.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón

Mi atentigas la LF-legantojn pri la kontribuo de Ans Bakker en la komitata diskutejo (https://groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/conversations/messages/12833), kiu enhavas plurajn atentindajn punktojn.

gasto
gasto

Dankon. Interesa kontribuo. Do…membroj kiuj malferme pagas (interalie) la laboron de la oficistoj, ne rajtas scii kiel la laboro estos organizita. Pro fermiteco de la kunsido. Chu direktoro havas ion por kashi? Se la laborinstanco verdiktis jam, tiel estas nenio por kashi. Tiu fermiteco lasas suspektojn kreski. Chu direktoro ne planas sekvi la verdikton kaj pri tio membroj ne rajtas audi? Au la efiko de la ne pripensita ago estas tiom granda ke la kreintoj hontas anonci publike kion ili kauzis? Au jam estis dirita malvero al (koncernaj) oficistoj, pro tio ili ne rajtas cheesti. Enigma nebularo.

veterano
Popularega komentanto
veterano

Jam morgaŭ Fettes ne plu estos prezidanto. Li ne rajtas permesi aŭ malpermesi kion ajn por la venontlunda kunsido.

Sekvo
Sekvo

2.3 Biblioteko Pli precize oni dividu la problemon inter biblioteko kaj historia arkivo. Kiom da metroj okupas la biblioteko kaj la arkivo? La propono transdoni la kolekton al institucia biblioteko venas iom malfrue. Ja tendence ili nun malvolonte akceptas novajn donacojn. Se jam ekzistas intertraktoj kun Princeton aŭ IEMW, prefere oni jam nun skizu ilin. 2.5 CO luado Ĉu vere luado de la domo en la aktuala stato eblas ? Ĉu ĝi ne postulus grandajn renovigajn elspezojn? Jen unua vico de demandoj kiuj espereble ebligos iomete antaŭeniri. Eble aldoniĝos alies demandoj kiujn ni, bazaj membroj kiuj ne ŝvebas en komitataj… Legi pli »

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón

Antaŭ unu jaro Corsetti ĝemis en la komitata diskutejo "Kia koŝmaro! La ŝipo Titanic subakviĝas kaj la muzikistaro plue muzikas".

Feliĉe nun la situacio draste ŝanĝiĝis: la muzikistaro, laca de tiom da muzikado, volas planti arbojn (genia propono el la sama finance brila kapo, kiu en Lisbono proponis limigon de la deficito, sen ajna penso aŭ zorgo pri konkretaj konsekvencoj), dum la kapitano de Titanic, eĉ vidante la glacimonton, ĝoje akcelas.

Nia sorto do kuŝas en bonaj manoj zorgantaj pri arboplantado kaj akcelado. Ni povas elspiri kun senpeziĝo.

Roland Schnell

Bela ideo, sed 10 jarojn tro malfrue. La "generacio", kiu nun lamentas, evitis diskuti alternativan strategion. Sen profunda reformo de UEA en kelkaj jaroj ekestos la sama problemo en malmulte kosta lando

Yves Bellefeuille
Popularega komentanto
Yves Bellefeuille

Ne estus mirinde, bedaŭrinde, se la altigo de la membro-kotizoj kaŭzis falon de la membro-kvanto. Tamen estus pli utile scii la enspezojn pro la kotizoj ĉi-jare. Ĉu la homoj kiuj ja pagis kotizon ankaŭ pagis tre malaltan kotizon (la plej malalta kotizo estas 2 eŭroj), tiel ke falis ne nur la kvanto de membroj, sed ankaŭ la enspezo?

Tim Owen
Popularega komentanto
Tim Owen

Kiom da membroj vi imagas UEA havas en Afganujo kaj similaj landoj por okazigi notinde grandan financan malaperon, ĉar homoj antaŭe pagintaj 5€ estonte pagos 2€? Mi opinias, ke mia persona salto de £10 al £40 probable aldonos pli al la kaso ol malaperos tiel.

Yves Bellefeuille
Popularega komentanto
Yves Bellefeuille

Ŝajne vi estis MG kaj pagis 10 pundojn, ĉu? Kaj antaŭe vi ne pretis pagis 24 pundojn kaj ricevi la revuon rete, sed nun vi jes pretas pagi 40 pundojn kaj ricevi la revuon rete.

Nu, mi ne scias ĉu estas multaj homoj kiel vi, kiuj ne volis pagi 24 pundojn sed nun jes pretas pagi 40. La komitato vetis, ke sufiĉe da homoj faros kiel vi. Ni scios pli kiam aperos pli da informoj pri la kotizoj ricevitaj.

Tim Owen
Popularega komentanto
Tim Owen

Tute ne temas pri tio, ke mi ne *pretis* pagi la pli altan sumon, sed ke mi ne *devis*. Mi decidis membriĝi al UEA nek ĉar mi interesiĝas pri la revuo (mi ne legas ĝin), nek ĉar mi uzas ĝiajn servojn (mi partoprenas nek kongresojn nek malfermajn tagojn, kaj apenaŭ uzas la libroservon), sed simple por montri iom da subteno al Esperanto. Kontraŭ tia baza sumo, estis facile decidi fari tion, sed mi eble elektus la pli altan sumon samkiale, se la kategorio MG ne ekzistus. La salto al £40 estas granda, sed mi opinias, ke kontraŭ malpli ol unu… Legi pli »

Sebastiano
Popularega komentanto
Sebastiano

Mi daŭre miras pri la kuŝanta sub tiu laŭlanda kotiznivela sistemo rasismo. Kvazaŭ homo en A-lando estu senkondiĉe pli riĉa ol homo en B-lando. Kvazaŭ en Germanujo ne ekzistus senhejmuloj ktp. kaj kvazaŭ vivkondiĉoj estus homogenaj en tuta lando.

Homo, vivanta unu kilometron okcidente de la pola-germana limo pagu jare 44 eŭrojn, dum homo, vivanta du kilometrojn oriente de li, pagu malpli ol trionon, nome 14 eŭrojn jare, dum la reala ekonomia situacio certe ne estas tiel diversa.

Ankaŭ la kotizodiferenco inter Ruslando (14 eŭrojn) kaj Ukraino (2 eŭroj, do sepono!) estas miriga.

gasto
gasto

Ne forgesu…..se iu el Ukrainio pagos per credit carto au paypal……restos iom pli ol 1 euro por UEA, pro transigo/servo kostojn !

unuel
unuel

Amuze ke Heko povis jam hieraŭ citi tion, kion Renato diris en Libera Folio hodiaŭ. Maliculo povus suspekti, ke ili retrodatumas siajn ”novaĵojn”:

La ĉefa apoganto de tiu drasta terapio, d-ro Renato Corsetti, agnoskas: ”UEA devus okupiĝi iom pli pri Esperanto kaj lasi la prizorgon de la komunumo al la [Esperanta] Civito”. Alivorte: nur raŭmistoj kapablas evoluigi esperanton kiel transnacian kulturlingvon. Kio ja estas la pura vero.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 713 7-A, 15 jul 19]

http://esperantio.net/index.php?id=3858

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro

Mi tre modeste, parte, volontule kaj anonime partoprenis retejan modernigon. La teknika parto estas tute preta, sed la enhavo ne. Oni povas kompari tion al libro. Oni mendas paperon por presi librojn, oni liveras ĝin en presejo, la presiloj estas pretaj, sed ne estas enhavo por presi. Oni mendis la sistemon (kiu estas tute preta kaj modernigita) antaŭ plani kion meti en ĝi.

Jovana
Jovana

Konata fenomeno: oni maldungas homojn, oni duonigas la salajron (kaj laŭdire la laborhorojn) de la ceteraj dungitoj, sed oni ne scias kiel plenumi la samajn taskojn per malpli da homoj kaj malpli da laborhoroj.

gasto
gasto

Jovana, por unua fojo vi malpravas. Memoru pri la plano, kiun vi mem menciis en la komento al la artikolo en LF "Kvin oficistoj de UEA trafitaj de la reduktoj". Tiam vi menciis la projekton el 2008, la fondon de la amerika oficejo en meksikujo. Jovana, bonvolu memorigi nin (=la legantoj), chu ne la bopatrino devintus purigi la oficejon kaj la edzino administri? Au kiel estintus dividitaj la taskoj?

Tobiasz Kazmierski
Tobiasz Kazmierski

Vi laboris volontule, sed ajna kaze laŭ la lastaj informoj en 2018 restis nur 65170,10 eŭroj por la reteja renovigo. La raporto lerte prisilentas tion, apenaŭ menciinte kiom katastrofa estis la reteja renovigo kaj KIO diable kostis la asocion 35 mil eŭrojn?
Se la Estraro estus ricevinta tute pretan sistemon, kial la raporto diras pri kreo de la sistemo. Jam delonge la Estraro prisilentis tiujn tiklajn informojn (kaj same la raporto). Kaj nun vi diras ion, kio tute ne kongruas kun la raporto.

Filarete
Filarete

La afero de la retejo estas la plej mistera parto de la lasta historio de UEA. Sed leginte la mesaghon de Roberto Ribeiro kaj la liston de kontraktaj taskoj en la Fettes-raporto shajnas ke oni ne antaùvidis la transmigron de datumoj dela malnova retejo al la nova. Kaj pro tio la afero tute ne funkcias. Chu mi bone komprenis?

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro

Vere la transmigrado de la datumoj okazis. Granda parto de la energio okazis por traspasi la datumojn al nova sistemo. La "profonda" parto de la laboro estas tute preta. Nur mankas la "surfaca" parto. Mi verkis tekstojn por aperi sur nova retejo, sed, kiam mi demandis al Fettes ĉu oni uzu la landnomojn en -io aŭ en -ujo oni tute prisilentis kaj mi ne havis respondon. Tutaj informoj estis jam metitaj en novan sistemon, sed oni ne scias kion fari per ĝi. La mono oni uzis por pagi teknikajn aferojn. Vere la nova sistemo funkcias, sed nur al komputiloj, ne… Legi pli »

Filarete
Filarete

Do efektive neniu komprenas kial la sistemo ne estas uzebla, granda mistero. Kiujn taskojn ricevis la speciala teamo de TEJO ? Se temas pri enhavo, kial la UEA komitato ne sukcesas kunigi komisionon ad hoc? Kiam vi skribas "mankas la surfaca parto", chu signifas ke mankas la design de la retejo?

Diccon MASTERMAN
Diccon MASTERMAN

Mi bedaŭras noti ke pluraj ĉi-tieaj komentoj ŝajnas kvazaŭ malice ĝoji pri la krizo en UEA. Sed la Movado bezonas la centran fokuson kiun provizas la Asocio kaj endas trovi la ĝustan solvon por ne perdi ĝin. Dum la prezidanteco de Dasgupta mi verkis artikolon ("Mortu Fondaĵo Canuto") kiu antaŭvidis la krizon kaj proponis solvon kiu parte similis al tiu proponata de Fettes. Ĝi estis sendita al la tuta Estraro (kiu ne reagis) kaj la redaktoro de la Revuo (kiu rifuzis ĝin), kaj estis eĉ publikigita de Libera Folio dum mallonga tempo. La diferenco inter mia propono kaj tiu de… Legi pli »

Kalle Kniivilä
Ŝatata komentanto

La teksto "Mortu Fondaĵo Canuto" daŭre legeblas kiel komento de Diccon Masterman en la malnova, arkivita retejo de Libera Folio, sub la jena artikolo:

https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2009/ueamembroj2008/

La artikolo mem komenciĝas per la jenaj vortoj: "En 2008 UEA registris la plej malgrandan nombron de individuaj membroj (IM) post la Dua Mondmilito: 5.702". Tio estas membrokvanto, pri kiu UEA nun povas nur revi.

Konrado
Konrado

Kial do fermi la libroservon. Oni ja povas nur pli bone gxin managxi por gxin fari profitebla. Se aliaj organizoj tion sukcesas, kial ne UEA…

Bernard Cornevin
Bernard Cornevin

Jes, UEA devas pretigi la futuron. Se oni konsideras ke necesas Internacia Lingvo, ke Esperanto estas meze 10 foje pli rapida lerni (Nitobe), ke la shparo estas 10 000 horoj por bona nivelo lau Klod Piron (11 000 horoj por la angla kontrau 1000 horoj por Esperanto), ke la prezo de unu lernad-horo estas meze unu euro, ke 100 milionoj da junuloj atingas la aghon de 18 jaroj chiun jaron, la tuta shparo estas 100 milionoj X 10 000 = 1000 miliardoj da euroj chiun jaron. Do, ke UEA vivas estas tre grava. Ne estas tut-certa, ke la homaro pluvivas… Legi pli »

Stano
Stano

Se UEA deziras rapide ricevi monon, ĝi investu je ĉifromono. Aĉetu minilojn kaj post duonjaro tiu investo revenos kaj venos pura profito. Cetrte tio estus tro kuraĝa paŝo por UEA 😉

Joop Kiefte
Joop Kiefte

Ĉiframona investado por mi ĉiam ŝajnis kiel ridinda miskompreno de kio estas ĉifromono, kaj misuzo de ĝia potenco kaj vera valoro.

Stano
Stano

Mi sciis ke tia reago sekvos. Ĝi estis same prognozebla kiel la nuna fiasko de UEA.

Yves Bellefeuille
Popularega komentanto
Yves Bellefeuille

UEA investu en la pseŭdo-mono Monero, kies nomo ja estas en esperanto.

(Ne, mi ne vere proponas tion.)

Stano
Stano

La sola serioze investinda monero estas bitkojno. Investinte $100 mil en miniloj, post duonjaro UEA havus po $18 mil ĉiumonate en pura profito. Sed ĝi mortos kaj bankrotos antaŭ eĉ pridiskuti tion.

Hipio
Hipio

Ĉia mono estas pseŭdoa, amiko.