Eventa Servo havigis novan retadreson

Eventa Servo disvastigos informojn pri Esperanto-eventoj per la adreso Esperanto.events.

Antaŭ kelkaj tagoj, la teamo de Eventa Servo de UEA akiris kaj ekuzis la retadreson Esperanto.events por ankoraŭ pli vaste komuniki pri Esperanto-eventoj en la mondo.

Ili opinias, ke esperantistoj ne sufiĉe ofte uzas la vorton Esperanto en komunikado al ekstera mondo. Eventa Servo estas nuntempe tre konata retejo – en tradicia eŭropa Esperantujo… Sed kiam komencanto aŭ eksterulo interesiĝas pri Esperanto-eventoj, oni tajpos en la serĉujo de Google ne “Eventa Servo”, sed… “Esperanto events” – aŭ ion tian. Do gravas laŭ ili, por la plua disvastigo de Esperanto en la mondo, ekuzi la novan retadreson.

Robin van der Vliet nome de UEA mendis kaj agordis la domajnon Esperanto.events sur sia servilo, kaj funkciigis jenajn plusendajn ligilojn por ĉiuj landoj (!) de la mondo: ca.esperanto.events, de.esperanto.events, be.esperanto.events kaj tiel plu. Sub tiuj ligiloj aperos eventoj en la koncernaj landoj, kondiĉe ke estas tiaj.

Estas ankaŭ ligiloj por ĉiuj kontinentoj: eŭropo.esperanto.events kaj tiel plu. Temas pri plusendaj ligiloj; do ne gravas, ĉu oni tajpas eŭropo, euxropo, europo aŭ eĉ europe – ĉio funkcias.

Robin ankaŭ jam agordis ligilojn por kelkaj Esperanto-organizoj (UEA.esperanto.events, same TEJO, BEMI, ILEI kaj Gresillon) Estas senfina nombro de eblaj subdomajnoj; tiaj ligiloj multe helpos por pli rapide aliri informojn pri Esperanto-eventoj en nia ĉiam pli rapidiĝanta mondo.

Yves Nevelsteen

Eventa Servo estas la ĉefa projekto de Fonduso Instigo, kiun Yves Nevelsteen kreis kun la celo kolekti donacojn por liveri profesiecajn retajn servojn en Esperanto.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Samara Bellátrix
Samara Bellátrix
2022-12-12 11:40

Kia interesa kaj laŭdinda projekto!