Cerboj de planlingvistoj skanitaj ĉe MIT

Kie en la kapo kaŝiĝas Esperanto? Ĉu aliloke ol la angla – aŭ Klingono? Tion oni esploris per skanado de la cerboj dum kunveno de parolantoj de diversaj planlingvoj en Usono. Ĉeestis ankaŭ la kreintoj de la diversaj lingvoj, kun unu rimarkinda escepto.

Ilustraĵo el la reta prezento de la kunveno.

Ĉu la cerbo traktas Esperanton kiel naturan lingvon, aŭ kvazaŭ komputilan lingvon, matematikon, aŭ muzikon? Kio pri aliaj konstruitaj lingvoj, ekzemple Klingono, Dotrako, kaj Navio, kreitaj ne tiom por ebligi interpersonan komunikadon, kiom por aparte garni filmon aŭ televidserion per etoso ekzota aŭ malhoma? Ĝuste tiun ĉi demandon esploras la laboratorio de doktoro Ev Fedorenko en la instituto McGovern de la universitato Massachusetts Institute of Techology (MIT) en Usono.

Por ebligi tiun ĉi esploradon, Fedorenko kun sia doktoriĝanta studento Saima Malik-Moraleda okazigis kolokvon de kelkdek fluaj parolantoj de konstruitaj lingvoj la 11-an de novembro. Plej grandnombre partoprenis esperantistoj kaj klingonistoj, kvankam ankaŭ naviistoj estis sufiĉe multnombraj en la kolokvo. Aperis ankaŭ manpleno da parolantoj de Dotrako kaj Alt-Valirio, lingvoj iom pli nove konstruitaj.

Por multaj partoprenantoj, tamen, plej mirige estis trovi sin inter la konstruintoj de la koncernaj lingvoj (kun unu rimarkinda escepto). La plej fekundaj lingvo-kreistoj de la nuntempo, David Peterson kaj Jessie Sams, prezentis kiel konstrui lingvon kunlabore – io aparte malofta en la historio de tiu ĉi okupo.

Bedaŭrinde, Peterson apenaŭ tuŝis siajn famajn kreaĵojn por la serio Game of Thrones, Dotrakon kaj Alt-Valirion, krom por marĝene mencii la malfacilaĵojn kreitajn de diverĝaj bezonoj, nome fideleco al la originalaj libroj, la deziroj de la reĝisoroj, kaj la kapabloj de la aktoroj. Sprite ili pikis unu la alian pri la malfacilaĵoj de ĉi tia laboro sub la premo de la distro-merkato, ofte revenante al la fojo, kiam ili devis akuŝi ene de dek tagoj plenan lingvon por serio.

Poste prezentis Marc Okrand, la kreinto de Klingono, iom zigzage kaj neformale. Tio, kio estis marĝena en la prezento de Peterson kaj Sams, fariĝis la ĉefa temo – kiel la lingvo ampleksiĝis etapon post etapo pro komercaj bezonoj. Okrand neniel planis prezenti ellaboritan lingvon; ĝi fakte etendiĝis al plena lingvo iom nature dum jardekoj. Foje ĝiaj gramatiko kaj fonetiko ŝanĝiĝis pro la fuŝo de iu aktoro, ĉar peti reregistradon ĉiun fojon efikus al la lingvisto sinmaldunge. Post la apero de la serioj, la komunumo de klingonistoj multe pli influis la lingvon ol li, sed ĉiam sciante, ke li sola restas la ununura aŭtoritato, kiu povas oficialigi lingverojn.

Sekvis tion Paul Frommer, malpli konata al la kunvenantaj lingvemuloj ol almenaŭ Peterson kaj Okrand, sed verŝajne prezente la plej interesa. Li prelegis kohere kaj engaĝe pri la estiĝo de Navio, la lingvo parolata en la filmserio Avatar, kiun li povis torni laŭ siaj propraj deziroj manke de jama tradicio (malkiel Peterson kaj Okrand), kondiĉe ke la rezulto estu “tute nova, bonsona, lernebla, kaj elparolebla.” Tamen, ofte enmiksiĝis la skrupula reĝisoro James Cameron, kies perfektemo estas bone konata (kaj unu el la klarigoj de la 13-jara atendo inter la originalo, la dua plej sukcesa filmo en la historio, kaj la baldaŭ aperonta dua filmo).

Marc Okrand, la kreinto de Klingono.

Post la individuaj prezentoj, la kreintoj akceptis demandojn grupe. Demandite pri la estonteco de siaj projektoj post la propra malapero, la grupo ŝajnis pli ema al elekto de nova ĉefo ĉiopova ol al kreo de akademio. Eĉ Okrand, la plej aĝa kaj plej sukcesa, ne ŝajnis preta nomumi sian posteulon, kiu laŭ lia propra konfeso preskaŭ certe parolas la lingvon pli bone ol li, kiu ajn la elektito estu, ĉar la komunumo tiel pasie uzas la lingvon.

Por ni Esperantistoj, kiuj daŭre konsideras Zamenhofon la plej alta aŭtoritato en ĉio (pripensu la ĉiovenkan supran indicon Z en Plena Ilustrita Vortaro), tiu ĉi konfeso estis interesa, sed verŝajne kongrua kun la pelmela estiĝo de Klingono.

Malgraŭ la granda nombro de esperantistoj, estis neniu prezento pri la lingvo de Zamenhof, kvankam okazis kvizo pri Esperanto, kiun multe ĝuis la partoprenantoj, same kiel la kvizojn pri la aliaj konstruitaj lingvoj. La esploristoj ŝajne kunlaboris kun Duolingo por trovi sian materialon en Esperanto, ne kun movada instanco kiel Akademio de Esperanto, UEA, aŭ Esperanto-USA.

Estis amuze, ke ofte oni parolis pri “demando elektita de la lingvo-kreinto” aŭ “tasko aprobita de la lingvo-kreinto”. Unu el la esploristoj eĉ ŝercis post la obĵetoj (aŭ eble esperoj) de la Esperantistoj, ke li vestos sin kiel Zamenhof por kompletigi la grupon. Faskon da cigaredoj li bezonus.

La kolokvo estiĝis, tamen, ne nur por ke manpleno da entuziasmuloj renkontiĝu kaj partoprenu kvizon; fakte, ĝi estis kunmetita pro la kunestado de la parolantoj por skaniĝi per magneta resonanca bildigo en la instituto McGovern. La samajn eksperimentojn oni jam faris por preskaŭ ĉiuj ekzistantaj lingvo-familioj, kun surprize universala rezulto.

La skanado daŭris proksimume po horon kaj duonon kaj konsistis je la komenco el taskoj en la angla lingvo por trovi ĉies lingvan normon. Estas vere, ke ne ĉiu traktas lingvaĵojn precipe same, sed en la granda plimulto de la homoj ekzistas falto, kiun nur lingvaĵo aktivigas – taskoj, kiujn ni ofte konsideras similaj, inkluzive de muzikaj, matematikaj, kaj komputilaj, ne aktivigas la saman parton de la cerbo.

Ĉi-kaze, la demando pli precize estas, ĉu oni traktas konstruitan lingvon samloke en la cerbo kiel naturan lingvon jam normigitan, nome la anglan. La granda plimulto de la skanitoj estas usonanoj kaj denaskaj parolantoj de la angla, kvankam tio montriĝas pli granda reprezenta problemo rilate Esperanton, kies parolantaro ne estas ligita al fanatikeco en anglalingvujo.

Meze de la taskaro oni devis legi vortojn, jen Esperantan, jen sensencan, por ekscii, ĉu aktivas la cerbo – malsame kaj se jes, kie precize? Simile oni devis aŭskulti intermite frazojn en Esperanto kaj frazeskajn sonojn, kiuj ne estu deĉifreblaj de la cerbo pro tro da fona bruo. Multaj partoprenintoj tamen trovis ne tion la plej malfacila, sed memorludon por ekzerci kaj testi la spacan rezonadon de la cerbo.

Kun miro, la esploristoj antaŭ la publiko anoncis, ke tre ŝoke unu homo respondis al ĉiuj el tiuj demandoj ĝuste – poste la koncernato identigis sin kiel naviiston.

Fari ĉi tian esploradon estas ekstreme multekoste – ne nur ĉar oni devas pravigi al la instituto la uzadon de la multekosta ekipaĵo kaj granda salono, sed ankaŭ ĉar oni devas veturigi la partoprenontojn el diversaj anguloj de Usono kaj pagi por ties hotelĉambroj en unu el la plej multekostaj metropoloj de Usono. Facile ĉio povas kosti po mil dolarojn, sumo eĉ al tia instituto nebagatela.

La fakto, ke tio ĉi okazis, montras kiel rapide malaperis la iama tabuo inter fakuloj pri konstruitaj lingvoj. Efektive, la konata lingvisto kaj aŭtoro Arika Okrent (kiu, malgraŭ la similforma nomo, estas senliga al la klingona ĉifalo) prelegis pri sia propra miro dum la kolokvo – kiel doktoriĝanto pri neŭrolingvistiko uzanta magnetan resonancan bildigon en sia laboro, ŝi kaŝis sian interesiĝon pri konstruitaj lingvoj.

Tiu intereso kondukis ŝin el ĉi tiaj institutoj kaj en la verkadon de nefikciaj libroj, ekzemple In the Land of Invented Languages. Ŝajne ŝi lamentetas la sortobaton de ekziliĝo, dum ŝi ĝojas, ke nun oni serioze konsideras tiujn ĉi temojn interesaj kaj informaj.

Saima Malik-Moraleda prezentas grafikaĵon, kiu indikas, ke almetite al similaj stimuloj en la angla kaj Esperanto la cerbo funkcias same – do Esperanto estas traktata de la cerbo kiel vera lingvo.

Koridore estis same interese kiel en la aŭlo. Inter si parolis sian lingvon plejparte nur la esperantistoj, kvankam ankaŭ klingonistoj emis paroli klingone inter si, sed ne dum plena konversacio. La aliajn lingvojn oni ne vere aŭdis spontanee paroliĝi. Pluraj parolantoj de aliaj planlingvoj povis babileti en Esperanto, kaj unu-du eĉ parolis simile flue kiel la plej stumblantaj verdaj varbitoj de la esploro. Ĉiuj grupoj estis virozaj, inkluzive de la Esperantista, sed ĝi almenaŭ havis trionon da virinoj. Al kelkaj mankis eĉ unu.

Kelkaj trajtoj de planlingvoj kaj planlingvistoj montriĝis fojon post fojo en maniero humura aŭ kapgratiga. Al la ceteraj, kunesti en malgranda grupo plurajn tagojn kun la lingvo-kreinto estis fortuno sveniga. Kongresoj ŝajnis gravaj al la fluaj parolantoj, kvankam en tiuj paroli la lingvon la tutan tempon plejparte ne estas la celo; pli grave estas kunesti kun aliaj fanatikuloj pri la distraĵo generinta la lingvon, priparoli la lingvon, kaj foje uzi ĝin.

Klingonistoj tamen rakontis pri la tiel nomata voto, kiun harditoj faras dum klingonaj kongresoj – paroli nur Klingonon (tamen eble nur unu tagon). Disputoj kaj skismoj ne estis fremdaj – la naviistoj disiĝis en du malgrandajn grupojn pro iu amara alproprigo de diversaj retejoj kaj perceptata troa konkurado (en kiu la kontraŭulo cedu al la flanko pli pura kaj pli ĝusta). Ĉu malnova afero en nova livero?

Fine de la kolokvo, la esploristoj prezentis siajn provizorajn datumojn surbaze de la plej fruaj skanoj de planlingvistoj. Laŭ provizoraj rezultoj (ankoraŭ ne estis skanita ĉies cerbo je la prezento, kaj analizado povas iom daŭri fare de potencaj komputiloj), ĉiuj el la esplorataj lingvoj aktivigas la saman falton en ĉies cerbo kiel natura lingvo.

Laŭ la esploristoj, tio surprizas pli rilate la lingvojn, kiujn oni kreis por ke ili estu nehomecaj – ili diris je la rivelo, ke pri Esperanto al ili neniam estis dubo. Pluraj el la partoprenintoj scivolis publike, ĉu eĉ pli randa lingvo (kiel Tokipono, konata pro sia vortostoko ekstreme limigita) same rolus cerbe.

Scii tion estos malfacile kaj koste, sed ĝis aperos marĝena kazo, estas verŝajne, ke la esplorado daŭros.

Hans Becklin

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-11-30 11:59

”Eĉ Okrand, la plej aĝa kaj plej sukcesa, ne ŝajnis preta nomumi sian posteulon, kiu laŭ lia propra konfeso preskaŭ certe parolas la lingvon pli bone ol li, kiu ajn la elektito estu, ĉar la komunumo tiel pasie uzas la lingvon. / Por ni Esperantistoj, kiuj daŭre konsideras Zamenhofon la plej alta aŭtoritato en ĉio (pripensu la ĉiovenkan supran indicon Z en Plena Ilustrita Vortaro), tiu ĉi konfeso estis interesa, sed verŝajne kongrua kun la pelmela estiĝo de Klingono” — Eble temas tamen pri iom malsamaj aferoj. Laŭ mi ne estas malfacile pensi, ke almenaŭ iuj nuntempaj esperantistoj estas eĉ pli fluaj parolantoj ol Zamenhof, aŭ malpli influataj de siaj naciaj lingvoj ol li estis influata de la rusa. Temas pri pragmata aliro al la normo: oni rigardas lian lingvaĵon kiel modelon, por ne vane diskuti pri diversaj alternativoj.

Hans Becklin
Hans Becklin
2022-11-30 14:14
Respondo al  Jouko Lindstedt

Eble mi malbone aŭ nesufiĉe diris en la artikolo: tio, kio mirigas, estas lia preteco diri, ke eĉ se li konservas la purecon de la lingvo kiel ĝia gvidanto, li mem ne scias sufiĉe pri ĝi por esti la plej flua uzanto; li ofte konsultas aliajn pri punktoj dubindaj. Tiel li plurfoje komentis dum la evento, kaj antaŭ la pupitro kaj en grupoj malpli grandaj. Fariĝi tia dum la propra vivo estas iom rimarkinde ĉe lingvo-kreinto; Zamenhof konservis por si tiun aŭtoritaton eĉ post la morto.

Laŭ mia opinio, tio ne estiĝis nur pro liaj kvalitoj sed ankaŭ pro konscia decido. Zamenhof kreis lingvo-sistemon, en kiu oni pli-malpli devas klarigi ankaŭ liajn konsekvencajn “erarojn” kiel plene licajn partojn de la lingvo. Li diris en la Antaŭparolo de la Fundamento, “Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉar se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata.” Laŭ mi, tiu sama emo etendiĝis de la Fundamento al ĉiuj liaj verkoj ĝis tiu grado, ke paroli pri “konsekvenca eraro fare de Zamenhof” estas preskaŭ sensence, eĉ se oni povas pridubi la neceson de iu escepto aŭ priridi iun naivan klarigon (ekzemple unu el kelkdek tiaj en Lingvaj respondoj). Sed la Zamenhofa uzo restos scienda. Esperanto estas lia–dum Okrand eĉ atentigas pri eraroj kaj malkongruaĵoj en siaj vortaroj por ke oni evitu tiujn.

Tamen, eĉ hipotezataj eraroj estas vere etaj, dum gravaj eraroj svarmas amase ĉe la aliaj pioniroj, do paroli pri “pli flua samtempulo” estas al mi malfacile kaj interese rilate la generacion de Zamenhof. (Verŝajne oni povas diri, ke la stilo de Kabe estas pli gracia, kvankam ankaŭ la matura Zamenhof brile tradukis, ekzemple en Marta.) Pri la nuno vi certe pravas.

La diferenco en flueco inter Okrand kaj liaj disĉiploj estas, laŭ mia takso, signife pli granda ol inter Zamenhof kaj liaj, sendpende de la epoko, sed plejparte tio ĉi ligiĝas al la malsamaj aliroj al la lingvo. Por Ludoviko ĝi estis sankta afero, dum por Okrand ĝi estas pli-malpli laboro (eĉ se laboro amuza kaj plaĉa).

Amadeo Sendiulo
Amadeo Sendiulo
2022-12-03 10:39

Klingonoj, navioj kaj dotrakoj estas popoloj en siaj universoj, do iliaj lingvoj esperante nomiĝas «la klingona», «la navia» kaj «la dotraka».

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Amadeo Sendiulo
Hans Becklin
Hans Becklin
2022-12-03 13:13
Respondo al  Amadeo Sendiulo

Dankon pro via komento!

Fakte pri tio ĉi mia menso ruliĝis sufiĉe multe. En sia universo, la lingvoj menciitaj de vi ja apartenas al popoloj, kaj kiam oni estas “en la universo” estas plej konsekvence paroli pri “la klingona lingvo”, “la navia lingvo”, kaj “la dotraka lingvo”. Sed ni ne ekzistas en unu el tiuj.

Por mi, esperantologo, estas grave scii, kiujn paralelojn mi povas trovi en la jama Esperanto. Iam en la historio ekzistis latinoj (en Latium), kies lingvo kaj kulturo unue venkis la tutan italan duoninsulon, poste grandan parton de la eŭropa kontinento, fine per kolonizado ankaŭ grandan parton de la tuta terglobo (tial, en multaj lingvoj, oni parolas pri Latin-Ameriko). Rilate al ili ne estus erare paroli pri “la latina lingvo”, sed kiel nomi la lingvon kiam ĝi ekhavas vivon tute apartiĝintan disde ĝia popolo? La plimulto de la nunaj esperantologoj opinias, ke estas plej saĝe nomi la lingvon “Latino” en Esperanto.

Aldone oni havas la precedencon de aliaj planlingvoj, kiuj pruvas, ke lingvo povas esti en si mem substantivo en Esperanto (ne nur Esperanton, sed ankaŭ Volapukon kaj Idon). Eĉ se la koncernaj havas malsaman celon, ili en nia universo estas planlingvoj (kaj al la esploristoj, la deveno estis malpli grava, ol la artefariteco).

Por mi, tiuj ĉi faktoroj estas sufiĉaj por pravigi la ekziston de tiuj ĉi lingvonomoj (aparte en nia lingvema Esperanta kulturo) kiel substantivoj. Al mi, homo preskaŭ entute imuna al la ĉarmo de sciencfikcio, estas pli facile klarigi al nekonanto de la koncepto, ke temas pri lingvo artefarita, ol pri lingvo de fikcia tribo/popolo/planedo en iu serio/libro, kiun nun homoj uzas kiel homan lingvon.

Edmundo
Edmundo
2022-12-05 17:51
Respondo al  Amadeo Sendiulo

Jes, jam de jardekoj oni parolas pri “la klingona” en Esperanto. Se mi ĝuste memoras, okazis kurseto pri la klingona lingvo dum IS antaŭ ĉirkaŭ 30 jaroj. Klingono estas ne lingvo, sed … persono.

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-12-05 23:39

Scienco evoluas ne nur MIT-e? Esplori (?), ion ajn, ajncele – por pruvi ion ajn? Jen nia – t.n. moderna mondo! Mi rekomendas “La estontologian kongreson” de Stanisław Lem!

Marteno Miniĥ
Marteno Miniĥ
2022-12-10 15:49

Dankon pro tre interesa artikolo. Mi ofte sentis de lingvistoj-neesperantistoj la sintenon ke “Esperanto ne estas vera lingvo” ĉar “artefarita lingvo ne estas / ne povas esti plenvalora/vera lingvo”. Tiaj ĉi esploroj helpas montri, ke Esperanto funkcie estas “vera lingvo” same kiel naciaj lingvoj.
Mi tamen rimarkis, ke en la artikolo ne estas menciita loĵbano. Ĉu fluaj parolantoj de loĵbano ĉeestis la kolokvon kaj partoprenis esploradon? Ja loglano, kaj poste laŭ la samaj principoj loĵbano, estis kreitaj por testi la hipotezon de Sapir kaj Whorf, por helpi respondi la demandon, ĉu la strukturo de nia lingvo influas la manieron kiel ni pensas. Ĉu loglano kaj loĵbano, “komplete logikaj” lingvoj, igas la cerbojn de parolantoj “pensi alie”? Ĝuste por loglano kaj loĵbano mi interesiĝus pri rezultoj.