Anonimaj rusoj nun nombritaj

Almenaŭ 29 rusiaj esperantistoj subtenas la protestan leteron, kiu postulas de UEA penton kaj pardonpeton. Tion asertas la sendinto de la letero. La nomoj de la asertataj subtenantoj tamen restas sekreto.

Anonimaj rusianoj manifestas sian subtenon al la agreso kontraŭ Ukrainio. Foto: mil.ru CC BY 4.0

Komence de novembro nome de ”rusiaj esperantistoj” estis diskonigita nefermita letero al UEA kun postulo pri rea enoficigo de la eksigita ĉefdelegito Svetlana Smetanina. La anonimaj protestantoj krome postulis de UEA pardonpeton al Smetanina. Respondeculoj de UEA ĝis nun publike neniel komentis la leteron.

En reta diskutejo de Rusia Esperanto-Unio du estraranoj de la landa asocio – Irina Gonĉarova kaj Nikolaj Gudskov – atentigis, ke la letero neniel esprimas la kolektivan opinion de ĉiuj rusiaj esperantistoj, sed nur tiun de la sendinto mem, Valerij Sipoviĉ.

Antaŭ kelkaj tagoj Sipoviĉ dissendis novan leteron, en kiu li klarigas, ke la kolektiva letero estis sendita al 297 ”aktivaj Esperanto-parolantoj” – ŝajne en Rusio, kvankam tio ne estas rekte klara laŭ la teksto.

Laŭ Sipoviĉ, el la ricevintoj reagis 38, el kiuj 29 ”pli-malpli konsentis kun la protesto”, dum 9 ”parte aŭ plene ne subtenis la proteston”. Surbaze de tio li konkludas, ke ”nur 3% trafis en la grupon de malbondezirantoj”. Per simila matematiko eblus kalkuli, ke malpli ol 10 procentoj el la rusiaj esperantistoj, kiuj ricevis la leteron, efektive subtenis ĝin.

Aldone reagis al la letero 47 eksterlandaj esperantistoj ”malgraŭ tio, ke ĉi letero ne estis sendita al ili”, skribas Sipoviĉ. Laŭ lia aserto, el tiuj eksterlandaj reagintoj nur du ne subtenis lian protestan leteron.

Unu el tiuj du laŭ lia aserto estas la redaktoro de Libera Folio, ”la profesia rusofobo Kalle Knivilla – veterano de la kontraŭsovetia kaj kontraŭrusa propagando, kiu eldonas la gazetaĉon Libera Folio en Finnlando” [tiele].

Sipoviĉ ĝis nun ne respondis al demandoj de Libera Folio pri tio, kial li ne publikigas la nomojn de la personoj, kiuj laŭ lia aserto subtenis la protestan leteron.

Post kiam la nova letero de Sipoviĉ aperis en la reta diskutejo de REU, estrarano Irina Gonĉarova samloke petis Sipoviĉ klarigi, kiuj estas la ”esperantistoj-patriotoj”, al kiuj la nova letero estas direktita:

– Ĉu tiuj, kiujn la aŭtoro subjektive traktas malpatriotoj, rajtas legi tiun tekston (al kiu ĝi ne estas adresita) en la komuna dissendolisto?

Aldone Gonĉarova petas, ke Sipoviĉ publikigu la liston de la subtenantoj de la protesta letero:

– Se tiuj 29 ne estos kontraŭ publika montro de sia subteno, nur tiam ilia voĉo kaj tiu ĉi subtenkvanto estos valida.


La teksto de la letero:

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Silvano
Silvano
2022-11-29 18:02

9 el 38 ja estas 24%, ne 3%.

Kalle Kniivilä
2022-11-29 18:05
Respondo al  Silvano

La leterinto evidente opinias, ke ĉiuj kiuj ne respondis negative al lia letero (ankaŭ tiuj kiuj tute ne respondis) subtenas ĝin.

Tim Owen
2022-11-30 11:09
Respondo al  Kalle Kniivilä

La leterinto evidente opinias, ke ĉiuj kiuj ne respondis negative al lia letero (ankaŭ tiuj kiuj tute ne respondis) subtenas ĝin.

Verŝajne jes. Aprobo kompreneble estas aprobo, sed ankaŭ ne-respondo: tion povus supozigi tiu ĉi eltiraĵo el la originala letero:

Bv aprobi ĉi leteron. Kiel diris L. Zamenhof, – «Silento estas konsento!»