Azia kaj Oceania kongreso kun juno kaj gajo

Pli ol 300 esperantistoj partoprenis la ĵusan Azian-Oceanian Kongreson en Koreio, 172 el ili ĉeeste. Temis pri la unua internacia ĉeesta renkontiĝo post la trijara pandemio en Azio. Nia raportanto CHOE Taesok estis ĝoja revidi la stabile antaŭenirantan Esperanto-movadon de sia unua hejmlando.

Komuna kantado dum la kongreso. Foto: Choe Taesok.

Mi, azia esperantisto loĝanta tridekon da jaroj en Eŭropo, ĝis nun ne havis la ŝancon partopreni en unu el la plej grandaj Esperanto-aranĝoj en Azio. Do la mallongigo AOK dumkongrese aŭdata sonis sufiĉe fremda al miaj oreloj. Ĉi-jare estis kroma bona kialo por konvinki mian familion pri mia fizika ĉeesto: viziti mian filinon esperantistan, kiu portempe studas en Seulo.

La aranĝo komence nomiĝis la Azia Kongreso (AK) de Esperanto kaj lastatempe alinomiĝis la Azia-Oceania Kongreso (AOK) de Esperanto. Okazis la unua kongreso en 1996 kaj la antaŭa kongreso en 2019. La kongreso estas aranĝata en ĉiu tria jaro. La ĉi-jara kongreso estis la deka kaj daŭris de la 3a ĝis la 6a de novembro en la havenurbo Busano, Koreio. La furiozo de la kronvirusa pandemio do ne sukcesis rompi ĝian regulan sinsekvon. Tamen ĝi draste reduktis la nombron de la fizikaj ĉeestantoj.

La rekordan nombron de 552 partoprenantoj havis la tria kongreso en 2002. Al la nuna kongreso aliĝis 172 ĉeestaj kaj 129 retaj partoprenantoj, entute 301 homoj el 33 landoj. La kongresejo estis favorpreza hotelo, kiu jam gastigis internacian Esperanto-aranĝon, la 50-an Kongreson de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) en 2017.

La unuan kongresan tagon lanĉis junuloj per “Junulara Kunsido de Azio”. Surpodie reprezentis junuloj el Japanio, Koreio, Singapuro, Vjetnamio kaj rete partoprenis la nuna prezidanto de TEJO, Albert Stalin Garrido kaj junaj movadaj aktivuloj el Tajlando, Nov-Zelando, Orienta Timoro, Indonezio. Tran Hoan, iama prezidanto de TEJO, lerte prezidis, kaj retaj ĉeestantoj aktive partoprenis. Oni sugestis la okazigon de IJK en Azio kaj la baldaŭan relanĉon de KUŜEJO (Esperanto-aranĝo de junuloj en sudorienta Azio).

La junularan programeron sekvis maljuna organizaĵo, la Akademio de Esperanto. La akademiano BAK Giwan el Koreio en sia prelego kvazaŭ provoke ĵetis al la publiko la demandon, ĉu Esperanto estas eŭropa lingvo. Ja malfacilas refuti la aserton, ke Esperanto estas eŭropa aŭ eŭropeca lingvo. Li konkludis, ke Esperanto estas imprese eŭropeca, sed gramatike internacieca. La akademiano François Lo Jacomo el Francio amplekse prezentis la sendependan lingvan institucion de Esperantujo ekde la fondiĝo ĝis la lastatempa kunlaboro pri ekzameno de la Komuna Eŭropa Referenckadro.

La kongresejo. Foto: Choe Taesok.

La unua vespero diversmaniere ĝojigis ĉeestantojn, kiuj multe sopiris amikajn kaj vidalvidajn renkontiĝojn. Unue okazis konversacia rondeto tre populara en la korea Esperantujo. Ĉeestantoj dividiĝas en du vicojn. Unu vico estas por progresintoj kaj la alia por komencantoj. Ili ambaŭ konatiĝas kaj interparolas por iom da tempo. Kaj poste nur komencantoj moviĝas lokon apude kaj renkontas novajn progresintojn.

Ĉi-foje la ĉeestantoj kvaropiĝis kaj interkonatiĝis por 50 minutoj. Pluraj nekoreaj esperantistoj aprezis ĉi tiun formon de la interkona vespero, ĉar ne sufiĉas interkonatiĝi unu kun la alia manpreme, salute aŭ kapkline, kaj la metodo plikonatigas kaj pliproksimigas la anojn de ambaŭ vicoj. Tiel multaj kongresanoj konatiĝis jam en la unua vespero.

Poste koncertis la muzika rondo Amuze, kiun gvidas la konata kantisto Amira Chun. Sekvis internacia vespero, en kiu diverslandaj esperantistoj prezentis sian talenton aŭ lertaĵon sub la gvido de la du junuloj OH Heeyeon el Koreio kaj Tran Hoan el Vjetnamio.

Fine okazis aŭkcio de Zamenhofaj Esperanto-Objektoj. Koreaj esperantistoj donacis siajn manlaboraĵojn al la aŭkcio.  Dum la kongreso funkciis budo, kiu vendis diversajn uzitajn objektojn de koreaj esperantistoj. La gajnita mono iris al la Azia Fondaĵo de UEA.

En la dua tago matene okazis la solena inaŭguro sub la prezido de NISINAGA Atusi, la prezidanto de la Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-Movado (KAOEM). Oni komencis per preĝa kapklino por la viktimoj de la Halovena terura tragedio ĵus okazinta en Itaewon, Seulo. La Kongresa Alta Protektanto PARK Heong-joon, urbestro de Busano, mallonge ĉeestis kaj salutparolis al la kongreso.

Sekvis kompilitaj video-salutmesaĝoj, kiujn sendis estraranoj de UEA, landaj reprezentantoj kaj diverslandaj esperantistoj. La kongreson salutis kaj gratulis ankaŭ ĉeestaj reprezentantoj de la organizoj kaj landoj de la partoprenantoj. Mi salutis en la nomo de mia loĝlando Litovio.

Fake kunsidis Budhana Ligo Esperantista, Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, Esperanto-Populariga Asocio de Oomoto, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, Zamenhofa Instituto, Kantu kun Amira, Kun Libroj, Lernu portreti Zamenhof.

Pri la kongresa temo “Novan Vojon por la Esperanto-Movado post Kronvirusa Krizo” prelegis KITAGAWA Hisasi sub la titolo “Koncepta analizo de nia movado”. Li ampleksigis la koncepton de la Esperanto-movado, kies tradicia formulo estas la penado disvastigi la uzadon de Esperanto.

Li dividis la movadon en kvar branĉojn: Disvastigi (larĝe informi kaj lernigi; dediĉi pli da tempo), Evoluigi (riĉigi Esperanto-literaturon; progresigi sian lingvo-kapablon), Praktiki (aktivigi Esperanto-uzadon; mem praktiki Esperanto-uzadon) kaj Ŝanĝi (reformi socion; reformi sin mem).

Ĉe la vespermanĝa tablo li demandis min, ĉu mia traduka laboro kontribuas al la movado. Unuvorte mi jesis, ĉar kvankam mi sola prilaboras tekston surekrane, oni kantas aŭ legas mian tradukon, kio ja apartenas al unu branĉo de la supre menciita Esperanto-movado.

Kongresanoj provis lerni portretan desegnadon. Foto: Drako.

SO Jinsu en sia prelego pri KAOEM (Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-movado) pririgardis la nunan situacion de la movado en Azio kaj Oceanio. Li proponis pli forte kunigi kaj ligi regionajn aktivulojn kaj edukadojn, ekzemplante la Esperanto-Forumon inter Ŝanhajo kaj Seulo kaj la Interviziton de KEA-filioj Jeonbuk kaj Gwangju kaj Tajvana Pingtung. Li substrekis la neceson kuraĝigi junularojn.

Oni donu subtenon, por ke plu marŝu Komuna Seminario (ekde 1982), kiun alterne organizas Ĉina, Japana, Korea kaj Vjetnama Junularoj, kaj Somera Renkontiĝo (ekde 2013), kiun organizas Vjetnama Esperantista Junulara Organizo; oni bone flegu Esperanto-edukadon en la Universitatoj Zhaozhuang (Ĉinio) kaj Hankuk pri Fremdaj Studoj (Koreio); oni atentu ankaŭ la Fondaĵon kaj Fonduson de UEA por KAOEM, li atentigis.

Vespere en la Busana Arta Centro okazis la Nacia Vespero, kiun harmonie kunmetis profesiaj dancistoj kaj muzikistoj. Tamburegoj kun tre impona ritmo malfermis la vesperon, kaj sekvis dancoj, instrumentludoj de artistoj en buntkolora korea nacia kostumo. Al kongresanoj ĝojkriantaj de ravo la artisto provludigis sian ledteleran akrobataĵon sceneje. Ĉe la fino la dancista grupo invitis la ĉeestantojn kune danci laŭ korea folklora kanto.

La du kongresajn ekskursojn benis vetero per suna brilo kaj ĉiela klaro, do estis tipa korea aŭtuna tago. Unu estis busekskurso al la marborda klifo Taejongdae kaj la alia estis piedekskurso ĉirkaŭ la plaĝo Haeundae. Plejmulto de la kongresanoj aliĝis al la ekskursoj. La urbo Busano, kiun mi de tempo al tempo vizitis en la studenta tempo, vere okulfrape disvolviĝis en la lastaj jardekoj. Altegaj ĉielskrapuloj, puraj stratoj, bone aranĝitaj promenejoj, vicoj da kafejoj kaj manĝejoj…

Nacia vespero kun tamburado. Foto: Drako.

Pro la Halovena tragedio kun pli ol 150 mortintoj estis neatendite nuligita la Busana Fajraĵa Festivalo, kiun la kongreso planis utiligi kiel amuzan vesperan programeron. La LKK rapide aranĝis anstataŭe la Kamelian Vesperon, en kiu kongresanoj ope amikiĝis kaj distriĝis ĉambre, promene aŭ drinkeje. Mi aliĝis al la jaĥta ekskurso, kiun la bonkora korea esperantisto Studema mendis kaj donacis precipe al nekoreiaj kongresanoj. Trideko da kongresanoj satrigardis el sur serena maro lumbrilan marbordon.

En la lasta kongresa tago matene okazis la 54-a Korea Kongreso de Esperanto. Premiiĝis aktivaj kaj kontribuaj membroj kaj grupo kaj prezentiĝis la nova estraro de Korea Esperanto-Asocio (KEA) por trijara mandato. SO Jinsu, samtempe UEA-estrarano, daŭrigas sian prezidantecon kun kvin vicprezidantoj. Aparte menciindas malavara mondonaco de koreaj esperantistoj por la financa sano de la kongreso. En nur kelkaj tagoj kolektiĝis ĉirkaŭ 9 000 eŭroj.

Kutime malgajo, bedaŭro kaj eĉ morno enŝteliĝas en kongresan fermon post eĉ kelktaga kunvivo. Sed ĉi-kongrese aperis surpriza ideo, ke ĉiuj kongresanoj surpodiiĝu unu post la alia kaj ĝisu dance laŭ gaja muziko. Tiel folan fermon de Esperanto-aranĝo mi unuafoje spertis en mia kvardekjara esperantista vivo. Fina ĝojo plifaciligas atendon de la sekva kongreso en Irano aŭ Japanio.

Ĉio estas kiel monero kaj havas ambaŭ flankojn. Tiel same la kronviruso havas negativaĵon kaj pozitivaĵon. Esperantistoj perdis kutimajn ĉeestajn renkontiĝojn kaj akiris sennombrajn retajn renkontiĝojn. La ĉi-foja AOK estis la unua internacia ĉeesta renkontiĝo post la trijara pandemio en Azio, kaj kongresanoj pli forte sentis la indecon de rektaj renkontiĝoj.

Estus pli granda kongreso, se ĉeeste partoprenus ne nur movadaj gvidantoj, sed ordinaraj esperantistoj el Ĉinio, Japanio kaj aliaj landoj. Espereble la sekva 11a AOK formos multe pli grandan familion.

Dum la kongreso mi rimarkis unue, ke ĉeestis multe pli da nekonatoj ol miaj jamaj amikoj, kaj due, ke de la komenco ĝis la fino de la kongreso junuloj grave rolis en la programo, kaj trie, ke klare riveliĝis fervoro kaj eĉ sindonemo ĉe multaj esperantistoj. Mi estis ĝoja kaj feliĉa propraokule vidi la stabile antaŭenirantan Esperanto-movadon de mia unua patrujo, kiun mi forlasis kiel juna homo. Jam AOK ne plu estas fremda al miaj oreloj kaj buŝo. Dankon al ĉiuj!

CHOE Taesok

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Renato Corsetti
Renato Corsetti
2022-11-17 12:13

Dankon al Choe Taesok pro la belega raporto kaj la aziaj esperantistoj pro ilia entuziasmo. Bedaŭron pro tio, ke io simila ne estas imagebla en aliaj kontinentoj, tute aparte en nia Eŭropo!
Amike
Renato

Francisco Javier Moleón
2022-11-18 13:26
Respondo al  Renato Corsetti

Ĉu vi bonvolus klarigi, precize kio ne estas imagebla, tute aparte en Eŭropo?

chielismo
2022-11-18 11:56

Gratulon al la 10a AK sukcesa en Busano, Koreio!
Kie okazos la 11a AK? Tio estas iom tikla temo inter du kandidatoj Japanio aŭ Irano, kiuj ambaŭ havas sian avantaĝon.