UEA ne kontentas pri sia nova retejo

La longe atendataj nova retejo kaj administra sistemo de UEA laŭ la plej freŝa limdato devis ekfunkcii en septembro, sed tio ne okazis. Laŭ informoj de Libera Folio, la estraro de UEA trovas la sistemon mankohava kaj ne pretas akcepti ĝin en ĝia nuna stato.

Renovigo de la retejo de UEA estas la unua prioritato de la asocio ekde 2013.

Pasis pli ol naŭ jaroj post kiam reteja renovigo estis difinita kiel prioritata tasko de UEA. Dum la jaroj multaj limdatoj pasis, sed nova retejo ne aperis. Tiel okazis denove en septembro, kiam laŭ la plej freŝa raporto finfine devis esti ŝaltita la nova sistemo, kiun ekde marto 2019 prilaboras TEJO.

Laŭ informoj de Libera Folio, la kaŭzo de la nuna prokrasto estas, ke la mendinto, UEA, trovas la rezulton de la ĝisnuna laboro de TEJO mankohava. UEA ne pretas transpreni la respondecon pri la retejo kaj la administra sistemo Akso, antaŭ ol ili plenumas la minimumajn postulojn de la asocio.

La estraro de TEJO ne volis komenti la staton de la reteja projekto, kiam Libera Folio kontaktis la estraron la 5-an de oktobro. Same silentas la estraro de UEA. Laŭ estrarano François Lo Jacomo tro fruas ion diri:

– La estraro nenion findecidis. Pliaj laborkunsidoj estos necesaj: la estraro informos, kiam oportunos. Bonvolu pacienci.

Laŭ kontrakto subskribita de UEA kaj TEJO en marto 2019, la preta sistemo devis esti liverita en novembro 2020. Post kiam pasis la limdato kaj elĉerpiĝis la mono ĝis nun pagita de UEA, TEJO financis la laboron el propraj rimedoj. Tiuj rimedoj siavice grandparte venis el EU-subvencioj. Ĉi-jare TEJO tamen ne ricevis la buĝetitan subvencion.

Manke de subvencioj la reteja projekto nun kaŭzas al TEJO nur elspezojn, kaj estus pli favore liberiĝi de ĝi, transdonante la respondecon pri la plua evoluigo de la retejo kaj la administra sistemo Akso al UEA.

Tamen ĝis nun la du asocioj ne sukcesis interkonsenti pri la pluaj paŝoj. Laŭ informoj de Libera Folio, UEA postulas plian prilaboron de la sistemo antaŭ ol pagi la restantan parton de la interkonsentita sumo. TEJO siavice opinias la sistemon uzebla, eĉ se ĝi estas kelkrilate mankohava.

Ĝis la fino de 2019 UEA jam pagis 70 000 eŭrojn por la reteja projekto – parte al TEJO, parte al pli frua respondeculo. Post tio, preskaŭ nenio estis elspezita el la rezervo ”Reteja renovigo”. El la originaj 100 000 eŭroj fine de 2021 restis en la konto 27 838 eŭroj kaj 22 cendoj.

La kontrakto inter UEA kaj TEJO ne estas publika, kaj tial ne klaras, kiom da mono UEA laŭ TEJO ankoraŭ devus pagi, nek kiom UEA jam pagis al TEJO. Tamen evidente temas pri dekmiloj da eŭroj.

La tuta kosto de la projekto por UEA laŭ pli frua informo de Aleks Kadar, la ĝenerala sekretario de UEA, ne superos la sumon de 100 000 eŭroj, pri kiu la komitato decidis en 2013.

La nuna retejo de UEA jam de multaj jaroj estas administrata en Rusio. Ankaŭ la revuo Esperanto estas redaktata en Rusio.

Pro la atako de Rusio kontraŭ Ukrainio, sankcioj de EU haltigis internaciajn transpagojn al dek bankoj en Rusio. Spite tion UEA ŝajne daŭre sukcesas pagi honorarion al siaj tri kunlaborantoj en Rusio.

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
2022-10-17 16:19

Nek la komitato bolas nek la estraro volas.

Osmo Buller
Osmo Buller
2022-10-18 12:49

Ke UEA-rilataj artikoloj ne plu allogas komentojn, estas tristiga indiko pri indiferento pri la nuna UEA. Oni ne interesiĝas pri tio, kion UEA faras aŭ ne faras, dum antaŭe ĝiaj (ne)faroj elvokis viglajn debatojn en diversaj forumoj. Sendepende de tio, ĉu UEA rikoltis laŭdojn aŭ mallaŭdojn, oni atentis pri ĝi kaj trovis ĝin grava. Ne eblas do ne konkludi, ke UEA perdis sian iaman prestiĝon kaj iĝis apenaŭ plu signifa. Sed kial oni interesiĝus pri ĝi, se eĉ la komitatanoj de UEA ne interesiĝas? La sakstrato de la reteja renovigo, pri kiu raportas la supra artikolo, naskis eĉ ne unu komenton aŭ demandon en la komitata diskutlisto, kiu iĝis nur anonctabulo.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Osmo Buller
Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2022-10-28 14:58
Respondo al  Osmo Buller

Tio neinteresiĝo jam ekvideblis rilate al la UEA-forumo. Ĉu ne la kerna ideo estis, ke tiu estos retejo por la funkciuloj kaj la membroj de UEA komuniki kaj interŝanĝi ideojn? Tio ne okazis. La membroj ne alvenis, ĉar la funkciuloj ne alvenis (krom du, tri).