Imitinda lingvistika priskribo de Esperanto

Nun ekzistas anglalingva libro, kiu povas konvinki profesian lingviston, ke estas fruktodone kaj interese esplori Esperanton kaj precipe ĝian uzon per la ordinaraj lingvistikaj metodoj uzataj por la studo de la tiel nomataj naturaj lingvoj. Tion konstatas en sia recenzo Jouko Lindstedt. Sed la libro evidente estas interesa ankaŭ por esperantistoj.

Fiedler, Sabine & Brosch, Cyril Robert. 2022. Esperanto – Lingua Franca and Language Community [Esperanto – interlingvo kaj lingva komunumo]. (Studies in World Language Problems 10.) Amsterdam / Philadelphia: John Benjamins. 20 + 430 paĝoj.

(Bita versio de la libro estas libere deŝutebla el la reto.)

Iom krude simpligite, la esperantistoj ne ŝatas la profesiajn lingvistojn, ĉar tiuj ne ŝatas Esperanton. Unue, multaj lingvistoj kredas pri Esperanto falsajn faktojn (ke ĝi celas forpuŝi ĉiujn aliajn lingvojn, aŭ ke oni ne povas flue paroli ĝin, kaj certe ne denaske); due, por multaj lingvistoj Esperanto estas neinteresa surpapera afero, kiu ne povas alporti ion al la scienca studo de la homa lingvo; kaj trie, multaj lingvistoj konsideras Esperanton nura utopiaĵo, kiu ne povas proponi seriozan lingvopolitikan alternativon al la nuna lingva ordo.

Kompreneble ekzistas ankaŭ pli bone informitaj lingvistoj, kaj iuj el ili eĉ mem estas parolantoj de Esperanto. Du el tiuj, Sabine Fiedler kaj Cyril Robert Brosch, verkis ĉi tiun studon, kies celo estas ripari la du unuajn mankojn menciitajn: doni al lingvistoj bazajn faktojn pri Esperanto kaj precipe montri, ke scienca studado de Esperanto kiel lingvo efektive uzata kaj parolata estas interesa el la vidpunkto ankaŭ de la ĝenerala lingvistiko. La libro intence ne multe tuŝas la trian temon, la eventualan lingvopolitikan rolon de Esperanto, ĉar la aliro estas priskriba, tio estas, oni prezentas la aferojn tiaj kiaj ili estas, ne kiaj ili devus esti.

La ĉefa empiria bazo de la libro estas parola materialo registrita en ok diversaj Esperantaj konferencoj kaj renkontiĝoj dum la jaroj 2014–2018. La abunda uzo de aŭtentaj ekzemploj el tiu materialo proponas plurajn frandaĵojn – kaj certe parto de la legantoj de ĉi tiu recenzo trovas tie ankaŭ sin mem, kvankam ĉiuj mencioj pri nomoj estas forigitaj.

La ĉefa enhavo de la studo

La unua, enkonduka parto de la libro prezentas la bazajn konceptojn kaj la ĉefajn celojn de la studo, la dua parto prezentas bazajn faktojn pri Esperanto. Ĉi tiuj du partoj estas eble pli ampleksaj ol ili estus en studo pri iu etnolingvo, sed la aŭtoroj evidente opiniis, kaj certe prave, ke oni ne povas premisi iajn ajn antaŭajn sciojn pri la temo, eĉ inter lingvistoj. Mi tamen demandas min, ĉu oni vere ĉiam devas prezenti esperantologion kiel branĉon de interlingvistiko kaj planlingvistiko, kaj poste havi la devigan ĉapitron pri aprioraj filozofiaj planlingvoj, pri Volapuko, Latino sine flexione, Klingono, Quenya kaj Dothraki, kvankam ili neniel rilatas al Esperanto kiel lingvo aktive uzata. Ja oni rajtas skribi studojn pri la angla lingvo sen havi devigan ĉapitron pri ĝermana lingvohistorio kaj la gota lingvo!

La aŭtoroj tamen alimaniere bone utiligas la lingvistikon de la angla lingvo: la studo de la angla kiel interlingvo (English as a lingua franca, ELF) estas nun vigla scienca kampo, kaj de tie oni ricevis plurajn rezultojn, kiujn oni povis fruktodone kompari kun tiuj pri Esperanto.

La tria parto de la libro raportas pri la uzo de Esperanto ekster ties lingva komunumo: temas pri metaforaj, artaj, komercaj kaj aliaj uzoj de la nomo Esperanto aŭ iuj apartaj vortoj Esperantaj, la uzo de Esperanto en iuj filmoj ktp. La aŭtoroj mem konfesas, ke temas pri aparta “ekskurso”; miaopinie tiu parto, kvankam en si mem interesa, ne bone sidas en la tuta strukturo de la libro.

La kvara parto de la libro estas la kerno de la tuta studo: priskribo de komunikado en Esperanto surbaze de aŭtenta materialo. Laŭ la amplekso de la materialo kaj la varieco de la diversaj aliroj, temas pri vere pioniraj esploradoj. Bedaŭrinde mi povas nur listi la ĉapitrojn, konsciante, ke eble ne ĉiuj lingvistikaj terminoj estas konataj por vi legantoj: metakomunikado; konversaciaj riparoj; humuro; frazeologiaĵoj kaj metaforoj; lingvoalternado en parolo; diferenco inter la skriba kaj parola lingvaĵoj; sintenoj al diversaj akĉentoj; ŝanĝiĝo de Esperanto; Esperanto kiel lingvo de laborejo. Estus interese havi ĉapitron ankaŭ pri Esperanto kiel enfamilia lingvo, sed tio postulus kolektadon de alispeca materialo.

En la kvina parto oni prezentas la konkludojn pri tio, kiel funkcias komunikado en Esperanto. En la antaŭlasta ĉapitro oni prezentas unu gravan fakton pri la tiel nomata lingva posedrajto: lernante Esperanton oni fariĝas kunposedanto de la lingvo, ne ties prunteprenanto, kiel lernante fremdan nacilingvon, kaj tio estas liberiga sento. Laŭ mi la “facileco” de Esperanto baziĝas grandparte sur tiu fakto, ne nur sur la facila gramatiko; kaj ankaŭ por mi estis novaĵo, ke jam tia lingvistika klasikulo kiel Edward Sapir priskribis tiun fenomenon rilate planlingvojn. Estas nur iom domaĝe, ke ĉi tiu ĉapitro venas nur voste de la libro, iom kiel postpensaĵo, kvankam oni mencietas la aferon jam en la komenca noto (la paĝo numerita ”xx”). Sed jen temo por iu venonta esploristo de la Esperanta komunikado: kiel konkrete priskribi kaj eble eĉ mezuri ĉi tiun liberecon?

La bibliografio de la libro estas tre ampleksa kaj utila – tamen ne tute sen lakunoj, ĉar mankas Introduction to Interlinguistics de Federico Gobbo (2020), kiu pro iu kaŭzo estas reprezentata nur per unusola artikolo. Sekvas listo de ducento da sonregistraĵoj kaj iuj aliaj materialoj. Antaŭ la librofina indekso troviĝas ankoraŭ la dekses-regula gramatiko de Fundamento de Esperanto. Miaopinie oni devus en ĉi tia libro aldoni por lingvistoj la rimarkon, ke kompreneble la dek ses reguloj neniam sufiĉis solaj por krei eĉ nur unu ĝustan frazon en Esperanto; nur leginte ankaŭ la Fundamentan Ekzercaron oni ricevas ian ideon, kiel Esperantaj frazoj aspektas kaj kia estas ekzemple la kutima vortordo.

Ĉu tamen iomete pledi por Esperanto?

La libro prezentas interalie imponan grafikaĵon pri partoprenantoj de Esperanto-aranĝoj en Germanio.

Kiel postulas la priskriba aliro de la studo, la aŭtoroj eksplicite ne okupiĝas pri la demando, ĉu Esperanto devus esti akceptita por pli vasta uzo kaj ĉu ĝi iam povos ricevi oficialan agnoskon (p. 20, 21). Tio ankaŭ helpas lingviston, kiu ne bone konas Esperanton, rilati al la libro serioze. Ĝenerale la aŭtoroj ja sukcesas sekvi tiun agadlinion, sed mi tamen notis kelkajn lokojn, kie ilia amo al Esperanto igis ilin eble iom tro videble pledi por Esperanto.

En unu loko la aŭtoroj skribas pri iu parolanto en sia materialo, lerninta Esperanton nur de tri kaj duona jaroj, ke iu lerninta la anglan, francan aŭ germanan same mallonge “eble … ne kapablus esprimi sin tiel bone” (p. 127). Tio estas en sia kunteksto nebezonata rimarko, kiu ne atentas, ke temas nur pri unusola individuo, kiu ja eble povas havi specialan talenton pri lingvoj. En alia loko (p. 149) la aŭtoroj, indulgante sin en malofta apologia tono, skribas, ke “malsame ol aliajn lingvojn, Esperanton povas lerni sufiĉe bone eĉ plenkreskuloj”, sen doni ian ajn sciencan referencon por pravigi tiun aserton. Krome, lingvisto neniam devus paroli ĝeneralige pri “aliaj lingvoj”, tio tuj sonas neprofesie: en la mondo ekzistas ĉirkaŭ 7 000 parolataj lingvoj (plus miloj da signolingvoj), kaj neniu vere scias, ĉu iuj el ili eble estus pli facilaj ol Esperanto.

La aŭtoroj skribas, ke la ŝanĝiĝo de Esperanto klare indikas, ke ĝi estas “vivanta, natura lingvo” (p. 325). Sekvapaĝe ili diras, ke ĉar Esperanto estas vivanta lingvo, ĝi ŝanĝiĝas (p. 326). Post naŭ paĝoj ili skribas, ke “Esperanto fariĝis vivanta lingvo, kio inkludas lingvoŝanĝiĝon” (p. 335). “Natura lingvo” kaj “vivanta lingvo” povas havi diversajn difinojn, sed la aŭtoroj ne vere klarigas, kio do estas “vivanta lingvo” – krom ke ĝi estas io kio ŝanĝiĝas …

Citante poemon de William Auld, la aŭtoroj ne povis ne mencii, ke li estis trifoje kandidatigita por la Nobel-premio pri literaturo (p. 284). Tamen granda parto de la legantoj de la libro estas certe universitatanoj, kiuj scias, ke ĉiu ajn universitata profesoro pri lingvo aŭ literaturo rajtas kandidatigi verkistojn por Nobel, do ne temas pri aparte granda atingo.

Iom da esperantologia kritiko

La aŭtoroj ja bone kaj diversflanke konas Esperanton, sed mi tamen devas atentigi pri kelkaj neprecizaĵoj, eĉ eraroj.

La fenomeno de denaskuloj (denaskaj parolantoj de Esperanto) estas enkondukata unuavice kiel rezulto de “internaciaj paroj”, do gepatroj kun malsamaj denaskaj lingvoj, kiuj parolas inter si Esperante (p. 48, 53–54). Poste (p. 57) oni tamen malkaŝas, ke eble du trionoj de la denaskuloj havas gepatrojn kun la sama denaska lingvo. La afero ne estas nur detalo sed havas principan signifon, ĉar la esperantistoj ĝenerale aprezas ĉiujn lingvojn, kaj ĝuste por la “internaciaj paroj” estus malfacile foroferi unu aŭ la alian el iliaj propraj lingvoj por transdoni al la infanoj Esperanton. Kaj se Esperanto restas nur la lingvo inter la gepatroj, la infanoj verŝajne ne akiros Esperanton kiel veran denaskan lingvon. Sekve la familioj de “internaciaj paroj” estas nek sufiĉa nek la plej tipa medio produktanta denaskulojn, kaj estas domaĝe, ke la aŭtoroj recikligas tiun malnovan miton.

La ŝerca amletero donita kiel teksto “konsistanta nur el afiksoj uzataj kun vortklasaj finaĵoj por formi vortojn” efektive enhavas ne nur afiksojn, sed ankaŭ multajn pronomojn, prepoziciojn kaj senfinaĵajn adverbojn (p. 155).

Laŭ la aŭtoroj (p. 212), en la Manifesto de Raŭmo (1980) la Esperanta parolkomunumo estis difinita kiel “mem elektita diaspora lingva minoritato”. Ili ne estas la solaj, kiuj tiel kredas, sed la originala teksto diras: “la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato” – la vorto kvazaŭ estis certe grava por almenaŭ parto de la subskribintoj de la manifesto.

Paĝo el La Kancerkliniko aperas kiel ekzemplo pri vortludoj en Esperanto.

La sonregistraĵo de la parolado de Zamenhof en la unua UK de 1905 (p. 335) estus ja vera sensacio, sed la referenco montras, ke temas pri la bone konata registraĵo, en kiu Zamenhof voĉlegas la komencon de la Unua Libro – kiel jaro de la registrado estas kutime indikata 1909.

Enigma por mi restis la longeta anglalingva traduko el la Zamenhofa Antaŭparolo de la Fundamento (p. 330–331, kun resendo al ĝi sur p. 334). Kvankam prezentita kvazaŭ citaĵo (kun deŝovita maldekstra marĝeno), ĝi neniel respondas al la originala Esperanta teksto de tiu fama Antaŭparolo, sed estas ties libera parafrazo, kun iuj anakronismaj komentoj (en 1905 oni havis ne “Akademion” sed la ekfunkciantan Lingvan Komitaton, kiu tamen ne estis eksplicite menciita en la Antaŭparolo, kaj buso certe ne estus tia ekzemplo de internaciismo, kiun Zamenhof donus). Bedaŭrinde mia eldono de la Fundamento estas alia ol tiu uzita de la aŭtoroj, sekve mi ne povas solvi la enigmon; sed mia provizora teorio estas, ke ili citas ne el la efektiva Antaŭparolo, sed el ties komentario fare de moderna editoro, aŭ eĉ el la editora antaŭparolo. Neinformita leganto restas tamen sub la erara impreso, ke temas pri teksto de Zamenhof.

Iom da lingvistika kritiko

En priskriba lingvistiko multas skoloj, metodoj kaj aliroj, kaj malofte unusola lingvisto, aŭ du lingvistoj kiel ĉi-kaze, priskribas iun lingvon el tiel diversaj vidpunktoj kiel en ĉi tiu libro. Tial estas kompreneble, ke la aŭtoroj ne povis egale bone regi ĉiujn metodojn (kaj tio veras ankaŭ pri ĉi tiu kompatinda recenzanto). Mi havas la impreson, ke ekzemple la studo de la Esperanta frazeologio (pri kiu Fiedler jam pli frue publikigis) kaj la diversaj ĉapitroj utiligantaj la metodojn de konversacia analizo staras sur firma metodologia grundo, dum en iuj aliaj ĉapitroj oni povas atentigi pri kelkaj malfortaj punktoj.

Ekzemple, en la ĉapitro pri akĉentoj de Esperanto, la Sanskrit-devena termino sandhi estas uzata pri enmorfemaj asimiliĝoj (p. 310), kvankam ĝi propre signifas nur asimiliĝojn ĉe morfemlimoj. Sampaĝe oni donas la prononcojn [aŋkaŭ] kaj [liŋvo] kiel ekzemplojn, kie la rekta rilato inter grafemo kaj fonemo rompiĝas, sed nur la dua el la ekzemploj estas tia, ĉar en [aŋkaŭ] la asimiliĝo de /n/ povas esti nur alofona.

Kvankam la ĉapitro pri la ŝanĝiĝo de Esperanto estas kompetente verkita, ĝia teoria enkonduko ne estas. Ke “lingvo ŝanĝiĝas por servi al bezonoj de homoj” (p. 325) estas tre malplimulta opinio inter lingvohistoriistoj, kaj estus malfacile defendi ĝin krom rilate iujn ŝanĝojn en vortprovizo. Piednote oni referencas al la klasika teoria libro de Rudi Keller (Sprachwandel), sed nur menciante sen klarigo lian metaforon de la “nevidebla mano”, prunteprenitan el ekonomiko, kaj sen aparte apliki ĝin al la ŝanĝiĝo de Esperanto. Efektive, ĝuste surbaze de la modelo de Keller estus malfacile argumenti, ke lingvoj ŝanĝiĝas ĉefe por servi al ies bezonoj.

Konklude

Nun ekzistas libro, kiun oni povas enmanigi al profesia lingvisto, kaj tiu (espereble superante siajn eventualajn antaŭjuĝojn) povas konvinkiĝi, ke estas fruktodone kaj interese esplori la strukturon kaj precipe la uzon de Esperanto per metodoj, kiujn oni evoluigis por la studo de la tiel nomataj naturaj lingvoj. Krome, ĉiu lingvisto-esperantologo devas legi ĉi tiun libron kaj strebi al la sama alta kvalito!

Jouko Lindstedt

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Renato Corsetti
Renato Corsetti
2022-10-25 10:34

la apero de la libro estas elstara evento kaj la prezento de ĝi estas same elstara.
amike
renato

Hillel la maljuna
Hillel la maljuna
2022-10-25 14:59

Nun ekzistas libro, kiun oni povas enmanigi al profesia lingvisto …” … nu certe, almenaŭ se vi bonŝancas alkalkuli vin al la privilegiata klaso da homoj, kiuj posedas sufiĉe abundajn rimedojn por aĉeti faklibron je la senspiriga prezo de pli ol 170 eŭroj! (Plej verŝajne ni aliaj povos “konsoli” nin per tio, ke la akcelanta inflacio baldaŭ faros eĉ tioman amason da mono neglektebla – sed ĝis tiam la verko restos neniel akirebla por la plimulto el ni.)

Kalle Kniivilä
2022-10-25 15:29
Respondo al  Hillel la maljuna

Vi ŝajne preteratentis, ke la elektronika versio estas senpaga.
https://www.jbe-platform.com/content/books/9789027257536

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-10-27 18:30
Respondo al  Hillel la maljuna

Kie vi vidas, ke la libro kostas pli ol 170 eŭroj?

Laŭ la eldonisto, la kosto estas 105 eŭroj, plus AVI ŝajne, kaj se mi bone komprenas la regulojn (mi lastatempe devis okupiĝi pri tio), en la kazo de vendado de papera libro, oni uzas la AVI-tarifon de la lando de la vendisto, do Nederlando.

La AVI por paperaj libroj en Nederlando estas 9%, do la suma kosto estas 115 eŭroj. Estas koste, sed tamen ne pli ol 170 eŭroj.

(Se la aĉetanto loĝas ekster EU, ne estas AVI, do la prezo vere estas 105 eŭroj.)

Sebastiano
Sebastiano
2022-10-25 15:09

Dankon por la atentigo pri tiu ĉi libro, kaj dankon por la interesa recenzo, kiu prezentas bone pripensitan kritikon.