Rusio ricevas esperantiston kontraŭ korbopilkisto

Usono liberigis la mondfaman armil-komerciston kaj esperantiston Viktor But kontraŭ la mondfama korbopilkisto Brittney Griner. La interŝanĝo de malliberuloj estis diskutita dum monatoj, kaj fine oficiale anoncita la 8-an de decembro.

Brittney Griner kaj Viktor But. Foto: Lorie Shaull, DEA. CC BY-SA 4.0

La usona korbopilkisto Brittney Griner ludis profesie en Rusio kaj estis arestita en la Moskva flughaveno Ŝeremetjevo komence de februaro, antaŭ la komenco de la grandskala invado de Ukrainio. En la bagaĝo de Griner estis trovitaj kartoĉoj por elektronika cigaredo kun spuroj de haŝiŝa oleo.

En Usono tuj aperis suspektoj, ke la aresto havas politikajn kialojn. En aŭgusto ŝi estis kondamnita al naŭ jaroj en malliberejo pro kontrabando de drogoj.

La mondkonata rusa armil-komercisto Viktor But, kiun Usono nun promesis liberigi interŝanĝe kontraŭ Brittney Griner, longe loĝis en Belgio, sed en 2002 Interpol dissendis ordonon pri lia aresto, kaj li fuĝis al Rusio.

Li fine estis arestita en Tajlando en marto 2008, post longa operaco de la usona kontraŭdroga agentejo DEA, kaj transdonita al Usono en 2010. Tie li estis kondamnita al 25 jaroj en malliberejo.

Viktor But naskiĝis en soveta Taĝikio en 1967, poste studis en prestiĝa militista lingva instituto en Moskvo kaj estis sendita al Afriko kiel milita interpretisto. Post sia reveno li uzis la kaosan situacion lige kun la disfalo de Sovetio, malmultekoste luante kelkajn ekssovetiajn aviadilojn kaj dungante senlaborajn ekssovetiajn pilotojn.

La aviadiloj estis poste uzataj por liveri enormajn kvantojn da armiloj al diversaj internaj militoj en Afriko. Poste lia komerca agado rapide vastiĝis, kaj li iĝis unu el la plej konataj armil-komercistoj en la mondo.

Viktor But krome estas esperantisto. La lingvon li lernis en Taĝikio, kie li komence de la 1980-aj jaroj estis membro de la Esperanto-klubo de la ĉefurbo Duŝanbe.

En rusia diskutforumo de esperantistoj en 2009 aperis informo de la veterana taĝikia esperantisto Firdaŭs Ŝukurov, laŭ kiu la landa asocio de UEA en Taĝikio eĉ skribis leteron al Viktor But, post kiam lia aresto iĝis konata.

En la letero la landa asocio de UEA skribas interalie: “Ni tre volas, ke la vero rapide gajnu la superecon, Vi povu liberiĝi kaj reiri al via agado por la bono de la socio.” La letero tamen fine neniam estis sendita al la mondfama esperantisto kaj armilkomercisto.

La 8-an de decembro la usona prezidento Joe Biden anoncis, ke Brittney Griner jam estas en aviadilo kaj survoje hejmen. En Rusio Dmitrij Peskov, la gazetara sekretario de prezidento Vladimir Putin siavice anoncis, ke la aviadilo de Viktor But la vesperon de la 8-a de decembro surteriĝos en Moskvo.

La interŝanĝo de malliberuloj inter Usono kaj Rusio ŝajne okazis en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.


Pli pri la temo:

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Aleksandro Melnikov
Aleksandro Melnikov
2022-12-10 19:36

Kelkaj pensoj (ne nur miaj) postlege:
1. Ke iu iam lernis Esperanton, tute ne signifas, ke tiu estas esperantisto. Inter lerni kaj ellerni estas ne du literoj, sed abismo, simile – pri la paroj ellerni kaj uzi (laŭ la Bulonja Deklaracio – nepraĵo por nomiĝi esperantisto), uzi kaj movadi, idealo kaj realo.  
2.  E-movadano kutime ja estas pacemulo. Sed iuj pledas por senkondiĉa pacismo, aliaj – por “paco kun pugnoj”, kiam (laŭ ties konvinkoj) maljustaĵo ne povas solviĝi sen forto.
3. Sekve, ekzistas homoj, kiuj senplie malaprobas armilkomercon, kaj aliaj, kiuj traktas tion kiel evitindan, sed ne eviteblan sferon de homagado (en la nuna reala dispensa / disaga mondo). Por tiuj duaj gravas nur, ke la komerco estu legala / laŭleĝa.
4. La titolo ”Komercisto de la morto” estas esperantisto en LF (2009-05-05 20:23) ne estas neŭtrala, ĉar ĝi agordas je “fi al armil-komercado / -komercisto”. Cetere, la ĉefa ”Komercisto de la morto” estas Usono, kiu okupas la unuan lokon en tiu sfero kaj provas ĉiurimede “neŭtraligi” ĉiujn rivalojn laŭ la principo “Nenio persona – nura komerco”.
5. Mi (kaj neniu el la legantoj!) povas kompetente juĝi pri la jura flanko de la afero (ĉu V. But estas kulpa aŭ ne), ĉar ni disponas nur pri informoj de amaskomunikiloj, kiuj nenie (!) estas vere objektivaj.
6. Merkatologoj asertas, ke ĉia mencio, krom nekrologo, estas utila. Mi ne scias…

chielismo
2022-12-13 12:38
Respondo al  Aleksandro Melnikov

Kara samideano Melnikov, Saluton! Ĉu vi konas sron Viktor But aŭ ne? Ŝajnas ke ne. Li vendis sovetuniajn aviadilojn kiel kriman komercon en Afriko, kaj Usono kaj Okcidento vendas pliajn armilojn kiel normalan komercon en Afriko. Interese, lastajn jarojn unu konga esperantisto IKEFano entreprenas riparajn laborojn de tiuj aviadiloj kunlaborante kun rusaj aviadilaj inĝeniroj. Aĥ, esperantistoj Viktor But aŭ aliaj laboras fakte por sia pano.

Meir
Meir
2022-12-11 12:11

“agado por la bono de la socio”… nekredeble.