Kiu aĉetos la Centran Oficejon?

Universala Esperanto-Asocio havas tri grandajn defiojn en 2023. Ĉiuj estas ligitaj al la decido vendi la multjaran sidejon de la asocio en Nieuwe Binnenweg 176. Ĉiuj restas nesolvitaj.

La Centra Oficejo.

Jam plurajn jarojn daŭras la diskuto pri la sorto de la domo de UEA en Nieuwe Binnenweg, kaj intertempe la situacio diversmaniere ŝanĝiĝis. Jam ne validas la oferto, kiun UEA ricevis pli frue. La merkato de nemoveblaĵoj fariĝis malpli favora por vendanto interalie pro la milito en Ukrainio. Tial ne tute klaras, kiel finiĝos la afero.

Jam en 2019 la tiama prezidanto de UEA, Mark Fettes, proponis ke UEA liberiĝu de la domo en Roterdamo kaj movu reduktitan oficejon al alia lando. En financa raporto publikigita en 2020 oni taksis, ke eblos vendi la oficejon por 500 000 eŭroj. En aŭgusto 2021 Libera Folio povis raporti, ke la estraro de UEA efektive planas fermi la Centran Oficejon en Nieuwe Binnenweg 176 kaj vendi la domon.

En septembro 2021 la komitato de UEA aprobis la planon transdoni la kongresan administradon kaj la libroservon de UEA al la organizaĵo E@I en Slovakio. La arkivon de UEA oni decidis transdoni al la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno.

En februaro 2022 la komitato sekvis la rekomendon de la ĝenerala direktoro Martin Schäffer, kaj decidis pri vendo de la domo. Laŭ raporto preparita de Schäffer UEA tiam havis oferton de nenomita aĉetanto, kiu pretis pagi 1,075 milionojn da eŭroj por la konstruaĵo.

UEA tamen ne tuj akceptis la oferton, sed publike proponis la domon por vendo ĉe nederlanda maklerista firmao, kun la komenca prezo de 1,8 milionoj da eŭroj. Aĉetanto ne estis trovita, kaj nun tute ne klaras, kiom da mono UEA efektive povos ricevi por la ne plu bezonata sidejo.

En sia buĝeto por la jaro 2023 UEA eliras de tio, ke la domo tamen estos vendita iam meze de la nova jaro – la kostoj por la domo estas duonigitaj kompare kun la jaro 2022. Tamen tio estas nura supozo, laŭ tio, kion diris Martin Schäffer dum la komitata kunsido en decembro 2022:

La decembra komitata kunsido en la reto.

– La buĝeto estas iurilate tre malsekura, ĉar estas vere multaj aferoj, kiuj ne estas tute klaraj, ekzemple kiam ni sukcesos vendi la domon, kiel evoluos la rentoj, kiel ni sukcesos investi nian monon, kaj tiel plu. Do estas vere pluraj aferoj, kiuj ne estas klaraj, kaj en ĉi tiu jaro estas eĉ pli da riskoj ol ĝenerale.

La problemo pri la vendo de la domo estas la unua kaj ĉefa defio de UEA dum la jaro 2023. La du aliaj defioj rekte rilatas al ĝi: la sorto de la libroservo kaj la sorto de la ĉefa parto de la Biblioteko Hector Hodler.

La buĝeto de la libroservo por 2023 restas tute senŝanĝa, kvankam Ionel Oneţ, la oficisto respondeca por ĝia funkciado, emeritiĝis jarŝanĝe, kaj la tuta libroservo devis esti transdonita al la organizaĵo E@I, kiu jam laŭkontrakte transprenis la prizorgadon de la kongresa fako de UEA. Tamen pro nekonata kialo la kontrakto pri la transpreno de la libroservo ĝis nun ne estis subskribita.

Kune kun la arkivo de UEA, ankaŭ parto de la Biblioteko Hector Hodler pasintjare estis transdonita al la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. La aŭstria biblioteko tamen volis transpreni nur verkojn, kiujn ĝi ne jam posedis, kio signifas, ke almenaŭ 95 procentoj de la Biblioteko Hector Hodler daŭre troviĝas en la vendota domo de UEA en Roterdamo.

Libera Folio petis ke la estraro de UEA respondu al tri demandoj pri ĉi tiuj defioj. Anstataŭ respondi rekte al Libera Folio, la estraro decidis dissendi siajn klarigojn al la komitato de UEA kaj al la retpoŝta listo ”UEA-membroj” kun la subsskribo ”La Estraro kaj Ĝenerala Direktoro” eĉ ne menciante, ke temas pri respondoj al niaj demandoj.

La libroservo de UEA en pli bonaj tempoj.

Libera Folio: Kio okazas pri la libroservo nun, kiam emeritiĝis Ionel Oneţ? Ĉu oni fine sukcesis interkonsenti pri E@I? Kiel funkcios la libroservo ĉi-jare?

La Estraro kaj Ĝenerala Direktoro: ”La Libroservo seninterrompe funkcios. Nia libroservisto konsentis deĵori kelkajn pliajn monatojn.”

La estraro de UEA tute ne respondis al la demando pri la transdono de la libroservo al E@I, pri kiu la komitato de la asocio decidis jam en septembro 2021. Supozeble de tiam daŭras la intertraktadoj pri la precizaj kondiĉoj de tiu transdono.

La stoko de la libroservo de UEA estas tre granda – ĝi ampleksas proksimume 20 tunojn – kaj laŭ la bilanco de la asocio ĝi valoras proksimume 215 000 eŭrojn. La efektiva merkata valoro tamen sendube estas malpli alta, ĉar temas pri dekmiloj da volumoj, el kiuj multaj restas sen aĉetanto dum jardekoj.

Laŭ informoj de Libera Folio, UEA pretas preni la ĉefan financan riskon pri la plua funkciado de la libroservo. Laŭplane UEA pagu la transporton de la libroserva stoko al Slovakio, kie havas sian sidejon E@I. La stoko plu restos posedaĵo de UEA, kaj E@I prizorgos nur la mendojn kaj ekspedon.

E@I ĝis la publikigo de ĉi tiu artikolo ne respondis al demandoj de Libera Folio pri la planata transpreno de la libroservo.

Libera Folio: Ĉu estas decido pri la sorto de la restanta (ĉefa) parto de la Biblioteko Hector Hodler? Kie oni metos la librojn, kiam la domo estos vendita?

La Estraro kaj Ĝenerala Direktoro: ”La Biblioteko Hector Hodler daŭre troviĝas en Roterdamo. Por ĝi la Estraro serĉadas novan hejmon, kiu povos akcepti la tutan kolekton kaj prizorgi ĝin laŭ la plej bonaj kondiĉoj.”

La respondo de la estraro enhavas neniun novan informon pri la sorto de la biblioteko. Tamen laŭ informoj de Libera Folio el aliaj fontoj, efektive okazas intertraktado kun grava eŭropa biblioteko, kiu pretas transpreni la kolekton kaj plu prizorgi ĝin. La plano transdoni la bibliotekon al E@I en Slovakio ŝajne ne plu estas aktuala.

Vendoanonco de la domo.

Libera Folio: Ĉu oni plu planas vendi la domon? Ĉu oni havas aĉetanton, kaj ĉu plu validas la pli frue diskonigita prezopropono?

La Estraro kaj Ĝenerala Direktoro: ”La domo kie dum ses jardekoj estis la Centra Oficejo – en Nieuwe Binnenweg 176 – estas ofertata por vendo, sed ankoraŭ ne estas trovita aĉetanto por la prezo postulata. Jen via ŝanco, se vi deziras aĉeti ĝin aŭ konas potencialan aĉetanton! UEA plu funkcios jure en Roterdamo, el sia alia domo samstrata.”

La lasta respondo de la estraro konfirmas la fakton, ke mankas aĉetanto por la domo. La demando estas, ĉu ”La Estraro kaj Ĝenerala Direktoro” serioze supozas, ke tia aĉetanto troveblas inter la komitatanoj aŭ la legantoj de la retpoŝta listo ”UEA-membroj”.

Plia defio de UEA, ne rekte ligita kun la planata vendo de la domo, estas la sorto de la nova retejo kaj la administra sistemo Akso.

En la decembra kunsido la komitato de UEA neatendite kaj kontraŭ la volo de la estraro akceptis modifon de la buĝeto, laŭ kiu UEA en 2023 uzu pliajn 18 000 eŭrojn por certigi la pretiĝon kaj ekfunkcion de la reteja projekto.

Spite la komitatan decidon, la estraro de UEA laŭ informoj de Libera Folio daŭre hezitas, ĉu efektive indas investi pli da mono en la multjaran projekton. TEJO, kiu kontrakte devontigis sin finfari la projekton, aliflanke ne plu havas monon kaj evidente preferus jam liberiĝi de la tuta afero.

Tial, se UEA decidus ne pagi por plua programada laboro, ekzistas la risko, ke la sistemo neniam povos esti lanĉita, kaj la ĝisnunaj investoj restos vanaj.

Kroma surprizo komence de la nova jaro estas, ke daŭre mankas decido pri la Universala Kongreso de la sekva jaro.

Tiel ne okazis de jardekoj – nun la temo de la diskutoj devus jam esti, kie okazu la UK en la jaro 2025. Tamen daŭre mankas interkonsento pri tio, ĉu efektive la Universala Kongreso en 2024 okazu en Tanzanio.

Kontraŭ tia elekto leviĝis protestoj, precipe pro zorgoj pri sekureco de samseksemuloj, ĉar samseksemo estas punenda krimo laŭ la leĝoj de la lando. Tial decido por Tanzanio laŭ la kritikantoj malrespektus unu el la longe aplikitaj kriterioj de UEA pri taŭgeco de kongreslando.

En novembro 2022 okazis malferma reta renkontiĝo kun Fernando Maia pri la UK-planoj por 2024. Dum la kunsido reprezentantoj de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj atentigis pri la riskoj. Jam pli frue LSG oficiale petis al UEA, ke oni ne okazigu Universalan Kongreson en lando, kie GLAT-uloj riskas enprizonigon.

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Grigorii Arosev
2023-01-10 19:18

Dankon al LF pro la detala raporto. Malgaja situacio entute, sed eĉ pli malgajiga estas la ago de la tiel nomata estraro. Mi skribas “tiel nomata” ĉar estas tute malklare, kion ĝi estras. La asocion ĝi evidente ne estras, ĉar problemoj ne nur ne solviĝas, ili multobliĝas. Manko de respondo al klare formulitaj demandoj kaj provo eskapi de la dialogo kun la Libera Folio, unu el la manpleno da sendependaj amaskomunikiloj, ankaŭ estas karakteriza.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Grigorii Arosev
Sebastiano
Sebastiano
2023-01-11 19:50

UEA, kio estas tio?

Marc van Oostendorp
Marc van Oostendorp
2023-01-12 13:58

“Laŭ raporto preparita de Schäffer UEA tiam havis oferton de nenomita aĉetanto, kiu pretis pagi 1,075 milionojn da eŭroj por la konstruaĵo. UEA tamen ne tuj akceptis la oferton, sed publike proponis la domon por vendo ĉe nederlanda maklerista firmao, kun la komenca prezo de 1,8 milionoj da eŭroj.”

Mi volas ĉi tie defendi la estraron de UEA. Ankaŭ mi pensis en 2022, ke estus saĝe gajni pli da mono metante la domon sur la merkaton. 1 miliono da eŭroj ŝajnis ne tre alta prezo por tiom granda konstruaĵo en la centro de Rotterdam. Tamen, dum la lasta jaro la merkato por domoj falis en Nederlando. Sed mi kredas ke neniu povis antaǔvidi tion.

Tobiasz
Tobiasz
2023-01-13 15:01
Respondo al  Marc van Oostendorp

La prezoj iom stagnas pro malcerteco, sed certe oni povas vendi ĝin por pli ol miliono. Kaj la makleristo povas mem konsili ĝustan prezon, do ne estas dramo kaj pli bone tiel ol se la domo estintus vendita dum mankas ideo por la biblioteko kaj libroservo.
Krom savo de la bibliotekaj unikaĵoj kaj adiaŭo de la stabo, la estraro ne preparis la asocion por translokiĝo de Roterdamo.