IJK 2024 okazos en Litovio

TEJO elektis Litovion anstataŭ Tanzanio kiel landon por la Internacia Junulara Kongreso 2024. La respondeculoj ne klarigis, kial oni ne volis kongresi en Afriko. 

Šventoji estas feria urbeto ĉe la bordo de la Balta Maro, en la okcidento de Litovio. Ĝi troviĝas 12 kilometrojn norde de la urbo Palanga.

Je la 23-a de aprilo, Albert Stalin Garrido, prezidanto kaj respondeculo por kongresoj de TEJO, faris publikan prezenton pri IJK 2023 kaj 2024. Li prezentis detalojn pri IJK 2023 en Italio, kiu jam havas 150 aliĝintojn. Sed la plej grava novaĵo venis je la fino de la prezento, kiam li anoncis kie okazos IJK 2024.

– Mi havas la plezuron anonci ke la gastigurbo de IJK 2024, la Internacia Junulara Kongreso 2024, estas Šventoji, Litovio.

Dum kelkaj semajnoj okazis vigla debato ene de TEJO pri la loko de IJK. Iuj diris ke IJK jam okazis tro ofte en Eŭropaj landoj kaj volis subteni la movadon en Afriko per kongreso en Tanzanio. Sed aliaj kontraŭis la ideon okazigi IJK kune kun UK, ĉar tiel IJK iĝus kvazaŭ junulara programo de UK.

Garrido diris ke li kredas ke ”ĉiuj vere anticipas” la elekton kaj ke la 80a IJK estos ne nur la unua en Litovio, sed la unua en la balta regiono. Sed li rifuzis klarigi kial oni elektis Litovion anstataŭ Tanzanio:

– Ni ne vere povas malkaŝi la informojn pri la decida procezo. Ni ne vere havas ion kontraŭ Tanzanio, sed simple vidis la kandidatiĝon de Litovio pli taŭga, kompare al Tanzanio.
Reprezentanto de
Litova Esperanta Junulara Organizo (LEJO), Severija Marija Banaitytė, faris mallongan respondon al la novaĵo:

– Mi ege ĝojas ke IJK okazos en Litovio. Fakte, la ideo de IJK en Litovio komenciĝis kiel ŝerco, sed plej verŝajne ĝi ne plu estas ŝerco.

Alia estrarano de TEJO, Patricio Iglesias, agnoskis ke okazis granda debato inter la estraranoj pri la decido:

– Estas vero ke estis granda debatado ene de la estraro, sed sendube oni devas agnoski du aferojn. Unue, Litovio havas elstaran sekcion, kiu faris nekredeblan laboron, pasis el preskaŭ nenio ene de monatoj iĝante la koro de TEJO.

– Rilate al la afrika movado, ni ankaŭ forte subtenas la okazigon de UK en Tanzanio. TEJO ege helpos organizi ĝin, estas jam en kontakto kun la afrika komisiono de UEA, kun diversaj landaj asocioj kaj sekcioj de la kontinento kaj eĉ mi pensas ke se ni forte laborus ni povus duobligi la kvanton de landaj sekcioj en Afriko.

John Magessa, komitatano A por Tanzanio, informis al Libera Folio pri sia respondo al la decido:

– Nome de JETO, ni apogas la decidon kaj bondeziras ĉion bonan al Litovio kaj ni invitas ĉiujn al mirinda UK en Tanzanio 2024, en kiu okazos tre bonaj junularaj programoj.

Robert Nielsen

18 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Bryce
Bryce
2023-04-23 23:11

Gratulojn al la junularo por ne kliniĝi pro la premo de UEA kaj transpreni la hontinde diskriminacian politikon de UEA.
Estas tre ĝojige vidi, ke TEJO sekvas propran kurson.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2023-04-24 9:53

Mi ne miras, ke “[l]a respondeculoj ne klarigis, kial oni ne volis kongresi en Afriko”, ĉar tia demando enhavas malveran aserton. Oni ne elektis specifan proponon: kongresi en la sama urbo kaj la sama tempo, kiel la UK. Tia solvo havus klarajn (kaj priparolitajn en la komitata listo) malavantaĝojn, kiuj neniel rilatas al kontinento. Ĝis nun, se IJK kaj UK estis okazantaj en la sama lando, ĉiam temis pri malsama urbo kaj malsama tempo. La solan escepton mi memoras pri Vjetnamio 2012, kiam pro rezigno de alia teamo oni devis sufiĉe lastmomente ŝovi kongreson al Hanojo, kie ĝi tamen okazis ne samtempe kun la UK.
Mi havas neniujn dubojn pri tio, ke se Burundo ne retitinrus sian kandidatiĝon, la dcido por la estraro de TEJO estus multe pli malfacila. 

Patricio Agustín Iglesias
2023-04-24 15:30
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Kara Lukiz:

Dankon pro viaj kontribuoj. Mi simple volas klarigi, ke la ideo kiun oni priparolis (kaj kiu flanke de la organizantoj de UK estis akceptebla) estis kongresi 3 tagojn sendepende kaj la aliajn samtempe kun UK (plej verŝajne IJK komenciĝus unue). Ankaŭ iam estis sur la tablo kongresi nesamtempe en proksima urbo. Mia prefero estis okazigi IJKn tute nesamtempe kun UK en Aruŝo (tio donus al afrikaj junuloj pli da tempo por ĝui Esperantujon, kaj ekde la financa flanko ne estus ekstreme riske, ĉar la loĝadkostoj ne estus tiom altaj kiel la loĝkostoj), sed kiam konversacioj progresis mi montris min akceptema pri la 3-taga opcio, simple por favori interkonsenton.

Kompreneble nun TEJO devas lasi tiujn debatadojn kaj forte labori por okazigi sukcesajn kaj IJKn en Litovio kaj junularan programon de la UK en Tanzanio. Estos grandega defio, sed ni povas antaŭenigi la junularan movadon en daŭre forgesitaj regionoj!

Lino
Lino
2023-04-24 16:45

Junulara Esperanto renkontiĝoj estas ege geja. Mi kiel gejulo ne partoprenus en renkontiĝo kie mi timus esti mortigita aŭ arestita ĉar mi publike kisas alian knabon. Pro tiu Tanzanio ne estas akceptebla kiel Ijk lando

Bryce
Bryce
2023-04-24 19:22
Respondo al  Lino

Prave, Lino, tio estus nepardonebla.
Sed feliĉe ni jam vidis plurfoje, ke la E-junularo estas sendependa kaj montras pli sanan moralon ol la putrinta UEA.

Ankaŭ vi, kiel juna geja esperantisto devas havi la eblon libere kaj sentime viziti E-kunvenojn.
Feliĉe en Esperanto GLAT-uloj kaj iliaj amikoj-defendantoj estas bone reprezentitaj.
Kune ni estas fortaj 💪La ĵusa decido de TEJO estas pruvo pri tio. Pro tio la abomenaj kontraŭGLATuloj nun MALVENKIS.

Fakte
Fakte
2023-04-26 12:45
Respondo al  Lino

En Tanzanio ŝajnas ke neniu kisas publike, nek samseksemuloj, nek aliseksemuloj. Kompreneble, estas pli danĝere esti GLAT-ulo. Sed povas esti ke temas ne nur pri gejeco sed ankaŭ pri gajeco. Povas esti ke IJK ne eblus en konservativ-kultura lando kie ĝia libereca etoso estus strikte limigita eksterkongreseje.

GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi
2023-04-25 17:02

Chu IJK au UK en Afriko .
Jam pli ol dek jarojn mi asertas, ke Afriko ne nun bezonas tiajn renkontighojn. Ni, afrikanoj, devas unue profunde labori por iel ighi preskau memstaraj esperantistoj kaj tiam ni povos ion organizi mem. Se ni devas chiam cedi al homoj, kiuj havas proprajn celojn rilate Afrikon, kiuj celoj tute ne kongruas kun la afrikaj realecoj, oni chiam kulpigos afrikanojn pri nehavo de rimedoj partopreni mem la eventojn. Rigardu, jhus oni anoncis pri UKo en Afriko, tuj iuj komencas peti subvenciojn por partoprenigi afrikanojn. Kiel IJK au UKo utilas al Afriko ? Tiun demandon neniu jam konkrete respondis.

Bryce
Bryce
2023-04-26 8:34
Respondo al  GBEGLO Koffi

Tio rememorigas min pri Jutubo-filmeto, kiun mi iam vidis pri afrika vilaĝo: Kelkaj riĉaj islamanoj vizitis, kunportante multe da donacoj, kaj subite la tuta vilaĝo fariĝis islama. Se poste vizitus kristanojn kun same multe da donacoj, ili verŝajne (re) fariĝus kristanoj.
Ŝajnas, ke UEA nun iel same volas roli, dum ĝi neniam atentis, kion Afriko bezonas.
Aĥ ja, oni “promesis” la Centran Oficejon al Afriko, sed finfine oni nur sukcesis komplete detrui tiun en Nederlando sen alternativo.
Kiam mi antaŭ iom da tempo vidis en la Komitata listo de UEA, ke Corsetti fiere montris, ke li aŭ lia klubo sendis kelkajn librojn al Afriko, mi povis nur ridi…

Bryce
Bryce
2023-04-25 23:21

Pri la elekto de Litovio Patricio Iglesias skribis en la TEJO komitata retlisto:

“Tute evidentas, ke ĝi ne estis la decido kiun mi kaj multaj homoj esperis.”

Tio estas eldiro hontinda pro du kialoj:

Unue, ne decas al TEJO-komitatano tiel favori unu IJK-kandidaton (la tanzanian).
Ja la litovaj junuloj estas ankaŭ TEJO-anoj kaj ne malpli gravaj ol la tanzanianoj.
Fari publikan eldiron tiel prefere al unu el la kandidatoj montras diplomatan mallertecon.

Due, samkiel siaj kolegoj-samkomitatanoj kiuj favoris Tanzanion, Iglesias simple rifuzas agnoski, ke internaciaj kongresoj en GLAT-malamikaj landoj kiaj Tanzanio estas simpla kaj plena diskriminacio de GLAT-uloj.
Iglesias kaj kolegoj kiuj tretas la rajtojn de GLAT-uloj tiel facilanime, ne meritas troviĝi en E-komitatoj. Ili perfortas la ideon de Esperanto mem, nome, ke ĉiuj homoj estas samrajtaj kaj ankaŭ devas esti traktataj tiel.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-04-25 23:58
Respondo al  Bryce

Kompreneble komitatano de TEJO rajtas havi preferon inter du eblaj IJK-urboj. Ĉu vi pensas ke la tasko de komitatano estas daŭre diri “mi ne havas opinion”?

Fakte
Fakte
2023-04-26 12:37
Respondo al  Bryce

Samrajteco, samtrakteco, kaj fakto:
neniu ruso povas havi turisman vizon al Litovio.

Mi antaŭvidas venontajn artikolojn de LF pri la temo.

Kalle Kniivilä
2023-04-26 13:10
Respondo al  Fakte

Vi estas tre bonvena verki vidpunktan artikolon pri tio, kial laŭ vi estas problemo, ke rusiaj civitanoj nun ne facile povas enveturi multajn landojn, kio laŭ vi kaŭzis la problemon, kaj kion laŭ vi eblus fari por solvi ĝin. Vi tamen devas subskribi la artikolon kun via vera nomo.

Laste redaktita 11 monatojn antaŭe de Kalle Kniivilä
Bryce
Bryce
2023-04-26 13:27
Respondo al  Fakte

Vizoj tutmonde estas problemo, ne nur por rusoj. Tio estas neniel komparebla al la krimigo de seksa identeco fare de fiŝtatoj.

Feliĉe TEJO ĉi-jare decidis ne ripeti la eraron de UEA, kiu en 1933 jam flirtis kun la nazioj kaj nun ripetos similan ekstremdekstraĵon organizante UK-on en Tanzanio, kie GLAT-uloj ne rajtas ekzisti kaj perforto de edzinigitaj neplenaĝaj knabinoj estas laŭleĝa.

La UK eĉ okazas en kongresejo kies posedanto estas la tanzania ŝtato.
Ĉiu serioza esperantisto bojkotu tiun UK.
Homoj, kiuj vizitos ĝin portos la saman makulon de tiuj, kiuj kongresis en Nazia Germanujo.

Budhomo
2023-04-27 14:22

la Esperanta kurso estas aktiva: novaj afiŝoj ĉiutage.

Bryce
Bryce
2023-04-27 18:53

Refoje aplaŭdon por TEJO pro nekongresado en Tanzanio. Human Rights Watch hodiaŭ :

“(Najrobo) – La kontraŭvola elpelo de la masajaj komunumoj de la tanzania registaro el regionoj en norda Tanzanio, en kiuj ili jam delonge loĝas, malobservas iliajn rajtojn je tero, porvivaĵo kaj kulturo, diris Human Rights Watch hodiaŭ. Ekde junio 2022, la aŭtoritatoj okupiĝas pri perfortaj kaj kontraŭleĝaj taktikoj, inkluzive de batadoj, pafadoj, seksa perforto kaj arbitraj arestoj por perforte elpeli loĝantojn de sia tero.”

Por la “neŭtraluloj” de la Universala Embarasa Asocio evidente nenia problemo: Se la “moŝtoj” “en konsultaj rilatoj kun UN” povas bele turismumi, homaj rajtoj fluu en la kloakon por ili.

Saluton Kilimanĝaro, vi en 2025 sekvos, Jalto!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2023-04-28 0:39
Respondo al  Bryce

Ĉu TEJO vere meritas la iom lacigan gratuladon kaj aplaŭdadon? (jes, intertempe ni jam komprenis, kiom mirinda estas TEJO, ne necesas ripetadi tion en ĉiu dua afiŝo). Mi celas: ĉu la decido ne okazigi IJK en Tanzanio havas senperan rilaton al la temo de GLAT-rajtoj, aŭ aliaj kialoj ludis rolon? Mi ekz. legas jenon en la artikolo: “Alia estrarano de TEJO [diris] ni ankaŭ forte subtenas la okazigon de UK en Tanzanio. TEJO ege helpos organizi ĝin”. Se ne paroli pri la vortoj de prezidanto Garrido: “Ni ne vere havas ion kontraŭ Tanzanio”. Tio apenaŭ aspektas kiel monda ĉampiono de GLAT-rajtoj.

Iam amikino diris al mi, ke ŝi estas vegetarano. Kiam mi demandis pri la kialo, ŝi respondis “Mi ne ŝatas viandon”. Kaj mi admonis “Tiam vi NE estas vegetarano: vi simple ne manĝas viandon, ĉar vi ne ŝatas ĝin. Tio havas nenian rilaton kun vegetaranismo”. Simile, laŭdadi TEJO pro respekto de GLAT-rajtoj, se la decido ne havas senperan rilaton al GLAT-rajtoj… nu.

Tamen eble ĝuste tio ja estas la kaŭzo, ie trovebla en la profundaĵoj de la reto. Bv. sciigi min (kaj aliajn). Sed eĉ se estus tiel, tiam mi ne komprenas, kiel akordiĝus al tio la frazo “ni ankaŭ forte subtenas la okazigon de UK en Tanzanio. TEJO ege helpos organizi ĝin”.

Laste redaktita 11 monatojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Bryce
Bryce
2023-04-28 8:51

Mi estas simple ravita de la nuna TEJO, s-ro Moleon! Se tio lacigas vin, mi konsilas al vi tutsimple ne legi miajn mesaĝojn.

TEJO dum la jaroj transformiĝis de organizo, kiu partoprenis en la plej naŭzaj kontraŭgejaj atakoj, al organizo, kiu favoras diversecon kaj en kiu GLAT-uloj servas malkaŝe en la estraro.

Se oni pripensas, ke en multaj partoj de la mondo GLAT-uloj estas severe persekutataj kaj ofte eĉ en vivodanĝero, mi fieras, ke en Esperantujo la tutmonda junularo rifuzas partopreni en la malamego kontraŭ ni, kiu estas ankoraŭ tiom disvastigita tra la mondo.

Cetere, s-ro Moleon, vi nun parolas pri rajtoj de GLAT-uloj, sed ŝajne vi ne rimarkis, ke pri tiu temo mia lasta mesaĝo tute ne parolas. Iom strange, ke tiu temo tamen fariĝis via ĉeftemo.

Por respondi al via demando:

Mi havas nenian dubon, ke la decido de TEJO kongresi en Litovio okazis – interalie – pro la tiea pli sekura situacio por la GLAT-aj membroj de TEJO.
Mi supozas, ke vi ne disponas pri la samaj puzleroj kiel mi por veni al tiu konkludo – pro privatecaj kialoj mi ne donos pliajn detalojn.

Pri s-ro Iglesias mi jam parolis en pli frua mesaĝo, mi ne sentas la bezonon remaĉi tion.

La prezidanto de TEJO, Albert Stalin Garrido, estas saĝa, diplomata homo – unu el la plej respondecaj kaj efikaj TEJO-prezidantoj, kiujn mi vidis dum mia longa esperantisteco.

TEJO ne nepre devas fariĝi, laŭ viaj vortoj, “monda ĉampiono de GLAT-rajtoj”.
Kio plej gravas, estas, ke en TEJO ĉiu junulo povas esti tia, kia li estas, negrave ĉu blanka, nigra, ruĝa, flava, verda… rusa, ukraina aŭ ge(j)-ama.

PS: Mi gratulas pro la progresemo en via lando, kie la piedpilkisto Alberto Lejarraga enretigis belegan foton de kisado kun sia koramiko.

Jeremie SABIYUMVA
Jeremie SABIYUMVA
2023-04-30 9:45

Gratulon al Litovio kaj kuragxon al Tanzaniaj junuloj.
Grtatulon al la estraro de TEJO pro la elekto de Litovio. Ni forte kunlaboru por la sukceso de UK kaj IJK en 2024.