UEA lanĉis sian novan retejon

[ŜERCO] Sojle al la dekjara jubileo, UEA nun fine povas lanĉi sian novan retejon, kiu estis anoncita en 2013. Ne ĉio jam pretas, kaj la videblaj ŝanĝoj estas malpli grandaj ol multaj atendis, sed laŭ la estraro de UEA temas pri grava progreso. ”Cetere AKSO ne estas la nura reta projekto de UEA”, atentigas ĝenerala sekretario Aleks Kadar.

La nova retejo de UEA.

La reteja projekto de UEA estis lanĉita dum la Universala Kongreso en Rejkaviko en 2013, kiam la tiama nova estraro, gvidata de Mark Fettes, petis ke la komitato rezervu 100 000 eŭrojn por la projekto. La komitato post iom da grumblado konsentis, kaj nun oni povas vidi la rezulton.

En intervjuo de Libera Folio en novembro 2014 Mark Fettes klarigis, ke la starigo de nova retejo ne povas okazi senprokraste, ĉar ĝi estas dependa de aliaj reformoj en la laboro de UEA:

– La reteja demando tuŝas preskaŭ ĉiujn aspektojn de la funkciado de UEA, kaj do retejaj solvoj postulas ankaŭ ŝanĝojn en nia labormaniero … kio ne estas tuj solvebla demando. La demando restas prioritata, tamen, por nia mastruma triopo.

Pri la reteja renovigo dum la jaroj okupiĝis diversaj teamoj. La nuna estraro fine sukcesis realigi la bezonatajn ŝanĝojn en la labormaniero de la asocio.

La nuna prezidanto de UEA, Duncan Charters publike diris, ke la lanĉodato de la nova retejo estos la 15-a decembro 2020, sed dum la kunsido de la komitato de UEA en septembro 2020 li modifis la tempoplanon:

– Do la nuna perspektivo estas, ke ni havu la celon kompletigi la aferon en januaro, kaj plej malfrue en februaro, li tiam diris.

Aleks Kadar, la nova ĝenerala sekretario de UEA.

Ankaŭ tiu limdato pasis sen apero de nova retejo, sed nun fine okazis la lanĉo. Tamen ne ĉio jam pretas, atentigas ĝenerala sekretario Aleks Kadar:

– Gravas‌ ‌kompreni‌, ‌ke‌ ‌la‌ ‌”nova‌ ‌retejo‌ ‌de‌ ‌UEA”‌ (kiel iuj referencas al AKSO) ‌estas‌ ‌nur‌ ‌malgranda‌ ‌parto‌ ‌de‌ ‌la‌ ‌tuta‌ ‌projekto.

Granda parto de la reteja renovigo ne estas tuj rimarkebla por uzantoj, sed la nova retejo uzas la plej pintajn teknologiojn, kaj malantaŭ la fasado troviĝas la nova administra sistemo, kiu grave faciligos la funkciadon de la Centra Oficejo.

– ‌‌Ĝuste‌ ‌tiuj‌ ‌du‌ ‌partoj‌ ‌estas‌ ‌multe‌ ‌malpli‌ ‌facile‌ ‌kompreneblaj‌ ‌al‌ nefakuloj, diras Aleks Kadar.

Li ne akceptas la oftajn kritikojn, laŭ kiuj UEA elspezas senlimajn kvantojn da mono al projekto kies rezultoj nenie videblas.

– Unue, mono ne ”daŭre elspeziĝas”. La lasta parto estos pagita kiam ĉiuj partoj, kiuj devus esti liveritaj laŭ la nuna kontrakto, estos liveritaj. Ne temas pri promesoj, sed pri kontrakto inter UEA kaj TEJO. Nur kiam la kontrakto estos plenumita, UEA pagos. Cetere AKSO ne estas la nura reta projekto de UEA. Aparte indas substreki, ke ĝuste en 2020 la reta agado de UEA estis elstara.

Fernando Maia, vicprezidanto de UEA, atentigas, ke daŭre restas problemoj.

– Efektive TEJO proponis al UEA ke UEA akceptu limdaton por lanĉi la tuton de Akso, kaj ni diris, ke ni ne povas akcepti lanĉon sen vidi la tuton, ĉu ne? Ĉar tio, kion ni vidis, estis plene neplena, kaj tion ni diris al vi… Sed daŭre ni estas plene neinformitaj pri la afero, do tial ne eblas plene respondi pri la estonteco de Akso.

Ĝis nun la du asocioj ne sukcesis interkonsenti pri la pluaj paŝoj. Laŭ informoj de Libera Folio, UEA postulas plian prilaboron de la sistemo antaŭ ol pagi la restantan parton de la interkonsentita sumo. TEJO siavice opinias la sistemon uzebla, eĉ se ĝi estas kelkrilate mankohava.

La diversaj sekcioj ricevis fasonadojn aparte elektitajn por elstarigi la enhavon.

La nova retejo de UEA fakte estas multmaniere avangarda. Oni decidis sekvi la plej modernan direktiĝon en reteja fasonado: anstataŭ teda, monotona aspekto oni elektis fasoni la diversajn sekciojn en karakteriza maniero, tiel ke ekzemple la facila sekcio havas laŭeble simplan kaj klaran aspekton, dum la forumo uzas la tradician verdan rekon-koloron.

En la sekcio por aktivuloj oni decidis uzi terglobon kiel simbolon de la tutmonda aktivado de UEA, dum la sekcio pri lingvaj rajtoj elstaras per bunteco, kiu reflektas la lingvan diversecon, subtenatan de UEA. La sekcio por gazetaro ricevis simplan kaj elegantan fasonon, kiu reflektu la aktualecon de la enhavo.

Dum la laboro oni konsideris ankaŭ la evoluon de la lingvo, kaj pluraj teamanoj argumentis por tute riisma retejo. Post la ĵusa nedecido de la Akademio de Esperanto pri seksneŭtralaj pronomoj, la estraro de UEA decidis same atendi pri la ĝenerala enkonduko de la pronomo ”ri” almenaŭ ĝis la jaro 2031. Dezirantoj tamen povas en la retejo de UEA jam nun elekti riisman variaĵon de la plej multaj paĝoj.

Do, kvankam la videblaj ŝanĝoj en la retejo de UEA povus esti pli grandaj, la unua granda paŝo en la reteja renovigo estas nun farita. Baldaŭ la evoluigo de AKSO ebligos tute aŭtomatan funkciadon de la Centra Oficejo.

Homa laborforto estos bezonata nur por purigi la necesejojn, sed por tiu tasko jam volontulis la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer:

– Kredu min, kvankam mi estas viro, mi scias purigi necesejon.

Ĉiuj citaĵoj en la artikolo estas aŭtentikaj.


Pli pri la temo:

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Paul Desailly
2023-04-01 6:01

“Homa laborforto estos bezonata nur por purigi la necesejojn, sed por tiu tasko jam volontulis la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer: ‘Kredu min, kvankam mi estas viro, mi scias purigi necesejon.’ Tiukaze mi tuj pretas helpi lin.

Chu che UEA ‘bankaj’ transakcioj, ghirado de mon-donacoj al Esperanto-grupoj en Afriko, ghisdatigado de onies saldo, ktp estos tute aŭtomata funkciado de la Centra Oficejo?

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-04-01 6:55

Indas kompreni la diversajn mallongigojn de Esperantujo. Ŝajne la aŭtoro eliras de tio, ke ĉiu Esperanto-parolanto jam perfekte lernis la signifon de “AKSO”. Se ne: Temas pri “Administra Komuna Sistemo Organiza”. Detalojn trovu ĉe https://akso.org/ , kie eblas vidi ankaŭ tridekon da unuopaj paŝoj al plena posedo de altnivela administrado de UEA. (Ekzemple: “Gazetaraj komunikoj”; tio estas tiuj informoj, kiuj malgraŭ la nomo ne estas direktataj al la Esperanto-gazetoj aŭ al eksterkomunumaj gazetoj, sed al ĉiu ajn homo, kiu petas ilin.)

Fichjo
Fichjo
2023-04-01 10:56

La 1a de aprilo. Ĝi vere trompis min.

Bryce
Bryce
2023-04-01 13:20

Plej freŝa novaĵo! Charters kaj Maia forlasas UEA por prezidi la Sekureckonsilion por Rusujo.
Rusujo translokos sian nederlandan ambasadejon al Nieuwe Binnenweg 176.

Roy McCoy
Roy McCoy
2023-04-01 21:25

Dankon Libera Folio. Mi malofte venas al la retejo, kutime ricevante la LF-aĵojn kiujn mi foje vidas pere de István en Facebook. Sed hodiaŭ mi venis por serĉi ŝercon, kaj mia espero ne estis trompita.

Juan García del Río
Juan García del Río
2023-04-02 14:33

Bonege. Kaj gratulon. 😊👍