Mortkondamno de Billy Waldon nuligita

Billy Waldon (Noiĉjo Sekvojo) estas konata ĉeroka esperantisto, kiu en 1991 estis kondamnita je mortpuno interalie pro tri murdoj. Lastatempe la kasacia kortumo de Kalifornio nuligis la kondamnon kaj la tutan proceson kontraŭ li, raportas Brandon Sowers.

Foto farita dum la karavano de junaj usonanoj, kiujn Noiĉjo gvidis al la UK kaj IJK en 1985. Laŭ la notoj en la malantaŭa flanko, temas pri la ”Domo en Bonn”, kaj almenaŭ du el la fotitoj daŭre aktivas: Bertilo Wennergren kaj Damir Malkoč.

En januaro, la kasacia kortumo de Kalifornio anoncis sian decidon pri la kazo de la esperantisto Noiĉjo Sekvojo, kiu estis kondamnita al mortopuno antaŭ pli ol tridek jaroj post akuzo pri interalie tri murdoj. La kasacia kortumo komplete nuligis la rezultojn de lia proceso, kaj sekve la juĝon kontraŭ li.

La kortumo deklaris unuanime ke okazis gravaj problemoj en la proceso kontraŭ Noiĉjo, kaj tial nuligis la tutan proceson, inkluzive de la kondamno al mortopuno.

La problemoj, kiujn la kortumo trovis en lia kazo, povas aspekti arkanaj al ne-advokatoj. Sed baze temas pri tio, ke li ne ricevis adekvatan advokatan reprezentadon, kaj la kortumo en 1991 efektive devis garantii tion.

Principe tiu decido estas bona novaĵo por Noiĉjo, kvankam restas multe da necerteco por li. Oni eble iniciatos novan proceson kontraŭ li, kaj eĉ la decido pri tio ne nepre okazos tre rapide. Noiĉjo nun aĝas 71 jarojn, pasigis pli ol duonon de sia vivo en la fifama prizono San Quentin, kaj suferadas pro malsanoj kaj la malliberejaj kondiĉoj.

San Quentin famiĝis interalie pro koncerto kiun Johnny Cash registris tie en 1969, kaj pro la morto tie en 1971 de George Jackson, influa membro de la partio Nigraj Panteroj (Black Panther Party). Ĝi estas la sola prizono en Kalifornio kun ekzekutejo. Ĝi situas rande de la golfeto de San Francisko.

Ne ĉiu ŝtato en Usono permesas mortopunon. Por tiuj, kiuj permesas, ĝenerale pasas jardekoj inter la kondamno kaj la ekzekuto, dum kiuj okazas diversaj apelacioj. En Kalifornio, 30 jaroj estas konsiderataj ”averaĝa” daŭro por la apelaciaj proceduroj.

Noiĉjo Sekvojo estas ĉeroka Esperantisto, kiu estis tre aktiva en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj, en Eŭropo kaj Japanio same kiel en Usono.

Noiĉjo Sekvojo estas la esperantigo de lia nomo en la ĉeroka, ”Nvwtohiyada Idehesdi (N. I.) Sequoyah”. Antaŭ lia aresto li uzis ankaŭ sian anglan nomon, Billy Waldon, kaj multaj esperantistoj eble memoros lin kun tiu nomo. De jardekoj li preferas uzi sian ĉerokan nomon (aŭ ties esperantigitan version).

Li naskiĝis kaj kreskis en Tahlequah, Oklahomo (la ĉefurbo de Ĉerokujo) kaj lernis la ĉerokan hejme de parencoj. Kiel knabo, li jam tre interesiĝis pri lingvoj, kaj pro tio ricevis junaĝe la nomon Sequoyah, omaĝe al la inventinto de la ĉeroka skribsistemo.

La ĉerokoj estas indiĝena popolo, kiu origine loĝis en la sudoriento de la nuna Usono. Inter 1830-50, la usona registaro forpelis ilin laŭ la tiel nomata Vojo de Larmoj trans la riveron Misisipo, kaj promesis lasi ilin tie en eterna paco. Inter 1890-1907, Usono establis tie la ŝtaton Oklahomo, kaj kuraĝigis setladon de ne-indiĝenoj. Nuntempe 16 procentoj el la loĝantaro de Oklahomo estas indiĝenoj (el diversaj popoloj).

La ĉeroka lingvo estas eble unika inter indiĝenaj lingvoj, pro tio ke ĝi havas skribsistemon kreitan de ĉeroko, ne bazitan sur aliaj skribsistemoj. Nuntempe la lingvo havas proksimume 2000 parolantojn.

Noiĉjo Sekvojo lernis Esperanton meze de la 1970-aj jaroj. Kiel marsoldato, li multe propagandis Esperanton surŝipe dum liaj vojaĝoj, ekzemple en Aŭstralio kaj Japanio. Li edziĝis al japana esperantistino, kun kiu li havas du gefilojn kaj tri genepojn.

Noiĉjo Sekvojo (tria de maldekstre) dum la kongreso de SAT en Britujo, 1981.

En la 80-aj jaroj, lia mararmea posteno portis lin al Eŭropo, kaj li aktivis en la movado tie. En 1981, ekzemple, li partoprenis la kongreson de SAT en Britujo. En 1985, li gvidis karavanon da usonaj junuloj al la Universala Kongreso (kaj IJK) en (tiam Okcidenta) Germanujo.

En Esperantujo li ofte prelegis pri ĉerokaj kaj indiĝen-rajtaj temoj, pri kiuj li pasiis. Li estis aktiva en movadoj por indiĝenaj rajtoj, kaj celis montri la utilon de Esperanto por indiĝenoj, por havi komunan lingvon kiu ne estu la angla aŭ de alia koloniista potenco.

Li iniciatis ampleksigitan version de Esperanto (nomatan Poliespo) kun polisintezaj trajtoj, ĉar laŭ li, tio estus pli akceptebla por indiĝenoj kun polisintezaj lingvoj. Li emfazis, ke li ne volas anstataŭigi Esperanton: Poliespo estas aldonaĵo, kaj ĉiu kiu volas lerni ĝin, devas lerni unue Esperanton.

En 1986 li estis arestita en Kalifornio kaj akuzita pri krimoj, pri kiuj li ĉiam asertis sian senkulpecon. Je lia defendo multaj Esperantistoj parolis al la kortumo, pri kaj eĉ en Esperanto. Ŝajnas, ke multaj esperantistoj, kiuj konis lin antaŭ lia aresto, opiniis tre malverŝajna, ke li kulpas pri la akuzoj.

Laŭ raportoj, la etoso en la kortumo tamen estis tia, ke oni male vidis lian Esperantan agadon kiel plian konfirmon de lia frenezeco. En 1991, Noiĉjo estis kondamnita al mortpuno, kaj do restas en prizono ekde tiam.

Pluraj esperantistoj tenis kontakton kun li dum la jardekoj, inter aliaj Vilĉjo Harmon (tre konata usona Esperantisto) ĝis sia morto en 2019. Krome, Sennacieca Asocio Tutmonda iam kolektis monon por li, informis pri li, kaj diversaj SAT-anoj ĉirkaŭ la mondo provis sekvi lian kazon, kvankam ofte malfacilis el ekster Usono.

Se vi volas mem kontribui al la subteno de s-ro Sekvojo, ekzemple skribante al li leteron, vi povas viziti la retejon de lia familio. Tie vi povas ankaŭ trovi iom pli da informo pri li.

Brandon Sowers
Adaptita el la origina versio, aperinta en “Muŝflugilo”, la bulteno de Esperantistoj en Porto.

34 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Edmundo
Edmundo
2023-03-28 11:20

Estus bonege, se iu povus nomi ĉiujn homojn en la fotoj. Kaj la precizan lokon de la dua foto.

Edmundo
Edmundo
2023-03-28 12:44
Respondo al  Libera Folio

Ĉu Eva Formaggio malantaŭ Bertilo?

Brandono
Brandono
2023-03-28 13:35
Respondo al  Edmundo

Jes, estas ĝuste ŝi.

Edmundo
Edmundo
2023-03-28 15:01
Respondo al  Libera Folio

Ĉu Thomas Pusch kaj Eckhard Bick estas en la foto? Kie en la foto estas Damir Malkoč?

Brandono
Brandono
2023-03-28 17:16
Respondo al  Edmundo

Verŝajne ne, krom se unu el ili estas la “?” en la listo de nomoj.

Damir estas la plej dekstra, kun la blua ĉemizo.

Damir Malkoč
Damir Malkoč
2023-03-28 18:38
Respondo al  Edmundo

Tute dekstre: Damir Malkoč el Kroatio (mi)
Meze kun okulvitroj: Hèctor Alòs i Font el Katalunio, nun loĝanta en Rusio
En ruĝa ĉemizo: Bertilo Wennergren el Svedio
Malantaŭ Bertilo: Eva Formaggio, nun en Kolonjo, Germanio
Malantaŭe kun levita mano: Davor Klobučar el Kroatio, bedaŭrinde mortinta en la jaro 2020
Aliajn nomojn mi ne scias. La foto estis farita dum aranĝo organizita en Bonn inter IJK kaj UK.

Marek Blahuš
Marek Blahuš
2023-03-29 0:53
Respondo al  Damir Malkoč

Ĉu tiu Davor Klobučar? https://eo.wikipedia.org/wiki/Davor_Klobu%C4%8Dar Ĉu do indas ĝisdatigi la vikipedian artikolon per informo pri lia morto? Normale oni ja rimarkas kaj markas tion kaze de konataj esperantistoj – strange, se ĉi tie tiel ankoraŭ ne okazis.

Damir Malkoč
Damir Malkoč
2023-03-29 20:47
Respondo al  Marek Blahuš

Vi pravas, Marek. Mi eĉ ne sciis pri tiu paĝo. Mi neniam redaktis Vikipedion Ĉu vi povas fari tion? Li mortis la 29-an de julio 2020.

Edmundo
Edmundo
2023-03-28 22:56
Respondo al  Edmundo

La dua foto troviĝas ankaŭ en franclingva retpaĝo de SAT-Amikaro kun jena klarigo: «Photo Henri Masson (par dispositif à retardement) prise le 27 mars 1981 à l’occasion de la conférence annuelle de SATEB (l’équivalent de SAT-Amikaro pour la Grande-Bretagne) à Swanwick (Derbyshire) en 1981. De gauche à droite : Henri Masson (France), Kimie Markarian, N. I. Sequoyah, son épouse japonaise Keiko, Bert de Wit (Pays-Bas), John Sykes (G.B.).»

(Pri Kimie mi ĝuste divenis!)

Tamen, ĉu la dato estas ĝusta? Laŭ paĝo 50 de la revuo «Esperanto» de marto 1982 (trovebla ĉe KUL, pola retejo): «Marto […] 26-28 SATEB-Kongreso, Swanwick». La 27-a de marto 1982 estis sabato, bona tago por la ekskurso. Sed la 27-a de marto 1981 estis vendredo. Mi trovis nenian mencion pri SATEB-kongreso en 1981, sed eble ĝi okazis en la sama loko, kaj oni ekskursis en vendredo. Kiu scias?

Informite, ke la loko probable estas apud Swanwick, ĉu iu povas nun nomi la konstruaĵon en la fono?

Bryce
Bryce
2023-03-28 12:40

>>>la kasacia kortumo de Kalifornio

Eble mi eraras, sed laŭ mia scio, Kalifornio ne havas kasacian kortumon sed ja Superan Kortumon.

Bryce
Bryce
2023-03-28 13:02
Respondo al  Libera Folio

Mi ne estas spertulo pri la anglosaksa juro, sed laŭ mia scio, en ĝi (en Usono) ne ekzistas kasaciaj kortumoj. Kompreneble la Supera Kortumo havas tiun kasacian funkcion, sed ne nur.

Ekz. Francujo kaj Belgujo ja havas (apartan) Kasacian Kortumon.

Bryce
Bryce
2023-03-28 13:54
Respondo al  Libera Folio

Laŭ juraj terminoj nur la plej supera instanco havas kasacian povon.
Ili povas “rompi”, nuligi verdikton de pli malalta kortumo.
La diferenco je apelaciaj kortumoj estas, ke apelaciaj kortumoj ĝenerale rekonsideras la faktojn de la kazo (povas ankoraŭ decidi, ke la faktoj estis aliaj) dum la Supera Kortumo, aŭ en iuj landoj aparta Kasacia Kortumo (nur) interpretas la signifon de leĝo, ĉu leĝo estas signifa al speciala aro da faktoj aŭ juĝas pri kiel leĝo devus esti aplikita.

En iuj landoj (ne ĉiuj), Supera Kortumo ankaŭ povas decidi, ĉu leĝo estas konforma laŭ la konstitucio kaj se ne, ĝi povas nuligi tiun leĝon.
En Usono la Supera Kortumo ankaŭ havas (interalie) tiun rolon, do ne nur la kasacian.

Jen (angle) iom pli detale:

Role

The Supreme Court plays a very important role in our constitutional system of government. First, as the highest court in the land, it is the court of last resort for those looking for justice. Second, due to its power of judicial review, it plays an essential role in ensuring that each branch of government recognizes the limits of its own power. Third, it protects civil rights and liberties by striking down laws that violate the Constitution. Finally, it sets appropriate limits on democratic government by ensuring that popular majorities cannot pass laws that harm and/or take undue advantage of unpopular minorities. In essence, it serves to ensure that the changing views of a majority do not undermine the fundamental values common to all Americans, i.e., freedom of speech, freedom of religion, and due process of law.

Brandono
Brandono
2023-03-28 15:15
Respondo al  Libera Folio

Efektive en frua malneto mi parolis pri la “Supera Kortumo” sed unu el la provlegantoj proponis “Kasacia Kortumo.” PIV difinas tion kiel “plej supera tribunalo” do al mi ne klaras, ĉu estas diferenco inter la du. Do, mi vidis neniun kialon ne uzi “Kasacia”.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Brandono
Bryce
Bryce
2023-03-28 18:18
Respondo al  Brandono

En Francujo oni havas “Court de Cassation”, ni ne forgesu ke la “majstro” de PIV estis franco, Gaston Waringhien kaj ke troveblas multe da francaj influoj en PIV.
Se Supera Kortumo ekzakte egalus al Kasacia Kortumo, tiukaze estus nenia problemo, sed la du ne estas samaj.
Kvankam la kazo mem ja estis/as kasacia kazo. Ĉu vi ankoraŭ sekvas? 😉

Lee Miller
Lee Miller
2023-03-28 14:07
Respondo al  Bryce

Mi senhezite uzas la formon “kasacia kortumo” pri la “superaj” kortumoj en la usonaj ŝtatoj.

PIV: “Nuligo, surbaze de reekzameno de la juraj aspektoj, de decido, verdikto aŭ proceduro de malpli alta instanco.”

Tiel funkcias aferoj, ĉu ne?

Lee

Bryce
Bryce
2023-03-28 18:12
Respondo al  Lee Miller

Nu, la nomo en Usono de tiu kortumo estas Supera Kortumo. Nu, mi scias, ke la kalifornia Supera Kortumo ne estas LA Supera Kortumo, sed al mi ŝajnas, ke ankaŭ la Supera Kortumo de Kalifornio havas plurajn povojn, ne nur la kasacian povon, do eĉ se temas pri kasacia kazo, estus malĝuste paroli pri kasacia kortumo.
Mi volis legi pli pri la povoj de la Supera Kortumo de Kalifornio, sed ĝuste nun (almenaŭ ĉe mi) ties oficiala retpaĝaro ne estas atingebla kaj mi forte supozas, ke la informoj en Vikipedio pri tiu kortumo ne estas kompletaj.

Lee Miller
Lee Miller
2023-03-28 13:55

Mi ne havas fortan opinion pri tio, ĉu Billy Waldon estas kulpa aŭ nekulpa pri la murdoj en la akuzo kaj proceso.

Sed estas grave atenti, ke la nuligo ne baziĝas sur faktoj aŭ detaloj pri la eventoj, sed sur la afero, ke li estis tiam psikiatre taksata “mense nekapabla”. Estas mirinde, ke la juĝejo permesis al li tamen advokati por si, eĉ se li insistis tion fari. Seriozega kaj nejusta paŝo.

Ke “li scias Esperanton” aŭ “mi konis lin persone” ne estas sufiĉe, por havi opinion pri kulpo.

Sed certe, li jam suferis tro, kaj en tiu aĝo ne bezonas novan proceson. (Li estas samaĝa kiel mi, efektive).

Mi scivolas, kiel reagis la Ĉerokia Nacio al lia situacio. Mi ne trovis spurojn pri tio.

Lee

Bryce
Bryce
2023-03-28 18:28
Respondo al  Lee Miller

Laŭ mia kompreno (sed mi devas averti, ke mi scias tre malmulte pri tio), almenaŭ en tiu tempo en Usono “mensa nekapableco” ne estis defendo rapide aŭ facile akceptita de juĝistoj. Do mi supozas, ke malgraŭ deklaroj de psikiatro(j), la juĝistoj tiutempe ja juĝis lin kapabla.

Brandono
Brandono
2023-03-29 10:19
Respondo al  Bryce

Ne temas pri tio. La afero temis pri tio, ke Noiĉjo en 1991 volis reprezenti sin mem, sen advokato. Ĝenerale homoj kiuj reprezentas sin mem sen advokato estas je granda malavantaĝo. Por tia grava kazo, kio povas rezultigi mortkondamnon, la ŝtato nur povas permesi tion, se estas nenia dubo pri la mensa stato de la akuzito. Unue la ŝtato agnoskis kialojn pridubi la mensan staton; kaj poste, alia juĝisto prifajfis tiun unuan dubon kaj permesis tion, kaj la procezo disvolviĝis.

La supera kortumo unuanime decidis, ke la decido de tiu dua juĝisto ne devis okazi, kaj do la procezo estis nuligita.

Bryce
Bryce
2023-03-29 19:26
Respondo al  Brandono

Jes, tion mi komprenas, Brandon. Mia rimarko efektive temis pri la (tiutempe?) malpli ofta akcepto de “Insanity defense” (“mensmalsana defendo”).
Do mi supozis, ke verŝajne tiutempe oni ankaŭ malpli ofte akceptis, ke iu ne estas sufiĉe mense sana por reprezenti sin mem.

Tiu penso estus iom logika en mia lando, kie ne estas ĵurioj sed en Usono kun juĝoj, kiuj decidas pri la kapableco de homoj prezenti sin mem kaj ĵurioj, kiuj decidas pri la akcepto de mensmalsana defendo, tiu penso ne estas logika.

Feliĉe li havos novan procezon.
Ĝuste tial la mortpuno estas kondamninda. Juĝistoj kaj ĵurioj povas fari erarojn, kaj ankaŭ faras ilin. Se la ŝtato mortigis la supozatan krimulon, restas nenia maniero por okazigi justecon.

En Nederlando juĝistoj kondamnis flegistinon Lucia de Berk ĉar koincide ŝi ofte estis ĉeestinta kiam mortis pacientoj.
Spertuloj kaj juĝistoj taksis la ŝancon, ke ĉio estis koincido tiel malgranda, ke ili konvinkiĝis, ke ŝi kulpas.
Post 6,5 jaroj da malliberejo, oni tamen – malgraŭ, ke la Supera Kortumo (Alta Konsilio, en Nederlando) jam donis sian, kutime lastan, verdikton – decidis okazigi novan procezon, kaj trovis, ke ŝi estas nekulpa.

Ke ĵurioj povas erari, tio estas komprenebla. Ke profesiaj juĝistoj faras tiel gravajn erarojn, tio estas malpli komprenebla kaj akceptebla.
En multaj ŝtatoj/landoj juĝistoj estas nomumitaj por la vivo – por ke ili estu sendependa. Tamen tiu fakto timigas, se oni pripensas, ke juĝistoj povas fari tiel gravajn erarojn kaj oni ne povas maldungi ilin…

Lucia de Berk

https://en.wikipedia.org/wiki/Lucia_de_Berk

Conviction By Numbers

http://www.nature.com/nature/journal/v445/n7125/pdf/445254a.pdf

Roy McCoy
Roy McCoy
2023-05-01 20:21
Respondo al  Lee Miller

Noiĉjo estas senkulpa, kaj al neniu gravas la opinio, ĉu forta ĉu neforta, de Lee Miller, kiu scias malmulton aŭ nenion pri la afero. Noiĉjo estis vojaĝanta en Eŭropo, prelegante pri usonindianaj aferoj pri kiuj la usona registaro ne volis ke li parolu. Li estis tial vokita al usona konsulejo kaj ordonita silenti pri ili, kun minaco ke se li ne silentos li suferos tre maldezirindajn sekvojn. Li ignoris la ordonon, daŭre prelegis pri la koncernaj aferoj, kaj nelonge post sia reiro al Usono iĝis persekutata pro nesolvitaj krimoj kies kulpo estis false ĵetita al li. Tio estas la vero pri la afero, ĉu oni prikonscias kaj agnoskas ĝin aŭ ne.

Mi aldonas ke eblas sendi retmesaĝojn al Noiĉjo en lia nuna malliberejo, kie li espereble ne longe restu sed estu finfine liberigita. Necesas iri al https://apps.sdsheriff.net/wij/, meti Waldon ĉe “Last Name”, Billy ĉe “First Name” kaj la postulitan kodon, klaki sur “WALDON” kaj tiam sur “Email Inmate”. Eble necesos ripeti parton de tiu ĉi proceduro. Estas limo de 20 linioj (teknike 2000 karaktroj) kaj de du mesaĝoj tage.

Lee Miller
Lee Miller
2023-05-02 1:22
Respondo al  Roy McCoy

Mi miras, ke vi scias “la veron pri la afero”, kaj scias, ke li “estas senkulpa”.

Laŭ mi, ni simple ne scias.

Se li tamen estas senkulpa, li estas vera viktimo. inda je plena kompato.

Logan HALL "CodeWeaver"
Logan HALL "CodeWeaver"
2023-03-28 14:54

Sen rimarki pri lia kulpeco, la nocio de esperantista murdisto estas grava memorigo laŭ mi, ke ne ĉiuj esperantistoj, aŭ Esperanto-parolantoj se oni preferas, estas nepre bonaj homoj. Oni jam rimarkis en pasinta artikolo pri tio, ne plu nomi aliajn «samideanoj», ĉar ekzistas sufiĉe multaj, kiuj evidente ne estas.

(Aliflanke, estas tre plorinde, ke oni taksis lin freneza, kaj eble tiel pli verŝajna murdisto, laŭ lia esperantisteco. Sed mi volas supozi, ke tio estis neglektebla faktoro en la formala juĝo kontraŭ li.)

Pri Noiĉjo Sekvojo mem mi ne povas scii. Tamen mi surpriziĝas, ke nuligo je lia kondamno estis eĉ konsiderata.

Brandono
Brandono
2023-03-28 17:19

Kial vi surpriziĝas?

Tio estas aŭtomata por mortkondamnoj, laŭ mia kompreno, estas devige kontroli ĉiun eblan problemon. Sed tio daŭras jaroj.

Ajnokaze, tiu decido de la Kasacia/Supera Kortumo estis unuanima.

Tatjana
Tatjana
2023-03-28 19:31
Respondo al  Brandono

Kaj kio konkrete pri krimoj? Kiuj estis murditaj? Pro kio*

Paul Desailly
2023-03-29 0:48
Respondo al  Tatjana

Nur detaletoj aperas en Vikipedio * sed en la angla abundas detaloj pri ekstreme seriozaj krimoj – tamen malmulto pri la helplingvo de li inventita: https://eo.wikipedia.org/wiki/Poliespo

*https://eo.wikipedia.org/wiki/Billy_Waldon

# https://www.mercurynews.com/2023/01/24/after-30-years-on-california-death-row-mans-conviction-is-overturned-because-of-bizarre-courtroom-behavior/

Bryce
Bryce
2023-03-29 18:22

Kiam mi jam pensis, ke neniu alia ol UEA mem sukcesas fari la plej malbonan reklamon por si mem, tamen ankoraŭ estas escepto:

“After being discharged from the Navy in 1984, Waldon had founded several organizations, including the World Humanitarian Church, the World Esperanto Organization and the World Poliespo Organization, which he claimed was a “rapid thinking” language that he invented by combining Esperanto and Cherokee.”

Kruda Google traduko:

“”Post esti eligita el la Mararmeo en 1984, Waldon fondis plurajn organizojn, inkluzive de la Monda Humanitara Eklezio, la Monda Esperanto-Organizo kaj la Monda Poliespo-Organizo, kiujn li asertis estis “rapidpensa” lingvo kiun li inventis kombinante Esperanton kaj ĉerokean.””

https://www.courthousenews.com/30-year-old-death-sentence-tossed-over-delusional-defendants-self-representation/

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Bryce
Angelos
Angelos
2023-03-29 23:56
Respondo al  Bryce

En mia hejmlando Greklando, kaj supozeble ankaŭ en aliaj civilizitaj landoj, se mortkondamno ne estas ekzekutita ene de tri jaroj, ĝi aŭtomate ŝanĝiĝas al dumviva mallibero. (Nuntempe mortpuno ne plu ekzistas en normalaj cirkonstancoj, sed tiu regulo validis eĉ kiam mortpuno estis aplikata.) Ni scias, se nur pro la siatempe fama afero Caryl Chessman, ke tia regulo ne validas en Kalifornio…
Mi konatiĝis kun Billy Waldon en Ateno en 1981, kaj tute ne povas imagi ke li kulpas pri la teruraj krimoj, pri kiuj li estis akuzata. Tio, kompreneble, ne estas serioza argumento pri lia senkulpeco — sed SE li estas senkulpa, Dio mia, kion li trasuferis dum duono de sia vivo!

Bryce
Bryce
2023-03-30 0:12
Respondo al  Angelos

Civilizita lando ne havas mortpunon, almenaŭ ne en nemilita tempo, ĉu ne?
Unue, ja ĉiam povas okazi juĝeraroj, kaj due, al tiuj, kiuj opinias, ke nur la mortpuno povas taŭgi, mi ĉiam diras: La mortpuno estas tro facila eliro por murdistoj. Dumviva restado en malliberejo estas multe pli granda puno.

Brandono
Brandono
2023-04-18 13:37

Noiĉjo alvenis hodiaŭ al la urba karcero de San Diego, kie li verŝajne atendos ĝis nova procezo. Ne klaras, kiam tio okazos, aŭ ĉu leteroj senditaj al lia adreso en San Quentin estos plusendata al li en San Diego.

Brandono
Brandono
2023-05-01 14:29

Jen la nova adreso, kie Noiĉjo povos ricevi leterojn, dum li atendas novan procezon en San Diego:

Billy R. Waldon (a.k.a. N.I. Sequoyah)
27315033
San Diego Central Jail
1173 Front St.
San Diego, CA 92102