EU-subvencio savas la financojn de TEJO

TEJO ricevos subvencion de 125 000 eŭroj de EU. Tiu subvencio kovros pli ol 90 procentojn de la buĝetitaj elspezoj de TEJO ĉi-jare. Nun oni denove dungos oficistojn.

TEJO denove ricevas grandan subvencion de EU.

La periodo de financa malstabileco por TEJO nun finiĝas, ĉar la organizaĵo ricevos subvencion de 125 000 eŭroj de Eŭropa Unio. Nun la demando estas, kiel TEJO uzos la monon.

De post la nericevo de buĝetitaj 85 000 eŭroj kiel administra subvencio pasintjare, TEJO suferis seriozan financan krizon. Tiu subvencio sola devus kovri 58 procentojn el la kostoj de la asocio. Pro tio, TEJO devis rezigni pri siaj komunikisto kaj eksterarilatisto, kaj kunigis la laboron de la subvencipetisto kaj la kunordiganto de volontuloj.

Eĉ kun tiuj tranĉoj, TEJO havis deficiton de 31 000 eŭroj en 2022 kaj prognozis deficiton de 30 000 eŭroj ĉi-jare, se la asocio denove ne ricevus la subvencion. 

Tiu koŝmara situacio tamen nun ne okazis, ĉar dimanĉe la prezidanto de TEJO, Albert Stalin Garrido, anoncis al la komitato: 

– Lastatempe venis la decido de la Eŭropa Komisiono pri nia kandidatiĝo por la administra subvencio (sub la fonduso Erasmus+). Rilate tion, kun granda plezuro mi informas vin, ke ni ricevis trijaran kadran akreditiĝon, kiu permesas al ni kandidatiĝi por la administraj subvencioj de 2023 ĝis 2025, kaj ke nia subvencipeto por 2023 estas aprobita kun la aljuĝita sumo de 125 000 eŭroj elspezebla dum unujara periodo.

La komitato jam aprobis la buĝeton por 2023, kiu enhavis bonan kaj malbonan scenaron. Laŭ la bona scenaro, la administra subvencio preskaŭ sola kovros la tutan elspezon de 137 000 eŭroj. Pro ceteraj enspezoj, TEJO havos profiton de 69 000 eŭroj en 2023. 

Garrido anoncis, ke la estraro baldaŭ prezentos novan buĝeton al la komitato. Tiu estos la kvara buĝeto en nur du jaroj. La unua prioritato estos dungi novajn oficistojn por anstataŭigi la perditajn. Oni krome volas pagi por ke la volontuloj vojaĝu al renkontiĝoj kadre de sia laboro kaj doni pli da mono al fonduso kiu pagas la vojaĝkostojn de junuloj al IJK.  

Garrido klarigis kia senŝarĝigo estas la subvencio por la estraro. 

– La ricevo de la administra subvencio ankaŭ forprenas de niaj ŝultroj tre pezan aferon. La estraroj, de la antaŭa ĝis la nuna, ĉiam laboris ĝis nun kun niaj financoj enmense. Nun, ni ne plu bezonos fari pli drastajn paŝojn sed povos pli trankvile plenumi niajn taskojn kaj tiel liveri eĉ pli bonan servon al nia membraro kun la subteno kiun ni ricevos. 

Li finis la anoncon per du vortoj:TEJO vivas”. 

Robert Nielsen

9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2023-03-27 8:44

Hura!

Lu
Lu
2023-03-27 10:17
Respondo al  Keneĉjo Goldbergo

Hm. Mi dirus: Hu ra! 😀
(Por ke la leĝo de Tonjo ne forgesiĝu.)

Andreas
Andreas
2023-03-27 10:32
Respondo al  Lu

Kurioze la radiko oficialigita estas HURA.

Bryce
Bryce
2023-03-27 17:54
Respondo al  Andreas

Kial tio estas kurioza?

Andreas
Andreas
2023-03-28 11:57
Respondo al  Bryce

Kurioza estas tio, ke la Akademio de Esperanto oficialigis “Hura/”, do kun posta streketo, kio igas onin konkludi, ke la akcento estas sur “ra” kaj ke finajho, elizia apostrofo au vortkunmetajho estas bezonata. Lau tiu noto en la Akademia Vortaro tiu streketo tamen estas preseraro.

Bryce
Bryce
2023-03-28 12:48
Respondo al  Andreas

Dankon Andreas, nun mi komprenas. Mi pensis, ke vi celis la apartan skribon de “Hu” kaj “ra” fare de Lu dum en la germana, angla, nederlanda, ktp oni skribas ĝin kiel unu vorton.

Nu, la akcento evidente devus esti je “hu”, sed la demando estas, ĉu oni devas tiel severe sekvi la regulojn. En la naciaj lingvoj oni ja emas diri “hu-raaaaaa”, oni ofte plilongigas la “a”. Tio ne vere eblas, se la akcento estas je “hu”.

Jens Stengaard Larsen
2023-03-28 9:48

La tempo pasas. Iam ni devis timi persekuton de la aŭtoritatoj, nun ni devas timi ke ni ne scios kion komenci kun ilia bonvolo.

Budhomo
Budhomo
2023-04-21 11:39

Mi volas scii, ĉu TEJO povas partopreni iujn gravajn eventojn ĉi-jare.

Patas-d-Illiers
Patas-d-Illiers
2023-04-24 15:38

<ironio>Se 90% de la buĝeto devenas de eŭropa administracio, tio signifas ke TEJO ne estas sendependa monda asocio sed eŭropa junulara movado. Tial ĝi estu ĉefe estratata de eŭropanoj, ĝi prioritate zorgu pri siaj eŭropaj membroj kaj prefere kongresu en eŭropa loko.</ironio>