Entute 158 kestoj da arkivaj kaj bibliotekaj materialoj estis transdonitaj de UEA al la Internacia Esperanto-Muzeo ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko. Krom la tuta historia arkivo de UEA, el la biblioteko de UEA estis transdonitaj tiuj verkoj, kiujn la biblioteko en Aŭstrio ne jam posedis. Almenaŭ 95 procentoj el la enhavo de la biblioteko Hector Hodler tamen plu restas ĉe UEA. Tiu ĉefa parto de la biblioteko ŝajne estos transportita al Slovakio.
Kategorio: historio
Titus Brandsma – nova esperantista sanktulo
La katolika esperantisto Titus Brandsma kontraŭlaboris la naziajn okupantojn en Nederlando dum la dua mondmilito. Pro tio li estis sendita al koncentrejo, kie li pereis en 1942. Nun la papo deklaris lin sanktulo.
Hispanaj esperantistoj – fortaj pro diverseco
Kiom diversaj estis la fruaj esperantistoj en Hispanio? Ĉu ili plej ofte kunlaboris aŭ kverelis? Kiel tio influis la postajn rilatojn dum malfacilaj historiaj periodoj? Jen demandoj interesaj el scienca vidpunkto, kiujn respondas nova studo pri historia sociologio. Roberto Garvía verkis la plej kompletan libron pri la hispana Esperanto-movado ĝis 1936.
Anarkiistaj idealoj kongruis kun interna ideo
Kiam komenciĝis la rilato inter Esperanto kaj anarkiismo? Kial la ”liberecanoj” ekinteresiĝis pri la internacia lingvo? Javier Alcalde verkis detalan esploron pri tiu temo kaj rakontis pri sia verko en intervjuo de Libera Folio.
Studenta movado en la ombro de la ŝtato
La Esperanto-movado dum kelkaj postmilitaj jardekoj estis forta en kelkaj landoj de la tiama sovetia bloko, kaj precipe en Pollando. Esperanto donis ŝancon pri internaciaj kontaktoj eĉ trans la fera kurteno. Samtempe la Esperanto-movado estis uzata de la regantoj por propagando, observata kaj kontrolata de la ŝtato. Jarek Parzyszek rakontas pri siaj spertoj en la pola studenta movado.
Junaj esperantistoj ekde 1878 iĝos libro
La ŝanĝiĝantaj kulturoj, moroj, kaj agadoj de junaj esperantistoj dum diversaj epokoj estos en la centro de planata verko pri la historio de la junulara movado. Estos esplorata interalie la junulara lingvaĵo tra la jaroj kaj la signifo de muziko en la movado. La libro aperos ankaŭ en aliaj lingvoj.
Antaŭ 100 jaroj: Ruslando malsatas
En februaro 1922 la usona periodaĵo Amerika Esperantisto aperigis alvokon sendi helpon al malsatantoj en soveta Ruslando. En la rubriko ”Antaŭ cent jaroj” ni republikigas diversmaniere atentindajn elĉerpaĵojn el Esperanto-gazetoj.
Cent jaroj da sennaciismo
En la finiĝanta jaro festis sian centjariĝon la ĉefa konkuranto de UEA – Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu fine de la 1920-aj jaroj havis pli ol 6 000 membrojn. Nun restas malpli ol 500. La asocio estas sentabua kunvenejo de malsamideanoj, kiuj kontraŭas ĉian ekspluatadon, rakontas Vinko Markovo.
Antaŭ 100 jaroj: Privat pri decembro 1859
En la arkivo de la ne plu aktiva Esperanto-klubo de Lund troveblas kolekto de valoraj periodaĵoj de diversaj jardekoj. Dum la venonta jaro ni en la rubriko ”Antaŭ cent jaroj” republikigos diversmaniere atentindajn elĉerpaĵojn. En decembro 1921 Edmond Privat en la ĉefartikolo de la revuo Esperanto memorigis pri la signifo de la ĉefa Esperantista festotago.
Rigardo malantaŭ la sanktulan bildon
Zamenhof, kun sia nedecidema karaktero, estis sub forta influo de la francaj korifeoj de la movado, kaj se tiuj opiniis, ke iuj partoj de la lingvo malhelpas oficialan akcepton de Esperanto, li pretis ignori la Sanktan Fundamenton. La artikolo de Jouko Lindstedt celas prilumi la veran Ludovikon okaze de lia naskiĝtago.