Fragmento el la taglibro de Henri Ellenberger

Henri Ellenberger. Persona taglibro. Kajero 1 (oktobro 1940 – januaro 1943), paĝoj 83-87.

Noto: la teksto sube estas redaktita, sed ne plene. Mi korektis evidentajn erarojn kaj redaktis lokojn, kiuj ne estus kompreneblaj sen redaktado, sed mi lasis malglataĵojn diversajn, por ne tro ŝanĝi la stilon kaj la enhavon; memoru, ke temas pri taglibro, kiun Henri Ellenberger verkis haste, senredakte kaj en malfacilaj cirkonstancoj. Mi ankaŭ aldonis kelkajn komentojn en kvadrataj krampoj. – Ĵenja Amis

Ĝeneve, Vendredo, 2 majo (matene) [1941]

  • Memorigo:
  • Lunde 28 [de aprilo 1941]: alveno de infanoj k de Emilie en St. Florent, k envagonariĝo nokte en Montluçon
  • Marde 29 [de aprilo 1941]: tago en Lyon; vizito al Muzeo
  • Ĵaŭde 1 [de aprilo 1941]: fruege, eliro el Lyon; alveno al Ĝenevo

(vespere). Lunde, 28 [de aprilo 1941].

Matene, mi preparis nian vojaĝon, metante librojn, paperojn k kelkajn aliajn pakaĵojn en kesto, kiun mia amiko, s-ro Rosselet, havigis por mi (posttagmeze, lia bofilo, s-ro Sterck, kies profesio estas lignaĵisto, ĝin fermis k najlis.). Mi manĝis ĉe s-ro Rosselet. Posttagmeze, mi atendis, unue, la geinfanojn; ĉirkaŭ 2:30, paŝetante en la strato, mi rekonis la aŭtomobilon de Mirindulo, k Miŝel k Elen [Miŝel k Elen estas la nomoj de la infanoj] ridentantaj k signalantaj. Ni kunpromenis dum pli ol unu horo (aŭ unu k duonhoro) k fine, dua aŭtomobilo aperis, enhavanta Emilie-n [estas la edzino] k du virojn; Emilie al mi rakontis, ke ŝi, ĉe la limo, akurate ekzamenita estis je ŝia korpo k ŝiaj vestoj, el la piedoj ĝis la kapo. Ŝi suferis malbonan momenton k ŝiaj kunvojaĝantoj eĉ pli malbonan!

Ni iris ĉe s-ro Rosselet k manĝis ĉe li. Lia bofilo transportis mian pezan keston ĝis la stacidomo.

Nia vagonaro forlasis St. Florent ĉirkaŭ 7a horo, kun ni feliĉaj k dankemaj.

Nokte, ni alvenis en Montluçon, kie ni devis atendi dum kelkaj horoj. Ni eniris en la atendejo, k sidiĝis; eble, duon aŭ tri-kvaronhoroj poste, iu fraŭlo pasis k sciigis, ke ekzistas “Centre d’accueil” [“Akceptejo”], proksime al la stacidomo. Ni tien iris kun tri aŭ kvar aliaj familioj; estis amuze vidi tiajn bonfarulojn, plenajn de bonvolo, sed malbone kutimemaj k iom malspertaj. Ĉirkaŭ la 4-a matene ni reenvagonariĝis.

Marde, 29 [de aprilo 1941]

Ni alvenis al Lyon. Ni matenmanĝis en kafejo (tre kara estis). Poste, ni serĉis k trovis la domon, kie loĝas Chweitzer (sed ne ĉeestis tiumomente). Mi serĉis hotelon, kie mi loĝus, k malfacile trovis; tiam Chweitzer reveninta estis. Ĝojege ni lin retrovis, ni longtempe kunparolis. Ni kunmanĝis en bonega malgranda restoracio. Posttagmeze ni iris ĉe la svisa konsulejo, kie malbonan sciigon ni ricevis: iu oficisto al mi certigis, ke mia pasporto ne akceptata estos de la Francoj ĉe la limo, ĉar nova dekreto malpermesis al ĉiuj viroj, de 17 ĝis 40 jaroj, foriri el Francujo, k ke li konis junulojn, kiuj, ĉe la limo, estis resenditaj internen.

Mi, el tio, ege maltrankviliĝis, k tuj iris ĉe la “Service social d’aide aux émigrants” [helpcentro por elmigrantoj], Cours Morand, kie mi povis ricevi ĝustajn sciigojn. Tiam mi iris ĉe la administra oficejo, kie mi iris al la oficejo de pasportoj. Iu juna oficisto (kiu, ŝajne, tre kapabla estis) al mi diris, ke mia pasporto ne estus rifuzota, ĉar ĝi estas subskribita la 21-an de aprilo, dum la leĝo datiĝas de la 17-a de aprilo. Li miris, ke mi ricevis la permeson, malgraŭ tiu leĝo (vere, estas precipe ĉar la oficistino en Poitiers tre neinformita estis!); k li iom trankviligis min. Ni kunparolis kun Chweitzer, k ni decidis ne daŭrigi nian restadon en Lyon, timante ke la Francoj aliajn dekretojn ordonus, eĉ pli severajn. Ni vespermanĝis kun tiu bonega amiko en nia hotelo (Hotel Olympia, rue des Remparts d’Ainay).

Merkrede, 30 [de aprilo].

Ni pasis la tagon en Lyon, preskaŭ tute kun Chweizer. Matene ni longtempe kunparolis kun ni iris ĝis “Palais de Justice” [Palaco de Justeco]. Mi serĉis la adreson de mia malgranda kuzino Isabelle Christol, kiun malfeliĉe mi perdis; mi ĝis serĉis ĉe la polico; la policanoj diris, ke mi ĝin petu ĉe la policestro; mi vidis la la vic-ĉefon de la “Sûreté Nationale” [Nacia Sekureco], kiu amable estis kun mi, sed ne povis, laŭ lia diro, ĝin eltrovi. (Dum mia ĉeesto en lia oficejo, mi rimarkis sur la planko pakon el numeroj de malpermesitaj komunismaj ĵurnaloj, ekz., “L’avantguarde”). Ni tiam iris en Fourvière; suprenveturis per la “funikula vagonaro”; ni vizitis la bazilikon, kiu kurioza estas, de stilo neobaroka, troplena je ornamaĵoj, precipe simbolaj (ekz., simboloj de anĝeloj aŭ evangeliistoj); ni tamen tre admiris la mozaikojn. Ni ankaŭ admiris la grandan vidaĵon videblan el la larĝa teraso, ekster la baziliko. Tiam ni resubenvenis per la funikula vagonaro, k iris manĝi en la sama restoracio, kiel antaŭtage. Posttagmeze, ni unue vizitis la muzeon de krimologio k scienca polico (Muzeo del D-ro Locard), en “Palais de Justice”. Tiu muzeo nin pasiege interesis, trolonge estus skribi tutajn detalojn interesajn de tiu vizito. Reirante, iomege pluvis. Ni denove serioze kunparolis pri miaj k liaj aferoj, k vespermanĝis en nia hotelo. Ni malfrue kuŝiĝis.

Ĵaŭde, 1-a [de majo 1941].

Nia lasta tago en Francujo. Ni fruege vekiĝis k leviĝis, tiam enviciĝis je kvina k duono. Vojaĝo longa, malfacila, teda, kun koroj maltrankvilaj. Ni ŝanĝis kelkfoje: unue en Ambérien, tiam (el vagono ĝis alia) en Enloz, poste en Aix-les-Bains, plurfoje en Annemasse. En Annemasse, lasta k malfacile eltenebla maltrankvilaĵo: ekzameno de niaj pasportoj; sed, feliĉe, senhezite akceptitaj estis. Kompare, la ekzameno de nia mono k de niaj pakaĵoj estis nenio! Fine, la vagonaro forlasis Annemasse, k antaŭ ke ni povus rimarki la limon, ni nin trovis en Genève. El tiu momento, ni vivis veran fabelon de feinoj; sed ĉar malfrue estas, mi forĵetas la plumingon.


Legu pli: Henri Ellenberger kronikis sian vivon Esperante