Henri Ellenberger kronikis sian vivon Esperante

La mondfama historiisto de medicino kaj krimologo Henri Ellenberger dum jaroj verkis taglibrojn grandparte en Esperanto. Entute la taglibroj ampleksas 41 volumojn, 12 000 paĝojn. Li naskiĝis en Afriko kiel filo de misiistoj. Dum la dua mondmilito fuĝis el okupita Francio al Svisio, kaj poste migris al Ameriko. La Montreala esperantisto Ĵenja Amis legis la unuan volumon, kiu temas pri liaj eskapo kaj vivo dum la dua mondmilito.

Estas septembro 2023 kaj ni troviĝas en Montrealo, en la salono de Irène Ellenberger, ĉirkaŭitaj de pentraĵoj en kvanto inda por eta arta galerio (Irène estas specialisto pri arto). Nin akompanas kelkaj montrealaj esperantistoj, Irène, kaj vizitanto el Eŭropo, d-ro Emmanuel Delille: historiisto de medicino, sed ofta en Kanado, ĉar li estas gast-preleganto en la Universitato de Saskaĉevano.

La celo de nia kuniĝo estas la esploroj pri la patro de Irène – Henri Ellenberger, svis-kanada psikiatro, sciencisto, etnografo, krimologo, verkisto, por nomi nur kelkajn el la “ĉapeloj” de la multfaceta figuro de Henri Ellenberger (1905–1993). Emmanuel estas la sola neesperantisto inter ni, do ni parolas france (afero iom nekutima por ni, esperantistoj).

Krom la biografo de Henri Ellenberger (d-rino Andrée Yanacopoulo), kaj lia filino Irène, Emmanuel Delille estas tiu, kiu plej konas tiun ĉi fascinan homon. Ni revenos al la salono de Irène je la fino, sed nun mi rakontu al vi ĉion laŭvice, ĉar mi povas legi la demandon, kiu brulas en viaj kapoj: kiel do ĉio ĉi rilatas al Esperanto?

Ni konatiĝis kun Irène Ellenberger en novembro 2022, kiam ŝi venis al unu el niaj monataj Montrealaj Esperanto-kunvenoj. Ŝi estis komencanto tiam, kaj ŝi nun jam tute flue legas kaj bone komprenas Esperanton. Irène alportis al la kunveno taglibron de sia patro, d-ro Henri Ellenberger, de la jaroj 1940 ĝis 1943. Estas malgranda nigra kajero, kun densaj, senmarĝenaj skribaĵoj, preskaŭ tute nete, verkita preskaŭ tute en Esperanto!

Ni estis fascinitaj – kia valorega historia dokumento, el Eŭropo de la tempo de la Dua Mondmilito! Kompreneble, ni tuj guglis “Henri Ellenberger” kaj eksciis, ke temas pri grandaj pensulo de la 20-a jarcento, pri kiu temas Vikipedia artikolo en dek unu lingvoj (intertempe aldoniĝis Esperanto). Interalie, li verkis unu el fundamentaj libroj pri la historio de psikiatrio. Kelkaj el liaj libroj aperis eĉ postmorte – la lasta tute freŝe, en 2021, dank’ al la laboro de nia jam konata d-ro Delille.

Kiam Irène diris, ke estas 40 pliaj libroj, mi pensis, ke eble mi misaŭdis, sed ne! Ekzistas entute kvardek unu libroj, ĉiu el ili kun ĉ. 270–300 paĝoj (do, ĉ. 12 mil paĝoj entute). La taglibroj kovras la tempon de 1940 ĝis la 1970-aj jaroj. Do, temas ne nur pri valorega historia dokumento el la tempo de la Dua Mondmilito, sed pri vere enorma korpuso. Por ni, esperantistoj, ĝi havas apartan valoron: ja temas pri gravega dokumento de tutmonda historia signifo, verkita en Esperanto, de internacie rekonita specialisto.

Kaj kiel okazis, ke la taglibroj vidas la lumon nur nun, tridek jarojn post la morto de la verkinto? Unue, ĉar, laŭ la instrukcio de Henri Ellenberger, la taglibroj estis sub embargo, kiu daŭris dek jarojn ekde lia morto aŭ la morto de lia edzino, kiu ajn okazos pli malfrue. Do, la intimaj ĵurnaloj ne estis deponitaj kaj katalogitaj kun la ceteraj dokumentoj, kiuj iris al arkivoj.

Liaj arkivindaj postlasaĵoj, fakte, troviĝas en du lokoj: la personaj dokumentoj (ekzemple, persona korespondado) estas ĉe la arkivo de la Evangelia Misiista Societo en Parizo, kune kun la ceteraj dokumentoj de lia familio (ĉar li venas el konata svis-franca misiista familio de intelektuloj – mi parolos pri lia familio poste), dum liaj fakaj arkivoj (artikoloj, fakaj taglibroj, faka korespondado, ktp.) troviĝas en la Centro de Dokumentado Henri Ellenberger ĉe la Hospitalo Ste-Anne en Parizo (lia alma mater) – france, Centre de documentation Henri Ellenberger, Bibliothèque médicale Henri Ey, CHS Sainte-Anne.

Do, tiuj ĉi intimaj taglibroj en Esperanto “dormis” en la persona sekurstokejo de unu el liaj antaŭaj kolegoj (d-ro Élisabeth Roudinesco – historiisto, psikanalizisto kaj kunkreinto de la Centro de Esplorado kaj Dokumentado Henri Ellenberger).

Kaj poste… bone, poste la taglibroj estis forgesitaj, ĝuste pro tio, ke ili ne estis parto de la oficiala arkivo. Estis, fakte, Irène mem, kiu rememoris pri ili. Kiam antaŭ 3–4 jaroj ŝi vizitis la arkivan centron, ŝi konstatis, ke la taglibroj ne estas tie kun la ceteraj arkivaĵoj. Ŝi do prenis kelkajn el tiuj kajeroj el la sekurstokejo kaj reportis ilin al Montrealo.

Kune kun Irène Ellenberger fine de 2022 ni skanis la unuan kajeron de la taglibroj (oktobro 1940 – januaro 1943). Mi legis la skanaĵon kaj resumis la taglibron (en la angla lingvo) por la familio en decembro 2022, ĉar Irène estas la sola, kiu lernis Esperanton por povi legi la kajerojn de sia patro.

Min ege ĉagrenas la forpaso de la aĝa frato de Irène, Michel Ellenberger, en 2023 (cetere, ofte menciita en la taglibroj), sed mi tamen ĝojas, ke li povis legi mian resumon antaŭe. Intertempe Irène kaj ŝia nepino skanis plurajn aliajn taglibrojn. Irène jam legis kelkajn aliajn, kaj eĉ aldonis al la pdf-oj diversajn notojn: ekzemple, por deĉifri la personajn nomojn, mallongigojn, aŭ por doni kuntekston al la skribaĵoj: ja ŝi estas la sola persono, kiu povas tion fari.

Ni, montrealanoj, krome formis etan komitaton por helpi direkti la laborojn pri la taglibroj. Kelkaj el ni havas ligojn al universitatoj en Kanado kaj Eŭropo,

Kiu estas Henri Ellenberger, kaj kial li gravas por la nuntempaj esperantistoj? Se vi guglos “Henri Ellenberger”, vi trovos ĉ. 30 mil trafojn. Unu el la fundamentaj verkoj de la historio de psikiatrio estas lia plej konata verko, la 932-paĝa, enciklopedieca The Discovery of the Unconscious: The History and Evolution of Dynamic Psychiatry (1970), citita en ĉirkaŭ 8 mil akademiaj verkoj nur en Google Scholar.

Henri Ellenberger verkis ne nur librojn kaj sennombrajn fakajn artikolojn, sed ankaŭ infanlibron (ilustritan de Irène mem), libron pri etnografio de la regiono Poitou en Francio kaj eĉ teatraĵon (vi povas legi plene en la biografio de Ellenberger fare de Yanacopoulo). Li instruis en universitatoj en Eŭropo, Usono kaj Kanado, kaj prelegis internacie.

Li estas unu el la granduloj en la fako de kompara psikiatrio, kiu persone konis kelkajn “gigantojn” de la fako. Ekzemple, li multe korespondis kaj persone renkontis Karl Jung, dum li loĝis kun la familio en Svislando. Pri tio Irène havas interesan infanaĝan memoron.

Iam postmilite Jung vizitis ilin kaj alportis “enorman skatolon da ĉokolado”. Irène diras: “Ĝi verŝajne estis tute normalgranda, sed en mia memoro estis la plej granda skatolo da ĉokolado, kiun mi vidis ĝis tiam, kaj la ĉokolado estis la plej bongusta afero iam ajn!”

Iuj specialistoj konsideras Henri Ellenberger “patro de historiografio de psikiatrio” (laŭ la anglalingva Vikipedio). Li estas kunkreis la fakojn etnopsikiatrio kaj transkultura psikiatrio: disciplino sur la kruciĝo de psikiatrio, etnografio kaj sociaj sciencoj.

Krome, li multege kontribuis al medicina enciklopedio (EMC: Encyclopédie Médico-Chirurgicale) kaj estis ankaŭ praktikanta kuracisto – psikiatro kaj specialisto pri nervaj malsanoj – kaj (pli mafrue) krimologo, kun interesoj en mil aliaj kampoj (sociaj sciencoj, studado de popolaj kredoj, popolaj kuracmanieroj, kredoj je sorĉado kaj popola magio, kaj ankaŭ teologio).

En la 1970-aj jaroj lin bedaŭrinde trafis la Parkinson-malsano, tiel ke li devis ĉesi labori pri kelkaj aliaj libroj kaj ankaŭ pri la intima ĵurnalo.

Sed liaj ideoj estis tiom revoluciaj kaj restas tiom aktualaj, ke eĉ tre lastatempe aperis kelkaj liaj libroj posteume, redaktitaj de Emmanuel Delille (Etno-pshychiatrie – franclingve, ĉe ENS Éditions, 2017, kaj ĝia traduko en la anglan, Ethnopsychiatry, ĉe McGill-Queen’s University Press, 2020; Une histoire comparée de la psychiatrie, 2021, Éditions Rue d’Ulm).

Henri Ellenberger brile karieris universitate kaj profesie, sed la vivo de la homo Henri Ellenberger ne facilis. Problemoj de sano, zorgoj financaj, longaj periodoj de apartiĝo de sia familio, la infero de la Dua Mondmilito kaj la bonŝanco eskapi kun la familio al Svislando. Poste, malfacilo enmigri en Usonon kaj, kompreneble, la neceso konstrui la vivon en la Nova Mondo: unue en Usono, poste en Kanado…

La plej bona fonto pri la vivo de Henri Ellenberger estas la 330+-paĝa franclingva libro Une Vie (“Vivo”) de Andrée Yanacopoulo (Liber, 2009), sed ankaŭ Vikipediaj artikoloj angle kaj france donas sufiĉe bonan bazon. Ĉi tie mi nur rapide resumos lian vivon.

Henri Ellenberger naskiĝis en Rodezio (nuntempe Zimbabvo) en 1905, kaj mortis en 1993 en Kanado, do, antaŭ 30 jaroj. Li venas de tre konata familio de svisfrancaj protestantaj misiistoj senditaj al la sudo de Afriko. En la retejo de la Brita Muzeo vi povas legi kelkajn informojn pri la avo de Henri, pastro David-Frédéric Ellenberger, kiu pasigis pli ol 45 jarojn kolektante buŝajn tradiciojn de la popolo soto kaj kies laboro daŭre estas la bazo por la etna historio de tiu popolo en la nuntempa Lesoto.

La patro de Henri, same misiisto, verkis libron pri la lastaj boŝmanoj en Afriko (La fin tragique des bushmen: les derniers hommes vivants de l’âge de la pierre, 1953) kaj tradukis el la lingvo soto la epopean romanon Chaka de Thomas Mofolo por la eldonejo Gallimard (tiun verkon oni konsideras unu el dekduo de la plej gravaj literaturaj verkoj de la 20-a jarcento el Afriko).

Unu frato de Henri estis konata geologo, kaj eĉ mineralo portas lian nomon (Ellenbergerite); du aliaj fratoj estis paleontologo kaj pastro. Ankaŭ alia avo de Henri, Frédéric Christol, estis konata etnografo kaj ankaŭ pentristo – fakte, pluraj el la pentraĵoj en la salono de Irène en Montrealo estis de ŝia avo, pastro Christol.

Sed sufiĉas pri la fama familio, ni revenu al nia Henri. Li pasigis sian infanaĝon en Afriko (kaj eĉ parolis la sotan lingvon infanaĝe). En 1914, 9-jara, li estis sendita al Francio por studi gimnazie kaj universitate, tuj antaŭ ol la mondon surombris la Unua Mondmilito.

Li havis interesojn pri pluraj aferoj, sed fine li elektis medicinon kaj doktoriĝis en 1934, laborante ĉe la Hospitalo Sainte-Anne (kie nun troviĝas liaj fakaj arkivoj). Kelkajn jarojn antaŭ sia doktoriĝo, li geedziĝis kun Émilie (Esther) von Bachst, rusa elmigrinto probable de juda origino, konvertiĝinta al ortodoksa kristanismo. Émilie kaj Henri havis kvar infanojn.

Post la studoj, li akiris medicinan praktikon kiel specialisto de nervaj malsanoj, en Okcidenta Francio – tio ekzakte estas la loko, kie li loĝis dum li verkis la unuan taglibron.

Kio estas en la taglibroj? Mi plene legis nur la unuan kajeron – kaj mi trovis ĝin absolute interesega, informplena kaj kortuŝa. Mi legis la biografion de Henri Ellenberger kaj kelkajn aliajn materialojn pri li, kaj mi trovas, ke ĝuste tiuj taglibroj alportas valoregan aldonaĵon al la jam ekzistantaj materialoj – ili malkovras lin kiel homon: homon komplikan, homon pasian kaj emocian, kun multaj duboj kaj internaj konfliktoj.

Mi trovis, ke ofte la persono, kiun mi malkovris legante la unuan intiman taglibron, ne vere respondis al la imago, kiun mi havis pri li post niaj interparoloj kun Irène, kaj ankaŭ leginte lian biografion, kie aperas intervjuoj de homoj, kiuj konis lin persone…

Ellenberger ofte verkis kun superlativoj – kvazaŭ en sia intima vivo li ne konis moderecon nek rezerviĝemon – dum ekstere, eĉ al sia propra familio, ŝajne, li aspektis kiel homo tre rezervita, modera, ne emocia… Mi pensas, ke la malkovro de tiuj taglibroj vere helpos vidi Henri Ellenberger ne nur kiel scienciston, historiiston, etnografon, verkiston, enciklopediiston kaj akademiulon… sed ankaŭ kiel homon, tutsimple, senartifike kaj sen maskoj.

Li komencis verki la unuan taglibron en plej malfacilaj cirkonstancoj – estas oktobro 1940, kaj li estas kun la familio en Poitiers, sub la german-nazia okupado. Kiam Francio malvenkis la unuan parton de la milito, la registaro de Vichy suspendis demokration, la respublikon kaj multajn rajtojn. Interalie, ĝi malpermesis praktiki medicinon al eksterlandanoj (kaj al tiu kategorio falis personoj kun ne-denaska franca ŝtataneco, plus la homoj, kies gepatroj ne estis francoj…)

La ĉefa celo estis la judoj, sed li same estis viktimo de tiu leĝo. La Vichy-registaro dekrete nuligis la ŝtatanecojn ricevitajn post 1927: kaj tia estis la kazo ankaŭ de Henri: la familio Ellenberger ricevis francan ŝtatanecon nur en 1939.

Ĉio tio signifis, ke li ne povus praktiki la medicinon kaj lia familio restus sen vivrimedoj. Fakte, ĝuste tial li komencis la unuan taglibron: listigante ĉion, kion li povus fari, se li ne plu povus praktiki (en la listo estas, interalie, verkado, filozofio, lingvoj, ktp.). Eble, por Henri la verkado de tiu persona taglibro estis maniero ordigi la pensojn kaj eldiri tion, kion li ne povus eldiri alimaniere, en maniero diskreta kaj sekreta.

Henri laboras kiel kuracisto en Poitiers, sed lia enspezo ne estas sufiĉa por vivteni la familion. Mankas pagantaj klientoj, dum la ŝuldoj kreskegas – kaj krome, en ajna momento li povas perdi eĉ sian magran kuracistan enspezon pro la frenezaj ksenofobiaj leĝoj…

Li tamen faras multe da laboro, interalie, kun la hispanaj rifuĝintoj de la Hispana Interna Milito (li parolas ankaŭ la hispanan lingvon): apud Poitiers troviĝas rifuĝejo por tiuj hispanoj. Li parolas kun bedaŭro pri la fermo de tiu loko, la amasaj arestoj de la rifuĝintoj kaj iliaj “kaŝ-ludoj” kun la polico. Kelkaj liaj intimaj amikoj estas, fakte, rifuĝintoj de tiu milito.

Liaj plej granda deziro kaj vivneceso estas elmigri el Francio nazie okupita. Li provas elmigri al Meksiko kaj Usono, kaj en la taglibro li tre detale priskribas ĉiujn strebojn kaj la burokratiajn murojn, kiujn li trafas fojon post fojo. Li donas detalojn de sia ĉiutaga malfacilega vivo en Francio sub nazioj, ĝis la plej etaj detaloj: pri la kostoj de aferoj, la (mis)funkciadoj de la trajnoj kaj rakontoj el la fronto.

Min tre kortuŝis aparte unu tia rakonto. Dum iu nokto li veturis per trajno kun eksa militkaptito, kiu rakontis pri la teruraĵoj fare de la germanoj, spertitaj ne nur en la batalkampo, sed ankaŭ en la rilatoj de la germanaj soldatoj kun la militkaptitoj.

Ekzemple, kiam german-nazia soldato pafis francan oficiron, ĉar tiu rifuzis doni al li siajn tranĉilon kaj forkon. Kaj pri la terura traktado de la francaj militkaptitoj (oni donis duonlitron da frostigitaj terpomoj kaj iom da pano por 5 viroj, ĉiuj perdis 20-25 kilogramojn).

Min iom amuzis la anekdoto, kiam li parolas pri “germana soldato”, kiu aĉetis en franca butiko britan tabakon (ŝajne, li estis ne tre bone kaŝita brita spiono). Kaj pri la usonaj kaj britaj aviadiloj, kiuj skribis en la aero la vortojn “OK” aŭ “courage” (kuraĝo). Li foje parolas pri aferoj eble bagatelaj laŭ la granda skalo, sed kiuj estas emociantaj por li mem, en la momento.

Ekzemple, pri hispanaj infanetoj, kiuj faras mokkanton kaj sekvas lin kantante: “El medico del refugio, -fugio, -fugio” – tio ofendas kaj demoralizas lin. Li parolas pri la malsameco de vivo en kelkaj urboj: Marsejlo, Parizo, Poitiers, pri la oftaj noktaj veturoj por provi aranĝi la elmigradon.

Li oftege vojaĝas kaj havas konatojn ŝajne en ĉiu urbo, kaj ĉiam li alportas donacojn (ofte, simplan manĝaĵon) al homoj, kiujn li vizitas. Jen li parolas pri la ĉiutagaj timoj, ekzemple, pri bombado fare de la britoj, kaj jen li spekulacias pri la iro de la milito…

Li foje parolas pri siaj infanoj kaj la familio kaj ofte rakontas siajn proprajn sonĝojn, kaj poste mem analizas ilin (tre ofte la sonĝoj kaj la analizoj estas en la franca lingvo – jen alia abunda kampo por la specialistoj en la fako). Li analizas ankaŭ sin mem kaj sian vivon. Foje li skribas tute mallonge: datoj, lokoj, ĉefaj faktoj – kaj kiam li estas en pli favoraj cirkonstancoj, li revenas al la eventoj kaj parolas pri ili pli longe, kun detaloj.

La unuan paĝon de la taglibroj li verkis plej fine, listiga ĉiujn vojaĝojn de la jaro. Fine de la kajeroj li ofte algluas diversajn biletojn (ekzemple por trajno kaj metroo, por spektakloj, kinejo, cirko aŭ muzeo, paspermesilon por bibliotekoj, en unu kajero li eĉ krajonas reliefan librokovrilon).

Min tre impresis, ke eĉ en la plej eksterordinare malfacilaj cirkonstancoj li neniam maltrafas la okazojn viziti la muzeojn, bibliotekojn, kinejojn, operojn, ĉu sola ĉu kun la infanoj.

La plej impresa kaj plej atentokapta parto de la taglibro por mi estis la rakonto de lia eskapo al Svislando, post kiam la provoj elmigri al Meksiko kaj Usono fiaskis. Por la legantoj de Libera Folio, mi transskribis etan ĉerpaĵon ĝuste el tiu parto. Svislando estis natura elekto ĉar li mem estis svisdevena – laŭ la civitaneco de sia patro – kaj Svislando havis sindevigon akcepti ĉiun svison, eĉ tiujn, kiuj neniam loĝis tie antaŭe.

La elmigrado estis malfacilega ekde la burokratia infero pri la dokumentoj, forvendo de la rajto praktiki kaj de ĉiuj havaĵoj estis terure malfacila procezo, kaj nekredeble danĝera. Ne nur ĉar lia edzino estis, probable, juddevena (ŝi venis al Francio post la oktobra revolucio, kun falsaj paperoj kaj sub falsa nomo), sed ankaŭ ĉar li celis elmigri kun siaj infanoj kaj sub falsaj pretekstoj.

Do, la infanoj devis bone kunlabori pri la “oficiala” elpensita rakonto, en la espero ke oni ne kontrolos la poŝojn pri la mono, kiun ili kunportis. Alia timo estas ke oni ne permesos al li eliri entute, ĉar oni ĵus akceptis leĝon, kiu malpermesis al ĉiuj viroj ĝis 40 jaroj eliri el la lando.

Fakte, temis ne nur pri unu eliro, sed pri du eliroj: la unua estis el la “okupita zono” de Francio al la “libera zono” (sub la marioneta registaro Vichy), kaj la dua poste, el la “libera zono” al la vera celo de la elmigro: Svislando.

La unuan transiron, el la okupita zono al la libera zono, helpis fari homo, kiun Henri nomis “la Mirindulo”. Tiun transiron li ne priskribas, nek donas lian veran nomon – li nur skribas, ke li ne povas tion fari por ne endanĝerigi la Mirindulon mem kaj la homojn, al kiuj li helpis (tre bedaŭrinde, la nazioj mortigis la Mirindulon baldaŭ post ilia transiro. Tion mi eksciis el la biografia libro de Yanacopoulo).

Tiun unuan transiron li faris ne kune kun la edzino kaj la infanoj, por ke oni ne suspektu, ke temas pri elmigrado. Tre impresis min ke eĉ dum tiu malfacila kaj timiga situacio, haltinte en la Libera Zono, en Liono, por apenaŭ unu tago antaŭ la forveturo al Svislando, li trovis tempon por viziti kun la familio la muzeon de krimologio! Verŝajne, la muzeo impresis lin tiom multe, ke jarojn poste li fariĝis ankaŭ krimologo, en la Universitato de Montrealo, Kanado.

La tono de la taglibro ŝanĝiĝas ĉe la eskapo kun la familio al Svislando: li estas en sekureco kaj povas vivi kaj labori. En Svislando li plie studas, faras ekzamenojn, lernas la germanan lingvon (kaj havas malfacilecon kompreni ĉiujn dialektojn de la svisgermana parolante kun siaj pacientoj), kaj verkas, verkas, verkas. Li verkas science, korespondas kun la grandaj pensuloj de sia tempo, verkas librojn. Tie, en Svislando, li skribas kun tenero pri la naskiĝo de sia plej juna filineto – aminda Irène, kiu nun estas la ĉefa motoro de tiu ĉi projekto.

Ĉu li estis Esperantisto aŭ Esperanto-parolanto? En la unua taglibro Henri Ellenberger ne menciis, kiel kaj kiam li lernis Esperanton. En la konversacioj kun Irène mi eksciis, ke li parolis pri Esperanto kaj pri Zamenhof – tre pozitive – al siaj infanoj, sed oni ne scias, kiam kaj kiel li lernis nian lingvon.

Irène menciis, ke li ofte uzis la gastigan reton de Esperantistoj dum siaj vojaĝoj, kaj eĉ estis en la 1960-aj jaroj UEA-delegito de UMEA – Universala Medicina Esperanto-Asocio, laŭ la arkivoj de UEA. Sed li, certe, ne estis movadema – la sola mencio pri li en UEA estis lia delegiteco. Ellenberger parolis plurajn lingvojn, kaj lerni Esperanton, tutcerte, estis facile por li.

Tamen, li verkis tiel en Esperanto, kiel persono, kiu ne multe uzas aŭ aŭdas la lingvon en la ĉiutaga vivo (lia Esperanto estas ĝenerale bona kaj tute komprenebla). Li, tutcerte, legis en Esperanto, kaj havis etan bibliotekon de Esperantaj libroj, kiujn post lia morto ricevis Esperanto-Societo Kebekia en 1993. Irène pensas, ke li eble verkis en Esperanto kiel en sekreta lingvo, ĉar nek lia edzino nek la infanoj parolis aŭ povis legi Esperanton (nek, plej verŝajne, la aŭtoritatoj, se oni subite konfiskus la librojn).

Mi ne trovis aliajn lokojn, kie li verkis en Esperanto (ekzemple artikolojn) do, plej verŝajne, tiuj ĉi taglibroj estas la solaj. Mi supozas, ke estas pli ĝuste nomi Ellenberger “Esperanto-parolanto” ol “esperantisto”. Tamen, mi pensas, ke ni ĉuj, ĉu esperantistoj aŭ Esperanto-parolantoj, povas esti vere fieraj, ke Henri Ellenberger estis “unu el ni” kaj verkis en nia lingvo!

Nun ni mense revenu al la salono de Irène kaj, finfine, mi respondu la lastan brulantan demandon – do, kion celas, finfine, la projekto Ellenberger? Tion provas difini nia eta laborgrupeto en la domo de Irène.

Unue kaj plej grave, ni celas igi la korpuson Ellenberger – do, la enhavon de ĉiuj intimaj taglibroj – disponebla al esperantistoj, sciencistoj, esploristoj, la familio mem kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas legi ilin.

La tri postvivintaj gefiloj de Henri Ellenberger: André, Irène kaj Michel (Michel mortis ĉi-jare) konsentis pri senredakta kaj plena disponigo de la taglibroj al la publiko, eĉ se foje li ja parolas pri la infanoj, kaj eĉ se, teorie, povas esti iuj tiklaj momentoj – kvankam Ellenberger mem iom cenzuris sin mem, forigante tie kaj jene kelkajn paĝojn.

Do, ni volas trovi institucion (bibliotekon, universitaton, arkivon), kiu enarkivigos la kajerojn mem kaj disponigos ilian enhavon (la pdf-ojn), por ke oni povu facile trovi ilin per kutimaj bibliotekaj/arkivaj/universitataj retoj, troveblaj per serĉiloj.

Due, ni volas tekste rekoni la enhavon de la kajeron kaj fari ĝin serĉebla kaj pli facile tradukebla. Tiu ĉi estas la parto, kiu postulas plej multe da laboro kaj kiu ne estus ebla sen financado. Ni konsideras softvaron, kiu povas rekoni manskribitajn tekstojn, por fari la bazan tekst-rekonadon kaj poste redakti la rezultojn.

Ni ankoraŭ ne certas, kiom sukcesa estas tia teksta rekono, interalie, ĉar en la kajeroj troviĝas ne nur Esperanto, sed ankaŭ kelkaj aliaj lingvoj (la franca, la germana, ktp.), kaj foje li almiksas kelkajn nacilingvajn vortojn al Esperantaj frazoj. Tiaj softvaroj ekzistas kaj estas uzataj por similaj, sed nacilingvaj projektoj, kun ia sukceso.

Do, konsiderante la amplekson, ni pensas ke havos sencon provi maŝin-rekonon de la teksto, kaj ni esperas trovi partnerojn kaj financadon por tiu taskego.

Trie, ni esperas ke la rezulto de 1 kaj 2 estos aperigo de redaktita verko – ĉerpaĵoj el la taglibroj elektitaj, redaktitaj kaj tradukitaj nacilingven, por la ĝenerala kaj faka publiko (ideo, al kiu tre inklinas Irène). La enhavo de la taglibroj estus interesa al esploristoj en plej diversaj kampoj: historio, la “psi”-sciencoj (psikiatrio, psikologio, ktp.), etnografio, medicino ĝenerala, sed ankaŭ ege interesa por la ĝenerala publiko.

Ĉu ĝi povus rezultigi iujn artprojektojn – eble teatraĵon? Oni atendu por vidi! La sukceso de la historia teatraĵo “1910” eble inspiros min verki plian!

Dum ni provos trovi la partnerojn kaj la financadon en tiu ĉi granda aventuro pri la disponigo kaj teksta rekono de la tuto, Irène laboregas pri la aldono de la notoj kaj la ciferecigo de la kajeroj, kiuj jam estas en Montrealo. “Vi komprenas, la laboro pri la notoj estas iom urĝa”, ŝi diras.

Ŝi planas alporti al Montrealo ĉiujn restantajn kajerojn el Francio kaj ciferecigi kaj aldoni tiom da notoj, kiom eblas. Se iuj el la legantoj emas aliĝi al nia laborgrupeto aŭ havas ideojn pri eventuala kunlaboro, estu liberaj kontakti la redakcion, kiu transdonos al mi vian mesaĝon. Ni bonvenigas kaj universitatanojn, kaj ne-universitatanojn al kunlaboro!

Ĵenja Amis

Legu pli: Fragmento el la taglibro de Henri Ellenberger


Kun specialaj dankoj al Irène Ellenberger kaj la tuta laborgrupo pri Projekto Ellenberger: Pascal Dubourg Glatigny (historiisto kaj esploristo de CNRS en la Centro Marc Bloch, Berlino, kaj de Centre Alexandre Koyré, Parizo); Geoffrey Greatrex (historiisto, profesoro de Universitato de Otavo); Gabriel Labrie (lingvisto, kurs-gvidanto en Universitato de Montrealo); Nicolas Viau (prezidanto de Esperanto-Societo Kebekia), kaj Emmanuel Delille, historiisto kaj esploristo, interalie, en la Centro Marc Bloch (Berlino). La fotoj devenas de Irène Ellenberger, el familiaj arkivoj.