Pacismo en praktiko: ĉu ekzistas esperanta vojo?

Studentoj kaj esploristoj el diversaj landoj renkontiĝis en Bonn por diskuti pacismon en la Esperanto-movado el diversaj vidpunktoj. Estis prezentitaj unikaj historiaj materialoj – kaj la nova, franca traduko de La danĝera lingvo de Ulrich Lins.

Partoprenintoj de la ateliero en Bonn.

”Pacismo en praktiko: ĉu ekzistas esperanta vojo?” estis la temo de ateliero por studentoj kaj junaj esploristoj, kiu okazis de la 6-a ĝis la 8-a de septembro 2022 ĉe la Universitato Bonn en Germanio.

La renkontiĝo en Bonn estas parto de triopa serio, kun la ĉefa temo ”transnaciaj emancipaj praktikoj sub lupeo de esperanta paradigmo”. Surbaze de la Esperanto-movado kiel modelo, la projekto celas pritrakti ajnan novigan kaj aŭtonomian formon de nedeviga asociiĝo inter individuoj kaj grupoj, kiu formiĝis trans limoj kaj engaĝiĝas por pacismo. La formato kunigas junajn esploristojn el diversaj landoj kaj fakoj.

La renkontiĝo komenciĝis per prezento de Bernhard Tuider (Aǔstria Nacia Biblioteko, ANB), Pascal Dubourg Glatigny kaj Denis Eckert pri la kunlaboro inter UEA kaj ANB por la longtempa konservado de unika arkivo kaj raraj malnovaj presaĵoj de la Esperanto-movado. Ili klarigis la kontroladon kaj preparadon de tiuj dokumentoj, kiuj ne jam ekzistis en la Viena kolekto (februaro-julio 2022).

Entute 188 kestoj (el inter arkivaĵoj, fotoj, afiŝoj, aŭdvidaj dokumentoj, libroj kaj periodaĵoj) estis senditaj al Vieno per kamiono. Tie la konserva stato estis ekzamenita, antaǔ katalogado kaj laǔgrada ciferecigo. La katalogado jam komenciĝis kaj ĉiuj eroj el UEA estas identigeblaj per la signaturo V-75.

Tiamaniere oni povas garantii la profesian longdaŭran konservadon kaj disponigon de multaj gravaj historiaĵoj, kelkaj el ili ĝis nun nekonataj, kiel la unua esperanta lernolibro en la araba, presita en Aleksandrio en 1904, aǔ la tre rara ukraina ŝlosilo de Orest Kuzma, aperinta en 1925.

Oni povas mencii ankaǔ dulingvan lernolibron, en la hebrea kaj araba, eldonitan en Jerusalemo dum la dua mondmilito. Inter la mirindaj malkovroj estas tri porinfanaj libretoj, riĉe kaj kolore ilustritaj, el Tbiliso (1909).

Unu el la temoj de tiu sesio rilatis al la teorioj kaj pensoj de gravaj aktivuloj de la eǔropa pacismo. Bernhard Tuider prelegis pri Alfred Fried, kiu verkis multe pri paco, tamen longe restis apartemulo en la pacista movado.

Martin Aust prezentis Fjodor Martens, rusan diplomaton kiu prilaboris teorion pri paco por la internacia juro. Başak Aray analizis la korespondadon inter la filozofoj Louis Couturat kaj Bertrand Russell pri nova mondordo kaj la rilatoj inter imperioj kaj konstruado de paco.

La prelego de Lola Romieux montris la agadon de socialistaj virinoj dum la dua duono de la 19-a jarcento, kiuj subtenis proprajn temojn kaj problemojn ekster la tradiciaj laboristaj institucioj. Tiu deflanka elpaŝo montras klaran similecon kun la agado de esperanto-propagandistoj.

Komuna rondo donis al ni la okazon diskuti tri gravajn esperantlingvajn tekstojn: la tre konatan “Alvoko al la diplomatoj” de Zamenhof (Varsovio, 1915), la neglektitan “Skizo de praktika programo pacifista” de Zielenski (Istanbulo, 1922), kaj la pragmatan pozicion de Verda Majo, esprimitan en ŝia teksto “Al la tutmonda esperantistaro” (Ĉinio, Chongqing, 1938).

David Guérin elektis la romanon Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen de Trevor Steele (1994) kiel bazon por prilumi la adaptiĝon de la pacismaj ideoj en postmilita tempo.

Javier Alcalde partoprenis rete la diskutrondon kaj substrekis la grandan diversecon de la esperantlingva tekstaro pri paco, kaj precipe de la tradukoj al esperanto.

Pliaj prelegoj pritraktis la laǔgradan organizadon de la movado, ĉu por servi internajn celojn, ĉu por plenumi pacigajn aspirojn kun neesperantistoj.

Marcel Koschek analizis la programon de la UK-oj ĝis la unua mondmilito kaj montris la specifajn programerojn dediĉitajn al pacismo, krome la provon establi apartan esperantan pacorganizon.

Amirpasha Tavakkoli prezentis la evoluon de la irana esperanto-movado ekde la fruaj jaroj kun ĝiaj du ĉefaj tendencoj, la laika movado de la Klara Lingvo (Ahmad Kasravi), kaj la bahaisma, kiuj celis la enlandan pacon pere de interkomunuma toleremo kaj komprenemo.

Eric Macpherson Bailón ilustris la originalan kunlaboron de aǔstraj kaj hispanaj esperantistoj (1920) por helpi tricent infanojn el Stirio (suda Aǔstrio) suferintajn la militon.

Nian seminarion kompletigis publika prelego de Ulrich Lins, kiu estas pioniro de la historia esplorado de Esperanto kaj partoprenis la tutan atelieron. Ĉe la Franca Instituto en Bonn, okaze de la apero de la franclingva traduko de lia ĉefverko, li prezentis al pli vasta publiko sian laboron pri ”Danĝera esperanto: Hitler, Stalin kaj Internaciismo ”.

Tiu renkontiĝo estis tre bona okazo ekkoni multajn temojn kiuj ne ofte aperas en tradiciaj historioj kaj veki la intereson pri esperantaj temoj ĉe alifakaj esploristoj. La partoprenantoj venis el malsamaj landoj kaj studas aŭ esploras diversajn fakojn (historio, lingvoscienco, geografio, filozofio kaj politikoscienco) pri komuna studobjekto. Ĉiuj alportis sian propran perspektivon.

Tiu diverseco rilate la partoprenantojn kaj ties temojn igis la renkontiĝon vera sukceso. Pasintjare la renkontiĝo de Esperanto-paradigmo kunvenis en Berlino kaj venontan jaron okazos en Parizo.

Denis Eckert kaj David Guérin

La serion Esperanto-paradigmo organizas Pascal Dubourg Glatigny (Parizo), Denis Eckert (Berlino/Parizo), Bernhard Struck (St. Andrews), Martin Aust kaj Marcel Koschek (Bonn) kun financa subteno de la Franca-Germana Universitato.

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2022-09-21 7:19

Ho, kia treege interesa atiliero!

Renato Corsetti
Renato Corsetti
2022-09-22 12:39
Respondo al  Keneĉjo Goldbergo

vere interesa seminario, des pli interesa en la nuna mondo, kiu ne pli proksimas al paco ol la antaŭa, eĉ male.

Lu Wunsch-Rolshoven
2022-09-21 15:32

La artikolo estas tre interesa prezento de la ateliero en Bonn. Temas pri vere tre valora esplorado kaj de Esperantujo rilate pacismon kaj de similaj agadoj.

Ĉe la vorto “movado” mi demandas min, kion ĝi fakte celas. Indas laŭ mi fari diferencon inter Esperanto-movado kaj Esperanto-komunumo, kiel kelkaj sociologoj, interalie Jerzy Leyk, proponas ekde la 1970-aj jaroj. Per Esperanto-movado oni tiam nomas la agadon por la disvastigo de Esperanto, dum per Esperanto-komunumo ĉiajn aktivaĵojn de Esperanto-parolantoj.

Tio ne estas simpla insistado pri terminologio. La du vortoj kreas malsaman bildon en la kapo de aŭskultanto: Se ĉio, kio rilatas al Esperanto, estas nomata “movado”, eksterulo facile povas havi la impreson, ke temas pri grupo de homoj, kiuj prezentadas kaj subtenas Esperanton kiel internacian lingvon – eble sen paroli ĝin aŭ sen paroli ĝin bone kaj ĉiutage. Kaj fakte mi ja trovis multajn lingvistojn, kiuj vere kredas, ke ne ekzistas komunumo de Esperanto-parolantoj, ke ne ekzistas denaskuloj, ne literaturo, ne muziko, ne vortludoj, ne kulturo aŭ eĉ ke entute ne temas pri lingvo. Se ni uzas la vorton “movado” por nomi la Esperanto-parolantojn kun ĉiuj ties aktivaĵoj, ni riskas, ke eksterulo pretervidas la faktan lingvo-komunumon de Esperanto.

(Simile cetere laŭ mi efikas la vorto “Esperantisto” – ne uzata en la artikolo pri hodiaŭaj parolantoj. Tio sonas por eksterulo kiel homo havanta certan idearon, sed ne kiel homo uzanta certan lingvon. Mi sekve uzas “Esperanto-parolanto” kaj tre evitas la vorton “Esperantisto”. Eble en 1905 oni faris ian difinon pri tio – sed tio ne devigas nin en la jaro 2022 plu uzi tiun vorton; cetere ne ekzistas malpermeso el 1905 uzi la vorton “Esperanto-parolanto”.)

Jens Stengaard Larsen
2022-09-22 15:56
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Ŝajnas al mi ke la distingo movado/komunumo estas pli propaganda ol reala. Ĉiu komunumo moviĝas (krom se ĝi estas jam mortanta), ĉiu movado formas komunumon (krom se ĝi estas mortnaskita).

Lu Wunsch-Rolshoven
2022-09-22 19:46

Sendepende de vortludoj: Se mi rigardas, kiom multe en la socio engaĝiĝas movadoj kiel feminismo kaj mediprotektado, kaj komparas tion kun la engaĝiĝo en la socio de la Esperanto-asocioj, mi vidas grandegan diferencon. La procentaĵo de aktivado-kampoj malsamegas.

UEA koncentriĝas pri renkontiĝoj (nomataj UK), libroj, gazetoj k.s.; la engaĝiĝo por la disvastigo de Esperanto ĉe UEA malgrandas, eĉ ne ekzistas dungito pri varbado aŭ io simila. En Roterdamo oni ŝajne neniam transsendis gazetarajn komunikojn pri la Esperanto-komunumo kaj UEA al la loka gazetaro. Kontraste ekzemple la mediprotektantoj tre zorgas, kiel en la socio progresigi sian temaron.

Jens Stengaard Larsen
2022-09-23 16:21
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

La diferenco inter movado kaj komunumo estas, se mi ĝuste komprenis, ke komunumo ne bezonas pravigi sian ekziston. Ĝi ekzistas se ĝiaj anoj opinias ke ĝi ekzistas, kaj nur se la komunumo deziras ekspansii, ĝi bezonas ekhavi karakteron ankaŭ de movado.

La problemo de ekspansiema Esperanto-komunumo estas ke ni ne havas pretan modelon pri tio kio okazu al la ceteraj lingvoj se Esperanto estos agnoskita kiel la internacia lingvo (kia ĝi jam estas, ja nur la agnosko mankas, laŭ movadana vidpunkto). Ĉu la lingva diverseco estas konservinda kaj konservebla? Kial kaj kiel? Kial Esperanto estas pli taŭga por konservado de la nacia diverseco ol la Angla? Kio finfine estas tiel malbona pri lingva imperiismo, se la lingvo estas komunikilo kaj estas absoluta valoro havi ĉiam pli multe da pli facila komunikado? La demandoj amasiĝas, kaj respondi ilin estas multe pli malfacile ol simple lerni la Anglan kaj eble du-tri pliajn lingvojn. Aliflanke, la demandoj ja ne malaperas nur ĉar ni ignoras ilin, kaj la esperantistoj (inkluzive tiujn kiuj ne parolas la lingvon) estas la solaj en pozicio por entute diskuti ilin.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-09-29 9:22

La distingo inter movado kaj komunumo efektive troviĝas jam en la Bulonja Deklaracio, komparu la difinojn de “esperantismo” kaj “esperantisto”.