Vivo dediĉita al Esperanto kaj Ukrainio

La vivo en Ukrainio pluiras, spite la militon – ankaŭ la esperantista vivo. Ĵus aperis nova libro pri la pioniro Orest Kuzma, kiu eldonis ukrainan lernolibron pri Esperanto en 1922. Komence de la dua mondmilito lia hejmregiono iĝis parto de Sovetio, kaj en 1947 li, same kun multaj aliaj edukitaj homoj, estis deportita al Siberio.

Loka televidkanalo raportis pri la prezento de nova libro pri Orest Kuzma.

Malgraŭ la milito, la vivo pluiras. La 20-an de aŭgusto en la Historia Muzeo de la urbo Kolomeo (Kolomija)  de la Ivano-Frankivska provinco en la okcidento de Ukrainio okazis prezento de la nova libro de Bohdan Voloŝinskij kaj Miroslava Koĉerĵuk, ”Ukraina stelo de kolomea esperantisto”.

La vivo de Orest Kuzma (1893-1968), la heroo de la libro, estis markita de multaj tragikaj eventoj: la teruraj tempoj de la 1-a kaj 2-a mondmilitoj, la nacia liberiga lukto de Ukrainio en 1918-1923 por sia ŝtatiĝo, komunisma subpremo de ukrainoj en 1940–1950…

Malgraŭ ĉio, li ĉiam restis ukraina patrioto, aŭtoritata instruisto kaj altmorala homo, kaj liaj vivovojo, pedagogio kaj socia agado, granda eduka laboro por disvastigo de Esperanto, lasis konsiderindajn postsignojn en la ukraina socio.

Orest Kuzma

La publikigo de la libro estis dediĉita al la 130-a datreveno de la naskiĝo de Orest Kuzma kaj la 100-a datreveno de la aperigo de lia ”Plena lernolibro pri la studo de la Internacia Lingvo Esperanto” (Kolomeo, 1922), kaj la ĉi-jara prezento daŭrigis la tradicion okazigi Orest Kuzma-Tagojn. Lastatempe, preskaŭ ĉiujare, esperantistoj el tuta Ukrainio, same kiel eksterlandaj gastoj, kunvenas Kolomeon somerfine por honori lian memoron.

En 2013, kadre de la festoj dediĉitaj al la 100-a datreveno de la eldono de la kolomea esperanta gazeto Ukraina Stelo, laŭ iniciato de la kolomea enterprenisto kaj mecenato Vasil Antonjuk, estis inaŭgurita memortabulo sur la domo en la strato de familio de Kuzma. Tie iam loĝis la familio, kaj ĝia posedanto estas nun Antonjuk. Orest Kuzma estis elstara kolomea pedagogo, publika figuro, verkisto kaj esperantisto. En la domo mem troviĝas nuntempe muzeo kun ekspozicio pri la vivo kaj agado de Orest Kuzma.

Orest konatiĝis kun Esperanto en 1908 preskaŭ hazarde. En kolomea librovendejo li trovis ĉifonan libreton sen kovrilo kaj titolpaĝo: la lernolibron de Zamenhof. La adoleskanto decidis aĉeti la libron por paroli kun amikoj en lingvo, kiun neniu krom ili komprenus. Jen kiel lia granda amo al la Lingvo Internacia naskiĝis el amuziĝo, kaj komenciĝis lia vojo al la pintoj de Esperanto.

Orest studis la internacian lingvon kun siaj kungimnazianoj, kaj baldaŭ li trovis la adreson de Universala Esperanto-Asocio en la revuo Pola Esperantisto kaj establis kontaktojn kun UEA. Tio donis al li eblon ekkomunikiĝi kun esperantistoj el diversaj landoj. Kelkajn jarojn poste, laŭ lia iniciato, en 1912 en Kolomeo estis fondita la Landa Societo de Ukrainaj Esperantistoj Postup (Progreso).

Kiel fondinto kaj redaktisto, li komencis eldoni en 1913 la unuan ukrainan Esperanto-periodaĵon en Kolomeo – la ĉiumonatan revuon Ukraina Stelo, kiu aperadis de 1913 ĝis 1914 kaj de 1922 ĝis 1923. Li tradukis en Esperanton kaj publikigis en periodaĵoj verkojn de klasikuloj de la ukraina literaturo: I. Franko, M. Kocjubinskij, V. Stefanik, B. Lepkij, O. Makovej kaj aliaj, historiajn verkojn de M. Hruŝevskij kaj literaturajn studojn.

Esperantistoj ĉe la domo de Orest Kuzma en 2017. Foto: Valentina Korsun.

Orest Kuzma kreis kaj eldonis en la ukraina ”Plenan lernolibron pri la studo de la Internacia Lingvo Esperanto” kaj plurajn mallongajn lernilojn. Li partoprenis en la 8-a kaj 23-a Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj fruktodone kontaktis kun samideanoj en multaj landoj.

Orest Kuzma estis inter la unuaj ukrainaj esperantistoj, kiuj sukcese taksis kaj efike uzis en sia praktika pedagogia kaj kultur-eduka agado la fortegan komunikan potencialon de Esperanto kiel la plej novan rimedon de la internacia interkompreno kaj edukado.

Lerte uzante la eblojn de Esperanto, li kontribuis al la starigo de multkultura dialogo en eŭropaj landoj kaj per Esperantaj eldonaĵoj disvastigis tra la mondo verajn informojn pri Ukrainio, propagandis ĝian historian heredaĵon, la kulturajn kaj artajn atingojn de ukrainoj.

Post la 2-a mondmilito Orest Kuzma laboris kiel instruisto de kemio kaj biologio en lokaj mezlernejoj kaj en lernejo de flegistinoj. En tiu tempo brutala ondo de komunista subpremo kovris la okcidenton de Ukrainio. Ĝi tuŝis ankaŭ la familion de Kuzma, kiu havis rilatojn kun reprezentantoj de la nacia liberiga movado.

En oktobro 1947 ilia domo estis ĉirkaŭita de sovetaj militistoj kaj la familio ricevis nur unu horon por prepariĝi por sia longa vojo. La edzino Maria poste rememoris, ke Orest rapidis kunpreni siajn Esperantajn eldonaĵojn, kiuj estis por li precipe karaj. Orest Kuzma, liaj edzino kaj filino estis deportitaj al Siberio en Rusio.

Tie, malgraŭ la malfacilaĵoj, la iama profesoro de la Kolomea gimnazio ne perdis siajn homecon, laboremon kaj kreemon. La kolomeano kreskigis en Siberio ĝardenon kun frukt- kaj berarboj: pomujoj, ĉerizujoj, frambujoj, ribujoj… Nur post la morto de la sovetia diktatoro Stalin la familio povis reveni Ukrainion en 1956.

Nuntempaj ukrainaj esperantistoj konservas la memoron pri hela ukraina stelo, la nelacigebla kolomea esperantisto Orest Kuzma, kiu lumis en la tagiĝo de la kultura kaj politika reviviĝo de la ukraina nacio komence de la ŝtorma dudeka jarcento.

Petro Palivoda

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Filarete
Filarete
2022-09-26 13:11

Ĉu eblas ricevi informon pri la eldonejo kaj ukrainlingvan titolon ? Kie la libro estas mendebla?

Petro Palivoda
Petro Palivoda
2022-09-26 16:22
Respondo al  Filarete

Eldonejo “Лілея-НВ” (“Lileja-NV”), Ivano-Frankivsk. La titolo de la libro estas “Українська зірка коломийського есперантиста” (“Ukraina stelo de kolomea esperantisto”. La libro estas en la ukraina lingvo kun resumo en Esperanto kaj en la angla lingvoj. La libro estas mendebla. Kiu deziras mendi ĝin, bonvolu skribi al ortadop@gmail.com.