Pli da muminoj ekparolas Esperanton

Esperanto-Asocio de Britio lastatempe tre vigligis sian eldon-agadon. Ĵus aperis la unua el planataj sep tradukoj el la verkoj de la konata finnlanda verkisto Tove Jansson pri la loĝantoj de Muminvalo. Ni petis la eldoniston kaj tradukinton rakonti pli pri la projekto. 

Tove Jansson (1914–2001) estas verŝajne la internacie plej konata finnlanda verkisto. Ŝiaj libroj pri la loĝantoj de Muminvalo estas tradukitaj al pli ol kvardek lingvoj. La unua traduko en Esperanto aperis jam en 1984. Tiam temis pri la novelaro ”Det osynliga barnet” (La nevidebla infano), kiu en Esperanto aperis sub la titolo ”Muminvalo”.

La libroj pri la muminoj ofte estas konsiderataj infanlibroj, kaj ili ja bone taŭgas por infanoj – sed ankaŭ plenkreskuloj povas trovi en ili multon por pripensi. Tove Jansson apartenis al la svedlingva minoritato de Finnlando kaj verkis siajn librojn en la sveda.

Nun Esperanto-Asocio de Britio eldonis la unuan el la sep plej konataj verkoj de Tove Jansson pri la muminoj, ”Kometo en Muminvalo”, kiu origine aperis en la sveda en 1946 kiel ”Kometjakten” (Ĉasado de kometo). Redaktita versio aperis en 1968 sub la titolo ”Kometen kommer” (La kometo venas).

La nun aperinta Esperanta traduko de la konata sveda esperantista verkisto Sten Johansson baziĝas sur la eldono de 1968. Krome Esperanto-Asocio de Britio jam faris kontrakton pri traduko de la pliaj ses verkoj en la serio.

Ni petis Tim Owen, la direktoron pri edukado kaj evoluo ĉe EAB, kaj la tradukinton Sten Johansson rakonti pri la laboro por realigi la projekton.

Libera Folio: Kiel estiĝis la ideo traduki al Esperanto verkojn de Tove Jansson? Kiu iniciatis ĝin, kaj kiuj partoprenis en la realigo?

Tim Owen: – En marto 2021 Edmundo Grimley Evans kaj mi diskutis eventualajn projektojn, ĉar EAB komencis eldoni ege bon-kvalitajn infanlibrojn. Li atentigis, ke Sten Johansson jam tradukis kaj enretigis la librojn de la Muminserio, kaj ni decidis kontakti lin por ekscii, ĉu ŝajnus al li alloge poluri la tradukojn kaj forigi la ret-versiojn, se EAB sukcesus akiri la eldonrajtojn. Tio ja interesis lin, kaj mi tuj kontaktis la necesan homon, kaj kontraktis pri la unuaj du libroj, Kometo en Muminvalo kaj Ĉapelo de sorĉisto.

– Intertempe, aldoniĝis al la diskutado Jouko Lindstedt, kiu reprezentis Fondumon Esperanto en Finnlando; tiu ĉi organizaĵo kontribuis malavare al la sukcesigo de la projekto per financa subvencio al EAB, kaj, laŭ mia kompreno, proponos al ankaŭ Sten iom da mono. La plimulton el la laboro faris kompreneble Sten; provlegis kaj konsilis Edmundo kaj Jouko; enpaĝigis mi.

Ĉu estis malfacile ricevi la rajtojn por la verkoj?

– Tute male, la afero iris senpene glate. Mi jam havis sufiĉe da sperto pri tiaj aranĝoj por aspektigi EAB serioza kaj fidinda eldonisto, kaj ni tuj interkonsentis, kun nur unu eventuala komplikaĵo: posedantoj de imponaj titoloj kiel Muminoj kompreneble volas ŝirmi la reputacion akiritan kaj protektatan dum jardekoj, kaj tial ni devis peti kaj ricevi aprobon por la kovrilo kaj interna teksto, antaŭ ol eldoni la libron.

– La necesan aprobon mi tuj ricevis de Moomin Characters Oy Ltd, kaj baldaŭ poste sendis novan mesaĝon al mia tre amika kontaktulo por kontrakti pri la ceteraj kvin libroj en la Muminserio. Al tiu ĉi propono mi ricevis la kutiman tujan jeson.

Libera Folio: Ĉu io estis aparte malfacila aŭ pensiga dum la laboro? Ekzistas almenaŭ unu pli frua traduko el la Mumin-libroj, ĉu vi iel konsideris ĝin dum via laboro?

Sten Johansson: – Nu, por komenci pri la lasta demando: Jes, kompreneble mi konsultas kaj konsideras ĝin. Temas pri ”Muminvalo”, traduko el 1984 kaj 1993 fare de Eckhard Bick de ”Det osynliga barnet”, kiu estas kolekto el mallongaj rakontoj.
Mi konsideras ĝin pri la nomoj de figuroj (kvankam necesis fari du-tri ŝanĝetojn), pri la maniero redoni la stilon kaj rakontomanieron de Tove, kaj pri pluraj detaloj.

– La malfacilaĵoj verŝajne estas pli malgrandaj kaj malmultaj ol oni povus atendi. La stilo de Tove esence estas simpla, iomete parol-lingva. Eble plej granda defio estas redoni ŝian “voĉon”, la senteman sed malsentimentalan, preskaŭ iomete “aferecan” tonon. Kaj kompreneble la malsamajn stilojn de la diversaj figuroj: La iom ridinde pompan de Muminpatro, la senkompate sinceran de Eta Mim, la bonvole malsentemajn de diversaj hemuloj ktp.

– Kompreneble necesas ankaŭ iom da konsiderado, serĉado kaj diskutado pri konkretaj detaloj. Ekzemple regis dubo pri la mara planto, kiun Tove nomas “abborrgräs”. Ĉu ĝi estas naĝa potamogeto aŭ okcidenta akvoranunkolo aŭ eĉ blanka nimfeo? Fine mi decidis pri ‘perko-herbo’, ĉar en infanlibro pli gravas parta travideblo ol specia precizeco, des pli kiam oni ne certas pri la celata specio.

– Kelkfoje necesas atenti lingvajn diferencojn inter Finnlando kaj Svedio, ekzemple pri patkukoj. Alia hezito estis pri markoj kaj penioj, kie mi fine konservis la markojn sed enkondukis groŝojn, ĉar penioj ne estas tre tutmonde konataj.

18 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tjeri
2022-10-01 8:19

Kial gravas esperantigi verkojn jam tradukitajn al pli ol kvardek lingvoj?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-10-01 10:19
Respondo al  Tjeri

Kiam miaj infanoj-denaskuloj estis malgrandaj, mi voĉlegis al ili amason da Esperant-lingvaj infanlibroj. Ne troviĝis tro multaj. La muminaj bedaŭrinde ekzistis nur kiel provizoraj manuskriptoj, sed mi voĉlegis ankaŭ ilin. Miaj infanoj, kvankam jam plenkreskaj, nun ĝojas pro la vera apero de la muminlibroj.

Tim Owen
2022-10-01 11:47
Respondo al  Tjeri

Kiu diable volus legi amatan libron ankaŭ en Esperanto?

Lee Miller
Lee Miller
2022-10-01 15:53
Respondo al  Tjeri

Kial gravis la traduko de la Biblio? Aŭ la diversaj tradukoj de Ŝekspiro? Au La Hobito, kaj La Majstro de l’ Ringoj?

Se vi ne havas intereson pri tradukita literaturo, sentu vin tute libera ne okupiĝi pri ĝi. Sed mi kredas, ke la plejmulto de Esperantistoj vere ŝatas tiajn tradukojn, kaj feliĉas pri la apero de novaj, bone tradukitiaj verkoj.

Tjeri
2022-10-02 7:58

Strange estas, ke nura demando estigas 12 malŝatojn, kaj neniun veran respondon.

Tamen S-ro Lindstedt klarigis, ke tiaj tradukoj estas gravaj por denaskuloj. Mi dankas lin pro tiu argumento pretervidita de mi. Sed denaskuloj estas ja malmultaj.

S-ro Miller misinterpretas mian demandon. Mi metis ĝin, precize kaj precipe ĉar mi havas intereson pri tradukita literaturo.
Li citas la tradukojn de la Biblio kaj Hamleto. Kial, S-ro Miller ne citas la tradukon de Marta, ja valora beletraĵo, ankaŭ faritan de D-ro Zamenhof?
Laŭ mi, ĝi estis, kaj daŭre estas, pli utila por la esperantistaro, ĉar Marta neniam estis tradukita al la franca, kaj la anglalingva traduko, se mi ne eraras, datiĝas nur de 2018. Pri aliaj lingvoj, mi ne scias, sed trovis nur mencion de tradukoj al la japana kaj la korea.

Mi do insistas: kial gravas esperantigi verkojn jam tradukitajn al pli ol kvardek lingvoj?
En la epoko de Zamenhof, oni povis diri, ke tio gravas por elmontri la eblecon traduki Hamleton kaj la Biblion en tiu nova artefarita lingvo, sed nuntempe…

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Tjeri
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-10-02 9:15
Respondo al  Tjeri

Jes, denaskuloj estas malmultaj, kaj ili restas malmultaj, se mankas infanlibroj. Sed jen du pliaj respondoj:

• Male ol alilingvaj tradukoj, la Esperantaj estas faritaj de denaska parolanto de la lingvo de la originalo. Ekzemple la finna Kalevala estas tradukita en multajn lingvojn, sed nur du tradukoj (la esperanta kaj latina) estas faritaj de finno – kaj kompreni ĉion en la originalo postulas bonegan scion de la finna.

• Se ekzistas tradukoj en 40 lingvoj, la parolantoj de ĉiuj aliaj ĉirkaŭ 7000 lingvoj devas do lerni bone unu el tiuj 40 por povi ĝui la tradukojn. Verŝajne ili do lernu legi beletron en la angla, ĉu? Eble Esperanto povus tamen esti alternativo por iuj?

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Jouko Lindstedt
Tjeri
2022-10-04 9:08
Respondo al  Jouko Lindstedt

Dankon pro via interesaj respondoj.
Mi opinias, ke la valoro de esperanto kiel pontolingvo por beletraĵoj estas subtaksita de la movado. Pruvas tion, interalie, la manko de traduka kategorio en la beletra konkurso de UEA.

Ankaŭ mi foje ŝatas relegi en esperanto verkojn jam legitajn en la franca por kompari, precipe kiam temas pri poezio (Kalevala, Kvarversoj de Kajjam). Tamen la apero de esperanta traduko de Solaris instigis min legi ĝin… en la franca.

Mi daŭre demandas al mi ĉu traduki beletraĵoj el “aliaj ĉirkaŭ 7000 lingvoj” kaj netradukitaj beletraĵoj de vaste parolataj lingvoj ne estus pli utila ol traduki verkojn jam tradukitaj al plurdekaj da lingvoj.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-10-04 9:24
Respondo al  Tjeri

Nu, se vi pensas ne pri tiu propra valoro, kiun ĉiu traduko havas kiel artaĵo, sed vere pri utilo por la prestiĝo de Esperanto, la aferoj statas tute male. Iuj finnoj kaj svedoj povus demandi: “Oni tradukis la muminojn al dekoj da lingvoj, ĉu eĉ al tiu via Esperanto?” Mi ne ŝatus respondi: “Ne, la esperantistoj lernu iun el tiuj aliaj lingvoj por legi pri la muminoj, ekzemple la anglan aŭ francan, ili ne bezonas Esperanton por tio.”

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Jouko Lindstedt
Sebastiano
Sebastiano
2022-10-02 11:53
Respondo al  Tjeri

„kial gravas esperantigi verkojn jam tradukitajn al pli ol kvardek lingvoj?“

Verkoj multe tradukitaj kutime estas konataj kaj ŝatataj de multaj homoj, ankaŭ de e-istoj. Estas pli facile, elekti libron, pri kiu oni jam aŭdis kaj legi, ol elekti tute nekonatan verkon por legado. Mi ankaŭ ne malofte ŝatas relegi verkojn ankaŭ en E-o, kiujn mi jam ekkonis en alilingva vestaĵo. Kiam mi estis pli-malpli novbakita e-isto mi ĝuis legadon de la rakontoj pri muminvalo ankaŭ tial, ĉar pli-mapli samtempe mi, studante la svedan tiam lingvon, legis ĝin en la sveda.

En aliaj okazoj la ekzisto de e-a traduko de fama verko estis la fina instigo por mi, legi la verkon. Tiel okazis lastatempe pri Solaris de Lem. Mi jam de jaroj intencetis legi ĝin, sed kiam aperis la e-a traduko, jen fine la momento.

Mi ne scias, ĉu tiuj personaj motivoj pravigas la aserton, ke “gravas” esperantigi jam konatajn verkojn, sed ĉiuokaze al mi plaĉas, ke fojfoje mi povas legi konatan verkon ankaŭ en mia amata lingvo.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-10-02 13:18
Respondo al  Sebastiano

Finfine temas pri arto, kaj tial tiuj ”personaj motivoj” estas fakte la solaj ekzistantaj. Ne eblas havi ĝeneralan pruvon pri la “utileco” aŭ “graveco” de iu artaĵo. Iuj neniam legas poezion kaj eĉ demandas, kial “ĉies dua lingvo” entute havu originalan poezion. Por iu alia, male, ĝi povas esti la ĉefa motivo okupiĝi pri Esperanto. Kiel tiuj du grupoj konvinku unu la alian pri la (mal)graveco de originala poezio? Oni ŝatas ĝin aŭ ne.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-10-02 13:27
Respondo al  Tjeri

Iuj (Dasgupta, Tonkin) ankaŭ atentigis, ke la distingo inter la Esperantaj literaturoj originala kaj traduka ne estas absoluta. Ĉiu traduko kontribuas al la Esperanta kulturo, ne nur prezentas iun nacilingvan kulturon. Ĉiu originala verkisto havas sian nacilingvan kaj etnan fonon kaj vole-nevole peras al nio ion el ĝi ankaŭ verkante Esperante. Tradukoj iomete estas originalaĵoj, originalaĵoj iomete estas tradukoj.

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-10-03 12:38

La evuluado de multaj lingvoj komencighis nur antau kelkaj jarcentoj. Grava starto por tiu literatura/skriba evoluado estis tradukoj de gravaj klasikajhoj kiel Biblio, Iliado kaj Odiseado, verkoj de Platono kaj Aristotelo sed ankau Fabeloj de Ezopo. Pluraj verkoj estis tradukitaj en aliajn lingvojn plurfoje. Ekzemple nun en la pola “La aventuroj de Ann(a) el la Verda Monto” de Lucy Maud Montgomery aperadas en la 16-a traduko. Mi ne scias en kiom da versioj aperadis “La Psalmoj” au la verkoj de Moliero kaj Shekspiro au “Winnie-la-Pu” de Milne. La nuntempaj tradukoj estas rezulto ne nur de ambicioj de la tradukatnoj, sed chefe provas resepuguladi la aktualan staton de la evoulo de la celata lingvo. Revenante al tiaj “klasikaj” verkoj, kiel tiuj de Tove Jansson ni ghoju kaj la shancon tushi novajn, belajn librojn, relegadi ilin en la shatata de ni lingvo kaj ni kunghuadu tiujn plezurojn kun junaj legantoj/auskaltantoj, de kiuj chefe dependas la pluekzisto de nia lingvokomunumo!

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-10-03 21:17
Respondo al  jarek parzyszek

> Ekzemple nun en la pola “La aventuroj de Ann(a) el la Verda Monto” de Lucy Maud Montgomery

Ĉu “monto” en la pola? En la originalo estas “gablo” (“gable” en la angla, kaj “szczyt” en la pola, laŭ Vikipedio).

Mi ne sciis, ke tiu verko estis monde konata!

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-10-04 9:03
Respondo al  Yves Bellefeuille

Jes, se finnoj devus mencii iun kanadan verkon, verŝajne ili plej unue memorus Anna-n. La unua traduko finnen aperis en 1920. Ankaŭ la televidaj serioj pri ŝi estis popularaj.

Tjeri
2022-10-04 9:12
Respondo al  Yves Bellefeuille

“Mi ne sciis, ke tiu verko estis monde konata!”
Kvankam granda leganto, mi neniam aŭdis pri tiu verko, nek mia edzino. Sed kontrolinte, mi konstatis ke oni jam tradukis ĝin sesfoje al la franca!

B. Schwaiger
B. Schwaiger
2022-10-03 18:32

La diskuto ne estas neinteresa! Lau mia opinio la chefa literaturtraduka rolo de Esperanto devus esti konigi nekonatajn verkojn el etaj lingvoj. TAMEN: mi devas konfesi ke mi kun granda ghojo jam legis de mi antaue konatajn verkojn en Esperanto-traduko. Eble shuldighas tio ankau al la fakto ke oni chi-kaze jam konas la enhavon kaj ne dependas tiom de la kvalito de la Esperanto-traduko. Inverse, la kvalito de la Esperanto-traduko devus esti elstara se ghi funkcias kiel unua diskonigilo de neglektita literaturajho!

B. Schwaiger
B. Schwaiger
2022-10-03 18:34
Respondo al  B. Schwaiger

Aldone: Ne automate esperantisto tradukanta verkon el la gepatra lingvo kreas bonegan ajhon! Traduko estas vera arto!

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-10-04 9:13
Respondo al  B. Schwaiger

Jes, bedaŭrinde kelkfoje la entuziasmon de la tradukanto ne subtenas sufiĉa kapablo. Sed la ĉefan respondecon devus porti la eldonejo. Bonaj eldonejoj prijuĝas la kvaliton de la traduko kaj uzas alilingvajn kontrolantojn.