Hispanaj esperantistoj – fortaj pro diverseco

Kiom diversaj estis la  fruaj esperantistoj en Hispanio? Ĉu ili plej ofte kunlaboris aŭ kverelis? Kiel tio influis la postajn rilatojn dum malfacilaj historiaj periodoj? Jen demandoj interesaj el scienca vidpunkto, kiujn respondas nova studo pri historia sociologio. Roberto Garvía verkis la plej kompletan libron pri la hispana Esperanto-movado ĝis 1936.

Ĵus aperis ĉe la eldonejo de Universitato de Granado ampleksa studo pri la hispana Esperanto-movado kun la titolo Lengua y utopía. El movimiento esperantista en España, (1890-1936) (“Lingvo kaj utopio. La esperantista movado en Hispanio (1890-1936)”. En sia hispanlingva recenzo, lia kolego Javier Alcalde skribas:

Ni estas antaŭ solida verko, kun grava empiria bazo, kiu utilas kiel kompaso por orientiĝi en la labirinto de identecoj, naciismo, laborista internaciismo aŭ la malsamaj manieroj kompreni la internan ideon de Esperanto. (…) ’Lengua y utopía’ estas, ĝis nun, la plej bona libro verkita en la hispana pri la Esperanto-movado. 

Libera Folio petis la aŭtoron mem rakonti pri sia nova verko, respondante demandojn starigitajn de Alcalde:

Kiam kaj kiel komenciĝis via intereso pri Esperanto?

– En la jaroj de la transiro al demokratio en Hispanio mi estis membro de CNT, anarkiisma sindikato kun forta esperanta tradicio. Tie mi eksciis pri Esperanto. Mi memoras, ke iun tagon ni havis renkontiĝon kun delegacio de la sveda SAC, alia anarkiisma sindikato. Mi antaŭĝojis tiun renkontiĝon, konvinkita, ke mi finfine povos aŭskulti Esperanton. Sed la kunveno okazis en la angla. Tie mi komprenis, ke la plej bonaj tagoj de Esperanto en la laborista movado okazis pasintece. Jarojn poste mi lernis bazan Esperanton, sed mi ne profundiĝis prie.

Kiel aperis la ideo verki ĉi tiun libron? 

– En mia antaŭa libro Esperanto and Its Rivals mi komparis la volapukan, esperantan kaj idistan movadojn por provi klarigi, kial Esperanto triumfis super siaj rivaloj. Dum la esplorado mi renkontis kelkajn kuriozajn faktojn pri la hispana esperantismo, kiel ekzemple la streĉiĝojn inter la katalunismaj esperantistoj kaj tiuj, kiuj ne havis simpation por regionaj naciismoj, la relative grandan partoprenon de la militistoj en la movado, aŭ la forton de Esperanto inter la instruistoj kaj en la laborista movado. 

– Sed la ideo esplori la hispanan esperantismon antaŭ la interna milito fakte havis alian celon. Kion mi volis, estis ekkoni la fonon de la movado en Hispanio por pli bone kompreni la esperantismon dum la diktaturo de Franco. Mia celo estis kompari esperantismon en la Hispanio de Franco kaj en Germana Demokratia Respubliko. En politika scienco estas multe da intereso por studi kiel civilaj socioj funkcias en aŭtoritataj reĝimoj, do la komparo de la sama movado en du aŭtoritataj reĝimoj sub malsamaj signoj ŝajnis al mi tre promesplena esplorkampo. Eble estonte mi eklaboros pri ĉi tiu kompara esploro.  

Kiuj estis la ĉefaj defioj, kiujn vi alfrontis dum via esplorado? 

 – Feliĉe, granda parto de la tiamaj revuoj estas ciferecigitaj, kaj mi ricevis valoregan helpon ankaŭ de privataj kaj publikaj bibliotekoj. La ĉefa defio ne estis la manko de datumoj, sed trovi rakonton, kiu donus al ĝi koheron. Tio ne estis facila, pro la grandega diverseco de la movado, kiu kunigis homojn, kiuj krom Esperanto estis politikaj kontraŭuloj. 

Kiuj estas la ĉefaj konkludoj, kiujn vi atingis?  

Roberto Garvía.

– Baldaŭ post la fino de la dua mondmilito, Hispana Federacio de Esperanto estis leĝigita. Tio estis io tre unika. Unue, ĉar la Federacio estis organizaĵo sendependa de la Ŝtato kaj la Eklezio, cetere, en epoko kiam la civila socio preskaŭ ne ekzistis. Due, la Federacio akceptis, ekde sia estiĝo, esperantistojn kiuj partoprenis en ambaŭ flankoj en la interna milito. Tie, esperantistoj ĵus elirintaj el la koncentrejoj renkontis katolikajn esperantistojn, kiuj subtenis la Franco-reĝimon. La Federacio fariĝis loko de repaciĝo en tempo kiam neniu, eĉ la katolika eklezio, parolis pri ĝi.

– Por kompreni tion, necesis enprofundiĝi en la movadon antaŭ la milito: kiel la esperantistoj, malgraŭ siaj grandegaj diferencoj, strebis konservi spiriton de kunlaboro kaj konkordo. La plej grava konkludo estas, ke la forto de Esperantismo klariĝas pro ĝia interna diverseco. 

Kiel vi taksas la nunan staton de la esplorado pri la esperantista movado?  

– Feliĉe en la lastaj jaroj publikiĝis tre valoraj verkoj pri esperantismo. Eble antaŭ kelkaj jaroj ne estis facile publikigi ion rilatan al la movado en scienca revuo, pro antaŭjuĝo kontraŭ esperantistoj – kiujn oni vidis kiel unutemajn estaĵojn malproksimajn de la realo –, aŭ pro lingvaj baroj – ĉar por esplori Esperanton oni devas lerni la lingvon. Hodiaŭ tio ne plu estas tiel, kaj oni komprenas, ke por klarigi la spiriton de epoko necesas atenti ĝian diversecon kaj studi ne nur tiujn politikajn kaj sociajn agantojn, kiuj nuntempe, kvankam ne al la tiutempuloj, ŝajnas pli gravaj.

– Konsiderante la transversan karakteron de la esperantismo, la movado estas bonega elirpunkto por pli bone kompreni la sociajn kaj politikajn konfliktojn, kiuj markis epokon. Estas vere, ke esperantismo meritas sciencan traktadon pro si mem, sed ankaŭ por pli bone klarigi aliajn fenomenojn, kiel la evoluo de formala logiko, la debatoj pri historia memoro, la invento de novaj pedagogioj, la apero de naciismaj movadoj, la internaciigo de la laborista movado ktp., en kiuj la esperantistoj lasis gravan spuron. 

Kiel fakulo pri sociologio de organizaĵoj, kion vi opinias pri la rolo de la esperantistaj asocioj en ĉi tiu epoko de pandemioj kaj militoj? 

– Male al la deklaroj de SAT kaj TEJO pri la milito en Ukrainio, la deklaro de UEA estas plene seniluziiga. Ŝajnas al mi, ke UEA spertas tion, kion sociologoj nomas “transiro de celoj”. Tio okazas kiam movado flankenlasas siajn celojn, kiuj fariĝas pura retoriko, por koncentri siajn energiojn por resti flose. La celo de la esperantismo, kiel mi vidas ĝin, ne estas la disvastigo de Esperanto. La celo estas reciproka respekto, kaj la instrumento estas Esperanto. Sub la ombrelo de neŭtraleco, UEA renversis la rilaton inter rimedoj kaj celoj. Fronte al la timo krei internajn dividojn, kiuj povus endanĝerigi ĝian ekzistadon mem, UEA preferis rigardi alidirekten. 

– Oni povus argumenti, ke UEA faris la samon en antaŭaj okazoj, kaj ke preni klaran pozicion nun, kiam la viktimoj estas eŭropanoj kaj blankuloj, estas hipokriteco. Ĉi tiu kritiko estas tute ĝusta. Tial mi kredas, ke nun estas la momento por reĝustigi ĝian agadon kaj rekoni la erarojn de la nuntempo kaj de la pasinteco. Se ne nun, kiam? 

Intervjuo: Javier Alcalde

 

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-04-29 0:02

Leginte la interesan intervjuon, dankante pro la invito al legado, mi scivolas chu simile al niaj hispaniaj samlingvanoj en 1936, kiuj post la interna, sanga milito, decidadis kunlabori, kun la reprezentantoj de la alia parto de la socio, chu niaj samlingvanoj el rusio, Ukrainio, Pollando, chu mi mem, scipovos konkeri la malamsentojn, vekitajn dum la chijara milito?