La arkivo de UEA nun loĝas en Vieno

Entute 158 kestoj da arkivaj kaj bibliotekaj materialoj estis transdonitaj de UEA al la Internacia Esperanto-Muzeo ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko. Krom la tuta historia arkivo de UEA, el la biblioteko de UEA estis transdonitaj tiuj verkoj, kiujn la biblioteko en Aŭstrio ne jam posedis. Almenaŭ 95 procentoj el la enhavo de la biblioteko Hector Hodler tamen plu restas ĉe UEA. Tiu ĉefa parto de la biblioteko ŝajne estos transportita al Slovakio.

Frua lernolibro de Esperanto en la hebrea, gvidlibro pri Ĝibraltaro kaj broŝuro kun pensoj pri internacia lingvo en la greka estis inter la unikaj materialoj, transprenitaj el la biblioteko Hector Hodler.

Libera Folio petis Bernhard Tuider, la respondeculon ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko, rakonti pri la materialoj ricevitaj de UEA.

Libera Folio: Kiel multe vi jam povis esplori la enhavon de la arkivo de UEA, kiun via biblioteko transprenis? Kio plej impresis vin en ĝi ĝis nun?

Bernhard Tuider: – La arkivon de UEA mi konas ekde la jaro 2013. Tiam mi povis pasigi semajnon en la Centra Oficejo (CO) en Roterdamo kaj esplori dokumentojn pri la temo ”Esperanto kaj la Esperanto-movado en Aŭstrio dum la intermilita periodo”. Mi estis kaj estas ege dankema al la tiama ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller kaj al la dungitoj en la CO pro la bonvenigo kaj la tre afabla disponigo de la dokumentoj. Mi denove konsultis dokumentojn dum mallonga restado en aŭtuno 2019, kaj en printempo 2022 mi dum 20 tagoj trarigardis kaj preparis la arkivon por la transporto al Vieno.

– Jam en 2013 impresis min ĝiaj amplekso kaj diverseco, la riĉa enhavo kaj la densaj informoj. Ekzemple nur pro poŝtkarto en la arkivo de UEA mi eksciis en 2013, ke Hugo Steiner, la fondinto de la Esperantomuzeo, estis dum du monatoj arestita kaj pridemandita de la Gestapo en printempo 1938. La arkivo enhavas multajn unikajn informojn. Ankaŭ pro tio ĝi estas vera trezoro kaj valora fonto por esploristoj kaj interesitoj. Dum la estonta ordigado ni plu esploros ĝin kaj sciigos gravajn progresojn al la ĝenerala publiko.

El kiaspecaj materialoj konsistas la arkivo? Ĉu ĝi enhavas korespondaĵojn de gravaj movaduloj, kiuj nun iĝas alireblaj por la ĝenerala publiko?

– La arkivo konsistas el plej diversaj materialoj, precipe leteroj, manuskriptoj, tiposkriptoj, fotoj, afiŝoj, faldfolioj kaj aŭdvidaj dokumentoj. Ke ĝi enhavas multajn korespondaĵojn de gravuloj, jam montras la inventarlisto, kiun la Esperantomuzeo ricevis de UEA kaj kiun ni sendas al esploristoj, kiam ili petas tion. Krom dokumentoj de la estraranoj, dungitoj kaj membroj de UEA, en la arkivo troviĝas dosieroj, kiujn UEA ricevis de aliaj personoj, ekzemple de Gaston Waringhien. Pro la fakto, ke la postlasaĵo de Kálmán Kalocsay jam estas konservata kaj disponigita en la Esperantomuzeo, oni ĉi tie trovas nun preskaŭ ĉiujn ekzistantajn korespondaĵojn inter tiuj du gravaj esperantistoj.

Kiaj materialoj de la arkivo povos esti disponigataj rete, kaj kiam?

– Ni tute konscias pri la graveco de la arkivo de UEA kaj pro tio ankaŭ pri la deziroj trovi dokumentojn el ĝi laŭeble baldaŭ en Interreto. Dum la pasintaj jaroj la Esperanto-muzeo regule ciferecigis kaj libere publikigis dokumentojn (sur sia retpaĝo kaj sur ÖNB Digital), ĝis nun pli ol 9000 fotojn, 8000 gazeteltondaĵojn, 3500 bildpoŝtkartojn, 3100 muzeajn objektojn, 1500 librojn, 1200 afiŝojn, 170 diversajn periodaĵojn (pli ol 1500 jarkolektojn) kaj 125 arkivaĵojn. Ankaŭ estontece ni daŭrigos tiujn laborojn laŭ la vizio de la Aŭstria Nacia Biblioteko por la jaro 2035.

Historiaj afiŝoj estas inter la materialoj nun transdonitaj al la Aŭstria Nacia Biblioteko.

– Jam nun la arkivo de UEA estas alirebla en la legsalono de la Esperanto-muzeo laŭ la ordo, kiun ni transprenis. La planoj pri la arkivo por 2022 kaj 2023 estas la jenaj: katalogado de libroj, periodaĵoj kaj afiŝoj, ciferecigo kaj publikigo de libroj kaj afiŝoj (kie la leĝo tion permesas), anstataŭigado de ĉiuj originaj (pli ol 800) skatoloj per novaj senacidaj kartonoj.

– La ordigo de la arkivo de UEA estas longdaŭra projekto, kiu okazas paralele kun multaj aliaj ĉiutagaj laboroj en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj. Dum la pasintaj kvar monatoj ni trarigardis kaj preparis la arkivon de UEA en Roterdamo, zorge enpakis ĉion, transportigis ĝin al Vieno, surbretigis kaj kontrolis la skatolojn, komencis restaŭri, katalogi kaj ciferecigi dokumentojn. Samtempe ni daŭrigis la laborojn pri la arkivo de Juan Régulo Pérez, kiu plej verŝajne estos finordigita ĝis 2023, la ciferecigon de la tuta Kolekto Hachette, kolekto kun pli ol 17 000 gazeteltondaĵoj el la jaroj 1898 ĝis 1915.

– Aldone, ni verkis kaj kompilis la enhavon por poŝtelefona aŭdgvidilo por la Esperanto-muzeo, kiu ankoraŭ ĉi-jare ekfunkcios, ni gvidis grupojn tra la Esperanto-muzeo, donis Esperanto-fulmkursojn (ekde 2021 ankaŭ rete) kaj prelegojn, verkis tekstojn por reta kaj papera publikigo, ni disponigis niajn dokumentojn en la legsalono, laŭpete ankaŭ interrete kaj ni respondis demandojn skribe kaj buŝe. Ankaŭ estontece ni plenumos diversajn gravajn taskojn de arkivo, biblioteko kaj muzeo.

Rilate la bibliotekon Hector Hodler, kiom da materialoj via biblioteko transprenis? Pri kiaj materialoj unuavice temas? Alivorte, kiaj materialoj mankis ĝis nun en la kolekto de via biblioteko?

– La Biblioteko Hector Hodler (BHH) kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko estas la plej ampleksaj kaj tradiciriĉaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo. Miapercepte iliaj havaĵoj bone montras, ke ili estis fonditaj antaŭ la 2-a mondmilito. Kelkaj raraj Esperanto-libroj kaj periodaĵoj mankas en aliaj bibliotekoj, kiuj ekestis nur post 1945. La plej granda parto de la havaĵoj estas identa en ambaŭ bibliotekoj. Pro tiu fakto nur relative malmultaj libroj kaj periodaĵoj mankis en la Kolekto por Planlingvoj. Interesitoj povos tre bone kontroli kaj vidi, kiuj libroj el BHH nun alvenis al la Kolekto por Planlingvoj, ĉar tiuj ricevas same kiel la arkivaĵoj de UEA apartan signon, V75. En Trovanto sub tiu signo oni trovas jam pli ol 150 katalogitajn librojn el la BHH.

Kiom da procentoj el la tuta kolekto de la biblioteko Hector Hodler restas ĉe UEA?

– Mi taksas, ke inter 95 kaj 97 procentoj restas en la BHH de UEA.

Ĉu vi interkonsiliĝis kun UEA pri la estonta sorto de tiu parto de la kolekto, kiun via biblioteko ne transprenis? Kio okazos pri ĝi nun?

– Mi ne interkonsiliĝis kun UEA pri la estonteco de tiu parto de la kolekto, kiun la Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko ne transprenis. Mi legis pri pripensoj, kiuj ekzistas, kaj esperas, ke UEA bone decidos. Miasperte ĉiu persono, kiu vizitis kaj konas BHH, konscias pri ĝia graveco kaj volas, ke ĝi estu laŭeble sekure konservata, bone katalogita kaj facile alirebla. Ankaŭ pro tio mi certas, ke tio estos realigebla.

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2022-07-26 21:02

Multaj esperantistoj versajne pensas, ke transdoni parton de BHH estas bona afero, ĉar 5% libroj kaj dokumentoj troviĝas nun en fidinda loko kaj ni devas ĝoji pri tio.
 
Laŭ mi, ĉi tio estas malĝojigita novaĵo, kiu ĝuste montras la profundon de la krizo en E-movado.
 
Ne estas juste ke plimulto de esperantistoj restis ekstere de decido pri komuna trezoro.
 
Estraro de UEA decidis mem,  sen aŭdi opinion de aliaj E-heredantoj kaj la sorto de 95% de BHH restas nekonata ĝis nun. Terure! Triste kaj hontinde.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-07-26 22:37
Respondo al  Maria Rosa Gomez

Kompreneble vi plene pravas, Maria Rosa.

Kvankam neanoncite, kion oni fakte vidas, estas asocio en likvidiĝo.
En tiaj cirkonstancoj oni povas atendi tiajn aferaĉojn.

Fakte, Duncan Charters, Fernando Maia kaj Martin Schäffer kune kun la nuna Komitato estas la entombigantoj de la asocio, aŭ ĉu eble la vorto “entombiganto” estas tro pasiva, konsiderante, ke tiuj homoj buĉis la asocion?

Francisco Javier Moleón
2022-07-27 13:29
Respondo al  ne-al-cenzuro

> Fakte, Duncan Charters, Fernando Maia kaj Martin Schäffer kune kun la nuna Komitato estas la entombigantoj de la asocio

Oni ne preteratentu aljuĝi honoron al ĉiuj, kiuj meritas ĝin: la antaŭa UEA-estraro sub Mark Fettes (kies ĝenerala sekretario, kaj posta ĝenerala direktoro, estis Martin Schäffer) ekirigis la gajan karuselon jam en 2019: “UEA maldungas oficistojn”, https://www.liberafolio.org/2019/04/02/uea-maldungas-oficistojn/

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-07-27 15:40

Nu, “gaja karuselo”… pli konvenas “altombeja procesio”.

Ni konstatu, ke jam delonge ekzistas en UEA tiu amatoreca pensmaniero, ke universala asocio povus funkcii sen oficistoj.

Renato Corsetti kun grandega malestimo rilatis al la Centra Oficejo kaj estis unu el la centraj figuroj en krizego de UEA ĉirkaŭ 2000, tiel kaŭzante la demision ne nur de direktoro Osmo Buller sed ankaŭ de pluraj aliaj pintaj oficistoj.

Osmo Buller tiam skribis: “la sinteno de Renato Corsetti al la CO estis ĉiam baze negativa. Por li la CO estas balasta burokratiaĵo, kiu rabas rimedojn for de “vera” agado”.

Tiun sintenon Corsetti neniam kaŝis kaj li kaj samaj amatoruloj (tro milda vorto!)sidas en la Komitato kaj kaŭzis nun, ke la laboroj de pluraj generacioj perdiĝis kaj ke de UEA ne pli restas ol poŝtadreso en la TEJO-domo kaj “konsultaj rilatoj kun UN”.
Kaj kompreneble ne forgesu la sakegon da asocia mono, el kiu oni nun povas senavare ĉerpi.

Indas mencii la intervjuon kun Osmo Buller en la finna ” Esperantolehti” el 1996 kiam li fariĝis ĝenerala direktoro de UEA. Titolo de tiu intervjuo estis:”Mi volas kreskigi ĉion”. Kia ambicio kompare kun Schäffer, kiu ĝojas kiel etulo pri frandaĵo pri du sinsekvaj jaroj kun pozitiva saldo, kio okazis nur ĉar oni likvidis la nervocentron de la movado kaj donacis KOVIM-helpon la nederlanda registaro.

Serĉu en Google “Mi Volas Kreskigi Ĉion” kaj vi trovos tiun intervjuon.
Erudiciulo kiel ĉiam, Osmo Buller en ĝi klarigas, ke la obsedado kaj detruemo rilate la Centran Oficejon estas de ĉiuj tempoj.

Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne scias: La skandaloj en UEA sin sekvas en rapidega tempo:
Nun la ĉefdeligitino de UEA por Rusujo en Facebook parolis pri la “la nazioj de Okcidenta Ukrainio” kaj laŭdire se eble eĉ kraĉis pli aĉajn komentojn.
Tio evidente rezultas el la lama fuŝa deklaro de UEA pri “la konflikto”, kiu klare estas signalo al iuj rusaj “samideanoj” supozi, ke UEA estas kvazaŭ dua UN kie oni arde defendu la patrolandon anstataŭ organizo de pacocelantaj esperantistoj.

Francisco Javier Moleón
2022-08-01 15:33
Respondo al  ne-al-cenzuro

Profunde rivela estas komento de Corsetti en la komitata listo: “oni ne findetruu ĝin [UEA] per entirado en tre dividajn decidojn”.

Tiu frazo montras subkonscian konscion ĉe Corsetti, ke oni detruas UEA: findetrui oni povas nur ion, kion oni ekdetruis.

Kompreneble li ne celis tian subkonscian eldiron, sed ĝuste tial subkonsciaj eldiroj estas aparte pruvaj.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-01 15:57

Tre sagace rimarkite – pli atestantaj eĉ pri la nuna stato de UEA kaj ĝia Komitato estas la vortoj de Osmo Buller pro la neagado pri la skandaleca rusa ĉefdelegitino:

” Sed… por mi sufiĉas tiu ĉi diskuto. Se vojmontra al la Komitato estas la banaleco de Renato anstataŭ la veraj interesoj de UEA, estu tiel. En tia Komitato — kiu fakte ne meritas majusklon — feliĉe post kelkaj tagoj mi jam ne plu membros. Post 56 jaroj kiel membro kaj 26 jaroj kiel oficisto mi demandas min, ĉu mia loko entute plu estas en la nuna UEA, ĉar morale ĝi ne plu estas mia.”

Mi volonte donus la plenan mesaĝon de Komitatano Buller, ŝajne unu el la malmultegaj justaj kaj mense sanaj homoj en la komitato – sed oni cenzuras min…

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro