Esperantistoj fieras en Berlino

La GLAT-a Esperanto-Renkontiĝo FIERU! 2022 okazas la trian fojon inter la 20-a kaj la 24-a de julio en la  Esperanto-Stacio ĉe Berlino. La pinto de la renkontiĝo estos la Berlina Pride-parado, en kiu esperantistoj oficiale partoprenos kaj marŝos kun Esperanto-flagoj. Por ekscii pli pri la evento, Libera Folio intervjuis Ralf Froehlich.

Foto de Fieru 2019.

GLAT estas mallongigo por gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (kun transseksuloj).

Libera Folio: De kie venis la ideo por la renkontiĝo kaj kio okazos dum ĝi?Ralf Froehlich: – La Esperanto-Stacio kaj gastigas eventojn de esperantistoj kaj aliaj movadoj kaj kreas proprajn aranĝojn. Nia misio estas kaj subteni Esperanton, la Esperanto-movadon, la regionan kulturon de nia regiono kaj laboron pri homaj rajtoj kaj demokratio. Per Fieru! ni ebligas amuzan kaj malmultekostan kuneston de GLAT-uloj kaj la partoprenon en la fama kaj grandega fiermarŝo de la apuda Berlino.

– Ni plaĝumos ĉe la lagoj ĉe la Esperanto-Stacio kaj ekskursos al interesaj lokoj en la regiono, ekzemple al dulingvaj urboj de la soraba malplimulto. Estus bele se Fieru! iĝus propra eventaro kiun organizas esperantistoj foje en la Esperanto-Stacio, foje en aliaj lokoj.Kial gravas okazigi renkontiĝon por GLAT-uloj en Esperantujo?– Nu, unuavice simple estas maniero kunesti por aparta grupo kiu kutime estas malplimulta. Ni esperantistoj ja konas la liberigan senton kiam oni estas en esperanto-aranĝo kaj ne plu estas sola inter aliuloj, same estas por GLAT-uloj. Krome al la interna ideo de Esperanto ankaŭ apartenas toleremo kaj la rajto vivi laŭ la propra identeco. Do estas grave ke la Esperanto-movado laboru pri tiuj aferoj en diversaj manieroj.

Kiel oni diskonigos Esperanton dum la parado?

– Ni ĉiun jaron formas esperanto-grupon kun flagoj kaj ŝildoj. Tiel Esperanto estas videbla en tiu manifestacio. Kutime berlinaj esperantistoj kaj hazarde ĉeestantaj parolantoj kaj amikoj de esperanto aliĝas al la grupo dum la fiermarŝo. Kiel statas GLAT-uloj en Esperantujo? Ĉu io bezonas plibonigon?

– Esperantujo ja estas spegulo de la cetera mondo. Ekzistas medioj tre akceptemaj kaj respektemaj. Sed ekstrememaj religiaj movadoj aŭ politikaj malamantoj de GLAT-uloj de la ekstera mondo ankaŭ influas al Esperantujo. Imagu kongreson en Rusio en kiu oni anoncus prelegon aŭ kuniĝon de GLATuloj! Estus eĉ danĝere por la partoprenantoj.

– Ankaŭ en sociaj retoj oni facile povas observi kiel esperantistoj partoprenas en la disvastigo de propagando ekzemple de la rusa registaro kontraŭ sendiskriminacia socio. Certe multas GLAT–uloj kiuj ne kuraĝas esti malfermaj pri sia identeco en Esperantujo, sed samtempe multaj partoj de Esperantujo estas bonaj lokoj por sekura vivo de propraj identeco kaj personeco. Indas krome iom pensi pri la fakto ke malmultaj GLAT-aj virinoj videblas en Esperantujo. Ĉu ili ne estas, aŭ ne kuraĝas sin montri? Kion ni povus fari pri tio?

Intervjuis Robert Nielsen

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-07-23 17:40

Eble indas mencii la estiĝkialon de la gejaj ”fiermarŝoj”:

La unua tia marŝo estis organizita post la ”Stonewall Riots” (Stonewall tumulto), okazinta en 1969 dum kiu GLAT-uloj tumultis post policatako kontraŭ la Stonewall Inn, geja trinkejo en Greenwich Village-kvartalo de Malsupra Manhatano, Novjorko.

Poste, ĉiun jaron novaj marŝoj organiziĝis, ankaŭ ekster Usono, por peti atenton pri gejaj rajtoj.
La nomoj de tiuj marŝoj tre variis, ekz. ”Gay Liberation Marches” (gejliberigaj marŝoj) en Usono, Christopher Street Day (laŭ la nomo de la strato en kiu troviĝis la Stonewall Inn) en Germanujo, aŭ Rozkolora Sabato en Nederlando.

Nur poste, la vorto ”Gay Pride” (Geja Fiereco) enmodiĝis kaj internaciiĝis, vorto bedaŭrinde malbone elektita kaj tute ne eksplikanta la celon kaj kialon de tiuj gejaj marŝoj, kiuj ne naskiĝis por ”fieri” sed por postuli samrajtecon.

Kiu volas legi iom pli pri la historio de tiuj marŝoj, serĉu, ekz. en la anglalingva Vikipedio ”Pride parade” kaj ”Stonewall riots”.

Bedaŭrinde, la iamaj ”gejliberigaj marŝoj” en multaj landoj ne nur en la opinio de aliseksamuloj sed ankau laŭ multaj GLAT-uloj ĉiam pli similas al ekstravagancaj festegoj anstataŭ marŝoj kun la celo postuli samrajtecon.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro
Vilius Normantas
Vilius Normantas
2022-07-24 0:19

Jen, ecx mi – acxa dekstrulo – havas nenion diri kontrau samseksemuloj. Tiom kutima kaj ordinara igxis cxi tiu afero. Do estu felicxaj, kaj amu unu alian 🙂

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-07-24 2:45
Respondo al  Vilius Normantas

Ĉu vi pensas, ke ĉiu samseksamulo estas maldekstra? 😉

Kaj kial dekstruloj estus aĉaj? Aĉaj estas la ekstremistoj – dekstraj aŭ maldekstraj.
Verdire al mi ne plaĉas la divido dekstra-maldekstra kaj ĝi estas eksmoda jam mi opinias: Homoj povas havi samtempe starpunktojn kaj dekstrajn kaj maldekstrajn.