TEJO esperas je mondonaco de ESF aŭ UEA

Post la perdo de la ĉefa enspezo, subvencio de EU, TEJO devis krei novan buĝeton por 2022. La nun prezentita buĝeto por la kuranta jaro prognozas deficiton de 31 000 eŭroj kaj nun dependas de nova subvencio de ESF aŭ UEA. Tamen malcertas ĉu TEJO ricevos tiun monon.


La 8-an de majo, la prezidanto de TEJO, Léon Kamenický, anoncis gravan problemon: TEJO ne ricevis la administran subvencion de 85 000 eŭroj, kiu devus kovri 58% de la ĉi-jara enspezo de la asocio. Li tiam diris ke la estraro jam komencis trovi solvon kaj prezentos novan buĝeton al la komitato ĝis la 25-a de majo.

Tiu limdato kongruis kun voĉdono de la komitato en januaro, kiu postulis ke la estraro prezentu novan buĝeton ene de tri semajnoj post kiam estos konata la rezulto de la peto por administra subvencio. Sed tiu dato venis kaj pasis sen buĝeto aŭ ĝisdatigo. Fakte neniu el la estraro aŭ komitato publike rimarkigis pri la maltrafita limdato ĝis la 21-a de junio, kiam post kritiko en la Telegramo-babilejo, Kamenický skribis ke la estraro prilaboras la problemon kaj bezonas pli da tempo.

La nova buĝeto finfine estis prezentita la 23-an de julio dum komitatkunsido, kiam la kasisto Veronika Venislovas legis ĝin al la komitato (komitatanoj ricevis kopiojn nur post la kunsido). Entute TEJO planas elspezon de 139 973 eŭroj, sed enspezon de nur 108 732 eŭroj, kio signifas deficiton de 31 241 eŭroj. Veronika Venislovas diris ke la deficito estas ”dolora sed travivebla” kaj ĝi ne mortigos TEJO-n, ĉar la kapitalo de la asocio je la fino de 2021 estis 161 751 eŭroj.

La prezento de la nova buĝeto enhavas la originalan buĝeton por faciligi komparadon inter la du. Sed fakte estas kelkaj eraroj enla nun montrata “originala“ buĝeto kompare kun tiu prezentita al la komitato en januaro. La plej granda kaj plej grava diferenco estas ke en januaro la buĝeto prognozis profiton de nur 377 eŭroj, sed laŭ la nun montrata ”origina” buĝeto, oni prognozis profiton de 5 352 eŭroj. En januaro, la buĝeto diris ke oni elspezos 30 000 eŭrojn por la programisto de AKSO, sed la nuna teksto asertas, ke temis pri 20 000 eŭroj. La sumo de 9 500 eŭroj por vojaĝkostoj al estraraj kunsidoj estas misprezentita kiel 12 000 eŭroj kaj la atendata profito de IJK estas prezentata kiel 2 000 eŭroj, kvankam en la vera originala buĝeto aperis 4 000 eŭroj. Neniu rimarkigis la erarojn dum la kunsido.

Foto de la komitatkunsido de TEJO

La plej granda ŝanĝo inter la januara kaj julia buĝetoj estas nove buĝetita subvencio de 35 000, kiun oni esperas ricevi de ESF – sed estas malklare, ĉu TEJO fakte ricevos ĝin. La buĝeto enhavas la jenan komenton: ”Ni petis subvencion de ESF kaj estas atendantaj la respondon kaj ni estas en konversacio kun UEA pri aliaj ebloj.”

Veronika Venislovas agnoskis ke la estraro ankoraŭ ne ricevis respondon de ESF al la peto, sed esperas ricevi ĝin antaŭ la komenco de septembro.

Hans Becklin, komitatano B, esprimis sin iomete skeptike pri la ŝanco ricevi 35 000 eŭrojn. Li demandis, kio okazos se la subvencio de ESF ne venos, aŭ ne estos tiel granda kiel atendate. Kio estus forigita el la buĝeto?

La kasisto Veronika Venislovas diris, ke ŝi ne povas respondi, ĉar la tuta estraro devus kune decidi. Becklin diris ke se la estraro certas ke ili ricevos tiom da mono, li subtenas la buĝeton, sed se ne, li volas malpli da dungoj, ĉar pli granda deficito estus neakceptebla al li.

La prezidanto de TEJO, Léon Kamenický, diris ke li havis longan kunsidon kun UEA pri la financaj problemoj, kaj UEA pretas helpi TEJO-n, oni devas nur konsenti pri la grandeco de la sumo kaj la kielo de ĝia uzo. Do, se subvencio ne venos de ESF, ĝi laŭ li povus veni de UEA. Li diris ke estas ankaŭ ”aliaj rimedoj”, kiuj tamen ankoraŭ ne estas publikaj.

La proponataj elspezoj estas preskaŭ la samaj kiel en la malnova buĝeto. Fakte oni eĉ plialtigas la salajron de la dungitoj, ĉar la leĝa minumuma salajro estis altigita. Ne estas maldungoj, sed la kontrakto de la komunikisto finiĝis en junio kaj oni ne dungos novan. TEJO ankoraŭ dungos kvar duontempajn oficistojn – pri eksteraj rilatoj, subvencipetiston, kunordiganton de volontuloj kaj programiston de AKSO. Malgraŭ la manko de komunikisto, la elspezoj por oficistoj do kreskis de 80 700 eŭroj al 82 241 eŭroj.

Veronika Venislovas diris ke maldungoj ne nepre ŝparus monon, ĉar ne eblas tuj maldungi iun aŭ rompi la kontrakton. Maldungi la oficistojn pri eksteraj rilatoj aŭ subvencipetistojn laŭ ŝi povus malaltigi la enspezon de TEJO, kaj sen kunordiganto de volontuloj, estraranoj devus dediĉi multe da tempo al tiu tasko, kio malfortigus la agadon de TEJO.

Ŝi skribis al la komitato: ”Veras, ke tiel ni riskas havi iom pli grandan financan perdon en ĉi tiu kalendara jaro, sed mi forte kredas ke de longtempa vidpunkto tio malpli endanĝerigas la futuron de la organizo.”

La dua plej granda ŝanĝo estas la atendita enspezo de donacoj al TEJO. En januaro oni atendis €1000, sed en julio oni atendas €8000. Venislovas diris ke oni jam superis €1000, kaj la estraro sentas memfide ke la kampajno sukcesos atingi la pli altan celon. Alia ŝanĝo estas la ŝparo de preskaŭ €10 000 per malaltigo de elspezo por vojaĝkostoj al renkontiĝoj.

Patricio Iglesias, komitatano B, atentigis ke ne eblas voĉdoni pri buĝeto post nur 20 minutoj da legado, do anstataŭ tuj voĉdoni dum la kunsido, oni malfermis septagan debatan fazon. La komitato voĉdonos pri la buĝeto inter la 31-a de julio kaj la 9-a de aŭgusto.

Aliaj temoj diskutataj dum la komitatkunsido estis ĉu JES estu organizata ĉi-jare de TEJO (ĉar PEJ kaj GEJ ne volas) kaj la granda malfruo de Kontakto. Neniu numero de Kontakto por la jaro 2022 ankoraŭ aperis, malgraŭ ke pli ol duono de la jaro jam pasis. Oni akceptis la aliĝon de Indonezia Esperantista Junulara Organizo kiel nova landa sekcio de TEJO.

La komitato ankaŭ elektis novan estraron, kiu ekoficos la 1-an de septembro, kaj ĉiuj naŭ kandidatoj estis elektitaj laŭ pli frue prezentita propono.

La nova prezidanto estos Albert Stalin Garrido, pli frue intervjuita en Libera Folio, la kasisto estos Wilson Foo Yu Kang, la ĝenerala sekretario estos Tobiasz Kubisiowski, kaj la du vicprezidantoj estos Valentin Ceretto Bergerat kaj Tyron Surmon. Estos kvar senoficaj estraranoj: Luana Araújo de França, Patricio Iglesias, Nicolas Kasolene kaj David Ruíz Sánchez.

Robert Nielsen

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-07-27 13:27

Se la onta prezidanto de TEJO, Albert Garrido estas taŭga, fidinda homo, donu trijaran mandaton al li.
La problemoj de TEJO ŝuldiĝas grandparte al malkontinueco pro tro rapide ŝanĝiĝantaj estraroj, manko de okupiĝo pri bazaj aferoj kaj tro granda okupiĝo pri randaferoj.

Plej trafa ekzemplo de tio estas, ke oni okupiĝis pri rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj kaj pluraj politiksociaj aferoj dum la membraron – supozeble ja la ekzistokialo de TEJO – oni neglektis kaj pagantaj membroj kaj abonantoj la tutan 2022 ne ricevis novan (revuon) Kontakton.
Tio estas absoluta malestimo de la membroj kaj abonantoj, kaj la neapero de tiu revuo devintus esti prioritato kaj tuj prizorgata.

Estas nekredebla hontaĵo, ke organizo, kiu devus reprezenti la junulojn, tiom neglektas ilin.

Ĉu entute iu en TEJO prenas sur sin la respondecon de tiu neapero de Kontakto aŭ ĉu almenaŭ iu povus ekspliki la kialon de tiu fuŝado?

Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2022-07-27 15:04

Mi certas ke mono por subteni TEJO troviĝos. Bedaŭrinde, por savi kulturan E-heredaĵon, ne. 

Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2022-07-27 23:30

Konsentas mi kun Hanso. Komprenante, ke ESF ne povis, laŭ mia kompreno, helpi konservi la C.O., mi same komprenas, ke ESF ne povos kontribui al la buĝeta problemo de TEJO.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-07-28 8:00
Respondo al  Keneĉjo Goldbergo

Vicprezidanto de ESF estas Mark Fettes per kiu la detruo de UEA komenciĝis. Prezidanto estas Humphrey Tonkin, kiu – kia koincido – prenis la prezidantecon post la komunista puĉo kontraŭ la antaŭa, jugoslava prezidanto de UEA, Ivo Lapenna.

Kaj ni rigardu iom pli proksime: Ho, sur la paĝaro de “Esperantic Studies Foundation” ankaŭ paradas Hans Becklin, Duncan Charters, Martin Schäffer, kaj Bernhard Tuider (ĉi-lasta de la aŭstra nacia biblioteko).

Oni devas esti blinda por ne rimarki – ni diru singarde – “iun interplektiĝon”.
Sendube nur la pinto de glacimonto.

Do neniel surprizas min la nehelpo de ESF.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-07-28 18:21
Respondo al  ne-al-cenzuro

> post la komunista puĉo kontraŭ la antaŭa, jugoslava prezidanto de UEA, Ivo Lapenna.

Komunisma puĉo kontraŭ Lapenna?

Aŭ vi misskribis, aŭ vi estas tre misinformita.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-07-28 20:43
Respondo al  Yves Bellefeuille

Ho, mi forgesis, ke povas ekzisti diversaj versioj de la realo… vi verŝajne ankaŭ kredas je la speciala operaco de Putin…

Cetere S-ro Bellefeuille, anstataŭ fari nur aserton, via komento multe pli valorus, se vi alportus faktojn, kiuj pruvas vian aserton.

Laŭ mia scio, nerefuteblaj faktoj, kiuj subtenas vian aserton, ke mi estas misinformita, ne ekzistas.

Ivo Lapenna parolis pri komunista puĉo kaj mi plene komprenas kial.
Mi akceptas, ke vi povas malsamopinii, sed mi ne kredas, ke vi povos liveri pruvojn, kiuj montros, ke mi estas “tre misinformita”.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro