Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Kategorio: historio

Titus Brandsma – nova esperantista sanktulo

de Libera Folio je 2022-05-24

La katolika esperantisto Titus Brandsma kontraŭlaboris la naziajn okupantojn en Nederlando dum la dua mondmilito. Pro tio li estis sendita al koncentrejo, kie li pereis en 1942. Nun la papo deklaris lin sanktulo.

Hispanaj esperantistoj – fortaj pro diverseco

de Libera Folio je 2022-04-262022-04-27

Kiom diversaj estis la  fruaj esperantistoj en Hispanio? Ĉu ili plej ofte kunlaboris aŭ kverelis? Kiel tio influis la postajn rilatojn dum malfacilaj historiaj periodoj? Jen demandoj interesaj el scienca vidpunkto, kiujn respondas nova studo pri historia sociologio. Roberto Garvía verkis la plej kompletan libron pri la hispana Esperanto-movado ĝis 1936.

Anarkiistaj idealoj kongruis kun interna ideo

de Libera Folio je 2022-03-232022-03-23

Kiam komenciĝis la rilato inter Esperanto kaj anarkiismo? Kial la ”liberecanoj” ekinteresiĝis pri la internacia lingvo? Javier Alcalde verkis detalan esploron pri tiu temo kaj rakontis pri sia verko en intervjuo de Libera Folio.

Studenta movado en la ombro de la ŝtato

de Libera Folio je 2022-03-142022-03-15

La Esperanto-movado dum kelkaj postmilitaj jardekoj estis forta en kelkaj landoj de la tiama sovetia bloko, kaj precipe en Pollando. Esperanto donis ŝancon pri internaciaj kontaktoj eĉ trans la fera kurteno. Samtempe la Esperanto-movado estis uzata de la regantoj por propagando, observata kaj kontrolata de la ŝtato. Jarek Parzyszek rakontas pri siaj spertoj en la pola studenta movado.

Junaj esperantistoj ekde 1878 iĝos libro

de Libera Folio je 2022-02-212022-02-21

La ŝanĝiĝantaj kulturoj, moroj, kaj agadoj de junaj esperantistoj dum diversaj epokoj estos en la centro de planata verko pri la historio de la junulara movado. Estos esplorata interalie la junulara lingvaĵo tra la jaroj kaj la signifo de muziko en la movado. La libro aperos ankaŭ en aliaj lingvoj.

Antaŭ 100 jaroj: Ruslando malsatas

de Libera Folio je 2022-01-262022-01-26

En februaro 1922 la usona periodaĵo Amerika Esperantisto aperigis alvokon sendi helpon al malsatantoj en soveta Ruslando. En la rubriko ”Antaŭ cent jaroj” ni republikigas diversmaniere atentindajn elĉerpaĵojn el Esperanto-gazetoj.

Cent jaroj da sennaciismo

de Libera Folio je 2021-12-312022-01-26

En la finiĝanta jaro festis sian centjariĝon la ĉefa konkuranto de UEA – Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu fine de la 1920-aj jaroj havis pli ol 6 000 membrojn. Nun restas malpli ol 500. La asocio estas sentabua kunvenejo de malsamideanoj, kiuj kontraŭas ĉian ekspluatadon, rakontas Vinko Markovo.

Antaŭ 100 jaroj: Privat pri decembro 1859

de Libera Folio je 2021-12-202022-01-26

En la arkivo de la ne plu aktiva Esperanto-klubo de Lund troveblas kolekto de valoraj periodaĵoj de diversaj jardekoj. Dum la venonta jaro ni en la rubriko ”Antaŭ cent jaroj” republikigos diversmaniere atentindajn elĉerpaĵojn. En decembro 1921 Edmond Privat en la ĉefartikolo de la revuo Esperanto memorigis pri la signifo de la ĉefa Esperantista festotago.

Rigardo malantaŭ la sanktulan bildon

de Libera Folio je 2021-12-152022-01-26

Zamenhof, kun sia nedecidema karaktero, estis sub forta influo de la francaj korifeoj de la movado, kaj se tiuj opiniis, ke iuj partoj de la lingvo malhelpas oficialan akcepton de Esperanto, li pretis ignori la Sanktan Fundamenton. La artikolo de Jouko Lindstedt celas prilumi la veran Ludovikon okaze de lia naskiĝtago.

SAT en Leningrado kaj proleta biciklado tra Azio

de Libera Folio je 2021-12-112022-01-26

La SAT-kongreso en Leningrado en 1926 kaj la bicikla vojaĝo de Lucien Péraire al Eŭrazio en 1928-1932 estos du el la temoj de universitata studtago en Parizo. La aranĝo okazas lige kun la 100-jariĝo de SAT kaj celas konigi la historion de la laborista Esperanto-movado al la ekstera publiko.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 Paĝo 2 Paĝo 3

Lastaj komentoj

  • duonfidela pri UEA vizias pri misio: “Kiel oni povis atendi, flanke de UEA neniu komentis tiun ĉi aŭ alian UEA-rilatan artikolon. Se UEA funkcius kiel normala…” jun 13, 10:54
  • Seikou pri Kiu respondecas pri Esperantaj arĥivoj?: “Publikaj arĥivejoj interŝanĝas nenion, ĉar ili respondecas ĉefe pri unikaj originalaj dokumentoj: kontraŭ kio interŝanĝi asemblean protokolon de asocio aŭ…” jun 11, 05:13
  • Sxandor Hideg pri Kiu respondecas pri Esperantaj arĥivoj?: “Bedaŭrinde granda parto de kolektaĵoj de forpasintaj esperantistoj iras al rubujo, domaĝe, ĉar aliloke ili estus volonte legataj. Arkivejoj interesiĝas…” jun 9, 07:53
  • Esperanto klubo Tübingen pri Murdita esperantisto honorata en Majorko: “@redakcio Amikoj, koran dankon pro tiu kortuŝa kaj bela artikolo. Ĉu eblas, ke vi estontece uzos kradvortojn kiel #Esperanto #lang_eo…” jun 8, 11:59
  • Yves Bellefeuille pri UEA vizias pri misio: “> Ĉar tamen la kontoj de UEA estas publikaj kaj ne malmultaj esperantistoj ion komprenas ankaŭ pri mono, kiel la…” jun 5, 17:18

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • Kiu respondecas pri Esperantaj arĥivoj?
  • UEA vizias pri misio
  • Strategia Laborplano por konsidero
  • Murdita esperantisto honorata en Majorko
  • Verko de malaperigita esperantisto ĉe Netflix

RSS Global Voices Esperanto

  • Knabina edukado povas sproni transformiĝon de Afriko
  • Kial la baŝkira bando Ay Yola kaj ilia furoraĵo ‘Homay’ ne plaĉis al kelkaj baŝkiroj
  • En Gvadelupo, ‘Kreolaj ĝardenoj’ donas lecionojn pri klimato en solidareca spirito

RSS La Ondo de Esperanto

  • La Sep Valoj: Esperanto-traduko de la centra mistika verko de Bahá’u’lláh
  • La 110a UK en Brno: Ses semajnoj ĝis la kongreso
  • Kunfluo: Ĉiutaga informilo de BET-59

RSS TEJO

  • Malferma alvoko – TEJO-estraranoj 2025 – 2026
  • Revuo Kontakto de TEJO serĉas novan Redaktoron
  • TEJO kaj FoJE kune luktas kontraŭ internacia lingva diskriminacio

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 504 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT