Cent jaroj da sennaciismo

En la finiĝanta jaro festis sian centjariĝon la ĉefa konkuranto de UEA – Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu fine de la 1920-aj jaroj havis pli ol 6 000 membrojn. Nun restas malpli ol 500. La asocio estas sentabua kunvenejo de malsamideanoj, kiuj kontraŭas ĉian ekspluatadon, rakontas Vinko Markovo.

La fondintoj de SAT dum la Universala Kongreso en Prago 1921.

Antaŭ cent jaroj, en 1921, estis fondita Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Ni petis la prezidanton de la plenumkomitato de SAT rakonti pri la historio kaj perspektivoj de la organizaĵo, kiu dum jarcento estis la ĉefa alternativo al la politike neŭtrala UEA.

Libera Folio: Kio estas SAT? Kion ĝi celas kaj kiel ĝi malsamas al UEA?

Vinko Markovo: – Sennacieca Asocio Tutmonda estas interŝanĝejo por malsamideanoj, kiuj deziras malferme dividi spertojn kaj ideojn pri la plej taŭga maniero konstrui solidarecan mondon, sen klasa aŭ alitipa homekspluatado. SAT-anoj estas bonvenaj pridiskuti ĉiujn temojn, eĉ la plej politikajn. Tiel ĉiu unuopa membro povas per komparo de faktoj kaj ideoj riĉigi sian propran perspektivon kaj pliefikigi sian ĉiutagan agadon. Ĝenerale, en SAT la tendenco estas pli maldekstra ol en aliaj asocioj uzantaj Esperanton.

Kiuj estas la ĉefaj aktivaĵoj de SAT? Kiel statas la aferoj de SAT hodiaŭ rilate al financoj, revuo, ejo kaj kongresoj?

– SAT eldonas la dumonatan gazeton Sennaciulo, kun proksimume 40 paĝoj, en kiu la legantoj kaj kontribuantoj povas libere interŝanĝi opiniojn pri ĉiuj temoj, kiujn ili pensas traktindaj. Ĉu pri propra agado, ĉu pri ĝeneralaj mondproblemoj, ĉu pli pri lokaj aŭ fakaj aferoj. Ĝi plie eldonas librojn, nun plejparte pere de sia Eldona Fako Kooperativa. Aparte grava estis la reeldono de PIV en la jaro 2020.

– Finance la asocio bonfartas. La donacemo de multaj malavaraj kamaradoj ebligas konservadon de sistemo, en kiu neniam malfacila financa situacio de unuopulo estas baro al aliĝo.

Vinko Markovo. Foto el prelego en Youtube.

– La pariza sidejo fariĝis stokejo kaj arkivejo, en kiu estas tenataj libroj, gazetaj kromekzempleroj kaj historiaj dokumentoj. Unu el tiuj, kiuj dum la lastaj jaroj profitis la eblon esplori en tiu arkivo, estis Mikaelo Bronŝtejn, por la preparo de sia ĵus premiita romano “Mi stelojn jungis al revado”.

– La ĉeestaj SAT-kongresoj ĝenerale kunigas centon da partoprenantoj. Escepte multnombre vizitata estis la SAT-kongreso en Barcelono, kun 220 aliĝintoj en 2019. Tie, apud viglaj debatoj pri la situacio en Katalunio kaj Norda Koreio, estis riĉa kultura programo: koncertoj de Jomo kaj de Kaj Tiel Plu, teatraĵo kaj kabaredaĵoj de Saŝa Pilipoviĉ, pupteatra spektaklo pri esprimlibereco, kiu antaŭe kaŭzis enkarcerigon de membroj de la kompanio, kaj lirika spektaklo de Miguel Fernández, prezentanta la freŝe eldonitan poemaron Rev-ene.

– En 2021 sentiĝis jam ĝenerala laciĝo de ĉiuj pri nur-retaj eventoj. Espereble, post kelkaj monatoj eblos al vojaĝemuloj denove fizike renkontiĝi en Moskvo, kie estas organizata la venonta SAT-kongreso.

Kial oni aliĝu al SAT? Ĉu oni bezonas iun vidpunkton por membriĝi, rilate al sennacieco, socialismo, anarkiismo…?

– Oni aliĝu al SAT unuavice por praktikadi Esperanton diskutante sentabue pri plej diversaj temoj. Tute ne necesas havi jam formitan vidpunkton pri sennacieco, socialismo, anarkiismo, pacismo, virinaj rajtoj, veganismo aŭ mediprotekado. Por homoj sen antaŭaj scioj pri tiuj temoj, SAT estas la ĝusta loko por renkonti diversajn unuopajn aktivulojn el iu specifa tendenco. Cetere, membreco en SAT tute ne malhelpas ankaŭ aktivi en aliaj Esperanto-asocioj.

Kiom da membroj havas SAT? Ĉu estas kresko aŭ malkresko?

– Fine de majo 2021, SAT havis iom malpli ol 450 membroj. Dum la lastaj du jardekoj okazis malrapida malkresko, ja antaŭ 20 jaroj aperis 881 nomoj en la SAT-adresaro. Ĉiujare dudeko da novuloj aliĝas, sed ne ĉiuj el ili fariĝas daŭraj aktivuloj. Aliflanke multaj delonge fidelaj membroj iom post iom malaktiviĝas pro aĝo kaj rilataj sanproblemoj, antaŭ ol definitive malaperi. Plie SAT kiel aliaj tradicitipaj asocioj suferas pri la emo de multaj homoj prefere aktivi kadre de malpli formalaj, foje projekt-bazitaj grupoj.

– Tamen la proporcio de mezaĝaj aktivuloj kreskas ene de SAT. En 2003 estis nur unu dudekjarulo en la Plenum-Komitato (PK), kaj preskaŭ ĉiuj ceteraj membroj estis emeritoj. Nun nur unu PK-ano estas emerita, kaj duono de la PK konsistas el homoj, kiuj aĝas inter 35 kaj 40 jaroj. Feliĉe inter la nunaj membroj nun ankaŭ estas kelkaj dudekjaruloj !

Kio estis la celo de SAT en 1921? Ĉu ĝi sukcesis atingi ĝin?

– La celo de SAT en 1921 estis utiligi Esperanton por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda. Tiu ĉi frazo eltenis la tutan jarcenton malgraŭ viglaj diskutoj post la falo de la Berlina muro. Kaj kiel ĉiuj certe povas mem sperti en sia ĉiutaga vivo, la kapitalisma homekspluatado daŭre ekzistas, sed SAT neniam celis tutsola malaperigi ĝin.

– La celo de SAT ekde la komenco estis pli larĝe eduka, kun spaco dediĉita al pli vasta laborista klerigo. En ĝiaj organoj ĉiam estis bonvenaj beletraĵoj, ĉu tradukitaj el naciaj lingvoj, ĉu originale verkitaj de esperantistoj. Per sia eldona agado ĝi sendube kontribuis al malfermo de la mensa horizonto de siaj membroj, kaj eĉ de la tuta esperantistaro.

Kiuj estis la plej gravaj atingoj de SAT dum la pasintaj cent jaroj? Kiuj estis la plej gravaj eraroj aŭ malsukcesoj?

– SAT sukcesis fariĝi daŭripova interŝanĝejo. Malgraŭ okazaj esprimoj de maltoleremo en ĝiaj vicoj, ĝi estas loko, kie eblas praktike uzi Esperanton dum malfermaj diskutoj pri multaj aferoj. Tiu ĝenerale supertendenca etoso praktike estas videbla en ĝia eldona laboro, kie aktivuloj kunlaboras tute sendepende de eventualaj politikaj preferoj. Krome SAT grave rolis en la normigo de la nun uzata Esperanto per la produktado de la Plena Vortaro kaj de ilustrita posteulo, PIV.

Sovetia stampo eldonita okaze de la SAT-kongreso en Leningrado 1926.

– Ĝi ankaŭ signife kontribuis al la frua diskonigo de la degenero de Sovetio sub la regado de Stalino. Tamen necesas agnoski, ke tio okazis koste de skismo, kiu entute kreis dum jardekoj etoson de malŝato al politikaj debatoj, precipe ĉe tiuj kamaradoj kiuj rekte travivis la ŝokan sperton de la skismo. Unu el la rezultoj de tio estis la ne tre vigla apogo de SAT al la hispana revolucio de 1936-1939, foje kun preskaŭ rasismaj argumentoj pri diferenco de temperamento inter SAT-anoj el nordo kaj sudo de Eŭropo. Sed ankaŭ pri tio malfacilas ĝeneraligi, ĉar samepoke unuopaj SAT-anoj tre aktive enplektiĝis en tiuj eventoj.

– En 1968, la redakcio de Sennaciulo rifuzis aperigi artikolon kritikantan la okazigon de la UK en Madrido sub la alta protektado de Francisco Franco. Nur pasintjare, okaze de la centjariĝo de ĝia aŭtoro, Eduardo Vivancos, tio estis plene riparita per publikigo en Sennaciulo. Indas substreki, ke malgraŭ tiu neaperigo Vivancos restis aktiva SAT-ano, kiu eĉ organizis la unuan ekstereŭropan kongreson en Toronto en 1973.

Kiel aspektas la estonteco por SAT?

– SAT, kiel ĉiuj asocioj, frontas nun, aldone al la lingvaj kaj ŝtataj baroj, kiuj bedaŭrinde multloke fariĝas denove malfacile traireblaj, teknologiajn obstaklojn kiuj plu disigas homojn diversgrade lertajn pri orientiĝo en ĉiuj ekzistantaj retaj komunumoj. Tamen de pli ol dek jaroj ĝi nun funkcias ekskluzive pere de volontula laboro, kaj povas sin apogi sur serioza reto de divers-profilaj aktivuloj. Unu el la agadkampoj, kie lastatampe okazis granda progreso, estis la nutrado de jutuba video-kanalo, en kiu pli ol 50 filmetoj estis enmetitaj en 2021.

– SAT staras sur bazo firmigita de la laboro plenumita dum la unua jarcento de ĝia ekzisto, kiu plu meritas diskonigon kaj detalan pristudon. Se konsideri la tutmondajn defiojn, kiuj trafas la nunan homaron, ne mankas laboro por la venontaj generacioj de kuraĝuloj, konsciaj ke gutoj malgrandaj, konstante frapantaj, fine traboros la monton granitan.

Intervjuis Robert Nielsen

42 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Paul Joseph Desailly
2021-12-31 8:34

Antau ol SATanighi en 2017 mi erare supozis ke chiuj el ili (krom mi) estas ateistoj. Mi ankorau konjektas ke malmultaj SATanoj estas adeptoj de organizitaj religioj sed tio ne malhelpas por de tempo al tempo trovi en SENNACIULO, almenau dum mia abon-tempo, artikolojn kun religia au spirita etoso. Nenio estas tabua kiel Vinko diris.

dieter rooke
2021-12-31 13:04

Anstatau intervjui la prezidanton de PK el SAT – pli konvenus
al la spirito de SAT fari intervjuon kun simpla membro . En SAT ne ekzistas ” malsamideanoj ” sed diversaj frakcioj . Char “S-ano ” ja estas sinonimo de malkrokodilo . Tutcerte ekzistas tabuo en SAT : ghi estas la dua regulo el legho de Tonjo

Kani
Kani
2021-12-31 13:37

Bonega intervjuo. Estas klara kaj prava rigardo al la organizo.

Tauhro
Tauhro
2022-01-01 18:13

Nunaj aktivuloj de SAT ofte ripetas, ke la celo de SAT estas kunigi laboristojn pere Esperanto. Sed ekzistas ja laboristoj, kies sola aspiro estas farighi siavice ekspluatistoj. Multaj el ili estas kontentaj pri la nuna maljusta socisistemo.
Chu povas esti pli saghe simple kunigi homojn, kiuj deziras shanghi la nunan grandan frenezulejon, sen akcento pri klasoj k klasbatalado?

Gary Mickle
Gary Mickle
2022-01-02 7:01
Respondo al  Tauhro

Laboristoj, kiel ĉiuj sociaj grupoj, estas tre diversaj, ankaŭ en sia rilato al klasbatalo. Fakte, kiel la praktiko montras, ankaŭ la SAT-anoj, kiuj foje debatas pri tio, ĉu la tradicia elstarigo de la klasbatala motivo ĝustas. Unu plia rimarkindaĵo estas, ke – alie ol en la 1-a duono de la 20-a jarcento – la “kernaj tavoloj” de la monda proletaro nun plejparte ne vivas tie, kie SAT (aŭ entute esperantuloj) troviĝas.

dieter rooke
2022-01-02 11:13
Respondo al  Gary Mickle

Pro la klasbatalo SAT skismis ( legeblas ties tragedia historio

en jhus premiita romano de M. Bronshtein = Mi stelojn jungis al revado) La kerna tavolo de monda proletaro plejparte vivas tie , kie plej furioze progresis kapitalismo .

Tauhro
Tauhro
2022-01-02 14:13
Respondo al  Gary Mickle

> la “kernaj tavoloj” de la monda proletaro nun plejparte ne vivas tie, kie SAT (aŭ entute esperantuloj) troviĝas.<
Gary, bonvolu klarigi chi tiujn vortojn.
Kaj ankorau estas unu demando al vi: kiel vi rilatas al tiaj vortoj de Lanti?
“La malrapida disvastigho de E-o pruvas, ke la proletaro restas inerta elemento netauga por starigo de mondpaco lau SAT-aneca metodo”

Gary Mickle
Gary Mickle
2022-01-03 7:37
Respondo al  Tauhro

Per “kernaj tavoloj” mi celis la manlaboristaron laborantan en grandaj industriaj entreprenoj, kiu historie tendencis evoluigi klaskonscion iom pli frue ol aliaj grupoj. La plej multnombra laboristaro tiuspeca vivas hodiaŭ en aziaj landoj, ne en Eŭropo, kie Esperanto (kaj SAT) plejparte ekzistas.
Pri la Lanti-citaĵo: mi ne scias, el kiu verko kaj kiu jaro ĝi devenas, sed mi ne opinias mirige, ke Lanti diris ion tian. Kiam SAT fondiĝis, en 1921, la esperoj kaj pri monda revolucio kaj pri la disvastiĝo de Esperanto ĉie en la mondo, ne nur inter laboristoj, estis altegaj. Jarojn poste oni devis pli sobre juĝi pri ambaŭ aferoj.

Tauhro
Tauhro
2022-01-03 10:33
Respondo al  Gary Mickle

Dankon pro via respondo.
Se multenombra parto de sat-anoj, SAT kiel diris vi, trovighas en Europo, kaj multenombraj laboristoj vivas ekstre, sekve SAT vershajne ne konsistas el laboristoj kun klasaj celoj. Por kio tiam sat-anoj rememoras pri Laboristaro tutmonda, kiu nun ne ekzistas?
Se mem fondinto de SAT komprenis, ke proletaro ne povas esti tauga elemento por SAT, kial nunaj sat-anoj tiel insiste sekvas tian linion?

.kardo.
.kardo.
2022-01-03 23:05
Respondo al  Tauhro

Stranga pensmaniero el logika vidpunkto.
Do, se mi bone komprenas vin, se Lanti diris ion ajn, ie ajn, iam ajn, la laboristaro devas ĉesi sian reciprokan klerigadon ĉe SAT?
Kaj se estas pli de apartenantoj al la tradicia proletaro en Azio ol en Eŭropo, la ĉielaj eŭropaj laboristoj devas rezigni agi kune?
Dank’al homa racio, ni la laboristoj ne sekvas tian strangan logikon.

Tauhro
Tauhro
2022-01-03 23:19
Respondo al  .kardo.

Bonvolu ekspliki al mi – kial ne povas batali kune chiuj homoj, kiuj strebas al unu komuna celo: pensiuloj, invalidoj, senlaboruloj ktp ne nur laboristaro? Por kio oni faras akcenton al laboristoj?

Bufoncxasisto
Bufoncxasisto
2022-01-04 11:58
Respondo al  .kardo.

Kial vi imagas bufonon kun nestranga pensmaniero kaj logika vidpunkto?

Tauhro
Tauhro
2022-01-04 12:14
Respondo al  Bufoncxasisto

Vi nomis min Gonella (nomo de fama Bufono), pensante ke mi estos ofendita. Sed vi eraris, mi ghojas pri tio, char ech plej orgojlaj k aplombaj sinjoroj estis humiligitaj antau lia logiko k akreco de lia menso.
Sekva fojo, se vi volos ofendi min – pensu pli bone.

Gary Mickle
Gary Mickle
2022-01-04 8:35
Respondo al  Tauhro

Lanti ne diris, ke la proletaro ne taŭgas por SAT. La vortoj de Lanti, kiujn vi citas, rilatas evidente al esperataj revoluciaj ŝanĝoj en la mondo, kiuj alportus mondan pacon. Lanti konstatas, ke la tempo por tio ankoraŭ ne venis. La laboristaro kompreneble plu ekzistas. Eĉ en “riĉaj” landoj, kie ne plu en granda skalo ekzistas tiu aparta klaskonscia kulturmedio laborista, en kiu SAT ekvivis, ekzistas denove kreskanta distavoliĝo de la socio, posedantoj kaj neposedantoj, salajruloj, kies labor- kaj vivkondiĉoj malboniĝas.

Tauhro
Tauhro
2022-01-04 11:45
Respondo al  Gary Mickle

>Lanti ne diris, ke la proletaro ne taŭgas por SAT.< Se vi opinas, ke SAT estas organizajho nur por disvastigi E-on inter laboristoj, tiam jes ne gravas kia estas nuna proletaro. Sed SAT estas la organizajho, kiu destinas al pli altaj celoj.Lanti ankau diris, ke la proletaro, kiel tuto, ne konsistigas progresigan faktoron en la procezo historia. Kaj se vi memoras unu el celoj de SAT estas – alkonduko de homaro al kiel eble plej alta shtupo de civilizo k kulturo! > La laboristaro kompreneble plu ekzistas.  Jes, kompreneble ekzistas, sed kiel netauga elemento. Kie en nuna mondo vi vidis la solidarecon de laboristoj, ili estas disigitaj ech en unu firmao. Sindikatoj estas plene korumpitaj. La statuto de SAT klare esprimas ”For la dogmoj!”, sed vi daurigas alkrochighi al antikva dogmo pri klasoj k klasbatalo. Venis la tempo por liberigi SAT de morta dogmo!

Gary Mickle
Gary Mickle
2022-01-05 7:23
Respondo al  Tauhro

Se oni ekkonas SAT ĉefe per legado de ĝia statuto kaj aliaj dokumentoj el la fondotempo, oni povas eble supozi tion: ke klasaj analizoj, klasbatalismo kaj laboristismo okupas la precipan atenton de ĉiuj anoj. La larĝo de temoj traktataj en Sennaciulo kaj aliaj diskutejoj de SAT tamen indikas, ke estas alie. La diverso de opinioj estas tioma, ke akordiĝo pri revortumado de la statuto ne okazis ĝis nun, kvankam tiaj proponoj aperadas jam de jardekoj.
Fakte, mi mem supozas, ke la centra socia demando de ĉi tiu jarcento estos tiu de klimata justeco, kaj ĝia traktado ne forte similos al la klasike imagata batalo inter proletaro kaj burĝaro. Sed mi notas en tiu konekso, ke klimatpolitika agado tre kredeble atingos plafonon kaj malsukcesos, se ĝi preteratentos la socialajn bezonojn precipe de la laboristaro, neeviteble trafota de la ŝanĝiĝoj, kiuj devos okazi.

Tauhro
Tauhro
2022-01-05 16:53
Respondo al  Gary Mickle

Se mi ghuste komprenis vin, la statuto de SAT konservighas en tiu aspekto nur pro diverseco de opinioj pri ghi. Chiuj au preskau chiuj sat-anoj komprenas, ke bezonas shanghi ghin, sed ne scias kiel chi tion fari. Se la statuto tiel multe diferencighas de reala vivo, kiel diris vi, vershajne ghin bezonas shanghi k devas serchi la decidon, kiu kontentigos chiujn.
Vi pravas, ke tiel moda temo “klimata justeco”baldau nulighas k ne pro ghia plafono, sed pro tio ke homoj baldau komprenos ke ilin trompas.  
Klimata shangho estas rekta konsekvenco de kapitalismo (socia maljusteco) k ligi kune kauzo k konsekvenco estas stulte. “Shtata justeco” k “homa justeco” estas antipodoj.
Klimata justeco estas intence elpensita por nebuligi la simplan k klaran nocion – Homa justeso, kiu estas rekte kunligita kun Homaj Rajtoj. Sur la chi tiu bazo, bezonata por chiuj homoj sen esceptoj, sat-anoj povus renovigi la statuton. Kiel vi opinias? 

M.Rosa Gomez
M.Rosa Gomez
2022-01-06 19:41
Respondo al  Gary Mickle

Mi estas freŝbakita SAT-anino. Kiam mi legis Statuton, mi ne sufiĉe komprenis kelkajn punktojn.  Mi opinias, ke dividi homojn laŭ klasoj estas malbona ideo,  ke la ĉefa celo de nia tutmonda asocio devas esti komuna por ĉiuj homoj kaj ne nur por “la klasaj celoj de la Laboristaro”.
 
Homaj Rajtoj estus bona fundamento por nia SAT. Komuna lingvo kune kun komuna celo estus perfekte! Ĉu ne?
 
 

Xavi
Xavi
2022-01-06 23:16
Respondo al  M.Rosa Gomez

Miaopinie ja veras, ke la celoj de la rentuloj (alivorte, la povuloj) malsamas al la celoj de la laboristoj. Tamen, laŭ kelkaj kalkuloj pli ol 99% el la nuntempaj homoj ja estas laboristoj; tio estas, ili ne vivas de rento. El tiu perspektivo via ideo pri homaj rajtoj multon kongruas kun tiu de la fondintoj de SAT.

Roland Schnell
2022-01-02 20:06
Respondo al  Tauhro

Mi povus akcepti, se SAT simple agus por la kunlaboro de homoj, kiuj deziras sxangxi la mondon en direkto de pli justa kaj ekologia socio. Oni povas lasi la eksmodan “klasbatalon” kaj rigardi la socialismajn tradiciojn kiel tradicioj sen aktuala signifo.
La eternaj kvereloj de la cxiam samaj maljunuloj estis por mi kialo eviti la revuojn de SAT. Sed nun la vegetaranoj sin prezenteas same dogmaj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Roland Schnell
Tauhro
Tauhro
2022-01-02 19:32
Respondo al  Roland Schnell

Ne nur vegetaranoj 🙂

Gary Mickle
Gary Mickle
2022-01-03 7:39
Respondo al  Roland Schnell

SAT-anoj ne agas laŭ unueca linio. SAT ne estas komparebla kun politika partio. Kelkaj orientiĝas al klasbatalismo kaj tradiciaj ideoj pri socialismo, aliaj ne.
Mi kunagas en la Vegetara Sekcio de SAT kaj ne povas konstati dogmemon en ĝi. Aŭ ĉu temas pri vegetaranoj kaj veganoj ĝenerale, ne nur tiuj de SAT?

Hejmano
2022-01-03 20:30
Respondo al  Gary Mickle

Ĉu la apogado de kontraŭspeciismo ne estas dogmemo (kaj dogmego)?

Gary Mickle
Gary Mickle
2022-01-04 8:33
Respondo al  Hejmano

Kiel ĉe ĉiu “ismo”, eblas rilati al ĝi dogmece aŭ nedogmece.

Tauhro
Tauhro
2022-01-03 19:57

Nun estas nefacila tempo por Esperantio. UEA estas preskau detruita. Restas lasta bastiono – SAT. Mi ne volus, ke SAT pashu lau simila vojo al pereo.
Mi tralegis artikolon k tuj rememoris la tempon, kiam Korseti trankviligis UEA-anojn k poste kelkaj da jaroj okazis krizo. Lau mi, estus pli saghe se prezidanto de PK rakontus pri malfacilajhoj en SAT, kiujn SAT havas sufiche multe. Sed li silentis pri tio.
SAT nun havas favoran tempon por kolekti chirkau si esperantistoj, kiuj ne volas esti en nuna UEA. Sed multo en SAT ilin timigas, precipe sufiche strangan statuton, kiu tute ne konformas al nuna tempo. Ekzistas multe tre aktualaj temoj, kiuj oni volus pridiskuti nun, bedaurinde estraro de SAT ghis nun iras lau danghera vojo. Silentado pri problemoj k aktualaj temoj estas malbona decido.

Hejmano
2022-01-03 20:29
Respondo al  Tauhro

“Nun estas nefacila tempo por Esperantio. UEA estas preskau detruita. Restas lasta bastiono – SAT.”
UEA havas junularan movadon – TEJO (negrave kiom sendependa TEJO estas aŭ povus esti).
Kiun junularan movadon SAT havas? Ĉu la “SAT-junulfakon”? Tiu ĉi-lasta estas morta. Ĝi ne plu ekzistas.
Mi ne neas la gravajn problemojn ĉe UEA, sed kiam SAT eĉ ne plu havas malgrandan junularan movadon, tiam ĝi klare estas en pli malbona situacio ol UEA.

Tauhro
Tauhro
2022-01-03 21:54
Respondo al  Hejmano

Mi pensas, ke vi eraras.
Unue, mi tre bone scias pri la ”kvalito” de junularo en TEJO. En SAT ghi estas pli bone, ghuste.
Due, disigi organizajhon lau agho estas stulteco, tuj povas rememori pri komsomolo en stalina USSR k hitler-jugend en hitlera Germanio.
Eble, poste vi deziros apartigi virinojn, jam en TEJO faris demandon pri procentoj de virinoj en estraro de TEJO.
Bonshance, similajn stultecojn oni ne faras en SAT.

Xavi
Xavi
2022-01-06 18:06

Dankon pro la intervjuo! Ĝi donas multe da interesaj informoj. Mia komento rilatas nur al la titolo.
Ŝajnas al mi, ke estas iom da konfuzo en Esperantujo (kaj ne nur) inter sennacieco kaj sennaciismo. Por kelkaj homoj temas esence pri sinonimaj konceptoj. Laŭ mi tute ne. Sennacieco simple aktualigas la ideon ke kunvenas “ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj” (fakte, en aliaj asocioj ja klaras ke kunvenas nacianoj kun alinacianoj).

Historie SAT kreiĝas kiel asocio ne neŭtrala (t.e. klasbatala, revolucia), tiu estas ĝia ĉefa naskiĝkialo. Sennaciismo kiel aldona karaktero alvenas poste; fakte, laŭ la Manifesto de la Sennaciistoj, en 2021 oni devus festi la 90-jariĝon de sennaciismo. Eĉ pli grave SAT neniam fariĝas tute sennaciisma, same kiel ĝi neniam fariĝas tute anarkiisma nek tute komunisma, ĝuste tenante tiun maldogmeman karakteron, kiu identigis la organizitan esperantan laboristaron ekde ĝia komenco (i.e. Paco-Libereco), eĉ se la pluraj skizitoj sentis tion malsame.

El kultura perspektivo, la ideo ke Esperanto anstataŭigu aŭ superregu ĉiun nacian lingvon (kiu iumaniere rilatas al sennaciismo) ŝajnas al mi marĝena inter la nunaj SATanoj. Se mi bone memoras, la SAT-kongreso en Bretonio (en 2014) estis inaŭgurita per parolado en pluraj regionaj/minoritataj lingvoj, kaj en Sennaciulo plurfoje aperis tekstoj pri lingva justeco. Alivorte, okazis ankaŭ substrekinda evoluo tiurilate.

Tauhro
Tauhro
2022-01-06 23:38
Respondo al  Xavi

Saluton, Xavi!
La termino “sennaciismo” aperis en augusto 1922!
> la pluraj skizitoj sentis tion malsame.<
Povas esti – skismuloj au skismanoj?

Gary Mickle
Gary Mickle
2022-01-07 7:32
Respondo al  Xavi

Xavi pravas, ke ne ĉiu SAT-ano identiĝas kun iu koncepto de sennaciismo. Nur en la unuaj jaroj de SAT oni foje uzis la terminon “sennaciismo” por nomi la mondrigardon de SAT kiel tuto.
Laŭ mia persona opinio la ideo, ke Esperanto anstataŭu la aliajn lingvojn uzatajn sur la planedo, apartenas al la epoko, kiam multaj ankoraŭ aŭdacis imagi, ke ĝi tiel aŭ alie entute iĝos la nabo de la monda lingvo-sistemo. En la nuna Sennaciista Frakcio de SAT homoj foje parolis pri la estonta evoluo de la tutmonda lingvo-sistemo, sed tiam temis pri ĝenerala prognozado kaj ne imagoj pri la estonta ekspansio de Esperanto.

Tauhro
Tauhro
2022-01-07 12:10
Respondo al  Gary Mickle

Sufiche stranga rezono de gvidanto de sennaciisma frakcio.
Se tiel komencus rezoni ghenerala sekretario de KP pri komunismo, li estus rapide en gulago 🙂

Tauhro
Tauhro
2022-01-07 11:36
Respondo al  Xavi

Mi sincere bedauras, ke sat-ano serchas en klaraj vortoj de Zamenhof ion duan sencon, penante gardi la nocion – nacieco. La nacieca sento frue au malfrue naskos en animo nebonan rilaton al aliaj nacioj. Chi tiun senton tre lerte varmigas potencoj. El malgrandaj semoj de amo al sia nacieco naskighas poiome malamo al aliaj naciecoj k eksplodas en “oportuna” momento.
E-o estas la arbo, sennaciismo estos ties frukto, kiun ni devas kreskigi en niaj animoj, atente flegi ghin. Ni devas saturi nian menson per planeda patriotismo k diligente elshiri/sarki ghermojn de nacieca sento. Mi scias bone chi tiun dolchan senton de nacia patriotismo, kiu en komenco estas tiel agrabla k preskau senofenda, sed la herbacho kreskas tre rapide k ili ne postulas zorgojn kiel nia arbo. La herbachoj povas perei ghin.
Veraj sennaciistoj ghuste estas marghenoj, ili estas embrio de justa estonteco. Rememoru, ke marghenoj estis ankau Jesuo k Diogeno.
Tiel moda temo pri “lingva justeco”tute ne estas evoluo, ghi estas absurdajho. En la maljusta mondo simple ne povas ekzisti lingva justeco. La sorto de E-o klare montras tion.
 

Xavi
Xavi
2022-01-07 13:26
Respondo al  Tauhro

Verŝajne mi ne bone klarigis min. Mi intencis diri, ke el la SAT-perspektivo Zamenhof estis la unua sennacieca esperantisto. Fakte, la Hodlera UEA kreiĝis tenante tiun sennaciecan karakteron, sed poste ĝi evoluis alimaniere. Iel ajn, tiu estas nur mia opinio, vi kompreneble rajtas pensi malsame.

Tauhro
Tauhro
2022-01-07 15:25
Respondo al  Xavi

Dankon, mi ankau ne altrudas al vi mian opinion.:)
Sed mi certas, ke UEA post G. Hodler nur malevoluis/degeneras, precipe rapide poste I. Lapenna. Kaj nun ni vidas nur la kadavron. Mi tre chagrenighus, se similan sorton havos SAT.

Roland Schnell
2022-01-07 17:06
Respondo al  Tauhro

La kadavro de SAT ekistas de jardekoj. Mankas auxtoritataj figuroj. Esperanto neniam sukcesis evolui la forton de demokratio.

Tauhro
Tauhro
2022-01-07 17:45
Respondo al  Roland Schnell

Autoritataj figuroj fughis al E-civito 🙂

Bufoncxasisto
Bufoncxasisto
2022-01-08 7:37
Respondo al  Tauhro

La bufono senmaskiĝis… fin o de la farso.

Tauhro
Tauhro
2022-01-08 10:41
Respondo al  Bufoncxasisto

Vi ghis nun ne povas trankvilighi, do mia sago trafis ”Maian tiklan punkton”.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2022-01-08 12:22
Respondo al  Tauhro

Aŭtoritataj figuroj? Vi sendube celas “aŭtoritatemaj”.

Se paroli pri aŭtoritatemo kaj bufonaĵoj, malfacilas trovi en Esperantujo organizon, kiun tiom decide modlas (ne ĉiam pozitive; fakte, ofte negative) la personeco, pensoj kaj agoj de unuopulo, kiel okazas ĉe la Civito, kiu vivas kaj mortos kun tiu unuopulo. Ĉu tio estas fakta diktatur(et)o? Decidu mem. Do mencii la Civiton kiel alstrebindan modelon apenaŭ helpas.

La unuopulo almenaŭ elstare regas la lingvon (eco ne tre komuna lastatempe, do cui honorem honorem), sed tio estas verŝajne ties sola redempta eco.

Tauhro
Tauhro
2022-01-08 19:01

Vi eldiris ghustan opinion pri E-civito. La unuopulo kun via sintrotakso estus tre tauga por ghi.
Por kio vi decidis, ke mi havas ion rilaton al E-civito.
Estus bone k konvene audi chi tie vian opinion pri SAT.

dieter rooke
2022-01-08 18:04
Respondo al  Roland Schnell

Kial vi ne proponas fondi demokratan Esperanto asocion?

chielismo
2022-01-12 12:42

Sennacieca kontraŭ la nacieca, ĉu jes? Fakte SAT ne.
SAT prenas la nomon Sennacieca baze ke la proleto ne havas naciecon. Ĉu la komercisto havas naciecon. Kompare la komercisto estas pli sennacieca multe ol la proleto. Ĉu la komercista organizo devas preni nomon plejsennacieca asocio? Stranga logikaĵo. Laŭ ĉina penslogiko la sennaciulo egalas homaranisto, tute ne rilate al la proleto aŭ komercisto. Fakte SAT estas laborista-kultura asocio ne rilate al la sennacieca aŭ homaranisma idealo.