Nova PIV prezentita dum reta SAT-kongreso

Samkiel la plej multaj Esperanto-aranĝoj, ankaŭ la kongreso de SAT ĉi-jare okazis en la reto. Estis pli ol 250 aliĝintoj. Dum la kongreso Bertilo Wennergren prezentis la novan eldonon de Plena Ilustrita Vortaro, kaj rakontis pri ŝanĝoj planitaj por la sekva, pli funde reviziita versio.

Publiko de la prelego de Bertilo Wennergren pri la nova eldono de PIV.

Pasintjare, en la 92-a SAT-kongreso en Barcelono oni decidis, ke la sekva kongreso okazu en Bjalistoko, Pollando, ekde la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto. Komence de majo Bjalistoka Esperanto-Societo kaj SAT anoncis, ke la kongreso devos okazi rete.

Al la kongreso aliĝis 256 homoj, el kiuj la plej juna estis 14-jara kaj la plej aĝa 95-jara, rakontas la ĉeforganizinto Przemysław Wierzbowski. En la diskutoj de la frakcioj laŭ li partoprenis proksimume 30-40 personoj, en ĝeneralaj programeroj 70-100.

La aranĝo estis senpaga kaj aliĝi povis ĉiuj, ne nur SAT-anoj. Tiel ĉiuj interesitoj havis la eblon almenaŭ gustumi la etoson de la organizo, li diras:

– La sperto estis ĝuinda, la teknikaĵoj ĝenerale estis kontentigaj. En la reta kongreso ne estis paralelaj programeroj, do ĉiuj havis la eblon ĉeesti la tutan kongreson, kaj ĉiuj aliaj povas spekti ĉiujn programerojn en la YouTube-kanalo de SAT.

En Bjalistoko la SAT-kongreso laŭ la nuna plano okazos venontjare, fine de julio 2021, en la 100-jariĝo de SAT, rakontas Przemysław Wierzbowski

– La retan formon ni ne forlasos tute – kompreneble pluraj programeroj estos vidigataj per retaj elsendoj.

Por vi kiel organizanto, kiuj estis la ĉefaj defioj de la reta kongreso?

– La ĉefa defio estis transporti en la reton ĉion, kion tradicie de cent jaroj SAT faris en malretaj konferencoj, certiĝi ke ĉiuj prelegantoj kaj programgvidantoj scias kiel uzi la platformon, kunordigi la rolojn kaj organizi la voĉdonadojn.

– Eble menciindas, ke la kongreso estis parte malreta. En Bjalistoka Esperanto-Societo ni faris la ĵaŭdan programon pri nia urbo ĉeeste, kaj en Oporto dum la tuta semajno tieaj esperantistoj projekciis la virtualan kongreson kaj samtempe faris por oportanoj programon surlokan. Do ne estis tiel, ke ĉiuj estis fermitaj en siaj domoj unu disde la aliaj.

Laŭ Gary Mickle, kiu aktive partoprenis la retan kongreson, la tekniko ĝenerale funkciis bone, kaj okazis ankaŭ iom da neformala interrilatado inter la kongresanoj:

– Dum paŭzoj kaj tagfine la mastrumantoj lasis la kunvenejon malfermita, tiel ke povis okazi simpla babilado, ne alia ol okazas dum paŭzoj kaj manĝoj en ĉeesta kongreso, sed kompreneble estis multe malpli da tempo por tio ol normale. Krome Zoom havas babilejon, kaj paralele kun la formalaj kunvenoj okazis konstante viglaj interŝanĝoj tie, tamen skribaj, kaj rekte rilataj al la kunventemoj kaj neformalaj, efektive babilecaj.

Laŭ Gary Mickle, reta kongreso kontraŭefikas du maljustaĵojn de ordinaraj ĉeestaj kongresoj:

– Unue tion, ke mankantaj monrimedoj malebligas partoprenon de multaj, kvankam SAT havas fonduson por helpi partoprenemulojn en tiaj kazoj, kaj due tion, ke striktaj vizreguloj de la eŭropaj landoj, kie la plej multaj kongresoj okazas, tute forbaras kelkajn dezirantojn ĉiujare.

Unu el la atentindaj programeroj de la reta SAT-kongreso estis la prezento de la freŝa versio de Plena Ilustrita Vortaro, la ĉefa vortaro de Esperanto kaj la ĉefa eldonaĵo de SAT. Pri ĝi rakontis Bertilo Wennergren, kiu estos la redaktoro de la sekva eldono.

La ĵus aperinta PIV 2020 estas tre simila al la eldono de 2005, sed kun multaj ”valoraj korektoj kaj poluroj”, li rakontis.

En la reto la nova versio de PIV anstataŭis la malnovan ĉe la adreso vortaro.net marde la 5-an de aŭgusto. La nova reta PIV havas plibonigitan serĉilon, per kiu eblas serĉi en la tuta teksto de la vortaro, kaj ne nur en la kapvortoj. Krome oni povas rete foliumi la vortaron, kio antaŭe ne eblis.

Ĉu la malnova versio restos iel rete atingebla?

Bertilo: – Mi diskutos kun E@I, ĉu ni iel tenu la malnovan version konsultebla ĉe aparta adreso.

Dum sia prelego Bertilo Wennergren rakontis, ke laŭ li la tempo estas matura por pli drastaj ŝanĝoj en PIV, adapto al la moderna mondo kaj la nunaj deziroj kaj bezonoj de la esperantistoj.

Kiel unu ekzemplon de bezonata ŝanĝo li menciis la multajn ŝajnradikojn, kiuj troveblas en PIV inter vere uzataj Esperantaj vortoj.

– En PIV estas du vortoj ”zoo”. Unu signifas ”animalo”, la alia ”zoologia parko”. Sed nur la dua estas vera Esperanta vorto. La unua estas nur parto de aliaj radikoj.

Same la vorto ”hemoglobino” troviĝas ĉe ”globo” en PIV, li atentigis, kvankam ”hemoglobino” kompreneble estas aparta radiko kaj ne derivaĵo de ”globo”.

La tuta prelego de Bertilo Wennergren, samkiel multaj aliaj programeroj de la SAT-kongreso, nun estas spekteblaj en la Youtube-ludlisto de la kongreso.

 

18 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-08-05 21:13

Estus interesa havi detalan liston de la ŝanĝetoj. Certe B.Wennergren klarigis multajn aferojn dum lia SAT-kongresa prelego, tamen miakrede estus bona ne nur havi videon sed ankaux artikolon (de gramatika faka retejo, ne nepre de Libera Folio).

kanjo
kanjo
2020-08-06 19:22

Ŝajne la konservativuloj sukcesis premcenzuri la pronomon ri. Pro tio kaj la nesolvitaj antisemitismaj problemoj ĉe SAT, mi ne intencas aĉeti paperan ekzempleron.

Hejmano
2020-08-06 22:46
Respondo al  kanjo

“Ŝajne la konservativuloj sukcesis premcenzuri la pronomon ri”
Tiuj kiuj bone memoras la februaran artikolon pri la PIV 2020 kaj ĝian prikomentaron scias ke fakte, B.Wennergren diris al Libera Folio, ke li ne estas mense fermita pri la aldono de “ri” en la PIV, kaj diris, ke ja estas apero-ebleco por tiu vorto en iu estonta PIV-versio. Tio, ke tiu apero ne estas en 2020, sed eble en la estonteco, malbone estis komprenita de multaj homoj [inkluzive mi mem], kaj B.Wennergren mem decidis komenti por klarigi la aferon.
https://www.liberafolio.org/2020/02/11/lasta-tradicie-presita-piv-aperos-en-2020/

Hejmano
2020-08-06 22:50
Respondo al  kanjo

“La nesolvitaj antisemitismaj problemoj ĉe SAT”

Mi ne scias multe pri SAT, i.e. ĉar ne eblas informiĝi pri ĝi tiel bone kiel pri UEA/TEJO, ĉu vi povus doni pli da detaloj mi petas? Antisemitismo en Esperantujo eĉ pli ol aliaj homaj societoj estas forigenda, ĉar se ne la esenco de nia lingvo mem estas minacata: toleremo kaj lingva, religia, etna, duvorte ĉia toleremo.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-08-07 6:13
Respondo al  kanjo

> Ŝajne la konservativuloj sukcesis premcenzuri la pronomon ri.

La verkado de PIV ne kaŭzas tiajn viglajn disputojn, kiajn vi ŝajne imagas.

Sebastiano
Sebastiano
2020-08-07 16:49
Respondo al  kanjo

Kanjo, ŝajne tiuj konservativuloj ankaŭ sukcesis premcenzuri la etnonimon »dojĉ«, sed nur publikigas la imperiisman »german«. Pro tio kaj la nesolvitaj antisemitismaj problemoj ĉe SAT mi ne intencas aĉeti paperan ekzempleron.

Dieter Rooke
2020-08-07 10:12

La celo de SAT sennacieca asocio tutmonda , ne estas eldono de PIV – sed klerigi laboristojn .La epiteto ” sennacieca ” tamen ja suspektigas ian ideologion, ghin enkondukis la fondinto de SAT , Eugeno Lanti. Tial la asocio poste skismis – la komunistoj forlasis la asocion. Komunista frakcio estis tolerata en SAT nur post la dua mondmilito – ghi nuntempe estas minoritata frakcio . En maldekstraj partioj – kiel en dekstraj partioj spureblas antisemitismo, rasismo, masklismo , naciismo kaj multaj aliaj ismoj.
Lau mia pritakso nuntempe plej popularas la ajnismo en SAT .
La kronvirusa pandemio heroldas novan virtualan eraon – chiutage eblas renkonti samlingvanojn per eventa servo . La neutrala UEA , kiel ghia ne neutrala FA SAT certe ne preterlasos tian shancon – kaj organizos pli da retaj kunvenoj , kiuj fakte unuigos la tutan mondon – kaj Esperanto- movadon .

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-18 1:28

Esperanto troviĝas en ege priplorinda situacio kun homo kia Wennergren kiu redaktos PIV-on.
La homo tute ne taŭgas por tiu tasko.
Li konstatas, ke junuloj pli kaj pli ofte uzas la infinitivon post prepozicioj kiel pri, pro, per. Li donas ekzemplon:

“Ni parolis pri iri naĝi”.

Wennergren nomas tion “riĉigo de la lingvo” dum verdire temas pri ekesto de generacio de (junaj) esperantistoj kiuj nur iomete lernis la lingvon per Duolingo aŭ aliaj nesufiĉaj lerniloj kaj konsekvence parolas kiel beboj.

( Vidu Wennergren en Youtube: https://youtu.be/hDeOz5Mbqps?t=3140 )

Kaj nun Wennergren volas akceptigi tian bebecan misuzadon de la lingvo?

Pli bone li reiru al sia muzika “kariero” anstataŭ ruinigi PIV-on kaj la belan lingvon, kiun la pragepatroj tiom zorge flegis.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-19 21:47
Respondo al  Leon Roijen

Ĉu Wennergren havas profesiajn spertojn iel ligitajn al la la vortarista laboro?

Sincera demando: Ĉu iu scias, kiuj/kiaj estas la profesiaj kvalifikoj de Wennergren?

En Duolingo iu ja demandas: “How did you become such an expert in grammar?”

Kaj lia respondo nur estas:

” Reading a lot, I suppose. I’ve been interested in languages and grammar since I was 14, maybe longer”

Tio ja validas por amaso de Esperantistoj kaj ne faras fakulon el li.

En lia propra retpaĝaro mi ne trovas multe pli.
Do mi vere miras, kiu estas tiu homo, kiu volas pravigi bebecan paroladon (vidu mian mesaĝon supre) – ĉu li havas la necesajn kvalifikojn por esti redaktoro de PIV? Ĉu li havas la samajn profesiajn kvalifikojn kiel la antaŭaj redaktoroj de PIV, aŭ ĉu nun eĉ esti drumisto sufiĉas por sekvi en la spuro de Waringhien?

Istvan Ertl
Istvan Ertl
2020-08-19 21:58
Respondo al  Leon Roijen

Zamenhof mem estis amatoro.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-19 22:21
Respondo al  Istvan Ertl

Zamenhof estis geniulo. Tion oni certe ne povas diri pri persono kiu pravigas bebecan paroladon.
Krome, eĉ se Zamenhof ni foje nomas “la Majstron”, tio -se li nuntempe ankoraŭ vivus- ne nepre farus el li la plej kvalifikita kaj neŭtrala vortaristo.
Sed li ja certe ne pravigus la bebecan paroladon kiel ja faras Wennergren.
Dankon pro la konfirmo de mia supozo, ke SAT dungis amatoron kiel redaktoron de PIV.
Hororo.

Unuel
Unuel
2020-08-19 22:33
Respondo al  Leon Roijen

1. Kial oni ne povus paroli pri iri naĝi? Kiu decidis tion?
2. Ĉu la opinio pri tiu unu lingva detalo difinas la kompetenton de vortaristo?
3. Kiel la afero entute rilatas al PIV? Ĝi ja ne estas gramatiko.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-19 23:25
Respondo al  Unuel

Bonaj demandoj!

1. Vidu: https://tekstaro.com/t?nomo=lingvaj-respondoj

—-> 113 Pri la uzado de komplementa infinitivo

La Majstro mem parolas 🙂

2. Ne nur: Tial mi demandis pri la profesiaj kvalifikoj de Wennergren

3. Se vi opinias, ke iu gramatika opinio de onta vortaristo neniel rilatas al lia vortarista laboro, vi devas koncedi ke eĉ pli tio validas pri la rilato inter drumisto kaj vortaristo.

Roberto
Roberto
2020-08-20 0:01
Respondo al  Leon Roijen

Vi faras ofta eraro. Dume “mi eliris sen saluti” oni povas antastaŭi per “mi eliris sen saluto”, “mi parolis pri iri naĝi” oni ne povas antastaŭe per “pri iro al naĝado”. Unue, “paroli” estas tranzitiva verbon, sekve ĝi bezonas akuzativon, kiun estas en elipso: “mi parolis [ion] /pri iri naĝi”.
Due, kiam oni diras “mi eliris sen saluti” ambaŭ verboj havas la saman subjekton “mi”, kiu estas en elipso “mi eliris sen mi saluti”, sed kiam oni dira “mi parolis pri iri naĝi” la subjekto de la dua verbo estas libera: “mi parolis pri [ni/oni/ŝi…] iri naĝi”.
Sekve, dume “mi eliris sen saluti” estas nur unu gramatika propozicio, “mi parolis pri iri naĝi” estas du propozicioj. “Mi parolis [ion] pri [x] iri naĝi”. Kompreneble oni povas antastaŭi la lastan infinitivon “naĝi” per “naĝadon”, “al naĝado” ktp.
Jes, mi estas profesia lingvisto.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-20 0:44
Respondo al  Roberto

Zamenhof diras: ” Prepozicion antaŭ verbo mi konsilus uzi nur en okazo de neceseco, se alie ni ne povas bone esprimi nian penson.”

Kompreneble mi komprenas vian rezonadon, t.e., ke laŭ vi la nomita respondo de Zamenhof ne rilatas al la frazo “”ni parolis pri iri naĝi”.
Tamen mi kredas, ke la konsilo de Zamenhof estas pli ĝenerala. Sed mi devas koncedi, ke mi ne konas la precizan kuntekston, nek la demandon (kiu kaŭzis la respondon de Zamenhof) , ĉar ili ne troviĝas en la de mi donita paĝaro.

Aldone mi lernis, ke -se eblas- oni evitu du infinitivojn unu post la alia.

Do ankaŭ tial la bebeca frazo “ni parolis pri iri naĝi” ne estas ĝusta.

Roberto
Roberto
2020-08-20 1:45
Respondo al  Leon Roijen

Kompleneble Zamenhof vivis en tempo antaŭ scienca lingvistiko kaj modernaj priskriboj. Eĉ profesiaj lingvistikoj antaŭ 1950 ne bone komprenis la diferencon inter infinitivo uzata simple kiel vorto kaj infinitivo uzata kiel mallongiga propozicio. Hjemslev kreis teorion pri tio. Tiu problemo okazas ĉefe en latinidaj lingvoj, kiuj ne havas deklinacion por verbo.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-20 1:48
Respondo al  Leon Roijen

@Roberto: Ankaŭ mi supozas, ke temas pri galicismo/francismo:

Aller + infinitivo

En Esperanto tio ne estas ĝusta lingvouzo.

Ĝustaj alternativoj:

Ni konsideris iri al la naĝejo.

Ni parolis pri ekskurso, vizito al la naĝejo.

Sed nu, tiu ĉi lingva diskuto nur forkondukas de mia supozo, ke Wennergren tute ne havas profesiajn kvalifikojn por fariĝi redaktoro de PIV.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-20 1:38
Respondo al  Roberto

.