La Ondo dufoje ĉesis aperi – sed ne malaperis

En 2016 Libera Folio kun bedaŭro raportis, ke ĉesis aperi la papera revuo La Ondo de Esperanto. Fine de 2019 ĉesis aperi ankaŭ la elektronika versio de la revuo. Kaj tamen La Ondo pluvivas, en formo de abonebla almanako, kies abonantoj financas ankaŭ la funkciadon de ĉiutage aktualigata novaĵretejo. Ni petis Aleksander Korĵenkov klarigi, kiel tio funkcias.

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, la eledonisto kaj la redaktisto de La Ondo. Foto: Aleksej Korĵenkov.

Libera Folio: Fine de la pasinta jaro aperis la lasta numero de la monata revuo La Ondo de Esperanto, sed La Ondo plu ekzistas. Kio okazis jarŝanĝe?

Aleksander Korĵenkov: Antaŭ ol respondi, necesas atentigi, ke La Ondo de Esperanto estas nur parto, eĉ se la plej grava parto, de nia informa agado, kiu daŭras preskaŭ kvar jardekojn, kaj, se vi permesas, mi faros etan plonĝon en la historion por klarigi tion.

Jes, tio povus esti interesa.

– Komence de la 1980-aj jaroj ni – temas pri kelkaj uralaj kaj siberiaj gejunuloj – tediĝis pri la agado de ASE [Asocio de Sovetiaj Esperantistoj] kaj de la eksaj SEJM-aj [SEJM: Sovetia Esperantista Junulara Movado] aktivuloj, kaj ni decidis agi laŭeble memstare. Mi ne intencas nun prelegi pri nia tuta tiutempa agado varia kaj riskoplena, tamen, ĉar temas pri afero gazeta, mi menciu, ke ni fondis la informilon Ekzakte (1982-91) kaj la trimonatan kulturan almanakon Sezonoj, ambaŭ aperis samizdate, t. e. neleĝe (kaj senimposte): ili estis preparataj per tajpilo, poste multobligataj; dum la samizdata periodo nia abonantaro estis ĉefe en la orienta parto de Sovetunio.

– En 1991, la kolapsojaro de Sovetunio, okazis la unua ŝanĝo: Ekzakte kaj Sezonoj, kiuj plenumis sian samizdatan rolon, ĉesis, kaj ekaperis du novaj gazetoj: la ĉiumonata movada Ruslanda Esperantisto (RE) kaj la dumonata socia-kultura La Ondo de Esperanto (LOdE), kiuj transprenis la titolojn de la respektivaj antaŭrevoluciaj gazetoj. Ili estis kompostataj komputile. RE, nemultekosta informilo dissendata en leterkovertoj, bone progresis kaj baldaŭ iĝis la ĉefa movada gazeto en Ruslando, dum la pli varia kaj ampleksa LOdE havis nemultajn abonantojn, sed en ĝi plu kunlaboris la aŭtoroj de Sezonoj kaj novaj verkemuloj kaj recenzantoj.

La kovrilpaĝo de la somera Ondo, aperinta en la komenco de julio.

– La vivnivelo en Ruslando iom post iom kreskis, niaj legantoj jam povis aboni pli dignan gazeton, kaj en 1997 finiĝis la dua periodo de nia gazetado, ni nomu ĝin Ruslanda. Ekde la 35-a numero La Ondo de Esperanto ensorbis ĉiujn rubrikojn de RE kaj transformiĝis al ĉiumonata revuo.

– Komenciĝis la tria periodo, internacia, en kiu LOdE iĝis internacia gazeto laŭ la geografio de la aŭtoroj kaj abonantoj, presata en Pollando kaj dissendata el Litovio. La ĉiumonata Ondo aperis papere preskaŭ dudek jarojn, sed la mondo evoluis, la reto donis novajn eblojn, kaj post kelkaj eksperimentoj ekde la 147a numero (januaro 2007) apud la papera versio estis publikigata ankaŭ la malpli kosta bita (elektronika) versio en la formato pdf, kiu rapide atingis la abonantojn. Post kelkaj jaroj ni konstatis, ke la papera abonantaro iom post iom ŝrumpas, kaj la elektronika konstante kreskas. Sed ankaŭ la politika situacio komplikis la regulan busan cirkuladon inter Kaliningrado, Olŝtino kaj Kaŭno por presigi, pagi, porti kaj dissendi la paperan gazeton, kaj la lasta papera Ondo aperis en decembro 2016 (n-ro 266).

– Dum la kvara, bitgazeta periodo ekde januaro 2017 (n-ro 267) ĝis decembro 2019 (n-ro 302) LOdE plu aperis ĉiumonate, nun en la formatoj pdf kaj ePub; sed ĝia amplekso iĝis multe pli granda ol la papera, kutime ĉiraŭ 70-paĝa. Tio postulis pli da laboro, kaj miaj feblaj okuloj nur grandpene eltenis ĉiutagan 16-18-horan laboradon antaŭekranan. Krome, ni komprenis, ke multaj novaĵoj en la revuo ne plu estis veraj novaĵoj je la momento de la koncerna monata eldondato, ĉar intertempe ili diskoniĝis en la reto. Ni neeviteble devis ŝanĝi nian informstrategion, kaj ĝuste pri tiu ŝanĝo vi demandas.

Kaj do, kio okazis jarŝanĝe?

– La ŝanĝo estis sufiĉe drasta, nome: ekde januaro 2020 La Ondo de Esperanto funkcias dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako, en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo, kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj verkitaj speciale por la almanako.

Laŭ amplekso la almanako ne tre diferencas de la monata revuo, se kalkuli la jaran paĝokvanton, ĉu? Kial vi preferas ĝin aperigi malpli ofte? Ĉu la enhavo malsamas?

– Kvankam ĉiuj antaŭaj sekcioj de La Ondo, escepte de la amuza ”Mozaiko”, plu aperas, la proporcio inter ili ŝanĝiĝis favore al la kultursekcio, kiu okupis 52 paĝojn en la unua ĉi-jara almanako (№303), kaj 59 paĝojn en la dua (n-ro 304). Sendube, al la magriĝo de la movada sekcio “Eventoj” kontribuis ankaŭ la koronvirusa pandemio, pro kiu esperantistaj renkontiĝoj, kongresoj, kursoj kaj festivaloj nun ne oftas, sed, kiel mi jam diris, la aktualaĵoj nun rapide aperas en nia novaĵretejo, kaj nur kelkaj el ili restas interesaj kaj publikigindaj je la momento de la sezona eldono.

Kia estas la rolo de la novaĵretejo? Kiel vi elektas la novaĵojn, kaj el kiuj fontoj vi ilin ĉerpas?

La novaĵretejo de La Ondo de Esperanto.

– Nia novaĵretejo aperis fine de 2010 kiel La Balta Ondo, kaj kutime en ĝi aperis kvar aŭ kvin informoj ĉiusemajne, entute 2 250. Sed ekde la 1-a de januaro en la reta alo de La Ondo ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto, hodiaŭ, la 2-an de aŭgusto, estas la 215-a tago de nia senĉesa informado.

– Se temas pri la fontoj, la plej grava el ili estas la Gazetaraj Komunikoj de UEA, sed gravas kiel fontoj ankaŭ la retejo de TEJO kaj El Popola Ĉinio, malpli ofte ni ĉerpas novaĵojn el Libera Folio, Heroldo Komunikas, foje ankaŭ el Facebook, Edukado.net kaj el aliaj publikaj retejoj. Kompreneble, Halina kaj mi daŭre verkas por la retejo kaj por la almanako, kaj niaj kunlaborantoj daŭre sendas siajn tekstojn por aperigo en La Ondo de Esperanto.

– Iusence nia novaĵretejo plenumas la rolon de la centra “superpartia” Esperanto-informejo, kvankam la uzata sistemo (WordPress) ne ebligas al ni realigi pliajn funkciojn, kiujn oni vidas ĉe grandaj informretejoj. Sed kiu en Esperantujo investu en tian projekton?

Kiel laŭ vi la rolo de La Ondo diferencas de la rolo de Libera Folio?

– Unue, La Ondo estas ĉiutaga informejo, dum Libera Folio aperigas unu-du informojn semajne. Due, La Ondo nur disponigas diversfontajn informojn, ne ĉiam gravajn, dum Libera Folio instigas diskutojn, foje tre interesajn, elektante trafajn temojn por tio. Kaj fine, ni tute ne esprimas nian rilaton al la informoj, publikigante ilin tiaj, kiaj ili estas, dum la redakcio de la Folio kutimas enmeti antaŭ la teksto sian klarigon aŭ enkondukon, supozeble sekvante iun gvidlinion.

Kiom da abonantoj havas via almanako? Kiom da abonantoj estu, por ke la laboro restu por vi sencohava?

– Nun estas ĉirkaŭ 120 abonantoj, kaj ĉi tiom estas nur duono de la abonantaro de la ĉiumonata bita Ondo. Tio ne sufiĉas por vivteni nian entreprenon, pagi la retejojn (ni prizorgas ankaŭ grandan arkivan retejon kun miloj da tekstoj kaj bildoj, podkastejon, retservojn, aparataron, riparadon ktp).

– Nun ĉiujn elspezojn kovras ni mem kaj niaj abonantoj, amikoj kaj patronoj – vidu liston – ja neniu esperantista asocio, fondaĵo aŭ establo finance subtenas nin. Ni ŝatus enspezi almenaŭ tiom, kiom la bita La Ondo de Esperanto donis dum la tri antaŭaj jaroj – ĉirkaŭ 3 500 eŭrojn jare, aŭ ĉirkaŭ 300 eŭrojn monate por nia konstanta duopa laborado, sed ŝajne Esperantujo estas tro malriĉa por permesi al si la lukson havi sendependan informejon.

Kia vi vidas la rolon de paperaj revuoj en la nuna kaj estonta Esperantujo?

– Prognozi estas malfacile, sed kompare kun la pasinteco ilia rolo reduktiĝis. Ekzemple, en 1990-91 en Sovetunio aperis pli ol tridek Esperantaj gazetoj kaj informiloj, sed nun en Ruslando estas, krom se mi tre eraras, neniu papera gazeto Esperanta.

– En la sfero de novaĵoj kaj diskutoj la reto jam venkis en Esperantujo, en kiu mankas taggazetoj, kiuj konkurencas kun la reto, radio kaj televido en la granda mondo. Nur danke al asocia financado (ofte per membrokotiza sistemo) ankoraŭ ekzistas paperaj organoj de kelkaj dekoj da landaj kaj fakaj asocioj. Eĉ UEA ne plu aperigas papere sian jarlibron, sed ankoraŭ persistas pri la revuo Esperanto, tamen kiom da personoj abonus ĝin sen membri en la asocio? Supozeble, post kelkaj jaroj ankaŭ ĝi transfomiĝos al bitgazeto aŭ retĵurnalo rezervita al la membroj, tamen Beletra Almanako, La KancerKliniko, Literatura Foiro kaj Monato espereble ankoraŭ dum jaroj venados al niaj poŝtkestoj.

Pli pri la historio de La Ondo kaj ĝiaj antaŭuloj oni povas legi ĉi tie: Iom pri “La Ondo de Esperanto”

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-23 0:26

Mi ĵus aboniĝis kaj la unua artikolo kiun mi legis ( pri KOVIM-19 ) estas tiom altkvalita, ke eblas kompari ĝin nur kun artikoloj el la plej altkvalitaj (naciaj) gazetoj. La enhavo estas tre varia kaj riĉa. Dume la abonprezo estas tre modesta.
La magazino estas vere rekomendinda kaj ne devus manki en ĉiu Esperantista domo.

Sebastiano
Sebastiano
2020-08-24 15:52
Respondo al  Leon Roijen

Kion signifas “KOVIM-19”? Ĉu ne devus esti “KroViM-19” aŭ simile?

Tjeri
2020-08-24 16:35
Respondo al  Sebastiano
Sebastiano
Sebastiano
2020-08-24 21:08
Respondo al  Tjeri

STranga UZo de MAjuskloj en la mallongigo.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-24 22:22
Respondo al  Sebastiano

Eble pli bone estas Kovim-19, same kiel Aidoso.
Mi nur rapide serĉis la vorton en Vikipedio, kiu ne ĉiam estas tre fidinda fonto. Ja tie oni ankaŭ parolas pri “saĝtelefono”, kia ridinda vorto!

roland schnell
2020-08-25 10:43
Respondo al  Leon Roijen

Antaŭ kelkaj monatoj la “Akademio” kaj la kuracistoj (almenaŭ fakuloj) diskutis la terminologian kaj literumadan aferon. Bv. tie rigiardi anstataŭ inventi la radon.

Sebastiano
Sebastiano
2020-08-25 13:59
Respondo al  roland schnell

Bedaŭrinde vi, kara Rolando, ne jam alvenis en la reta epoko kaj tial ne pensis pri la provizo de la ligo. Sen tio via certe bonintenca konsilo estas praktike senutila.

Sezonoj
2020-08-25 16:27
Respondo al  Leon Roijen

Dankon pro la komplimento. Probable temas pri la julia artikolo de Belov, sed aperis jam du liaj artikoloj pri la koronvirusa pandemio:
1. https://sezonoj.ru/2020/04/pandemio/
2. https://sezonoj.ru/2020/07/pandemio-2/