Pandemio instigis al literaturaj legadoj en la reto

Pro la daŭranta pandemio ne povas okazi ĉeestaj Esperanto-aranĝoj. Anstataŭe aperis diversaj retaj aktivaĵoj. Unu el tiuj estas la literatura projekto E-legante de Pola Esperanto-Junularo. Ni petis la prezidanton de PEJ rakonti pri la reta voĉlegado. 

Jam tri mallongaj filmetoj kun voĉlegado de literaturaĵoj en Esperanto aperis en la Youtube-kanalo de Pola Esperanto-Junularo. La filmetoj estas mallongaj, de unu ĝis kvar minutoj, sed sufiĉas doni al la aŭskultanto ideon pri la verko kaj aŭtoro.

Iniciatis la projekton Romualda Jaziorowska, la prezidanto de PEJ.

Libera Folio: Kiel vi ekhavis la ideon por la projekto, kaj kion vi esperas atingi per ĝi?

Romualda Jeziorowska.

Romualda Jaziorowska: – Pro la kronvirusa pandemio nuliĝis jam preskaŭ ĉiuj someraj Esperanto-renkontiĝoj. En marto ankaŭ PEJ devis rezigni pri unu el siaj planitaj eventoj – anstataŭe ni devis resti hejme. Ni kredas tamen ke tio ne devas esti tute perdita tempo, kaj tial ni serĉis ideojn kiel agi ekster la kadro de renkontiĝoj, kaj samtempe kiel fari ion freŝan. Ni ofte plendis ke pro preparado de sekvaj Esperanto-renkontiĝoj mankas al ni tempo por aliaj projektoj. Ĉiujare ni ja havas kelkajn diversgrandajn eventojn, kaj tio postulas de ni multe da laboro, tempo kaj energio; nun, kiam ĉiuj devas resti hejme, ni finfine povas fari ion alian, provi novan vojojn.

– Por mi persone la plej granda inspiro estis interretaj projektoj de polaj eldonejoj, kiuj regule publikigis similajn videaĵojn, kie la aŭtoroj mem laŭtlegadis siajn librojn. Krome, al la agado instigis min mirinda festivalo de poezio kiu okazis fine de aprilo ĉe Facebook – ĝi nomiĝis “La Festivalo de espero” kaj ĉiuj legantoj povis kontribui al ĝi libere.

– Mi bedaŭras ke malgraŭ la diversaj ebloj kiujn donas al ni la reto, specife se temas pri tutmonda komunikado kaj virtualaj renkontiĝoj, ĝis nun ne aperis pli grandaj, aparte interesaj Esperantaj projektoj aŭ serioj kiuj iĝus popularaj por pli vasta publiko – precipe la junulara.

Kiel oni faru por kontribui?

– Komence ni invitis niajn libroŝatantajn amikojn kontribui al la projekto kaj petis ke ili memstare registru sin ĉe si kaj sendu la krudan version al ni. Nia sekretario Tobiasz zorgas pri la muntado. Ni tamen ne planis inviti ĉiujn esperantistojn al la projekto, por nun ni havas sufiĉe da kontribuoj. Malgraŭ la tutmonda fermiĝo ni ja plentempe laboras aŭ studas kaj ne povos akcepti dekojn da filmetoj. Se iu ege volos aliĝi, tiu bonvolu kontakti nin retpoŝte.

Kiel longaj estu la filmetoj?

– Ni petis ke ili certe ne estu pli longaj ol kvin minutoj, la perfekta longeco estas ĉirkaŭ tri minutoj. Malmultaj homoj eltenas aŭskulti literaturon en la interreto pli longe.

Kiajn literaturaĵojn vi preferus, ke oni voĉlegu?

– Ni lasas la elekton al la legantoj mem. Ni volas ke ili prezentu al la mondo verkojn, kiuj estas valoraj aŭ interesaj laŭ ilia persona gusto. Ni jam nun povas diri ke tio estos tre bunta kolekto.

Ĉu gravas, ke la teksto estu havebla en la reto?

– Tio ne estas necesa kondiĉo, sed pere de tekstoj haveblaj en la reto ja estas pli facile allogi homojn kiuj volus legi la tuton de la verko, aŭ homojn kiuj ankoraŭ ne konas la lingvon sufiĉe bone por povi kompreni tiajn malfacilajn tekstojn nur aŭde. Por ĉiu filmeto ni strebas krei subtekston alireblan en YouTube, eĉ se la tuto ne estas facile alirebla rete.

Ĉu povas esti iaj kopirajtaj konsideroj?

– Ni instigas niajn kontribuantojn uzi verkojn el la publika havaĵo aŭ ricevi uzpermeson de la posedanto de la kopirajto. Se tio ne eblas, ni provas solvi la aferon laŭ la specifa kazo. Ni strebas ke la tuta serio estu alirebla laŭ la libera permesilo CC BY, por ke ĝi estu facile reuzata ankaŭ post la fino de la pandemio.

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Pablo
2020-05-27 17:56

Nuntempe, mi kuraĝas diri ke ĉe tubaro.aperu.net oni povas trovi ĉiujn novaj videaĵoj ĉe YouTube, ĉar ĝia roboto aŭtomate serĉas tra jutubo por trovi ĉiujn filmojn kiuj rilatas al Esperanto. Tiujn ĉi filmojn ne aperas ĉe tubaro. Se tubaro ne trovas ĝin, plej eble neniu trovos la filmon, escepte ke tiu homo ricevos la ekzaktan ligilon aŭ konas jam la kanalon.

Pablo
2020-05-27 19:05
Respondo al  Pablo

Mi celas diri: bonvole uzu taŭgajn etikedojn, klavvortojn, titolojn… Eĉ la plej interesa enhavo estos apenaŭ spektita se ĝi ne estas trovita. Ebligu la trovadon.

Mi kritikas
Mi kritikas
2020-05-28 10:19

Chu vere plazas nenio en Esperantujo estas iniciato partopreninta de 3 homoj?