Ĉu membroj decidu pri la vendo de la domo?

Eventuala decido pri la vendo de la Centra Oficejo de UEA estu aprobita de la membraro en ĝenerala voĉdonado. Tiu propono de Dietrich Weidmann ricevis subtenon de multaj komitatanoj de UEA, sed ankaŭ akran kritikon. Nun la komitato rete voĉdonas pri ĝi.

La ejo de la Libroservo de UEA en Nieuwe Binnenweg. La libroservon transprenos I@E en Slovakio.

Komence de oktobro komitatano Dietrich Weidmann proponis, ke la longe diskutita vendo de la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176 okazu nur post aprobo de la membraro, kiu diru sian opinion en ĝenerala voĉdonado. Ĉar la propono ricevis subtenon de aliaj komitatanoj, ĝi devas esti formale traktita de la supera decida organo de UEA.

La diskuto pri la propono okazis en la komitata listo ekde la 20-a ĝis la 28-a de decembro. Spite la jarfinajn festojn ĝi estis vigla. Pluraj komitatanoj forte argumentis por ke oni ja lasu la membraron decidi, dum precipe estraranoj opiniis, ke la komitato kiel la supera organo de UEA ne ŝovu la respondecon al la membroj.

Fernando Maia Jr. (fot. Anna Striganova, revuo “Esperanto”)

– La Komitato jam dediĉis dudekon da kunsidhoroj, la Estraro kaj la Ĝenerala Direktoro dediĉis pli ol jaron da laboro, kaj ĉiuj ni dediĉis multe da tempo por analizi kaj kompreni. La membroj ne estas kaj ne estos pli informitaj ol la Komitato kaj ni devas agnoski, ke estas potenciale maljuste kaj eĉ nekohere nun transdoni al la membroj la devon decidi, skribis vicprezidanto Fernando Maia en la komitata listo.

Simile opiniis la antaŭa prezidanto Mark Fettes:

– Se mi pensas pri la Ĝenerala Voĉdono kiel ordinara membro de UEA, mi supozeble vidus ĝin kiel indikon ke UEA, anstataŭ fokusiĝi al konkretaj agadoj por antaŭenigi la movadon tutmonde, okupiĝas ĉefe pri mono kaj nemoveblaĵoj — demandoj pri kiuj mi, kiel ordinara membro, ne sentas min kompetenta kaj ne volas okupiĝi. Laŭ mi, ni komitatanoj devas simple akcepti nian Statutan respondecon fari tiajn decidojn, cele al kiel eble plej bona estonteco por UEA.

Ankaŭ lia antaŭulo Renato Corsetti kontraŭas ĝeneralan voĉdonadon pri la vendo:

– Mi estas devigata konstati, ke mankas la kuraĝo fari decidojn kaj respondeci pri ili. Ni diskutas pri ĉi tiuj temoj de la UK en Lisbono, kiam ni konstatis la katastrofan situacion de la financa malekvilibro de UEA. De tiam ni diskutas, kion fari. Tute aparte pri la domo en Roterdamo oni petis konsilojn de fakuloj kaj ricevis ilin. Nun estas la vico de la estraro kaj de la komitato decidi. La estraro proponu kaj la komitato akceptu aŭ malakceptu. Sed aranĝi ĝeneralan voĉdonon estas nur maniero prokrasti la decidon kaj “lavi siajn manojn” pri la afero…

Ĝenerala direktoro Martin Schäffer informis la komitaton, ke la tuta estraro kontraŭas la ideon de ĝenerala voĉdono. Laŭ li tia voĉdono eĉ ne estus demokratia, sed “feŭdisma”:

– Kelkaj komitatanoj dum la diskuto liveris malpravajn argumentojn, dirante ke la membroj decidu. Tamen laŭ nia statuto ĉefe decidas la fortaj landaj asocioj, do tute ne la membroj, kiel kelkaj volas kredigi.

Dietrich Weidmann, kiu proponis la ĝeneralan voĉdonadon, argumentis, ke ĝi estas bezonata por ke la membroj povu diri sian opinion:

Dietrich Weidmann.

– Se ni prenas tiel gravan decidon sen demandi niajn membrojn, tiam tiuj, kiuj kontraŭas tian decidon eterne deklaros, ke tia decido estis farita kontraŭ la volo de la popolo kaj en la kazo de UEA poste balotos per forlaso de nia asocio. Do mi verŝajne tute prave timas, ke fari tian decidon sen baloto estos je damaĝo de nia asocio.

Ĝenerala sekretario Aleks Kadar ne trovis la argumenton konvinka:

– La UEA-popolo ne iros manifestacii en la stratoj, se la Komitato faros ian neŝatatan decidon. Plej malbon-okaze ili ne remembriĝos. Sed, konsiderante la drastan falegon de la membraro en la lastaj jardekoj, ili ne atendis iajn decidojn de la Komitato aŭ Estraro por forlasi la Asocion. Mia teorio estas simple, ke la homoj forlasas la asociojn (ne nur UEA), konsiderante, ke ili ne plu bezonas ilin.

Por ĝenerala voĉdonado argumentis aliflanke la antaŭa ĝenerala direktoro Osmo Buller, kiu opiniis, ke oni tute ne vendu la domon:

Osmo Buller

– La vendemuloj fajfas pri la granda simbola signifo de la domo al UEA kaj ĝia membraro, eĉ al esperantistoj pli vaste. La argumentado por la vendo estas pure burokratisma-librotenista kaj ignoras tiun aspekton. Mi trovas tute pravigebla elspezo fari ĉion farendan en la domo por plenumi la novajn energipostulojn. Mi ne farus tion por poste vendi aŭ ludoni la domon, sed por plu havi ĝin kiel la koron de UEA, dediĉante pli da ĉambroj al la biblioteko kaj arkivo kaj al esperantistaj kaj aliaj aranĝoj, ankaŭ kun enspeziga celo.

En pluraj mesaĝoj por la proponata ĝenerala voĉdonado argumentis François Lo Jacomo. Laŭ li, efektive temas pri ŝanĝo de sidejo, eĉ se ĝi formale restos en la sama urbo:

– La nova sidejo, se okazos la vendo, estos malpli centra ĉar plejmulto el la agadoj okazos aliloke, kaj malpli ĉefa ĉar supozeble la oficejo en Slovakio estos pli granda ol la restanta butiko en Roterdamo.

François Lo Jacomo.

– Kiel prave argumentis Osmo, ŝanĝo de sidejo ne estas nur financa operacio, ĝi havas ankaŭ multajn aliajn dimensiojn, simbolan, praktikan ktp… kaj eĉ se ni dediĉis multajn horojn al tiu ĉi debatado, ni tro koncentriĝis pri la financaj argumentoj, kaj niaj membroj apenaŭ scias pri nia debato kaj interpretos la vendon kiel perdon de nia kerno. Se la decido venos el voĉdono de la tuta membraro, malpli regos la postaj bedaŭroj kaj la sento de senpotenco.

La debata fazo pri la proponata ĝenerala voĉdonado finiĝis la 28-an de decembro. Nun dum dek tagoj okazos la reta voĉdonado, kiu finiĝos la 8-an de januaro. Jam post tio okazos diskuto kaj decido pri la eventuala vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176.

Se la domo ja estos vendita, ankoraŭ ne tute klaras, kio okazos pri ĝia enhavo. La kongresa fako kaj la libroservo laŭ decido de la komitato estonte estos prizorgataj de la organizaĵo E@I en Slovakio. Kontrakto pri la prizorgado de la kongresa fako jam estas subskribita, sed ĝia enhavo estas nekonata, kaj ankoraŭ mankas kontrakto pri la libroservo.

La arkivoj de UEA, kaj eventuale parto de la biblioteko Hector Hodler, estos transdonitaj al la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. Ne klaras, kio okazos pri la cetera parto de la biblioteko, sed laŭ vicprezidanto Fernando Maia tio ne estas problemo:

– La plano estas, ke se oni decidos por vendo, Slovakio povos akcepti, krom la stoko de la libroservo, eventuale provizore ankaŭ la kolekton de la biblioteko. La Komitato jam decidis por la komisio de la kongresa fako kaj la libroservo al Slovakio kaj por la prizorgo de la arkivo al Aŭstrio. En tiu kunteksto ankaŭ la kolekto de la biblioteko povas principe iri al Slovakio.


Pli pri la temo:

55 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2021-12-29 12:55

Ĉu fine demokratio en UEA ne estu nur afiŝigita celo (la unua celo de la praga manifesto fakte)?
Ĉu demokratio estas pli ol bela vorto uzinda en UN-medio?

Hanso Becklin
Hanso Becklin
2021-12-31 15:44
Respondo al  Hejmano

Kaj Ĝenerala Voĉdonado kaj decido fare de la Komitato estas same demokratiaj–la Komitato mem estas organo elektita/nomumita de la samaj homoj, kiuj povas voĉdoni en Ĝenerala Voĉdonado. Mi, kvankam persone tre politike engaĝita, ĝojas, ke la parlamento decidas pri budĝetoj, konstruaĵoj, ktp anstataŭ mi. Mi volas fari aliajn aferojn–kaj mi supozas, ke multaj samopinias ene de UEA pri nia organizaĵo.

Tiuj, kiuj ne scias pri nia historio eble mise kredas, ke UEA estas nur internacia organizaĵo kun individuaj membroj. Sed tiuj eraras–fakte, se kuŝas nedemokratio en UEA, tio estas multe pli profunde enradikiĝinta en la duobla rolo de UEA kaj kiel tegmento super la landaj asocioj kaj kiel organizaĵo senpere partoprenebla de individuoj. En gravaj decidoj, la landaj asocioj multe pli draste rolas ol la individuaj membroj pro nia elektita sistemo. UEA jam multfoje transformiĝis dum sia vivo–sed por respekti la principon “unu homo, unu voĉo”, oni devus retropaŝi preter Helsinkon, preskaŭ cent jarojn malantaŭen.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-02 2:29
Respondo al  Hanso Becklin

Mi, kvankam persone tre politike engaĝita, ĝojas, ke la parlamento decidas pri budĝetoj, konstruaĵoj, ktp anstataŭ mi. Mi volas fari aliajn aferojn–kaj mi supozas, ke multaj samopinias ene de UEA pri nia organizaĵo.”

Hans, tiu komparo ne validas: Temas pri multe pli ol nur konstraĵo.
Temas pri detruo de la asocio tia, kian ni konis ĝin ĝis antaŭnelonge. Oni maldungis (preskaŭ) la kompletan oficistaron, eksterigis servojn, kiuj antaŭe estis centraj okupiĝoj de la asocio kaj konklude oni intencas vendi la domon. Kaj ĉio sub la preteksto, ke oni povas labori de ĉie en la mondo, dum realvive preskaŭ ĉiu serioza, sin mem respektanta organizo aŭ kompanio -nacia aŭ internacia – havas sian propran, ne virtualan sed brikan oficejon.

La maniero kiel la estraro kaj la direktoro de UEA manipulas vin, la komitatanojn, estas naŭza.
Dum la lastaj du estraroj nur okazis detruado kaj baldaŭ, sen ajna klara plano (krom “ni ne bezonas oficejon, ni povas labori de lokoj en la tuta mondo…) UEA litere troviĝos surstrate – ĉar evidente, tiu volontula domo en Roterdamo, kies teretaĝo nur taŭĝos por leĝe resti en Nederlando, neniel povos anstataŭi oficejon.
Mi esperegas, ke vi kaj aliaj komitatanoj, profunde pripensos la konsekvencojn de tiu paŝo.
Ankaŭ honeste pripensu la kadukiĝon de UEA sub Fettes kaj Charters kaj post la pensiiĝo de direktoro Osmo Buller.
UEA bezonas novan elanon, kursŝanĝiĝon 180-gradan porsavi la centjarulon.La daŭrigo de la detrua laboro kondukas en sakstraton.

Hanso Becklin
Hanso Becklin
2022-01-02 20:39
Respondo al  Leon Roijen

Leon, malgraŭ kelkloka plena konsento, mi fakte malkonsentas kun vi pri tiu diro, ke “preksaŭ ĉiu serioza, sin mem respektanta organizo aŭ kompanio – nacia aŭ internacia – havas sian propran, ne virtualan sed brikan oficejon.”

Ekster la Esperanto-movado mi estas pastro en la multmilionmembra Usona Luterana eklezio, al kiu nek mono nek homfortoj vere mankas (malkiel en UEA). Kaj ĝuste nun la eklezio serioze pripensas la forvendon de sia nubskrapulo en Ĉikago, ĉar same efike laboras centoj da dungitoj de siaj hejmoj dise tra la lando kontraŭ multe malpli granda kosto. Certe restos iu stabejo en la eklezia ĉefurbo, sed ĝi malgrandiĝos je preskaŭ 90 elcentoj aŭ eĉ pli. Tio liberigas monon ne por subteni ŝvelintan burokrataron, sed por subteni la mision de la eklezio. Same UEA povus utiligi siajn ŝparojn por subteni sian celaron. Al mi ne estas klare, ke sufiĉas gvidado kaj klara vido por navigi tien, parte pro la pelmela efektiva celaro de UEA, sed la bazan principon mi ne tuj malakceptas kiel fasadon por malmunti organizaĵon pli ol jarcenton maljunan.

En la realo, la malmuntadon de la malnovo faras la nemembriĝema amaso de Esperantistoj, influate de la asocia drivado (pri kiu la estraro kaj komitato kulpas–mi ne klopodas transdoni la respondecon, simple atentigi pri la fonto). Kaj mi ne povas entute riproĉi tiujn skeptikulojn–kion mi diru al miaj entuziasmaj lernantoj, kiuj petas la avantaĝojn de UEA-membreco, se ili ne povos vojaĝi al kongreso en fora lando? Diri al iu, ke li membriĝu por subteni organizaĵon simple ne plu validas; en la nuno oni pensas pri la konkretaj plusoj de membreco eĉ se mono al tiu ne mankas. Aldoni ian servon alireblan al ĉiuj rete (bitbibliotekon valoran, interesan periodaĵon, alispecan retan servon, ktp) multe helpus en propagandado. Same la naskata nova retejo helpos, kiam ĝi aperos. Mi plurfoje menciis tion en la komitato, sen klara respondo al la defio, kvankam evidente la Virtuala Kongreso sufiĉis al multaj kiel membriĝkialo dum la lastaj du jaroj, kvankam restas en mi timo, ke ion same bonan kaj senpagan la membroj ne povos antaŭvidi en jaro, kiam ankaŭ ĉeesta kongreso okazos, pro niaj minimumaj fortoj monaj kaj homaj.

Indas savi la pereantan asocion–pri tio mi plene konsentas, estante dumviva membro (kiu ne plene scias, kies vivon alaludas tiu epiteto, ĉu la propran, ĉu tiun de la asocio). Fakte, mi aldone konsentas, ke 180-grada kursŝanĝiĝo estas bezonata. Sed la nuna demando estu, ĉu la konservado de konstruaĵo disfalanta povos haltigi la longdaŭran malkreskon de la asocio kaj la malaperon de ĝiaj valoraj aktivaĵoj kaj servoj? Al mi la respondo ne estas klara, kaj supozeble pli konfuza kaj obtuza estas ĉio al la membroj de la asocio, kiuj malkiel mi ne detale sekvas la komitatan liston.

Tauhro
Tauhro
2022-01-02 22:35
Respondo al  Hanso Becklin

Perfekta prediko – bone dormigas k penas konvinki, ke chio estas bone, nur bezonas iomete atendi. Por kio esperantistoj devas havi domon k bibliotekon, por ili sufiche interreto k estus pli bone se ili por chiam sidus hejme antau komputilo. -“Chi tio estas precipe pozitiva por tiuj esperantistoj, kiuj neniam povis esperi plenan partoprenon en la internacia movado pro foro, politiko, aŭ ekonomiko. Ĉiu medalo du flankojn posedas!” – Serchu la alian flankon!
Vin mem chagrenas nur -“devo kontenti pri la lokaj bieroj anstatau povi gustumi la bufedon de la mondo.” – Vi estas bona pastro!

Hanso Becklin
Hanso Becklin
2022-01-03 1:49
Respondo al  Tauhro

Taŭro, se vi legus mian tutan respondon en ĉi tiu fadeno (kredeble tro longan kaj dormigan, tio ja estas trajto mia), vi certe scius, ke mi ne opinias ĉion bona, nek petas nur paciencon kaj atendemon de niaj samideanoj. Fakte, mi plurfoje publike kritikis la planojn de la estraro, precipe pro manko de travidebleco. Sed mi ja opinias malsimile ol tiuj, kiuj volas konservi ĉion malnovan malgraŭ ĝia manko de efiko cele al la disvastiĝo de Esperanto kaj la florado de internacia agado.

Responde al la demandoj de la gazeto La Ondo de Esperanto, kiujn vi citas, mi preferis emfazi la pozitivan flankon de la pasintaj du jaroj, ĉar efektive estis multaj klaraj pozitivaĵoj por nia movado, kiuj fontis el ĉefe interreta agado. Tio ne signifas, ke mi volas trudi ermitecon al ĉiuj–nepre ne! Sed la negativaj flankoj de la pandemio kaj ĝiaj du ĝisnunaj jaroj ne same elstare prezentiĝas (krom la manko de ĉeestaj kongresoj kaj la malapero de multaj lokaj grupoj, kiujn mi ja menciis), ĉar oni ankoraŭ ne scias, ĉu la malfacilaj reduktoj kaj ŝanĝoj en UEA montriĝos en la longa perspektivo bonaj aŭ malbonaj.

Ni memoru, ke homoj ne nur kverelis sed eĉ skismis, kiam UEA translokiĝis de Ĝenevo al Londono, kvankam en la fina kalkulo tiu decido doloriga (al la historio, al la svisoj, eĉ al la memoro de la asociaj fondinto kaj financinto Privat) estis bona por la asocio. Kiel oni scias, ke ĝuste nun ni ne alfrontas simile dolorigan decidon, kiu finfine donos vivigan impulson al la asocio, se ĝi kapablos imagi sufiĉe vaste ne nur pri sia glora historio, sed ankaŭ pri sia sekva etapo por alproksimigi la homaron unuj al la aliaj per Esperanto? Kiel historiisto, mi ne pretendas la kapablon antaŭvidi tiajn aferojn, kaj avertas kontraŭ tiuj, kiuj pretendas tion.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-03 4:20
Respondo al  Hanso Becklin

“Kiel historiisto, mi ne pretendas la kapablon antaŭvidi tiajn aferojn, kaj avertas kontraŭ tiuj, kiuj pretendas tion.”

Prave, kaj ĝuste pro tiu neantaŭvidebleco, tiel drastaj ŝangoj ne devus okazi. Oni nun vetludas, kaj kvankam neniu el ni povas profeti, ni ja scias, ke per la neniigo de la CO kaj vendo de la domo, nemalgranda estas la ŝanco, ke ĉio fiaskos, ĵetante UEA eble ne jardekojn, sed jarcenton malantaŭen.
Kaj honeste dirite, la signoj de grandega fiasko jam anoncas sin. Kompare kun la tempo kiam la CO ankoraŭ plene funkciis, mem produktis multe, en la nuna tempo UEA plu estas nur ombro de si mem. Kaj ne: Tio NE estas la nuntempaj sociaj tendencoj, kiuj kulpas pri tio. Kulpas misestrado, manko de kreemo kaj senvizieco de sinsekvaj estraroj, kulminante per la nuna estraro, kiu eble ne estas la plej senenergia sed ja la plej detruanta.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-03 4:03
Respondo al  Hanso Becklin

Saluton Hans, dankon pro via detala respondo.

La situacio kun via eklezio ne estas plene komparebla: Eĉ se oni forvendos la nubskrapulon en Ĉikago apartenantan al via eklezio, via eklezio tamen restos kun multaj “brikaj domoj” ĉar rapida rigardo en Google informas min, ke via eklezio havas preskaŭ 10000 kongregaciojn. Do vi daŭre havos multe da preĝejoj, sed ankaŭ alispecajn renkontiĝejojn kaj aliajn ejojn en kiuj oni laboras por la eklezio, mi supozas.

Kompreneble la komparo inter la E-movado kaj via eklezio restas malfacila, sed vi mem jam diras, ke eĉ se via eklezio vendos la nubskrapulon en Ĉikago tamen restos iu stabejo. UEA kontraŭe ne plu havas stabon, oni maldungis pli malpli ĉiujn oficistojn.
Se estas nenecese ŝvelinta burokrataro, certe estas bone redukti ĝin, sed tia ne estis la kazo en la CO en Roterdamo. Oficistoj tie ĉiam laboregis kaj estis tro malmultaj anstataŭ tro multaj.

Tre trafe vi mencias la “pelmela efektiva celaro de UEA”. Ĝia unua celo estas “disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto” sed tiu ĉefcelo klare ne plu estas la ĉefa fokuso de UEA. Tiugrade eĉ, ke oni povas demandi sin, kial UEA ankoraŭ portas “E” en sia nomo. Kompreneble, mi iom troigas, sed oni povas fari longegan liston pri la enormaj mankoj flanke de UEA en tiu kampo.

Same UEA povus utiligi siajn ŝparojn por subteni sian celaron (…) sed la bazan principon mi ne tuj malakceptas kiel fasadon por malmunti organizaĵon pli ol jarcenton maljunan”

Ne nepre fasado, sed la rezulto estas malmunto, certe se oni pensas pri tiu unua, plej grava celo de UEA, la disvastigo de Esperanto.
Kiam ankoraŭ estis funkcianta oficejo, ĝi servis en kohera maniero al tiu celo, precipe ĝis Osmo Buller pensiiĝis aŭ eĉ pli malproksime en la tempo: Kiam en la CO oficistoj ankaŭ faris bonkvalite la “plenkreskulan” kaj “junularan” revuojn kaj prizorgis aliajn presaĵojn, libro-eldonojn kaj servojn. Sed tiu kohereco nun plene malaperis. Nur eta ekzemplo: “Kontakto” en la naŭdekaj jaroj sub Francisco veuthey (kun grafikumo de Roy McCoy kaj poste ankaŭ de Veuthey mem) estis treege profesia, diversa, bunta, bele ilustrita, interesega magazino, kiu servis al plej varia junulara publiko. Mi ne scias pri la nuntempa junularo, sed kiam antaŭ 2 jaroj mi reabonis Kontakton por unu jaro ĉar mia edzo ĵus eklernis Esperanton, ni rapide seniluziiĝis pro ĝia plejparte teda enhavo, tro serioza, tro socikritikema, tro politika kaj apenaŭ junulara.
Mi forte kredas, ke tiaj aferoj (kaj multaj aliaj nedezirindaĵoj / perdo de kvalito ktp) okazas kiam mankas la ĉeesta kontakto. La dinamiko inter homoj ĉeestantaj, kunlaborantaj en sama oficejo estas tute alia ol se temas pri unuopuloj dise tra la mondo.

Ankaŭ tre trafe vi diras “en la nuno oni pensas pri la konkretaj plusoj de membreco eĉ se mono al tiu ne mankas”.
Ĝuste por krei tiajn “konkretajn plusojn”, oni bezonas profesian, kunlaborantan skipon, surloke. Kovim pruvis, ke virtuala kunlaboro kaj komunikado eblas, sed ankaŭ havas gravajn limigojn.

Jes, kelkaj retservoj estus bonvenaj. Mi mem ekzemple neniam komprenis, kial asocio, kies unua celo estas disvastigi la uzadon de Esperanto, ne havas prestiĝan retpaĝaron, kie oni per modernaj lerniloj (filmoj, moderna ekzercaro, testiloj ktp) povas lerni la lingvon.
Ne senkiale antaŭnelonge aperis ĉi tie en Libera Folio artikolo de Osmo Buller kun la titolo “Lerni esperanton plej gravas”.

Krom virtualajn produktojn, UEA devas produkti ankaŭ malvirtualajn, materiajn produktojn: preskaŭ ĉio, kio okazas en la reto finfine estas tre efemera, dum palpeblaj produktoj multe pli longe restas: Iu ajn papera libro, faldfolio, magazino ktp multe pli longe ĉeestos en ies ĉirkaŭaĵo ol retpaĝaro forklakata post kelkaj minutoj aŭ sekundoj.

la nuna demando estu, ĉu la konservado de konstruaĵo disfalanta povos haltigi la longdaŭran malkreskon de la asocio kaj la malaperon de ĝiaj valoraj aktivaĵoj kaj servoj”

Kompreneble ne. Necesas inversa inĝeneriado. Konservo de la domo, restarigo de plene funkcianta Centra Oficejo, liverado de indaj produktoj kaj servoj.

La konstruaĵo ne estas disfalanta. Jes, ĝi bezonas modernigon, ĝisdatigon, kaj tio estas tute normala afero, kiel en la Komitata listo Lo Jacomo tre prave rimarkis. Ankaŭ notu ke komitatano Desailly donis la tre imageblan ekzemplon de unuflanke aŭstralia E-asocio, kiu vendis antaŭlonge sian domon kaj kies mono nun estas for, elspezita sen palpeblaj rezultoj, kaj aliflanke tre riĉa kaj bonfarta E-asocio ĝuste ĉar ĝi tenis la domon kiu multe pli valoriĝis je la paso de la tempo.

Investo en domo en tiu loko en Roterdamo neniam estos forĵetita mono. Preskaŭ ĉiu nederlandano konfirmos tion. Male, vendo de la domo signifus forĵeton de mono.

La domo ne estas kaŭzo de deficitoj, nek nove dungunta oficistaro: La vera kaŭzo estas – kiel vi kaj mi klare samopinias – la manko de produktoj kaj servoj por kiuj homoj pretas pagi.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2022-01-03 11:53
Respondo al  Leon Roijen

> La vera kaŭzo estas – kiel vi kaj mi klare samopinias – la manko de produktoj kaj servoj por kiuj homoj pretas pagi

Tio estas la kerna penso de ĉi tiu tuta nuna diskuto kaj de la problemoj de UEA.

En 2018 la komitato en Lisbono, laŭ propono de komitatano Weidmann, decidis, ke “la buĝeta deficito en 2020 estu maksimume la duono de la buĝeta deficito 2019, kaj en 2021 maksimume 50,000 EUR, kaj ke ekde 2022, en periodo de 3 jaroj, estu ekvilibro”. Oni kompreneble povus sin demandi, kial oni elektis tiujn precizajn ciferojn kaj ne aliajn (ekz. ekvilibro post kvin jaroj, aŭ dek jaroj, aŭ…), sed sendube komitatano Weidmann kaj la komitato faris fundan esploron.

Ĉu estas malsaĝe alceli buĝetan ekvilibron? Evidente ne. Sed la UEA-gvidantoj, ĉefe la tiamaj estraro kaj ĝenerala direktoro, kapablis atingi buĝetan ekvilibron nur per redukto de elspezoj. Ĉu estas malsaĝe redukti elspezojn? Evidente ne. Sed la UEA-gvidantoj kapablis atingi tian redukton nur per maldungo de laborantoj (kutima strategio de maltaŭgaj gvidantoj) – t.e. de tiuj kapablaj krei produktojn kaj servojn.

Ŝajne neniam trairis la kapon de la UEA-gvidantoj, ke, por atingi buĝetan ekvibron, estas du vojoj: redukti elspezojn kaj, ĉefe, pliigi enspezojn. Anstataŭ provi (iom) redukti elspezojn kaj (forte) pliigi enspezojn, la UEA-gvidantoj, siatempe estrataj de eksa UEA-oficisto, sovaĝe ĵetis sin sur la laborantojn kaj unue maldungis duonon el ili kaj poste la alian duonon. Oni ne entreprenis provojn pliigi enspezojn, krom fojaj alvokoj al “donacado”, t.e. al la bonvolemo de homoj. Se oni ne trovas kialon aliĝi al UEA, kial oni trovus kialon donaci?

UEA, mi petas, atentu tiujn vortojn: la vera kaŭzo estas la manko de produktoj kaj servoj, por kiuj homoj pretas pagi.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Tauhro
Tauhro
2022-01-03 16:46

Kauzo de financa deficito- jes, eble. Kauzo de komuna E-krizo, kompreneble, ne.
UEA ne estas magazeno, kiu vendas produktojn k servojn por ricevi profiton. UEA estas idea organizajho, kiu servas por disvastigi ideon. Rememoru ankorau foje vortoj de Majstro:Kun E-o, kiu servas al celoj de komerco k praktika utileco, ni volas havi nenion komunan.
Mi opinias, ke chefa kauzo de eterna krizo en E-o – la nekompreno che multaj esperantistoj, ke E-o ne estas lingvo por amuzado, ghi havas internan ideon. Ghi estas tiel forta, ke permesis tiom multe da jaroj ne perei, danke al entuziasmuloj, kiuj komprenadis chi tion. Nun bedaurinde preskau ne restis tiaj entuziasmuloj / batalantoj, restas nur amuzantoj / negocistoj. Kaj naskata nova bonega retejo au aliaj bonegoj servoj ne helpos!

Kirill Ŝvedov
2022-01-03 19:14
Respondo al  Tauhro

Majstro diris: “Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!” Kiel vi povas vidi, li oponis nur ekskluzivan uzadon, sed ne ajnan. Kaj unu el la plej grandaj niaj problemoj estas, ke nun Esperanto neniom estas uzata tiucele…

Tauhro
Tauhro
2022-01-03 20:12
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Chu vi vere tiel opinias, ke nun E-o tute au ne sufiche multe servas al celoj de komerco. Vi eraras, ekzistas centoj ekzemploj de sukcesa komerco, simple ghi preskau tute en ombro pro tio nevidebla. Plej parto de tia komerco direktas kontrau Esperanto.

Kirill Ŝvedov
2022-01-03 21:29
Respondo al  Tauhro

>ekzistas centoj ekzemploj de sukcesa komerco

Ĉu vi povas doni ekzemplojn de tiaj?

>Plej parto de tia komerco direktas kontrau Esperanto.

Kiel sukcesa komerco per Esperanto povas malutili tiun? Kontraŭe, tio kapablus demonstri al la ekstera mondo utilecon de ĝi.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Tauhro
Tauhro
2022-01-05 17:55
Respondo al  Kirill Ŝvedov

En nuna mondo ”homo” estas varo k se ”iu” pagas k mendas ”muzikon” k ”alia iu” bone plenumas liajn dezirojn – chi tio estas sukcesa komercio.
La ”bona” komercio ankau povas esti direktita kontrau E-o. Ekzemple: se fari malbonan stultan E-reklamon au E-filmeton, au E-retejon k ricevi pro tio monon.
Konkrete mi ne parolu, vi mem se atente rigardu k pripensu – ekvidos k komprenos.

Kirill Ŝvedov
2022-01-05 23:01
Respondo al  Tauhro

Honeste, mi ne tre bone komprenas, pri kio vi parolas. Mi parolis pri eblo de internacia komerco, kiu celas nacilingvajn mendantojn kaj uzas Esperanton kiel laborlingvon. Sukceso de tia entrepreno montrus praktikan efikecon de Esperanto al la ekstera mondo. Inter alie, nuntempe mi intencas realigi tiaspecan iniciaton, do se vin interesas “batalo por Esperanto”, vi povas kontakti ĝin per donita tie retpoŝto.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2022-01-03 18:16

Legu la saĝajn vortojn de Stanislav Belov en La Ondo de Esperanto, kiujn mi citas ĉi tie:

“La plej negativa estas la daŭra kaj jam tre grava malfortiĝo de la ĉefa Esperanto-organizaĵo. Reage al la financa krizo UEA elektis strategion de reduktado, senigante sin je funkcioj kaj posedaĵoj. Sperto de komercaj organizoj montras, ke tiu strategio, kvankam foje neevitebla, estas tre danĝera. Fortranĉante havaĵojn, personaron kaj funkciojn la organizo ŝrumpas kaj perdas eblecojn al potenciala kresko. Ofte tiu ŝrumpado iĝas senhalta kaj finiĝas per malapero de la organizo mem. Se UEA seniĝos je pluraj bazaj funkcioj nur por ŝpari monon povas estiĝi demando: ĉu ne estus plej bone tute likvidi UEA kaj tiel ŝpari oble pli da mono?”.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Tauhro
Tauhro
2022-01-03 18:50

Poste vendo de CO vi ekvidos k konvinkighos, ke de “shparita”mono restos nenio pro tiu “sagheco”.
Povas esti pli saghe konservi domon k ghuste uzi ghin, alie ne estos mono, nek domo pro tia “sagha” propono.
Eble estus sagha propono – kolekti monon per chiuj esperantistoj por savi domon, sed fari severajn rezervojn – decidos komuna vochdonado, shanghu estraro, statuto ktp. Decidos tuta E-ujo, sed ne amaseto de achuloj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-03 21:40
Respondo al  Tauhro

Jes, klare. La 30an de la pasinta jaro:

Ĉi-foje ne estas ŝerco. Laŭ la ĵusa progresraporto de la estraro de UEA, la nova retejo de la asocio nun estas ”teknika preta”. La tuta kosto de la reteja projekto laŭ ĝenerala sekretario Aleks Kadar ne superos 100 000 eŭrojn.”

Ĝuste sub la estraroj de Fettes kaj Charters – kiuj detruis la tutan Centran Oficejon por ŝpari monon, senigis longtempajn fidelajn oficistojn je vivrimedoj – perdiĝis tiom da mono sen iu ajn videbla rezulto.

Direktoro Schäffer deliras pri grandiozaj investoj post vendo de la CO-domo sed eĉ ne sukcesis investi la monsumegon ne rentumantan en bankokontoj de UEA, tiel kaŭzante grandan valorperdon.

Dume Maia kolektegas monon per donacoj de naivaj donacantoj, kiuj pli bone donacu sian monon al homoj malriĉaj, kiuj miloble pli bone bezonas kaj uzos la monon.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-03 22:22
Respondo al  Leon Roijen

Forfalis vorto: “La 30an de la pasinta jaro” —> La 30an de aprilo de la pasinta jaro.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-03 22:20

Jes prave, Francisco, ankaŭ mi rememoris tiujn vortojn, kiam mi skribis unu el miaj komentoj kaj tiam preskaŭ jam menciis ilin.

Kion la malkompetentuloj en la estraro ankaŭ tute ne komprenas, estas la fakto, ke la Centra Oficejo ĝis ĝia detruo ĉiam estis la ununura stabila faktoro de la organizo.
Por uzi la de vi pli frue uzitan analogion: forigu la motoron el la veturilo, kaj nenio plu funkcios. Kaj tio okazos finfine. Se estas Centra Oficejo, kiu produktas varojn kaj servojn, eĉ se iu(j) estraro(j) tute ne funkcias, sukcesas je nenio – almenaŭ al la movado estas garantiitaj tiuj servoj kaj produktoj kaj la enspezoj por UEA.
Tiel estis en la UEA de Osmo Buller. Eĉ la krizego pasintece kaŭzita de Renato Corsetti kaj kompanoj finfine ne sukcesis perturbi la motoron, nelaste ankaŭ dank’al la preskaŭ superhomaj fortoj de Osmo Buller kontraŭbatalantaj detruantojn kiel Corsetti kaj aliaj.

Flanke, jen bela citaĵo (2003) de via samlandano Jorge Camacho, kiun mi duonhazarde trovis:

“Ĉu la funkciado de la asocio suferus, se estus realigitaj la ankoraŭ ne klare difinitaj planoj de la estraro malfondi la oficejon en Roterdamo, dispartigi ĝin kaj movi la pecojn al diversaj urboj?

Oni ne scias, ĉu ĝi gajnos. Sed la malfondon de la CO oni verŝajne ne povos retrofari, se ĝi montriĝos malsukcesa. Ial la plano igas min memori la privatigadon de ŝtataj sanservoj kaj fervojaj sistemoj fare de la Thatĉer-registaro en Britujo, kun la katastrofaj sekvoj, kiujn ĉiu bone informita homo konas.” (fonto: LiberaFolio).

Kapdolorhavanto
Kapdolorhavanto
2021-12-29 14:00

Komence de oktobro: propono.
Fine de decembro: debata fazo dum kiu pluraj estraranoj uzas kiel unu el siaj argumentoj tion ke Ĝenerala Voĉdonado postulus tro da tempo.

Kaj en UEA kaj en TEJO ekzistas tendenco puŝi sian komitaton elekti tion kion ĝia Estraro deziras pro “urĝeco.”

Nu, la Centra Oficejo jam reduktiĝis al malriĉa ŝelo de tio kio ĝi iam estis – jam estas malfrue por protestoj.

Tauhro
Tauhro
2021-12-29 16:51

>Estas potenciale maljuste kaj eĉ nekohere nun transdoni al la membroj la devon decidi<
Platono kun sia dialektiko ripozas. Lin superis Maja.
>Laŭ nia statuto ĉefe decidas la fortaj landaj asocioj, do tute ne la membroj<
Tiel daurigas alia jhonglisto de vortoj. Kie nur li vidis fortaj landaj asocioj? Enigmo.
>  Aranĝi ĝeneralan voĉdonon estas nur maniero prokrasti la decidon kaj “lavi siajn manojn” pri la afero…<
Plena sento, ke ni trovighas en frenezulejo, kie frenezuloj kuracas lastajn sanulojn.

Patricio Agustín Iglesias
2021-12-29 21:53

Vidante la nunaj teĥnologioj mi kredas, ke la plej taŭga vojo por decidi pri la afero estas ĝenerala voĉdonado. En Argentino ĉia grava afero estas decidita rekte de la membraro. Mi certas, ke UEA havas pli “eŭropa” registara sistemo, kie sia “parlamento” elektas la estraron. Tamen mi opinias, ke per GV decido iĝos pli legitima, kaj neniu poste povos diri, ke eta grupo decidis kontraŭ la volo de la plimulto de la anaro.

Mi ankaŭ kredas, ke indas unu (aŭ du, por malsimilaj horzonoj) Zoom-renkontiĝo kie la estraro povos respondi demandojn de la membraro, kaj ankaŭ komitatanoj povus esprimi siajn ideojn. Ni parolas pri ege grava afero por la estonteco de la esperantistaro, kiu nepre bezonas saĝa, vasta konsento.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-12-30 14:28

Estimata Patricio Agustín Iglesias,
La problemo pri via argumentado estas, ke [v]idante la nunaj[n] teĥnologioj[n] vi ne pledas por Ĝenerala Voĉdono, tia kia ĝi estus okazinta laŭ la parto K. Ĝenerala Voĉdono de la Statuto de UEA, sed vi pledas por via propra imago pri tio, kiel vere ĝenerala voĉdono devus okazi. 
Vi opinias, ke per [Ĝ]V decido iĝos pli legitima, kaj neniu poste povos diri, ke eta grupo decidis kontraŭ la volo de la plimulto de la anaro. Tamen, en la Statuto de UEA en la punkto 55. Voĉdonantoj oni povas legi, ke En Ĝenerala Voĉdono ĉiu individua membro havas unu voĉon. Ĉiu aliĝinta faka asocio havas cent voĉojn. Ĉiu aliĝinta landa asocio havas nombron da voĉoj egalan al la nombro de siaj membroj.
En la komitato de UEA necesas subteno de 36 homoj (evetuale iom malpli se ne ĉiuj ĉeestas) por ke la propono estu (mal)akceptita. Kiel montris ekzemplo de Ĝenerala Voĉdono en 2016, tie, en ekstrema kazo, sufiĉas subteno de 9 homoj (prezidantoj de plej membrohavaj Landaj Sekcioj) por ke la propono estu (mal)akceptita. Verŝajne vi facile povas konstati en kiu el varaiantoj decidos pli eta grupo. En Ĝenerala Voĉdono, malgraŭ ĝia pompa nomo, sendube sian opinion esprimos pli mutle da homoj ol en la komitato, sed por la decido mem tio ne multe gravas, ĉar tiun efektive alperson kelkaj aŭ eble dekkelkaj LS-prezidantoj.
Gravas tion plene kompreni antaŭ ol pledi por aŭ kontraŭ Ĝenerala Voĉdono en UEA.

Tauhro
Tauhro
2021-12-30 20:28
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Vi perfekte priskribis la nevenkeblecon de nedemokrata sistemo en UEA. Sed vi estis/estas ja la parto de ghi. Mi vidis multe fojoj kiel batalas kontrau ghi Osmo Buller, sed vian bataladon mi bedaurinde ne rimarkis. Povas esti mi eraras?

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-12-30 21:44
Respondo al  Tauhro

Pardonu, Tauhro, sed via respondo estas por mi ne vere komprenebla. Parto de kio mi estas? De UEA? Jes, mi estas individua membro de UEA de pluraj jaroj. Mi ne scias kiu vi estas, ĉar vi kaŝiĝas sub pseŭdonomo, tamen se ankaŭ vi estas individua membro de UEA, vi estas “parto de ĝi” ekzakte same kiel mi kaj kiel signifa parto de komentantoj ĉi tie.

Tauhro
Tauhro
2021-12-30 23:10
Respondo al  Łukasz Żebrowski

>Vi estas “parto de ĝi” ekzakte same kiel mi <
Vi estas tro modesta, chu vi ne estis prezidanto de TEJO au ne estas aktiva apoganto de UEA.
Via propono pri oficejo en Varsovio estis bonega, sed nun mi diris nur pri via rilato al demokrateco en UEA.
Vi citis la nedemokratan statuton de UEA k ne diris vorton pri via rilato al ghi, pro tio mi decidis ke vi aprobas ghin. Chu mi eraris?

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-12-31 18:13
Respondo al  Tauhro

chu vi ne estis prezidanto de TEJO

Jes, mi estis, sed tio ja ne vere rilatas al la temo de ĜV en UEA

estas aktiva apoganto de UEA.

Mi ne scias kion vi nomas aktiva apoganto, sed se sufiĉas ĉiujare pagi membrokotizon, malgraŭ tio, ke pluraj aferoj en UEA ne plaĉas al mi, tiukaze jes.

Vi citis la nedemokratan statuton de UEA k ne diris vorton pri via rilato al ghi, pro tio mi decidis ke vi aprobas ghin. Chu mi eraris?

Nu, se vi decidis, vi ja eraris, ĉar estas nur mi kiu decidu kion mi opinias.
Mi ja skribis interalie, ke [e]n Ĝenerala Voĉdono, malgraŭ ĝia pompa nomo, […] [decidon] alperson kelkaj aŭ eble dekkelkaj LS-prezidantoj, kio ŝajnas al mi sufiĉe klare kritika kaj malaproba opinio pri ĉi tiu proceduro. Do jes, vi eraris.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-12-31 18:40
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Mi cerbumis pri la vorto “alperson”, kiun vi uzis en la origina afiŝo kaj denove ripetis ĉi tie, do unuavide ŝajnis intenca vorto (se eraro, vi ne ripetus ĝin, aŭ tiel mi konkludis), sed mi ne kapablis kompreni. Eble io pri “al persono”? Eble…?

Nu, solvinte la enigmon mi kundividas ĉi tie la solvon kun aliaj por eviti al ili cerbumadon:

alperson –> alprenos

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-12-31 23:32

Aĥ jes, estas tajperaro kaj evidente “alperson” devus esti “alprenos”. En la dua mesaĝo mi kopiis citaĵon de la unua, tial la tajperaro ripetiĝis.

Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
2021-12-31 14:45
Respondo al  Łukasz Żebrowski

LukiZ, mi ne dirus “signifa parto”. Efektive la plimulto el la komentantoj en tiu ĉi forumo ne estas individuaj membroj de UEA. Ili apenaŭ aŭ entute ne partoprenas en la Asocio, kvankam kelkaj eĉ enspezas el ĝi. Sed tio estas parto de la laboro. 🙂 Feliĉan 2022! 😉

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Fernando Maia Jr.
Tauhro
Tauhro
2022-01-01 2:00
Respondo al  Fernando Maia Jr.

Brave, Maia! Via gratulo estas konforme al via persono.
Mi ankau gratulas vin – la famo de Herostrato por vi estas garantita.

Bufoncxasisto
Bufoncxasisto
2022-01-01 12:00
Respondo al  Tauhro

la famo de Herostrato por vi estas garantita.
Kaj por vi la famo de Gonella!

Tauhro
Tauhro
2022-01-01 14:31
Respondo al  Bufoncxasisto

Vi estas pli simila al Bufongloristo. Dankon!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2022-01-02 2:16
Respondo al  Fernando Maia Jr.

Fernando, mi siatempe aliĝis al UEA tuj post eklerno de la lingvo, eĉ kiam mi apenaŭ kapablis kunmeti sencohavan frazon. Mi restis individua membro dum jardekoj kaj laboris kiel UEA-oficisto dum kvin jaroj. Mi nun membras en tri bonfaraj asocioj, al kiuj mi kotizas sume pli ol 300 € jare. Kaj malgraŭ ĉio tio mi ne sukcesas trovi kialon por (re)membriĝi en UEA.

Anstataŭ subtile kritiki kaj nerekte kulpigi homojn pro nemembriĝo en UEA (lastatempe kutima strategio de UEA-gvidantoj: kulpas ĉefe iuj eksteraj fiuloj perfide subfosantaj) demandu vin, kial homojn kiel min UEA ne kapablas konvinki pri aliĝo.

Volanta
Volanta
2022-01-03 17:24

Kara Francisco Javier Moleón,
Feliĉan 2022! Ĉu vi listigus la okazigon de Belartaj Konkursoj inter la kialoj por aliĝi al iu asocio? Mi donacas al pli ol 3 bonfaraj asocioj ĉiujare. Tio ne malhelpas min membri ankaŭ en UEA, en la landa kaj en la loka E-asocioj. Laŭ mi la kialoj por membri multas, sed via malemo superas ilin ĉiujn. Estus interese diskuti voĉe pri la afero.

Patricio Agustín Iglesias
2022-01-10 19:19
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Kara samideano:

Dankon pro viaj komentoj kaj viaj korektoj. Sendube kiel bona hispanlingvano mi daŭre maltrafas la akuzativon! Ha, ha!

Mi fakte ne konis tiujn detalojn pri la statuto de UEA. Mi ĵus legis la statuton de TEJO, kaj vidante la nunan proponon en la komitatlisto mi baldaŭ legos la Ĝeneralan Reglamenton.

Ĉiumaniere, se okazus, ke nur kelkaj prezidantoj de asocioj decidus dum ĜV, tio havus klaran kialon: la plejparto de IM de UEA aŭ prezidantoj de landaj kaj fakaj asocioj ne interesiĝus pri la voĉdonado. Se ĉiu IM voĉdonas oni bezonas la 13 plej grandaj landaj asocioj por trudi sian volon. Kaj tio nombro estis kalkulita laŭ malnovaj datumoj en Vikipedio; mi certas, ke dum la lastaj jardekoj la plejparto de grandaj landaj asocioj perdis anojn, do tiu komplikus al “trusto” de grandaj LA. Krom mi ne aldonis fakajn asociojn, kiuj ampligas la bezonatan nombron de grandaj asocio.

Do mi kredas, ke estas bedaŭro, la ĵusa malaprobo de la propono.

Ree mi volas danki vian detalan respondon. Mi kredas, ke per tian dialogon la movado kreskiĝas.

Jen ligilo al mia dosiero en GD: https://docs.google.com/spreadsheets/d/1MSJQgTTSXAWg6D8UxlJM8BAHaXR9hJeVtlmDvwtpj9g/edit?usp=sharing

Bezonata nombro de asocioj.png
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2022-01-10 23:12

Jes, vi pravas konkludante, ke plejparto de IM […] ne interesiĝus pri la voĉdonado. Ekzemplo pri ekstremkazaj 9 decidaj homoj estis bazita je reala Ĝenerala Voĉdono okazinta en 2016. Tiam al la Centra Oficejo alvenis entute 1336 indidivuaj voĉdoniloj kaj 37 voĉdoniloj de la landaj asocioj kaj 5 voĉdoniloj de fakaj asocioj [1] dum tiutempe UEA havis 4264 individuajn membrojn, do voĉdonis nur 31 procentoj el ili [2]. Dekkelkaj prezidantoj de LS-j, kiuj kutime estas konataj facile kontakteblaj movadanoj estas multege pli facile mobilizeblaj ol kelkaj miloj da Individuaj Membroj. Ĉu vi povus, en via kalkulfolio (kiel ŝatanto de kalkulfolioj mi aparte aprezas!) marki la rezulton, se oni prognozus 31-procentan partoprenon de IM-j?

Fontoj:
[1] UEA RENOVIGIS SIAN STATUTON, Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 659, 2016-12-16
[2] Asociaj membroj ŝanĝis la statuton de UEA, Libera Folio, 2016-12-16

PS. Pardonu nepetitan korektadon. Ĝi ne estis mia intenco – simple necesis por taŭge citi ene de frazoj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-12-29 23:16

“Mia teorio estas simple, ke la homoj forlasas la asociojn (ne nur UEA), konsiderante, ke ili ne plu bezonas ilin.”

Aha… nun do klarighas kial Kadar, Maia kaj kompanoj detruas UEA. La homoj konsideras, ke ili ne plu bezonas asocion…
La nuna malkompetentega estraro sub Charters samkiel tiu de Fettes kreis memplenumighantan profetajhon: Ili unue malkonstruis kaj detruis la asocion kaj nun asertas, ke homoj ne plu konsideras ghin bezonata.

Fettes, Charters, Maia, Kadar, Raola, Corsetti, Wandel… ili estas malamikoj de Esperanto. Grandaj Detruantoj. Nedezirataj personoj.
La nepoj krachos sur iliajn tombojn. Kaj la praavoj, kiuj laboregis por la Asocio kaj kies atingojn ili nuligas, postchasu ilin ghis la infero.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-12-30 1:14
Respondo al  Leon Roijen

Mi certe konsentas, ke ili detruis kaj plu detruas la asocion, eĉ se ili pensas, ke ili detruas “nur” la CO, kiun ili konsideras nura balasto, do ili opinias sin ĝisfunde miskomprenataj savantoj de la asocio. Tamen por tion montri apenaŭ necesas uzi esprimojn kiel “kraĉi sur la tombojn” aŭ “postĉasi ĝis la infero”: oni sendube povas eldiri kritikon iom malpli teatrece (teatreco ofte estas kontraŭefika). Sed ni konsideru tiujn esprimojn kiel literaturajn figurojn.

Mi same konsentas, ke oni kreis memplenumitan profetaĵon. Mi ekz. legis ie en la komitata listo ies argumenton, ke la CO apenaŭ plu estas uzata kaj apenaŭ plu havas laborantojn, pro kio ne indas plu teni ĝin. Argumento sendube prava: sed prava pro tio, ke oni jam antaŭe senlace maldungadis laborantojn kaj do tre efike kreis malplenan oficejon. Kvazaŭ oni de bone funkcianta aŭto poiome forprenus motorpecon, stirilon, ellastubon, antenon kaj seĝon, kaj poste oni deklarus la aŭton neveturanta vrako forskrapenda. Jes, la aŭto estas vrako. Sed ĝin vi faris vrako.

Gecxjo
Gecxjo
2021-12-30 5:39
Respondo al  Leon Roijen

Karulo! Ĉu Vi supozas, ke listigitaj personoj: 1. estas malsaĝaj? 2. Malamikoj de E-to kaj e-popolo (fantomo de 37-a jaro reaperas, ĉu?)

estas certaj defioj de nuna tempo – jen fiviruso, jen ekonomikaj problemoj – ne forgesu, ke sociaj organizaĵoj vivteniĝas je derivaĵoj de primaraj produktpovoj,
Forta kontraŭstaro de certaj rondoj kiuj ne bezonas demokratian komunikilon, la plej granda ekonomiko uzas komunikilon kiun scias de pispoto — aliaj elspezu monon, tempon, energion por ĝin studi. Esperanto-komunumo, kiel Vi scias, ne havas solidan ekonomikan bazon, en entreprenoj, uzinoj, fabrikoj k.s. laborantoj ne uzas esperanton…
akumuliĝas enaj problemoj, rutiniĝo, sufoko de ĉiutageco… Tamen konsideru, ke NKO/NŜO ne vivas longe — 3-5-10 jaroj, sed kiom aĝa estas UEA? 😉

Gecxjo
Gecxjo
2021-12-30 6:22

Dekomence aperis penso — se aperis ideo vendi CO por ne enfali en grandan abismon de ŝuldoj, dekomence endus trovi plej taŭgan alternativon! Ĉu simple vendi kaj al strato kun tuta havaĵo???

Sed leginte opiniojn de tre kompetentaj homoj kiuj scias la aferon de interne, vere, pravas Osmo — la Centra oficejo estas kara simbolo por la tuta esperantistaro!
Alia afero, kiel optimumugi ĝian funkciadon — ??? Ankaŭ devas agadi kompetentaj personoj. Referenco je ‘demokratio’ — kio mi, estante en Siberio, en distanco 4000-5000 mejloj scii detalojn prie?
Tamen, esperas je prudento de agantoj tie. Kaj akurate pagante kotizojn de mia negranda pensio 😉

Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
2021-12-31 14:41
Respondo al  Gecxjo

Geĉjo, dankon pro via komento. Kaj dankon pro via fideleco. Sendube la domo estas kara al ni ĉiuj. Ne estis facile alveni al tiu decido proponi la vendon, sed tion ni faris post multo da analizado. Kaj ne faris la Estraro sola, sed kune kun la Komisiono pri Financoj kaj ĉefe surbaze de mendita profesia analizado. Bedaŭrinde de multe longe UEA estas senteble deficita. Se oni analizas la spezokontojn de UEA ekde la jaro 2000, oni rimarkos, ke okazis ĉiujare seninterrompe deficito ĝis 2019. Eĉ talentaj homoj kiel Osmo, kiu rekte respondecis pri la administrado, ne sukcesis doni al la roterdama strukturo maldeficitecon kaj daŭripovecon. Li havis jardekojn por tio kaj la financaj klopodoj de la Asocio por teni la nunan roterdaman strukturon dum tiu periodo signifis perdo al la Kapitalo de ĉirkaŭ 3 milionoj da EUR. Tiuj faktoj igis nin doni la malfacilan paŝon redukti la elspezojn en Roterdamo, sed certe tio ne signifas “mortigi la Esperanto-movadon”, kiel kelkaj bedaŭrinde histerias, nek foriri el Roterdamo. Tiuj, kiuj multe krias, interese ne estas membroj de UEA kiel vi kaj mi. Ili ne aliĝas de jardekoj aŭ aliĝas nur kiam ili iras al UK (kaj ili ne iris al tiom da). Ni certe prudente laboru. Kaj parto de tiu prudento estas bone komuniki, racie kaj empatie. Koran dankon kaj feliĉan 2022!

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-12-31 17:19
Respondo al  Fernando Maia Jr.

“Eĉ talentaj homoj kiel Osmo, kiu rekte respondecis pri la administrado, ne sukcesis doni al la roterdama strukturo maldeficitecon kaj daŭripovecon. Li havis jardekojn por tio”

Mi konas la Centran Oficejon, ĝian funkciadon kaj la nelacigeblan laboron de Osmo Buller kaj liaj oficistoj de tempo, kiam vi ankoraŭ ne estis E-isto. Malgraŭ internaj fortoj en estraroj, kiuj daŭre kontraŭlaboris lin, li sukcesis teni la ŝipon flosanta, kaj multe pli: dum lia tempo UEA estis vigla asocio kaj la CO estis la batanta koro de la movado.
Vi babilas pri “daŭripoveco”: Nu, UEA sub Osmo Buller havis tiun daŭripovecon, ĝis vi kaj kompanoj kun etmensa, nur librotenista sinteno venis kaj kune kun via antaŭulo Fettes detruis ĉion, farante el UEA preskaŭ nur virtualan asocion, kiu lasas plej gravajn taskojn al eksteruloj.
Daŭripoveco ne nur temas pri mono, sed des pli pri plivigligo, la kontribuo per servoj kaj produktoj al la movado, sed vi kaj kompanoj neniel montris emon al tiu direkto, male, pro la detruo de la CO vi detruis ĉion tian.

“Tiuj, kiuj multe krias, interese ne estas membroj de UEA kiel vi kaj mi.”

En la Komitata dissendolisto ĉiuj povas vidi, ke multaj komitatanoj: Buller, Lo Jacomo, Moerbeek, Sanchez, Weidmann, Schroder ktp, se ne malferme kontraŭas vin, almenaŭ klare montris, ke ili havas gravajn dubojn.

Laste: Nur tre, tre simpla homo ne zorgas pri la opinioj de ne membroj. Precipe kiam li estas vicprezidanto de asocio, kiu pretendas esti universala kaj havas plorinde malaltan membrokvanton.

Sed aĥ, kial zorgi pri nemembroj se diktatore oni eĉ ne zorgas pri la opinio de homoj, kiuj ja estas membro?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-12-31 6:56

Ĉu membroj aŭ Komitato decidos: Oni sciu, ke la de la estraro planita vendo baziĝas sur kampanjo de mensogoj kaj informoj kunmetitaj de malkompetentuloj.
Nur unu ekzemplo:

Martin Schäffer, la direktoro de UEA aludis al la danĝero de inundo de Rotterdam.
Tio estas absoluta ridindaĵo: Landoj havas sekurecnormojn por inundoj. Ni faru komparon: Tiu sekurecnormo por Londono estas jara risko de 1/1000. La sekurecnormo por Roterdamo estas 2 ĝis 10 fojojn pli alta ol tiu por Londono (comment image )

Pli da detaloj kaj ciferoj troveblas ĉi tie (angle): https://www.helpdeskwater.nl/publish/pages/131663/vnk-rapport-eng-lr.pdf
(kie vi ankaŭ povos legi, ke la riskoj ”realvive” estas eĉ pli malgrandaj ol la normoj ordonas)

Do tiu inundorisko-aludo de Martin Schäffer estas absolute ridindaĵo.

Japano
Japano
2022-01-02 0:26
Respondo al  Leon Roijen

Klimatsxangxo altigas versxajnon. Fukushima: Neniu kredis ke io povas okazi.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Japano
Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2021-12-31 12:36

La estraro de UEA ne devis vere forte labori por detrui la movadon.

Venis, vidis, vendis.

Volanta
Volanta
2022-01-03 17:14

Roterdamo kaj la oficeja domo en NB176 ne estas sinonimo por la movado. Kaj vendi domon ne signifas detrui movadon. En tiu domo ne batas la koro de la movado, kiu ne bezonas ĝin por pluekzisti. Same UEA plu viglos eĉ se ĝi ne plu posedos tiun domon. Ĉu la oficejo, kiun posedas IEI, ebligas al ĝi vigle agadi?

Unueco
Unueco
2022-01-09 20:57
Respondo al  Volanta

Rapida globaliĝo, ŝrumprantaj bankinterezoj kaj ciferecigo de ekonomio batis pli draste malfortajn kaj neflekseblajn organizojn.Ĉu ne estas tempo unuigi restantajn fortojn? Ja tute malvigla IEI posedas bone situantan oficejon en Hago, kiun ĝi apenaù uzas. Ĉu ĝi ne povus dividi la spacon kun UEA en perspektivo profitdona al ambaù organizaĵoj?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2022-01-09 12:20

Laŭ la UEA-retejo estas kvar oficistoj:
Schäffer (direktoro), Magalhães (KKS), Oneţ (libroservisto), Schmeits (kontisto).

Laŭ la protokolo de la kunsido TEJO-UEA:
“Clay laboros pli malpli ĝis UK”
“Ionel estos dungita ĝis la fino de 2022”
“Ralf estas dungita nur parttempe”

T.e.: UEA havas nun 3,5 oficistojn, post UK 2,5 kaj jarfine 1,5 – aŭ 1, se la 0,5 ne plu estos konsiderata necesa. Krome tiu restanta 1 eĉ ne laboras surloke.

Ne mirinde do, ke la estraro volas forvendi la domon: teni domon por 1 (aŭ 0) efektive ne estas tre sencohave. Sed memoru: la domo ne malpleniĝis pro stranga malsano aŭ subita foriro de la stabanoj. Vi malplenigis la domon. Aŭ ĉu en la domo svarmas TEJO-volontuloj? Eble. La sekretema asocio UEA tute ne informas prie. Fakte, kiam kaj kial UEA iĝis tiom sekretema?

Mi volonte kundividas la informon, ĉar eĉ multaj UEA-komitatanoj certe nenion scias pri ĉi tio.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2022-01-09 15:04

Informo pri tio kiom da volontuloj de TEJO estas kaj kiuj ili estas tute ne estas sekreta. Male, ĝi troveblas tre facile, eĉ en vikipedio:

sep 2021 – nun: Guaro Emmanuel González Cuevas (Manu Guaroa) (Hispanio/Dominika Respubliko)

okt 2021 – nun: Livia Noghi (Rumanio)

okt 2021 – nun: Wojciech Oreszczuk (Pollando)

[fonto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Volontuloj_de_TEJO.]

Intervjuoj kun du el nunaj volontuloj troveblas en retejo de TEJO:

Manu Guaroa: https://www.tejo.org/intervjuo-al-manu-guaroa-la-nova-tejo-volontulo/
Livia Noghi: https://www.tejo.org/ekkonu-la-novan-tejo-volontulinon-livia-noghi/

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2022-01-09 20:45
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Łukasz, la demando ne estis “Kiom da volontuloj havas TEJO kaj kiuj ili estas?” sed “Ĉu en la domo [CO] svarmas TEJO-volontuloj?”.

Por forvendi la domon la estraro i.a. argumentas, ke apenaŭ kelkaj homoj plu laboras tie kaj do ne indas teni kaj pagi por domo malplena kaj neuzata. Tio certe ĝustas pri UEA-oficistoj (pro la simpla fakto, ke jam nun apenaŭ plu restas UEA-oficistoj kaj en la baldaŭa futuro tiu nombro malaltiĝos ankoraŭ pli ĝis neniomo). Sed eble la CO plenas je TEJO-volontuloj. Aŭ ne.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2022-01-10 12:07

Do vi jen ricevas kompletan, faktan respondon: en CO laboras tri TEJO-volontuloj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2022-01-10 15:05
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Dankon. Alivorte, ĉiuj TEJO-volontuloj laboras en la CO (cetere, kie laboras la laboranto(j) de AKSO?), plus kelkaj ankoraŭaj UEA-oficistoj (krom la ĉefa) plus… eble iu(j) UEA-volontulo(j)? Do tute malplena kaj neuzata la CO ne aspektas.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2022-01-10 15:55

Jes, ĉiuj TEJO-volontuloj laboras en la CO. Pardonu, mi ne emfazis tion en mia unua respondo, ĉar por mi tio estis evidentaĵo, kiu principe ne ŝanĝiĝis de jar(dek)oj (krom iuj apartaj esceptoj). 
Se temas pri oficistoj, miascie, ĉiuj oficistoj de TEJO laboras distance.