Novjara Renkontiĝo nuligita jam la duan fojon

Ankaŭ ĉi-jare ne povos okazi la tradicia Novjara Renkontiĝo. Pro la ĵus enkondukitaj novaj pandemiaj limigoj en Germanio la aranĝo estis lastmomente nuligita la 21-an de decembro, malpli ol unu semajnon antaŭ ĝia komenco.

La teatro en Wiesbaden.

La Novjaran Renkontiĝon kutime partoprenas ĉirkaŭ 200 diversaĝaj esperantlingvanoj.

– Kutime ĉeestas sesdeko da junuloj inter beboaĝo kaj 20 jaroj, kio zorgas pri vigla internacia infanaro: ĉiu infano povas trovi multajn kunulojn similaĝajn. Duono de la infanoj lernas kaj parolas Esperanton denaske, rakontas la ĉeforganizanto Lu Wunsch-Rolshoven

La pasintjara, 19-a renkontiĝo devis esti nuligita pro la kronvirusa pandemio, sed la organizantoj esperis, ke ĉi-jare la situacio permesos renkontiĝon.

Samkiel pasintjare, ankaŭ la ĉi-jara aranĝo devis okazi en Wiesbaden apud Frankfurto en okcidenta Germanio. La planitaj datoj estis de lundo al lundo, ekde la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro.

Pro la pasintjara nuligo, ankaŭ la ĉi-jare planita aranĝo portis la ciferon 19, kaj jam en aŭgusto estis kvindeko da aliĝintoj, el kiuj duono el ekster Germanio. La aliĝnombro kreskis ĝis 120 en oktobro (el tiuj trideko da infanoj kaj junuloj) kaj poste stagnis pro kreskanta malcerteco pri la evoluo de la pandemio, pro kio oni ne plu aktive informis pri la aranĝo.

Ekde la 25a de novembro la federacia lando Hesio, kie troviĝas la planita renkontiĝurbo Wiesbaden, dekretis novajn regulojn: Ĉiuj plenkreskuloj en tranoktejoj devis aŭ esti vakcinitaj aŭ havi kuracistan konfirmon, ke vakcinado ne rekomendindas – aŭ esti resaniĝintaj post kronvirusa malsano.

Junuloj inter ses kaj dek ok jaroj devis testiĝi unufoje komence de la semajno. La organizantoj decidis, ke por altigi la komunan sekurecon, ankaŭ ĉiu plenkreskulo testiĝu antaŭ la komenco.

La reguloj en Hesio krome preskribas, ke kutime ĉiu surhavu maskon en la seminariejoj kaj irante tra la domo; feliĉe tio ne validas por sidado en la manĝejo kaj en la kafejo. La organizantoj informis la aliĝintojn pri la novaj reguloj kaj petis ilin decidi, ĉu ili volos partopreni laŭ tiuj kondiĉoj. Iom post iom fine pli ol sepdek el la jamaj aliĝintoj decidis veni al NR.

Dume aliĝis pliaj homoj, interalie sensukcesaj aliĝintoj al Luminesk, aranĝo de Germana Esperanto-Asocio, kiun nuligis ilia planita junulargastejo. Fine estis 90 homoj, kiuj aliĝis kaj konfirmis la akcepton de la novaj reguloj. Komenciĝis intensa kunmetado de la programo, kiu estis finpreta en lundo.

Tiuj klopodoj tamen montriĝis vanaj, post kiam la registaro de Germanio la 21-an de decembro anoncis novajn limigojn, kiuj ekvalidos la 28-an de decembro. Laŭ la novaj reguloj interalie estas malpermesitaj privataj kunvenoj kun pli ol dek partoprenantoj.

Tuj post la diskonigo de la novaj reguloj la organizantoj de Novjara Renkontiĝo kun bedaŭro anoncis la nuligon de la aranĝo. La ĉeforganizanto Lu Wunsch-Rolshoven skribis en sia Facebook-paĝo:

Lu Wunsch-Rolshoven.

– Ĵus oni decidis ke en ĉiuj germanaj landoj plej laste ekde la 28-a de decembro ne plu rajtos okazi privataj kunvenoj de pli ol dek personoj. Mi ĵus telefonis kun la junulargastejo pri tio kaj bedaŭrinde ne estas alia ebleco ol malanonci NR-on. Mi tre bedaŭras la multan ĝenon, kiun tiu tre lastmomenta decido kaŭzas. Mi rondleteros poste al la NR-aliĝintoj.

Al Libera Folio li nun diras, ke la aranĝo espereble tamen povos okazi, sed nur post unu jaro:

– La kunlaboro kun la junulargastejo estis tre agrabla kaj komprenema. Jam oni komencas plani la venontan, tiam trian provon organizi 19-an Novjaran Renkontiĝon. Feliĉe ne estis materiaj kostoj, eĉ ne por la junulargastejo, kiu planis la postan tagon mendi la manĝaĵojn. Tamen kompreneble perdiĝis amaso da laborhoroj por la preparado. Anstataŭaĵo kun tamen alia etoso estos la Reta Novjaro, kiun Betti Maul kaj Klaas Dijk organizos dum la planita NR-tempo.

Laŭ Lu Wunsch-Rolshoven la malpermesoj de ĉeestaj renkontiĝoj trafas la Esperanto-komunumon multe pli forte ol aliajn homojn.

– Nia Esperantolando nur malforte vivas en la ĉiutago, ni apenaŭ vidas samlingvajn najbarojn kaj la lokaj Esperanto-parolantoj ne  nepre estas niaj plej proksimaj amikoj. Ni bezonas niajn renkontiĝojn por vivi en la komunumo kun niaj samlingvanoj – kaj ĝuste tiuj kunvenoj per la reguloj estas nun ofte malpermesataj.

– La pli grandaj renkontiĝoj estas speco de Esperanto-vilaĝoj, kie oni havas la eblecon babili kaj fari ion komunan jen kun tiu, jen kun iu alia – volonte en la dezirataj grupetoj de deko da homoj. Tre bedaŭrinde, ke ne troveblas ia irebla vojo por ni kaj tiuj renkontiĝoj, almenaŭ ŝajne ne dum vintro.

22 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lu Wunsch-Rolshoven
2021-12-22 13:57

Eble iom amuza estas la pripenso, ke la lastmomenta ŝtata decido kontraŭ kunveno de vakcinitoj avantaĝigas la nevakcinitojn, kiuj jam pli frue eksciis, ke ili ne rajtos veni kaj do ne esperis vane kaj ne devos lastmomente novplani kiel la vakcinitoj kiuj aliĝis al NR.

Aliflanke mi devas diri, ke la multaj malpermesoj por nevakcinitoj estas je la limo de tio, kion oni en socio povas elteni rilate al samrajta traktado de civitanoj. Mi aŭdis, ke en Germanio proksimume 70% estas vakcinitaj, el kiuj pli ol la duono, 40%, faris tion nur por eviti malavantaĝojn. Ne estas vere bele, ke decidon pri saneco kaj rilate al tre nova medikamento homoj faras baze de tiaj konsideroj sekve de ŝtataj malpermesoj kaj ne sekve de pripenso pri saneco.

Sebastiano
Sebastiano
2021-12-22 18:00
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Ne estas vere bele, ke decidon pri saneco kaj rilate al tre nova medikamento homoj faras baze de tiaj konsideroj sekve de ŝtataj malpermesoj kaj ne sekve de pripenso pri saneco.

Sed la ŝtato konsideras la alternativon eĉ malpli „bela“, ke homoj surbase de siaj privataj konsideradoj (aŭ ne-konsideradoj) ne akceptas la ĥemiaĵon. Tial la ŝtato kune kun ĉiuj siaj organoj kaj influantoj helpas al siaj civitanoj konsideri ĝuste.

Tauhro
Tauhro
2021-12-22 19:13
Respondo al  Sebastiano

La malvarma monstro bone scias kiel sugesti al homoj la ghustajn pensojn.

Sebastiano
Sebastiano
2021-12-24 23:11
Respondo al  Tauhro

Jes. 😁

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-12-22 20:33
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Estas nekredeble, ke ĝuste en Germanujo kaj Aŭstrujo oni preparas leĝojn por deviga vakcinado. Ĉi tie en Nederlando estas idiotoj, kiuj komparas la malpermesojn por nevakcinitoj al la statuso de judoj dum la dua mondmilito.
Kiel nevakcinito mi akceptas malpermesojn, kiuj kontribuas al la limigo de la virusdisvastiĝo kaj la bonfarto de la socio.
Sed deviga vakcinado pensigas min pri alia afero el tiu malluma tempo de la dua mondmilito:

La tiama germana reĝimo ankaŭ tiam devigis homojn kaj eksperimentis je homoj. Ni ĉiuj konas d-ron Mengele.

Kial mi faras la komparon? Nu, studo de eŭropuniversitataj sciencistoj videbligas, ke la vakcino estas pli danĝera por la de la viruso plej trafita grupo ol la viruso mem:

( A novel best-case scenario cost-benefit analysis showed very conservatively that there are five times the number of deaths attributable to each inoculation vs those attributable to COVID-19 in the most vulnerable 65+ demographic.”

Source: Why are we vaccinating children against COVID-19? https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC8437699/ )

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-12-23 0:34
Respondo al  Libera Folio

Kompreneble la artikolo ne estas fidinda. Ĉio, kio montras seriozajn problemojn pri la vakcinoj ne estas fidinda.

La de vi citita blogaĵo volas kredigi, ke:

“Klein, et al (with a group of statisticians and epidemiologists) published a statistical analysis of 12 million shots: “Surveillance for Adverse Events After COVID-19 mRNA Vaccination“. They found exactly two significant effects – a higher risk of temporary myocarditis the week after the shot, and a lower risk of appendicitis in the 3 weeks after.

Canada published a comprehensive overview of the adverse effects from their first 20M vaccination shots, attributing 1 death, and contributions to 3 other deaths to those 20M shots.”

Sed jam dum testado de la vakcino montriĝis kelkaj pliaj gravaj kromefikoj, pri kiuj ĉiuj povas legi en la produktinformilo:

https://www.tga.gov.au/sites/default/files/auspar-bnt162b2-mrna-210125-pi.pdf

Ĉiu laiko povas trovi tiun produktinformilon. Do la aŭtoro de la de vi citita blogaĵo intence misinformas, mensogas eĉ. Do tute ne fidinda.

La vakcinstudojn mi ĝenerale tute ne fidas. Vi mem legu, kiel oni fuŝis ilin:

https://www.bmj.com/content/375/bmj.n2635

Intence kompreneble, ĉar se temas pri TIOM gravaj studoj, pri vakcino uzota por miliardoj da homoj, oni simple NE POVAS permesi al si tiajn fuŝojn.

Paul Joseph Desailly
2021-12-23 2:13
Respondo al  Libera Folio

Tiuj aludoj al la nazia reghimo estas absurdaj. Selektiva kaj subjektive nefidinda procezo okazas che la Redakcio pri kiuj komentoj rajtas aperi

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-12-23 17:32

Saluton Paul, negrave kion vi opinias pri mia aludo, tamen komprenu, ke la shtatoj kaj grandaj farmaciaj produktantoj traktas la popolon kiel provkuniklojn. La nun uzata vakcintehhniko neniam estis (tiel grandskale) uzata antaue kaj procezoj de aproboj kiuj ghenerale dauras 10 jarojn subite dauris nur unu jaron.
Multe pli skandale estas, ke la testado de la vakcinoj flanke de la produktantoj tute nefidinde kaj fushe okazis:

https://www.bmj.com/content/375/bmj.n2635

Tauhro
Tauhro
2021-12-23 10:39
Respondo al  Libera Folio

Mi atente tralegis ambau artikolojn k trovis, ke dua artikolo estas pli tendenca ol unua.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-12-23 14:03
Respondo al  Libera Folio

Kalle, chu vi povus ekspliki kial mia reago al tiu blogajho unue atendis aprobon sed nun shajnas esti forvishita?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-12-23 20:47
Respondo al  Libera Folio

Tuta mesagho mia. Respondo al vi, en kiu vi asertas, ke la de mi citita artikolo ne estas fidinda.
Unue mi vidis “atendas aprobon” sed tio poste malaperis.
Do se vi ne forigis ghin, nepre estas problemo en la afishosistemo. Ja jam plurajn fojojn tio okazis al mi.

Kalle Kniivilä
2021-12-23 23:52
Respondo al  Leon Roijen

Mi trovis tri viajn komentojn, kiuj aŭtomate trafis la rubejon, evidente ĉar ili enhavis ligilojn kaj anglalingvajn babilaĵojn. Mi post ioma hezito restarigis ilin.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-12-24 1:03
Respondo al  Kalle Kniivilä

Kaj nun ili malaperis denove… !
Kiam vi diris, ke vi restarigis ilin, mi vidis ilin kaj ankau vidis “atendas aprobon”, sed nun denove ili estas for, bedaurinde.

Korekto: nun ili re-aperis, sed daure kun “atendas aprono”. Shajne iu malstabilajho – ankau rimarku, ke ili ne aperas en “lastaj 50 komentoj”.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Kalle Kniivilä
2021-12-24 12:34
Respondo al  Leon Roijen

Ili efektive plu atendis aprobon – ne sufiĉis marki ilin kiel nerubon.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-12-23 18:09
Respondo al  Leon Roijen

Ĉu vi rimarkis la noton de la redaktoro de tiu gazeto de antaŭ 6 tagoj, laŭ kiu oni nun rekontrolas la artikolon (kaj fakte la tutan specialan eldonon de la revuo en kiu ĝi aperis) pro zorgoj pri ĝia valideco?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Yves Bellefeuille
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-12-23 19:51
Respondo al  Yves Bellefeuille

Jes. Sed tio ne nepre senvalidigas la artikolon.
Ni atendu la rezulton de tiu esploro. Kiel Tauhro jam rimarkis, la Harvard-blogajho estas multe pli tendenca.

Kio multe pli zorgigas min, vi povas legi en British Medical Journal.
Ligilon mi chi tie ne povas doni, sed serchu en Google “Covid-19: Researcher blows the whistle on data integrity issues in Pfizer’s vaccine trial”

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-12-23 20:00
Respondo al  Leon Roijen

Tiuj kiuj diras, ke oni estu prudenta kaj atendu, ofte estas tre elektemaj pri kiam necesas prudenti kaj kiam ne. 😉

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-12-23 20:15
Respondo al  Yves Bellefeuille

Feliche vi parolas pri “oni” 🙂 Rilate sanaferojn, mi ĉiam prudentas.
Mia starpunkto chiam estis, ke homoj ekde la 50-a jaragho prenu la vakcinon char ekde tiu agho la risko pro la viruso krute kreskas.
Tamen la de mi citita artikolo ech pridubas tion kaj do diras, ke la vakcino kaŭzas pli da mortintoj ol la viruso, ech en tiu aghgrupo.
Konsiderante, ke junaj homoj kaj infanoj havas multe pli malgrandan riskon morti pro la viruso, mi opinias, ke por ili estas pli prudente ne preni la vakcinon.
Sed kompreneble, malsamaj homoj faras malsamajn risko-analizoj.
Bedaŭrinde nuntempe neniu sciencisto aŭ kuracisto konas chiujn kromefikojn de la vakcino. Se iam, nur jarojn poste ni ekscios pri ili.

korvo
korvo
2021-12-23 23:09
Respondo al  Leon Roijen

Estas simple: kiel vi jam eltrovis, se vi vakcinighas, vi mortos post tio….iam. Se vi ne vakcinighos vi mortos antaue. Elektu lau via prefero do.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-12-23 20:50
Respondo al  Leon Roijen

Eble tamen mi povas doni la ligilon, se la sistemo permesas ghian afishon:

Covid-19: Researcher blows the whistle on data integrity issues in Pfizer’s vaccine trial:

https://www.bmj.com/content/375/bmj.n2635