Antaŭ 100 jaroj: Privat pri decembro 1859

En la arkivo de la ne plu aktiva Esperanto-klubo de Lund troveblas kolekto de valoraj periodaĵoj de diversaj jardekoj. Dum la venonta jaro ni en la rubriko ”Antaŭ cent jaroj” republikigos diversmaniere atentindajn ĉerpaĵojn. En decembro 1921 Edmond Privat en la ĉefartikolo de la revuo Esperanto memorigis pri la signifo de la ĉefa Esperantista festotago.

Edmond Privat (1889–1962) lernis Esperanton junaĝe kaj partoprenis jam la kongreson en Bulonjo 1905. Li estis unu el la plej maturaj poetoj de la frua Esperanto-literaturo, unu el la ĉefaj gvidantoj de UEA, kaj apud Lapenna la plej elstara oratoro de la movado. En 1920-1934 li estis la redaktoro de la revuo Esperanto, en kiu decembre de 1922 aperis ĉi tiu artikolo.


La 15 Decembro 1859

Edmond Privat sur karikatura bildkarto de la desegnisto Jean-Robert.

Je tiu dato naskiĝis Zamenhof en Bjalistok, kaj post kelkaj tagoj la Esperantistoj en la tuta mondo festos la sesdek-duan revenon de tiu jam fama tago. Estis tempo, antaŭ duoncentjaro, kiam la 15 Decembron festis nur la malgranda rondo de la Zamenhofa familio. Ame lia patrino kisis la knabeton sur la frunto jam pensema. Humile kaŝata en la vasta homaro, nur ŝi sole, virino dolĉanima, sciis jam pri lia granda tasko.

Ne precize, sed per la nepra certeco de l’ patrina korsento, ŝi antaŭvidis, ke la fileto iam helpos al homoj sur la tuta terglobo. Kun tia fido ŝi festis la 15 Decembron en la ligna domo Bjalistoka kaj poste en malluma strato Varsovia. Sur siaj genuoj ŝi tenis lian karan maneton. Ĉar tagon ili premis ĝin pliposte en kongreso, miloj da homoj ĉiulandaj sentas nun ion plibonan en sia vivo.

Mortis jam filo kaj patrino. Hodiaŭ multe pli vasta ”rondo familia” festas la datrevenon. Sed la spirito restu sama. Ĉiuj sentas ke, tiun ĉi jaron, la solenaĵo fariĝos pli grava.

En urboj kaj vilaĝoj de kvin kontinentoj la Esperantistoj kunvenos samtempe, samkore, samcele. Dank’ al donaco de Prof. Roy marmoran tabulon ili fiksos al memoro de Zamenhof en Bjalistok sur la domon, kie li naskiĝis, en Ĝenevo sur la domon, kie li loĝis por ripozi post la Bulonja Kongreso. Ĉie niaj grupoj organizos monkolektojn por starigo de inda monumento en Varsovio.

Tiu vespero de komuna rememoro havos apartan signifon. Al la publiko la Esperantistoj klarigos la celon de Zamenhof. Al si mem ili relegos noblajn vortojn de la Majstro. Forgesante en tiu horo barilojn de gentoj kaj lingvoj, landlimoj kaj religioj, miloj da ili rediros samtempe la belan Preĝon sub la verda standardo kaj kantos unuvoĉe la Esperon”. Ili sentos sin vere unu saman grandan familion kaj komprenos, ke la ”interna ideo” ne estas ”malplenaĵo, imagaĵo de personoj nesciantaj pri sociaj demandoj”, kiel skribis iu nove bakita samideano, kiu dividas Esperantistojn inter ”burĝoj” kaj laboristoj.

Tia divido estas fantazia. La grandega plejmulto, preskaŭ la tuto de la Esperantistaro estas laboristoj, malriĉaj manpenantoj, oficistoj, instruistoj, kiuj malfacile gajnas ĉiutagan panon. Tion rimarkis ĉiuj eksteruloj eĉ en siaj raportoj pri niaj kongresoj. Inter ni, kapitalistaj espluatantoj kvazaŭ tute ne ekzistas, kaj eĉ riĉuloj estas treege malmultaj. Alie ni ne bezonus ĉiam plendi pri manko de monrimedoj. Kelkaj donacas al nia movado. Neniu profitas el ĝi. Esperantismo estas la malplej ”burĝa” movado el ĉiuj eblaj, sed ĝi staras ekster kaj super ĉiuj bataloj inter homoj, egale ĉu gentaj aŭ klasaj. Enkonduko de klasaj aŭ religiaj malamoj en niaj rangoj estus ne nur fantazie kontraŭnatura, sed abomena al la memoro de nia Majstro.

Nia movado neniel pretendas solvi la industrian problemon, sed tute alian. Ĉar neniu el ni oferdonus sian vivon nur por faciligi la korespondadon inter komercistoj, estas fakto, ke nin ĉiujn inspiras alta motivo, kiun ni ĉerpis el la penso de Zamenhof. Ĝi ne estas naiva imago, ke ĉiuj militoj ĉesos pro lernado de mondlingvo, sed sperto, ke Esperanto ebligas rektan interhelpadon kaj fratiĝon inter homoj ĉiadevenaj kaj ekkreas iom post iom tiun novan supernacian homarecon, kiun revis la plej progresemaj animoj el ĉiuj popoloj kaj enskribis sur sian programon ĉiuj laboristaj organizoj.

Ni do konservu kaj eĉ propagandu niajn ideojn pri socia reorganizo, pri materia rekonstruo, pri tiu aŭ alia scienca teorio, sed ni ne postulu de Esperantismo, ke ĝi solvu ĉion kaj ni ne kreu malamikojn sub la verda standardo. Estu jam granda ĝojo, ke ni povas kunlabori kun tiom multaj bonvolantoj pri unu punkto de la homa progresado, nome la supernacia spirito, nepre necesa al savo de l’ mondo. Same kiel la ruĝa-kruco aŭ tutmonda helpmovado al malsataj infanoj, la verda stelo de Zamenhof konas nek Francojn, nek Turkojn, nek burĝojn, nek revolucianojn, nek budhanojn, nek kristanojn, ĝi konas nur homojn.

En tia senco ni kunfestos la 15 Decembron, la naskiĝon de l’ granda homarano Zamenhof.

Edmond Privat

Revuo Esperanto, decembro 1921