Rigardo malantaŭ la sanktulan bildon

Zamenhof, kun sia nedecidema karaktero, estis sub forta influo de la francaj korifeoj de la movado, kaj se tiuj opiniis, ke iuj partoj de la lingvo malhelpas oficialan akcepton de Esperanto, li pretis ignori la Sanktan Fundamenton. La artikolo de Jouko Lindstedt celas prilumi la veran Ludovikon okaze de lia naskiĝtago.

Zamenhof en 1910.

Ĉi tiu Zamenhof-tago estas taŭga momento por iom rigardi malantaŭ la sanktulan bildon, kiun ni esperantistoj havas pri la iniciatinto de nia lingvo, kaj trovi tie la homon Zamenhof.

Per ”sanktula bildo” mi celas la kutiman historion, simpligitan kaj idealigitan, pri la unuaj jardekoj de Esperanto. Laŭ tiu kutima historio, Zamenhof, publikiginte sian genian lingvon en 1887, kuraĝe defendis ties bazan strukturon kontraŭ reformemuloj, ĝis en la unua kongreso en 1905 la esperantistoj fine akceptis la Fundamenton kiel la neŝanĝeblan bazon de la lingvo. Inter la esperantistoj restis tamen reformemuloj, kiuj en 1907–1908 kreis sian propran planlingvon Ido kaj perfide forlasis Esperanton.

Sed krom la lingvo, Zamenhof donis al la esperantistoj ankaŭ la internan ideon, kiu estas ”frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj” (Z en la ĝeneva kongreso 1906), ”sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton” (Z en la krakova kongreso 1912).

Estas konate, ke la vera historio estis pli komplikita. Aŭ tio devus esti konata, ĉar en 2009 aperis la bonega scienca biografio de Zamenhof, Homarano (dua eldono 2011), verkita de Aleksander Korĵenkov. Jam en 2006 li publikigis Mi estas homo, kolekton de ideologiaj tekstoj de Zamenhof. Multaj pli fruaj biografioj pli similis al hagiografio, celanta plibriligi sanktulan bildon; iliaj aŭtoroj ne konis ĉiujn fontojn, kiujn Korĵenkov skrupule kolektis, nek sciis la rusan lingvon necesan por utiligi tiujn fontojn. Sed bedaŭrinde nura aperigo de novaj studoj kaj faktoj ne aŭtomate ŝanĝas la mitojn kaj rakontojn, kiujn la homoj kutimas kredi.

Ĉi tie mi ĉerpos faktojn el Homarano, sed tio ne nepre signifas, ke Korĵenkov samopinius kun mi pri ĉiuj interpretoj de tiuj faktoj. Des pli mi rekomendas legi lian libron, se vi tion ne jam faris.

Unue do pri la frua historio de Esperanto kaj pri diversaj reform-proponoj. Estas konate, ke en 1894 Zamenhof skizis reformitan Esperanton, kiun la esperantistoj en perletera voĉdonado malakceptis (157 neaj voĉoj kontraŭ 93 jesaj); kaj ofte oni diras, ke Zamenhof eĉ celis tiun malakcepton kaj aranĝis la voĉdonadon nur por silentigi la reformemulojn. Kaj laŭ la historio kutime rakontata, la akcepto de la ”netuŝebla” Fundamento en la bulonja kongreso (1905) fine stabiligis la lingvon.

Sed apenaŭ sekiĝis la inko de la Fundamento, Zamenhof komencis ellabori radikalajn reformojn de Esperanto kaj daŭrigis tion, kun interrompoj, ĝis la fino de sia vivo. En 1906 li estis eĉ preta rajtigi Émile Javal fari lingvajn reformojn, kondiĉe ke danke al tiuj Esperanto estu akceptita en la francaj lernejoj kiel elektebla fako. En 1906 li ankaŭ skribis al la membroj de la nov-establita Lingva Komitato pri reformoj, sed ĝia prezidanto Émile Boirac rifuzis dissendi lian leteron al la komitatanoj.

Simile okazis en 1908, kiam la gvidantoj de Akademio de Esperanto rifuzis plusendi lian cirkuleron pri reformoj. Nur en 1909 la Akademio povis voĉdoni pri pluraj reformoproponoj devenantaj de Zamenhof, sed malakceptis ĉiujn. La lasta manuskripto adresita de Zamenhof al la esperantistoj en 1915 parolas pri unufoja porĉiama revizio de Esperanto; Edmond Privat, biografiisto de Zamenhof, posedis la manuskripton, sed ĝin prisilentis.

Formale Zamenhof proponis lingvajn novaĵojn, kiuj estus uzataj paralele kun la Fundamentaj formoj, sed nuntempe la Akademio ne hezitus deklari multajn el liaj proponoj rekte kontraŭ-Fundamentaj. Tiaj proponoj estis forigo de la supersignitaj literoj, forigo aŭ libervoligo de la artikolo, malkonstruo de la tabelvorta sistemo, nedeviga akuzativo, nevaria adjektivo, pluralo de la substantivoj per -i anstataŭ -oj, forigo de la vortoj finiĝantaj per -aŭ.

Zamenhof, kun nedecidema karaktero, estis sub forta influo de la francaj gvidantoj de la movado, kaj se tiuj opiniis, ke iuj partoj de la lingvo malhelpas oficialan akcepton de Esperanto, eĉ se nur en Francio, Zamenhof parte kredis ilin kaj tiam ne lasis la Fundamenton limigi lin. Li ankaŭ mem trovis iujn formojn neoportunaj en uzo. La Fundamento do ne malhelpis, ke Esperanto ekiru la senfinan vojon de lingvaj reformoj kaj eternaj disputoj prilingvaj, sed nian lingvon savis tri faktoj.

Unue, la reformemuloj (inkluzive de Zamenhof mem) neniam sukcesis konsenti inter si pri la detaloj de la reformoj kaj ilia amplekso. Due, la granda amaso de la esperantistoj ne volis vidi radikalajn ŝanĝojn en la lingvo, kiun ili jam estis lernintaj kaj uzantaj. Trie, la Ido-skismo altiris la plimulton de la ĉefaj reformemuloj al alia planlingvo kaj estis do bonfara por Esperanto. Mi estus preta konkludi, ke la unuecon de Esperanto fine savis nek Zamenhof nek la Fundamento, sed Ido!

Pri la interna ideo ne povas ekzisti dubo, ke ĝiaj fruaj vortigoj devenas de Zamenhof mem. Li prezentis ĝin en siaj kongresaj paroladoj proprariske, malgraŭ la avertoj de la raciismaj movadaj gvidantoj. Ĝi estis varme kaj entuziasme akceptata de la esperantistoj. Dufoje en ĉiu Universala Kongreso, la himno ”La Espero” skribita de Zamenhof memorigas ankaŭ nin nuntempulojn pri la ĉefa enhavo de la interna ideo. Tiusence, la esperantistoj vere konas Zamenhofon la ideologon, kvankam ili ne tiel bone konas lin kiel lingvoplananton.

La bildo estas tordita iom aliloke. Efektive, Zamenhof dum sia vivo uzis multe da energio por krei ne nur neŭtralan tutmondan lingvon, sed ankaŭ neŭtralan tutmondan religion, aŭ filozofian-religian ideologion, kies unuaj versioj nomiĝis hilelismo sed kiu en siaj pli maturaj versioj (ekde 1906) nomiĝis homaranismo. Li ankaŭ diversforme planis kreadon de ”neŭtrala popolo”, al kiu ĉiuj homoj povus fine aliĝi.

Por li, Esperanto estis nur parto de la homaranisma ideologio. Sed en la versio de homaranismo el la 1913-a jaro Esperanto havis malpli grandan rolon kaj ne estis menciita rekte, kaj en la lasta versio, farita en februaro de la 1917-a jaro, Esperanto rolas neniel. Iam mi skribis, ke se Zamenhof nun mirakle revenus en la mondon, li tute ne okupiĝus pri lingvaj demandoj, sed komencus energie labori por pli bona interkompreno de kristanoj, islamanoj kaj judoj.

La interna ideo estis tiu eta parto de hilelismo-homaranismo, kiun la gvidantoj de la movado, cenzurantaj la kongresajn paroladojn de Zamenhof, permesis priskribi por la esperantistoj. Ĝi do estis ne la ideologio, kiun Zamenhof kreis por ni, sed ĝia tre modesta surogato, kiu ne tre distingiĝas de la ideoj de multaj aliaj mondpacaj kaj humanismaj movadoj, nek fine malhelpis la esperantistojn batali en sianaciaj armeoj dum la mondmilito. Sed kvankam la interna ideo ne distingas esperantismon disde multaj aliaj mondpacaj movadoj, ĝi tamen distingas Esperanton disde aliaj lingvoj, kaj eble tio estas la grava afero.

Resume, la fruaj jardekoj de Esperanto ne estas priskribeblaj kvazaŭ gvidataj de la genio de Zamenhof. Oni havas tri flankojn, kiuj reciproke influas kaj limigas unu la aliajn.

Unue, Zamenhof, originala pensulo el Orienta Eŭropo, neelĉerpebla fonto de grandaj ideoj celantaj ŝanĝi la tutan mondon, sed nedecidema kaj ne tre kapabla direkti aliajn homojn. Due, la okcident-eŭropaj (ĉefe francaj) movadestroj, raciistoj, kiuj vidas en Esperanto nur praktikan instrumenton, eventuale plibonigeblan simile al iu ajn laborilo. Trie, la esperantista amaso kiu, kvankam ĉiam preta kvereli pri detaloj de la lingvo, ne volas vidi en ĝi abruptajn radikalajn ŝanĝojn, kaj kiu pretas akcepti moderan dozon da idealismo kaj interhoma gefrateco, se tio solenigas la kongresojn sed ne postulas tro multe en la ĉiutaga vivo.

Esperanto, ĝiaj movado kaj komunumo, formiĝis en tia komplikita interagado. Zamenhof iniciatis ĝin, sed jam dum la unuaj jardekoj ĝi evoluis laŭ sia propra vojo, parte sendepende de li, parte eĉ kontraŭ lia volo. La ”Majstro” estis ne profeta gvidanto de la movado, sed la unua kaj plej sindona esperantisto.

Jouko Lindstedt

La teksto unue aperis en Lingva Tereno

40 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jens Stengaard Larsen
2021-12-15 11:02

Al mi ŝajnas ke Jouko Lindstedt ne vere sukcesas malplisanktuligi Zamenhofon. Kompreneble Zamenhof estis preta akcepti reformojn, kondiĉe ke tio povus sukcesigi la lingvon kaj/aŭ teni ĝian movadon unueca. Estus arogante de li se li restus ĉe sia propra unua intuicio kontraŭ bonaj argumentoj de ĉiuj aliaj. Nesanktulo estis Schleyer, kiu ne akceptis reformojn en Volapuko, sed mem komencis dikti ilin kiam la movado komencis dissolviĝi.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2021-12-15 11:28

Trafa komparo! Sed efektive, kaj la francaj gvidantoj kaj Z malpravis pensante, ke la sukceso de Eo dependas de iuj lingvaj detaloj. Fine pli gravis la stabileco de la lingvo, kiun oni atingis preskaŭ senintence.

Tauhro
Tauhro
2021-12-15 20:21
Respondo al  Jouko Lindstedt

En via tre stranga artikolo Zamenhof estis priskribita kiel arda reformisto, li ne etis tia.  

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2021-12-15 21:59
Respondo al  Tauhro

Eble ne precize “arda”. Sed kial li do viaopinie uzis sian tempon por verki kvin aŭ ses reformprojektojn inter 1894 kaj 1915?

Tauhro
Tauhro
2021-12-15 23:06
Respondo al  Jouko Lindstedt

Vi ja bone scias, ke chiuj liaj ”reformoj” estis sub premo de reformistoj, ne propravole, por savi de ruinigho la movadon.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2021-12-16 9:43
Respondo al  Tauhro

Li ja proponis reformojn ankaŭ multajn jarojn post la Ido-krizo, kiam la premo de la reformemuloj estis jam malgranda. Kaj li skribis, ke li._mem_ trovis plurajn formojn neoportunaj en uzo. Ĉu vi entute legis la biografion verkitan de Korĵenkov? — Rimarku tamen, ke se mi diras “Zamenhof faris X”, per tio mi ne deziras diri “X estis bona faro”. Historion oni ne tiel esploras.

Tauhro
Tauhro
2021-12-16 13:06
Respondo al  Jouko Lindstedt

Shanghi iun vorton au formon en la fundamento de la lingvo devas esti plej severe k absolute malpermesita!
Mi pensas, ke chi tiuj vortoj Zamenhofa sufiche por kompreni lia rilato al reformoj.
Reformistoj longatempe uzis la amatan chevaleton “ita/ata” nun trovis la novan chevaleton “riismo/ichismo”. Mi esperas, ke vi ne estas en iliaj vicoj.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2021-12-16 14:19
Respondo al  Tauhro

Denove okazas. Mi klopodas priskribi “kion Z faris” (surbaze de la libro de Korĵenkov, kiun vi evidente ne legis). Vi volas pro tio diskuti, “kion Jouko Lindstedt pensas pri lingvaj reformoj”. Mi ne vidas la ligon.

Tauhro
Tauhro
2021-12-16 15:23
Respondo al  Jouko Lindstedt

Vi eraras, mi legis chiujn librojn de Korjhenkov k lian opinion mi scias. Bedaurinde mi ne ne scias vian opinion, kiu mi volus scii. Chu vi timas ekspliki ghin?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2021-12-16 15:54
Respondo al  Tauhro

Pardonu mian eraran suspekton! – Tamen en la libro de Korĵenkov min interesas la novaj historiaj faktoj, nuraj “opinioj” liaj ne estas tie multaj. Precize pri kio vi demandas mian propran opinion?

Tauhro
Tauhro
2021-12-16 19:27
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi ja ne demandis vin pri via persona vivo, mi faris simplan demandon pri via rilato al reformoj. Se vi opinias, ke chi tio estas sekreto; bone, pardonu min.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2021-12-16 22:33
Respondo al  Tauhro

Ne estas sekreto, sed ne rilatas al mia artikolo pri Zamenhof. Kiel akademiano mi kutimas respondi al lingvaj demandoj. Vi povas skribi al mi al la adreso jslindst@icloud.com .

Hanso Becklin
Hanso Becklin
2021-12-15 23:23
Respondo al  Tauhro

Ajna esploranto pri Zamenhof, kiun ideologio ne blindigas, rimarkas tuj, ke la unueco de la Esperanto-movado kaj ĝia efektiva kresko (kiu postulis ne nur tempon sed ankaŭ multan monon) multe pli gravis al li ol la efektiva formo de la lingvo. Kiam Zamenhof estis konvinkita, ke ŝanĝoj kontribuos al la unueco kaj kresko de la lingvo, li ne timis proponi ilin. Fakte, lia tuja respondo al la apero de Ido ne estis defendi la Fundamentan Esperanton (kiel multaj supozus), sed pledi por unueco kaj ŝanĝoj, kiuj povos garantii movadan unuecon. Li pretis cedi multe pli longe ol la plimulto de la membroj de la lingva komitato al kelkaj postuloj de la Delegacio.

Tauhro
Tauhro
2021-12-16 0:40
Respondo al  Hanso Becklin

Por vi efektiva formo de lingvo estas pli grava ol konservo de E-movado. Sed sen E-movado restos nur morta efektiva formo de lingvo, ludilo por lingvanoj/reformistoj.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2021-12-16 9:46
Respondo al  Tauhro

Ankaŭ ĉi tie vi supozas, ke se iu diras “Zamenhof faris X”, li celas diri “X estis bona afero”. Tiel oni historion ne esploras. Kiel vi povas konjekti, kio estas “pli grava” por Hanso mem?

Tauhro
Tauhro
2021-12-16 13:09
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi opinias, ke Hanso povas mem respondi, se li pensas alie k ne konsentas kun mia konkludo.

Hanso Becklin
Hanso Becklin
2021-12-21 19:17
Respondo al  Tauhro

Taŭro, mi nur lastatempe vidis vian komenton pro vojaĝo. Mi absolute ne kontraŭas la organizitan movadon, simple komentas kiel historiisto, Esperantologo, kaj Zamenhofologo pri la persona aliro de Z, kiu tute ne estas tia, kia la averaĝa Esperantisto supozas ĝin. (Tial mi dankas al Joŭko pro lia pensiga invito konsideri Zamenhofon ne laŭ la hagiografioj, sed laŭ la realo.)

Mi persone kaj aktivas en la Esperanto-movado (i.a. kiel komitatano en ĝiaj du plej grandaj organizaĵoj, UEA kaj TEJO) kaj defendas la Fundamenton pro mia deziro, ke la lingvo restu unueca atinginte stabilajn uzadon, literaturon, kaj komunumon. Sed Zamenhof vivis en alia periodo kaj rajtas je sia propra aliro, kiun ni ne tordu por apogi niajn proprajn projektojn kaj vidpunktojn.

Pauxlo
Pauxlo
2021-12-16 11:23

Dankon por tiu interesa artikolo.
Cxu eksistas libroj/tekstoj aparte dedicxitaj al la “reformemo” de Zamenhof? Aux cxu A.Korĵenkov estas la plej bona?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2021-12-16 11:41
Respondo al  Pauxlo

Mi nepre rekomendas komenci per tiu libro (la dua eldono de 2011 estas pli ampleksa), Ĝi ankaŭ helpas kompreni la reformo-proponojn en ties historia kunteksto. Antaŭ Korĵenkov la afero estis preskaŭ tabua en Esperanta historiografio.

Paul Joseph Desailly
2021-12-16 12:14

Ghuste kaj gravege Jouko observas: ‘se Zamenhof nun mirakle revenus en la mondon, li tute ne okupiĝus pri lingvaj demandoj sed komencus energie labori por pli bona interkompreno de kristanoj, islamanoj kaj judoj.’ En ‘Vivo de Zamenhof’ (p125) Privat citis Zamenhof jene: ‘Ghi [Homaranismo] estas ja la celo de mia tuta vivo. Por ghi mi fordonus chion ofere.’ Li strebus atingi membrojn de aliaj mond-religioj ktp – miaopinie

Tauhro
Tauhro
2021-12-17 12:35

“Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto”. 
“Chio, kio troviĝas en Fundamento, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; kaj ĉio, kio estas kontraŭ ghi, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem”! ZAMENHOF 

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2021-12-17 15:18
Respondo al  Tauhro

Tre gravaj kaj, miaopinie, ĝustaj kaj ĉiam aktualaj vortoj. Sed mia artikolo temas ne pri tio, kio estas bona aŭ malbona, sed pri tio, kio vere okazis. Evidente por Z la Fundamento ne estis tiel netuŝebla kiel por la nunaj esperantistoj. La vera rolo de la Fundamento kristaliĝis nur iom post iom, en 1905 oni ne komprenis ĝin sammaniere kiel nune.

Tauhro
Tauhro
2021-12-17 22:04
Respondo al  Jouko Lindstedt

Chu vi mem konsentas kun chi tiuj aktualaj vortoj de Majstro au ne? Lasta provo ekscii vian opinion. Sukceson al vi!

Tjeri
2021-12-18 9:03
Respondo al  Tauhro

Ĉu vi vere ne kapablas kompreni : tre gravaj kaj, miaopinie, ĝustaj kaj ĉiam aktualaj vortoj ?

Jovana
Jovana
2021-12-18 20:47
Respondo al  Tauhro

Espereble vi estas sincera kiam vi diras” Lasta provo” kaj respektos vian promeson.

M.Rosa Gomez
M.Rosa Gomez
2021-12-18 11:27

Tauhro, mi pensas ke vi estas obstina “Fundamentisto”. Vi estas ankrita al la pasinteco: La mondo ŝanĝis! Ne ĉiam la pasinto estas pli bone.
Ni devas esti pretaj por la estonteco.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2021-12-18 11:58
Respondo al  M.Rosa Gomez

Nu, efektive, la plimulto de la nunaj esperantistoj estas pli konsekvencaj fundamentistoj ol la esperantistoj en la tempo de Z – inkluzive de Z mem. Bone tiel, sed tio estas granda historia paradokso.

Jovana
Jovana
2021-12-18 13:43
Respondo al  M.Rosa Gomez

Vi devintus halti post “obstina”. Tio ja estus kaj sufiĉa kaj vera.

Tauhro
Tauhro
2021-12-18 14:36
Respondo al  M.Rosa Gomez

  Jes, vershajne mi estas obstina fundamentisto k ne hontas pro tio. Povas esti ni havas diversajn opiniojn pri fundamento k lia netushebleco. Kiel diris mem Zamenhof, ke Fundamento povas pligrandighas per oficialigo de novaj vortoj k reguloj, kiuj ne tushas Fundamenton k ne shanghas lian kernon.
En tiu direkto mi ankau volus multe shanghi en nia lingvo, sed ne interne lia Fundamento. Ekzemple, mi tre volus esperantigi propranomoj au oficialigi multaj neologismoj, volus oficialigi uzadon de “io”-sistemo en la titoloj de landoj. Sed mi kategorie kontrau uzado tute nebezonataj novaj vortoj. Bedaurinde ekzistas multe lingvistoj-reformistoj, por kiuj nia lingvo estas nur ludilo, profesia amuzo.
Iuj ech asertas, ke savis Esperanto ne Z-fundamento, sed Ido. Terure.
La netushebleco de la Fundamento garantias, ke perfektighado/plibonighado farighos ne per arbitra shanghado, sed per vojo natura en okazoj de efektiva neceseco.
La Fundamento devas resti severe netushebla ech kune kun siaj eraroj!

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2021-12-18 14:49
Respondo al  Tauhro

Kio min koncernas, por mi gravas la Fundamento, mi kontraŭas ĉiujn reformojn kontraŭ-Fundamentajn, kaj por mi Esperanto estas tute ne ludilo, sed stabila, konservinda kaj respektinda lingva tradicio. Mi nur ne komprenas, kiel ĉio ĉi rilatas al mia artikolo, kie mi priskribas kaj interpretas realajn historiajn okazaĵojn antaŭ pli ol cent jaroj.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2021-12-18 14:56
Respondo al  Tauhro

Ido savis Esperanton, ĉar ĝi forsuĉis la reformemulojn el inter la esperantistoj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-12-18 16:14
Respondo al  Tauhro

Respekti la Fundamenton sendube inkluzivas ankaŭ uzi la lingvon ĝuste. Histerie kaj ĝisoste defendi la Fundamenton per subnorma kaj foje eĉ nekomprenebla lingvaĵo estas paradokse. Se oni vere volas montri respekton kaj obeon al la Fundamento, oni unue ĝuste ellernu la lingvon anstataŭ spici siajn skribaĵojn per ĉiu imagebla eraro kontraŭfundamenta. Alie la tuto aspektas opereto.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Tauhro
Tauhro
2021-12-18 17:32

La opereto estas bona afero, se ghi donas plezuron por spektantoj.
Vershajne vi en ghi ludas ne lastan rolon, eble vi pretendas esti reghisoro.
Estus pli bone, se vi simple montris miajn erarojn k diris, kion vi ne komprenis en mia nekomprenebla lingvajho.

Jovana
Jovana
2021-12-18 20:00
Respondo al  Tauhro

Jen unu ekzemplo de nekomprenebla esprimo: “Povas esti ni havas diversajn opiniojn pri fundamento k lia netushebleco.” Ĉu “lia” rilatas al Zamenhof, al Lindstedt aŭ al iu alia? Pretere, mi menciu ke bonvenus “ke” antaŭ “ni”. Sed tio estas nur bagatelo por fundamentisto.

Tauhro
Tauhro
2021-12-18 19:41
Respondo al  Jovana

Dankon al vi, Jovana. Mi shatas, kiam esperantistoj montras miajn erarojn. Chi tio helpas plibonigi mian E-on.

Tauhro
Tauhro
2021-12-18 20:08
Respondo al  Jovana

En tiu frazo ankau anstatau ”lia” devas esti ”ghia”.

M.Rosa Gomez
M.Rosa Gomez
2021-12-18 20:52

Mi pensas ke la unua ŝanĝo devus esti ke la spertuloj ne malgravigas tiujn, kiuj povas esti en alia lingva nivelo (mi mem).
Ni povas erari kaj ili povas korekti nin, sed ankaŭ ni povas opinii, ĉu ne?
Neniu el ni estas la “elito”, ciuj estas esperantistoj.

chielismo
2021-12-19 1:16
Respondo al  Tauhro

Klare la fundamento ne estu tuŝebla, tamen laŭ Zamenhof sur la ne tuŝebla fundamento oni povos konstrui pli grandiozan lingvodomegon. Fakte Esperanto delonge batalis kontraŭ eŭropaj esperantistoj, kiuj volas reformigi Esperanton kiel vere eŭropan dialekton, ĉar Zamenhof diris, ke la strukturo de Esperanto estas fremda kaj malfacila al la eŭropa popolo. Nuntempe tia reformado al vere eŭropa dialekto jam ne eblas, ĉar Esperanto jam disvastiĝas tra la mondo.
Alie, estas interese ke en Ĉinio kutime la komencanto ŝatas deklari sian sintenon je obstina fundamentismo, kaj male en Eŭropo la elstara esperantisto ŝatas konfesi sian sintenon je obstina fundamentismo.

Gecxjo
Gecxjo
2021-12-20 7:48

Bone! Certe, ne necesas sanktigi homon, des pli – Esperanto ja ne estas religio (sed povas esti re-ligilo!).
Kiam pasis tiom da jaroj, por ni estas jam malfacile percepti KIO okazadis tiam, apenaŭ ni povas senti kiel agis homoj “inter martelego kaj amboso”.
Estas klare, ke iu lingvo – estas socia produkto, Zamenhof estis Iniciatoro, ĉion ceteran finfaris ‘verda popolo’.
Tiu artikolo strebis iom prilumi tion kio estis tiam, por ne estiĝu mitoj, “sanktigoj” kaj adoroj. Finfine – Ludoviko estis homo. Estiminda homo.
Evidente, lia pensaro evoluis de simpla intergenta perilo ĝis provo ellabori ion plian ol simpla perilo — homaranismo, hilelismo. Kial tio ne sukcesis? Ĉar la problemo estas pli enorma, pli vasta. Ol eble li imagis. Sed intuicie sentis, ke sen “interna ideo” ŝanco, ke “Unu por ĉiu, dua por ĉiuj” estas ne granda.
Eĉ nun, ideo de LLZ ne akceptiĝas – naciaj lingvoj estas energie puŝataj eksterlanden kiel “mola forto” por gajni superan pozicion en mondo.
Kaj ni, esperantistoj, fosu nian sulkon! Espere, venos tempo, kiam homaro akceptos la sloganon.

Andreas
Andreas
2021-12-22 14:22

Tekstas: “Formale Zamenhof proponis lingvajn novaĵojn, kiuj estus uzataj paralele kun la Fundamentaj formoj, sed nuntempe la Akademio ne hezitus deklari multajn el liaj proponoj rekte kontraŭ-Fundamentaj.”

Se la Akademio de Esperanto (AdE) deklarus pri lingva novajho, ke ghi estas uzebla paralele kun la koncerna Fundamenta formo, tiam ne plu temus pri kontrau-Fundamenteco de la koncerna lingva novajho.

Kiam prie AdE ankorau konsciis, ghi efektive deklaris uzeblon de kelkaj lingvaj novajhoj. Ekzemplojn oni trovas en “Aktoj I”:
https://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/komunikajhoj.html.