SAT en Leningrado kaj proleta biciklado tra Azio

La SAT-kongreso en Leningrado en 1926 kaj la bicikla vojaĝo de Lucien Péraire al Eŭrazio en 1928-1932 estos du el la temoj de universitata studtago en Parizo. La aranĝo okazas lige kun la 100-jariĝo de SAT kaj celas konigi la historion de la laborista Esperanto-movado al la ekstera publiko.

Detalo de la afiŝo de la Pariza studtago.

La ĉefa organizo de la laborista Esperanto-movado, SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), fondiĝis en 1921 en Prago. Ĝi kunigas multajn esperantistojn, kiuj ofte aktivas en diversaj maldekstraj tendencoj naciskale, sed dividas la deziron nuligi lingvajn kaj kulturajn barojn por unuigi la luktojn transnacie.

Jam okazis ĉi-jare kelkaj eventoj por festi tiun centan datrevenon, sed la studtago de Campus Condorcet havas la celon interparoligi esploristojn kaj movadanojn kaj konigi tiun specifan ĉapitron de la historio de la laborista movado al ekstera publiko.

La laborista esperantista movado fakte radikale kontraŭstaras esencismajn interpretojn de internaciismo, konsiderante ke nacioj estas nur grupoj kiuj estiĝas, evoluas kaj malaperas pro la interesoj de la burĝaro. Ĝi konsideras, ke nur Esperanto povas konduki al starigo de monda proleta kulturo kaj egaleca revolucia praktiko, kondiĉoj por la emancipiĝo de ĉiulandaj laboristoj, kunigante la ekspluatatojn de la industriaj landoj kaj tiujn de la kolonioj.

Dum la pasinta jarcento, ĉi tiu politika pozicio estis vaste diskutata kaj kontraŭstarata ene kaj ekstere de la movado. Ĝi naskis multajn teoriajn opciojn, kaj el tio nutras sin riĉa transnacia kaj sencentra kolektiva sperto. Dank’ al la diverseco de siaj tendencoj, al la 94 internaciaj kongresoj, kiujn ĝi organizis en Eŭropo, Azio kaj en la du Amerikoj, al ĝia kontribuo al beletro kaj parola kulturo, SAT malfermis unikan vojon al la procezoj de socia transformiĝo.

Okaze de la centjariĝo de la fondiĝo de SAT, la studtago de la 17-a de decembro 2021 intencas pritrakti kelkajn epizodojn de tiu malbone konata historio.

La renkontiĝo okazos ĉe Campus Condorcet en Parizo kaj estos partoprenebla ankaŭ rete. Sarah Al-Matary (Université Lyon II) prezentos numeron de la revuo Mil Neuf Cent dediĉitan al la lingva demando de la laboristaj internacioj ekde 1864. Sekvos du prelegoj pri Eŭgeno Lanti, fondinto de SAT kaj teoriisto de sennaciismo. Darcy Moore (Sidnejo, Aŭstralio) prelegos pri la restado de George Orwell en Parizo kaj Ian Rapley (University of Cardiff) pri la vojaĝo de Lanti al Japanio kaj japana esperantismo en la jaroj 1930.

Posttagmeze, Javier Alcalde (Universitat Oberta de Catalunya) prezentos la laboristajn iniciatojn antaŭ 1921 kaj Brigit O’Keeffe (Brooklyn College) fokusiĝos pri la SAT-kongreso de la jaro 1926 en Leningrado.

Venos tiam momento prezenti la projekton “Péraire cifereca”, kies financado estis ĵus aprobita de DIM-MAP, esplorreto pri pasintaj kaj heredaĵaj materialoj subtenata de la Regiono de Ile-de-France, kiu celas dokumenti la historian itineron de ĉiaspecaj materialoj. Temas pri interfaka reto, kiu kunigas arkeologojn, paleontologojn, historiistojn kaj arthistoriistojn, kuratorojn, fizikistojn kaj kemiistojn, matematikistojn kaj komputilajn sciencistojn, ktp.

Pascal Dubourg Glatigny (CNRS, Campus Condorcet) kaj Régis Fournier (Espéranto-France) prezentos la biciklan vojaĝon de la esperantisto-laboristo Lucien Péraire al Eŭrazio (1928-1932) kaj la baldaŭ komenciĝontan projekton de cifereca savo kaj diskonigo de la postlasita materialo. Tiu fonto konsistas el stenografiaj vojaĝkajeroj, transskriboj al la franca kaj al esperanto, postaj politikaj komentoj kaj diversaj objektoj kaj bildoj.

Laŭ Sophie David de DIM-MAP, la organizaĵo ĝojas financi la projekton por cifereca muzeo pri la vojaĝo de Lucien Péraire, gvidatan de CNRS (Nacia Centrejo pri Scienca Esploro) kunlabore kun la asocio Espéranto-France kaj INRIA (Nacia Esplorinstituto pri Informadiko kaj Aŭtomatiko), ĉar ĝi perfekte integriĝas al la kampoj de la esplorreto:

– La retejo disponigos al ĉiu interesiĝanto originalajn fontojn, uzante metodojn de ciferecaj homsciencoj. Tiamaniere ĝi proponas solvon por protekti heredaĵon en danĝero de malapero kaj por transdoni ĝin. Indas substreki ke la projekto ankaŭ posedas veran esplordimension, kontribuante al ellaborado de aŭtomata rekonilo por manskribitaj esperantlingvaj tekstoj kaj ankaŭ por stenografiaj skribaĵoj. Tiu parto estos ellaborata kaj disvolvata de la kunlaboranta teamo Almanach (INRIA), kiu fakas pri aŭtomata komputila lingvoprilaborado.

La renkontiĝo en Condorcet finiĝos per prezentoj de nunaj SAT-aktivuloj, gvidate de la SAT-prezidanto Vinko Markov. Tio malfermos spacon al ĝenerala diskuto pri la historia kaj nuna dimensioj de SAT kaj pri ĝiaj signifo kaj specifeco meze de la diversaj maldekstraj organizaĵoj.

La prelegoj kaj diskutoj estos en la angla, franca, kaj ĉe la konkluda sekcio parte en esperanto. Por partopreni surloke aŭ rete, aliĝo necesas ĉe la retejeto de la renkontiĝo, kiu entenas pliajn informojn.

Pascal Dubourg Glatigny

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tauhro
Tauhro
2021-12-11 14:16

Fakte la verko de Hodler estas detruita… Kaj SAT devus farighi la natura heredanto de la Hodlerajho. UEA pereis pro fushgvidado k ambiciemo de uloj. Ghia starpunkto ankau ne estis tute ekvilibra; ne eblis akordigi la Zamenhofan esp-ismon kun plena neutralo. Se Hodler vivus, eble li SAT-anighus!

Tauhro
Tauhro
2021-12-12 11:20
Respondo al  Tauhro

Chi tio estas vortoj de Lanti, fondinto de SAT, diritaj antau multe jaroj, sed kiel aktuale ili sonas nun.

Paul Joseph Desailly
2021-12-12 0:51

Tiu bonega novajho sufichas en si mem por allogi homojn al SAT.
SENCACIULO, PIV kaj aliaj eldonajhoj tre plachas al mi.
SAT kongreso en Australio, Nov-Zelando au ie en Franca Polinezio – JES, mi esperas!
Chu sendependa Nov-Kaledonio?

Darcy Moore (Sidnejo, Aŭstralio) ANGLALINGVE PRELEGOS, mi supozas? En ordo, lau mi, char kvankam ses jarojn en la gimnazio mi studis la lingvon de Voltaire oni kutime pagas min por ne audi ghin murdata.

Parenteze, mi jhus Guglis lian nomon kaj rimarkis, ke en mia lando iu samnomulo estas ech pli fama pro atingoj en la rondoj de australia futbalo.

Pupi
Pupi
2021-12-13 17:40

Mi povas rimarki ke estas nur unu libro per Esperanto kies fundamento estas kapitalismo. La libro estas La Adventuroj de Jonatano GULLIBLE. Sed aliflanke estas mil da libroj pri Socialismo en Esperanto. Estas interesa afero spekti la geografion de Esperantio. Cxu ne?