Ok legindaĵoj – el kiuj kelkaj novaj

La 15-a de decembro, la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, ekde 1927 estas la tago de la Esperanta literaturo, la tago de la libro. Tradicie en tiu tago oni aĉetu almenaŭ unu libron en Esperanto, do ni petis Sten Johansson, la prizorganton de la retejo Originala Literaturo Esperanta, rekomendi kelkajn havindajn verkojn.

En la Lisbona libroservo.

El la libroj aperintaj esperantlingve en 2021 mi ne legis tre multajn, do prijuĝi la ĉi-jaran eldonadon mi certe ne kompetentas. El la manpleno, kiujn mi tamen ja legis, mi ŝatus rekomendi eĉ malpli ol manprenon.

Unue mi proponus la trian historian romanon de Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, 564p, FEL 2021. Same kiel ŝia antaŭa romano Morto de artisto, ĝi parte temas pri la korupta efiko de potenco, ĉi-foje vidate per la okuloj de tre potenca virino. Eble ĝi estas la plej lerte kreita ĝisnuna verko de Anna.

Due mi rekomendus legi la novelaron de Laure Patas d’Illiers: Sur bluaj planedoj, 164p, Espéranto France 2021. Ĝi prezentas sciencfikciajn rakontojn, kie plej gravas la rilatoj inter diversaj homoj kaj ankaŭ inter homoj kaj la ĉirkaŭa medio.

Trie mi proponus Trevor Steele: La sangoruĝa flago, 165p, FEL 2020. Jes, ĝi aperis en la antaŭa jaro sed ŝajne enmerkatiĝis ĉi-jare. En ĝi ni sekvas historion pri klasbatalo, rasismo kaj amo en Aŭstralio antaŭ jarcento.

Kvare mi ne povas ne mencii mian propran lastan romanon. Sten Johansson: Secesio, 254p, Mondial 2021. Temas pri provo esplori vivstrategiojn de homoj en loko kaj tempo, kiuj deklaras ilin malplivaloraj, dum la kresko de ekstremdekstraj reĝimoj en centra Eŭropo inter la du mondmilitoj.

Kvine mi ĝoje salutas la duan eldonon de la lasta romano de Mikaelo Bronŝtejn: Mi stelojn jungis al revado, 564p, Impeto, 2016, 2-a eldono 2021. Ĝi estas ĉefverko ne nur de Bronŝtejn mem sed en nia tuta literaturo, temanta pri gravaj epokoj en la historio de Sovetunio kaj de la esperantomovado.

Tamen, kial resti nur ĉe lastatempaj eldonaĵoj? La Esperanta libromerkato estas tia ke eĉ verkoj aperintaj antaŭ multaj jardekoj ofte plu aĉeteblas. Mi proponus:

Hendrik Adamson: Auli, 86p, 1934. Represo: Iltis, 1983. Ĉarmega rakonto pri kampara knabo, sukcese verkita en tre persona stilo el la vidpunkto de tiu knabo.

Clelia Conterno Guglielminetti: Ho, tomboj de l’ prapatroj, 172p, Iltis 2015. Jen alia verko, kiu longe atendis eldonon. Familia kroniko kun fajne konceptitaj detaloj kaj psikologia realismo.

Ivan Ŝirjaev: Sen titolo, 336p, Pro Esperanto 1995. Kredeble verkita proksimume en 1920 sed kuŝinta manuskripte dum jardekoj. Trafa kaj amuza rakonto pri evoluo de junulo, certe kun membiografiaj trajtoj, de frua bonega stilisto.

Sten Johansson

12 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tjeri
2021-12-15 8:17

Plian fojon mi bedaŭras la sisteman subtaksadon de la rolo de esperanto kiel pontolingvo en la esperanta movado.
Ĉu vere neniu tradukita verko estas leginda ?

Sten Johansson
Sten Johansson
2021-12-15 14:02
Respondo al  Tjeri

Kompreneble, sed kiel mi aludis komence, mi ne legis multon kaj fakte neniun tradukaĵon eldonitan en 2021.

El pli fruaj mi ja povus rekomendi ekz:
M Bulgakov: La Majstro kaj Margatita (bedaŭrinde elĉerpita ĉe UEA)
H Söderberg: La serioza ludo, Mondial 2016
X N Vilas: Memoraĵoj de kampara knabo, Mondial 2017

Sed mi konfesu ke tradukaĵojn mi ofte preferas legi en mia gepatra lingvo, pro du kialoj.
Unue ĉar la elekto estas centoble pli granda kaj moderna.
Due ĉar tradukoj al la sveda kutime estas en normala kaj pli-malpli senerara lingvaĵo, kio ne ĉiam validas pri tradukoj en Esperanton.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-12-15 14:23
Respondo al  Sten Johansson

> kio ne ĉiam validas pri tradukoj en Esperanton

Pri tio oni ne povas malkonsenti.

Sed mi scivolas: ĉu vi trovas, ke la lingvaĵo de la E-originaloj estas pli normala kaj senerara ol tiu de la E-tradukoj? Se jes, kial tio okazas?

Sten Johansson
Sten Johansson
2021-12-15 14:48

Eble ne estas grava aŭ sistema diferenco. Sed verkisto ja rajtas elekti sian stilon kaj verki en ia ajn “skolo”. 
Tradukanto devus fideli al la stilo de la originalo. En Eo pluraj tradukantoj tute ne obeas tiun evidentan devon.
Do, legonte Eajn tradukaĵojn, mi devus elekti ilin ne laŭ la aŭtoro sed laŭ la tradukinto.

Tjeri
2021-12-15 16:24
Respondo al  Sten Johansson

mi ofte preferas legi en mia gepatra lingvo
>Ankaŭ mi, sed bonŝance al via lingvo oni tradukas preskaŭ ĉiujn legindaĵojn de la mondo.
Sed miaflanke, mi ankoraŭ attendas, ke oni traduku, ekzemple, « Putins folk » de S-ro Kniivilä al la franca.
Mi ironias, sed vizitu librejon en urbo de lando, kies lingvo estas malvaste uzata, ekzemple la sveda, kaj demandu al vi, kial tie troveblas tiom da libroj en anglalingva versio…

senerara lingvaĵo, kio ne ĉiam validas pri tradukoj en Esperanton.
>Tio estas alia pruvo, ke la esperanta movado subtaksas la aferon, ĉu ne?
Tamen, mi povas diri al vi mondfamajn verkojn, kies esperanta traduko estas pli bona ol la franclingvaj tradukoj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Tjeri
Kalle Kniivilä
2021-12-15 16:27
Respondo al  Tjeri

Kial atendi tradukon de “Homoj de Putin” al la franca, kiam ja eblas ĝin legi en Esperanto? 🙂
Kaj kvar pliajn miajn librojn same!
Mi kaptu la okazon kaj reklamu la plej freŝan:
https://www.kniivila.net/la-malamiko-de-putin

malamikodeputin-644x1024.jpeg
Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Kalle Kniivilä
boris kolker
2021-12-23 22:02
Respondo al  Kalle Kniivilä

En la franca estas multe da libroj pri putinoj. 🙂

Patas-d-Illiers
Patas-d-Illiers
2021-12-15 17:34
Respondo al  Tjeri

mi povas diri al vi mondfamajn verkojn, kies esperanta traduko estas pli bona ol la franclingvaj tradukoj
Mi jam aŭdis tiun argumenton, sed ĝi ne konvikis min: fakte ne temis pri “pli bona traduko” sed pri “traduko kiun mi preferas”, laŭ subjektiva taksado. Ĉu vi povus doni viajn ekzemplojn?

Tjeri
2021-12-15 19:46
Respondo al  Patas-d-Illiers

Ĉu vi povus doni viajn ekzemplojn?
Jen:

La finna epopeo Kalevala en la traduko de Leppäkoski, kompare kun la tri tradukoj de Léouzon Le Duc, Perret, kaj Rebourcet.

La Robajoj de Umar Kajjam tradukitaj de Waringhien, kompare kun la tradukoj de Armand Robin kaj Hassan Rezvanian (ekzistas aliaj, kiujn mi ne konas).
Cetere, en la postnotoj de sia traduko A.Robin skribas: Ekzistas kelkcentoj da tradukoj de la “kvarversoj” en la diversaj lingvoj de la planedo. Ekzistas eĉ unu en la langvedoka, publikigita en Rodez.
La plej fidela, kiun mi konas estas en esperanto, tiu, kiun publikigis Gaston Waringhien en Parizo en 1953.
Kaj pri tiu komento, Waringhien skribis en la antaŭparolo al la dua eldono de sia traduko en 1984 la jenon: Tiu kvazaŭ saluto el ekstera mondo vekis nenian eĥon en la nia….Nenio nova sub la suno.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Tjeri
Patas-d-Illiers
Patas-d-Illiers
2021-12-15 22:53
Respondo al  Tjeri

Dankon Tjeri. Mi trarigardis la esperantan tradukon de Kalevala. Mi tute ne kompetentas pri poezio, des pli pri tradukita poezio. En poezio mi ne scias ĉu “bona traduko” estu fidela laŭ senco, fidela laŭ metriko, belsona, komprenebla de la celpubliko, eble ekzistas multaj aliaj kriterioj. Dankon al vi, tio pensigas min.

Suso Moinhos
2021-12-16 7:52
Respondo al  Sten Johansson

Dankegon, Sten. La traduko de Memoraĵoj… abunde profitis el via provlegado (kaj el tiu de Antonio Valén).

Sten Johansson
Sten Johansson
2021-12-15 16:41

La Ea Akademio ĵus sciigis ke oni asignas la “Laŭron de la Akademio 2021” al la romano ‘Mi stelojn jungis al revado’ de Mikaelo Bronŝtejn.

Jen bonega decido laŭ mi. Gratulon! Kaj bonege le la Akademio malkovras la literaturon, sen kiu Eo estus nenio, kaj sen kiu la homoj estus nur specio de simioj.

http://literaturo.esperanto.net/roman/libr/steljung.html