Bronŝtejn ricevis la unuan Laŭron de la Akademio

Dum multaj jaroj mankis en Esperantujo prestiĝa literatura premio, donata al jam publikigita verko. Ĉi-jare unuafoje estis aljuĝita la Laŭro de la Akademio, kiun povas ricevi verko aperinta dum la lastaj kvin jaroj. La premion ricevis Mikaelo Bronŝtejn por sia historia romano ”Mi stelojn jungis al revado”.

Mikaelo Bronŝtejn. Foto: La FB-paĝo de Bronŝtejn.

La 15-a de decembro estas la tago de la libro celebrata ekde 1927, kiu nun, pli vaste, estas nomata “tago de la esperanta kulturo”, ampleksanta ankaŭ muzikon kaj kinarton, do okazo tute taŭga por celebrado de libropremio.

Kiel oni legas en la Historio de la Akademio de Esperanto, p. 276, premio de la Akademio estis atribuata ekde 1918 ĝis 1930, post kiam ĝi ne plu estis atribuata eble tial, ke necesis sendi al ĉiu unuopa el la dek ok akademianoj senpagan ekzempleron, kaj tio estis taksata tro kosta.

Intertempe estis reorganizita la tuto de la lingvaj institucioj, malaperis la Lingva Komitato, kaj la statuto de la Akademio, en artikolo 2, diras:

La Akademio esploras ĉiajn lingvajn demandojn, kiuj koncernas Esperanton. […] Ĝi povas doni premiojn al la aŭtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj.

Ĉi tiu punkto estis neniam realigita. En la programo de la Literatura Sekcio proponita ĉe mia kandidatiĝo kiel sekciestro antaŭ tri jaroj, estis du eroj: daŭrigo de la “Esperanta antologio” de Auld, kiu alvenas nur ĝis 1981, kaj revivigo de la premio por la aŭtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj.

La unua punkto estas daŭre flegata. Koncerne la duan punkton, por helpi la estraron, kiu estis okupita pri aliaj temoj, la literatura sekcio starigis opinisondon inter la gekolegoj, por vidi, ĉu la ideo konkretigi tiun eblecon estas favorata; ja la tradicio estis haltinta jam antaŭ 90 jaroj, la ebleco antaŭvidita en la statuto, cetere mem jam 70-jara, estis neniam aplikita, do eblis, ke la ideo de premio ne plu estas ĉeesta en la menso de la gekolegoj.

Interalie en la 1970-aj estis starigita de la revuo Literatura Foiro la premio “verko de la jaro”, poste “aŭtoro de la jaro”, en 1984 estis starigita premio Grabowski, en 1990 premio OSIEK, do povis okazi, ke la akademianoj konsiderus kroman premion ne oportuna; nu, tamen la rezulto estis ege pozitiva.

La opinisondo, iniciatita kaj surprenita de la Literatura Sekcio, estis granda helpo al la estraro, kiu do havis la nuran taskon okazigi voĉdonadon sur jam plugita tereno, el kio rezultis, ke la sekcio proponu regularon; la sekcio redaktis, la gekolegoj proponis amendojn, kaj fine la tuta Akademio aprobis la koncernan regularon, videblan en la retpaĝoj de la Akademio.

La regularo fiksis premion de 100 eŭroj, kiun disponigis poduone UEA kaj SAT. Ambaŭ establoj per tre koraj mesaĝoj gratulis al la Akademio la restarigon de la premio, insistante, ke malgraŭ ke diversaj instancoj havas ĉiu siajn apartajn celojn, ĉiuj tamen agnoskas en la Akademio la superan lingvan instancon.

Laŭ la regularo devas esti nomumita ĵurio almenaŭ kvinmembra, proponita de la Literatura Sekcio kaj aprobita de la Akademio, funkcianta en la nomo de la Akademio; nova ĵurio, ne necese malsama de la antaŭa, estos nomumita dum la du monatoj post la anonco de la premio.

La premiita verko.

La Literatura Sekcio proponis ĵurion, kiu estis aprobita, kiu nun konsistas el Carlo Minnaja (prezidanto), Javier Alcalde Villacampa, Edmund Grimley Evans, Nikolao Gudskov, Jesper Jacobsen, Valentin Melnikov, Barbara Pietrzak. Entute 7 membroj el 6 landoj kaj 6 lingvoj; ses el tiuj membroj estas anoj de la Literatura Sekcio.

La regularo mencias 5-jaran periodon kaj daton 30 de junio por esti kandidato; ĉar ne ĉiuj eldonaĵoj mencias precize la aperdaton (kelkaj mencias la monaton, kelkaj ne), la ĵurio konsideris, ke por ĉi tiu jaro la 5-jara periodo rilatu al libroj aperintaj en sia unua eldono inter la 1-a de januaro 2016 kaj la 31-a de decembro 2020, kaj prezentitaj antaŭ la 30 junio 2021.

Laŭ tiu difino venis en konsideron 15 verkoj de 10 verkistoj el 10 landoj. Tri verkoj estis eldonitaj en 2016, du en 2017, neniu en 2018, unu en 2019, naŭ en 2020.

Laŭ unuanima voĉdonado de la ĵurio, la laŭro de la Akademio por la jaro 2021 estas atribuita al Mikaelo Bronŝtejn pro la verko Mi stelojn jungis al revado, 564 paĝoj, eldonita de Impeto en 2016. Al la aŭtoro, krom la mona premio, iras diplomo.

La verko rilatas al la periodo de la vivo en Sovetio, de 1918 ĝis1938, komenciĝinta kun plej brilaj esperoj kaj finiĝinta en tragedio; rolas esperantistoj kaj ilia vivrigardo, kelkaj plene kaj mature figuraj, kelkaj kun pli romaneca rolo. La protagonisto estas Ernest Drezen, kies portreto aperas kovrilpaĝe. Enestas amo kaj malespero, nacio baraktanta inter esperoj kaj mizeroj; helpas al klarigo inter fikcio kaj realo pluraj eltranĉaĵoj el tiutempaj Esperanto-gazetoj, kiel Konkordo kaj Sennaciulo, sed ankaŭ el ruslingvaj, provizitaj per esperanta traduko.

Rolas diversaj esperantistoj; poezie rolas Miĥalski, el kies Prologo estas preskaŭ klonita la titolo: fakte la teksto de Miĥalski estas pli estontocela: "mi stelojn jungos al revado". De li estas ankaŭ la versaj komencoj de la sep partoj.

Bronŝtejn (1949–) jam kelkajn historiajn romanojn verkis, ĉiam baziĝante sur sperto aŭ propra aŭ rekte ĉerpita el la transvivintoj, kaj certe li estas fame konata, ne nur pro siaj romanoj kaj noveloj, sed ankaŭ kiel bardo, plurfoje sin prezentinta sursceneje en esperanto-renkontiĝoj. Lia tute lasta verko, aperinta antaŭ kelkaj semajnoj, estas antologio de esperantaj poetoj en la rusa lingvo (dulingve: La vojo kaj Путь).

Fakte nacilingvaj antologioj de la esperanta literaturo komencas esti modelo ŝatata: tiu de Bronŝtejn aldoniĝas al angla de Gubbins, al galega de Moinhos, al franca de la Akademio Literatura de Esperanto, kaj baldaŭ aperos ankaŭ itala, de mi kaj Nicolino Rossi sub la aŭspicio de la Esperanta PEN-centro.

Al la verko ni bondeziras multe da legantoj; pri ĝi jam aperis pluraj recenzoj en la plej legataj gazetoj.

Carlo Minnaja

 

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Charles Lebron
Charles Lebron
2021-12-16 11:09

Lingvo kaj literaturo devus estis prizorgataj de sendependaj organizoj por ke la elekto de literaturaĵo ne povu esti uzata por antaŭpuŝi lingvajn vidpunktojn de la organizo aŭ por cenzuri la aliajn.

Andreas
Andreas
2021-12-16 12:24
Respondo al  Charles Lebron

Teorie jes. Kaj praktike tiel ankau estas jam de kelka tempo, char la Akademio de Esperanto prizorgas literaturon kaj evitas alpreni starpunktojn pri lingvaj demandoj:

"'La Akademio de Esperanto deklaras, ke ĝi nun ne alprenas starpunkton pri la uzindeco de ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj (kiel ekzemple ri aŭ ŝli), kaj decidis ne okupiĝi pri tiu temo dum almenaŭ dek jaroj'."

https://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_34_2021.html

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-12-16 12:39
Respondo al  Charles Lebron

Ekde la plej fruaj tempoj la Akademio havas literaturan sekcion, do tiu fako estis ĉiam konsiderata koncerna al la lingvo. La demando tamen tuŝas antikvan temon; antaŭ eble duona jarcento Reto Rossetti opoziciis al akademia premio ĝuste por forigi la suspekton, ke la akademio, donante premion al specifa aŭtoro, aprobas ties stilajn apartaĵojn (se mi ne mismemoras, temis pri Piĉ). Tamen, entute, saĝa ĵurio kapablos saĝe konduti.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-12-17 11:30

Laŭ mia sensignifa opinio la mona premio (100 €) estas tre magra kaj apenaŭ rekonas la valoron de la premiita (kaj premiotaj) verko(j). Eĉ BK-verkoj ricevas signife pli altan sumon. Mi ne konas la financojn de SAT, sed certe UEA povas skrapi el siaj kontoj iom pli da eŭroj sen tute bankrotigi la asocion. Tio estus ja apogo al la kulturo.

Memevidente oni povas argumenti (eble prave), ke la ĉefa bonaĵo estas la laŭro en si mem kaj la mono estas nur eta ekstraĵo. Sed tiom eta ĝi ne bezonas esti.

(Se iu venas al la genia ideo argumenti "Se vi trovas ĝin malalta, pagu mem el propra poŝo", tiu ŝparu al si la absurdan komenton. Tia komento estus same sensenca, kvazaŭ al pledantoj por pli altaj salajroj oni dirus "Se la salajroj ŝajnas al vi malaltaj, pagu altigon el propra poŝo").

Laste redaktita 6 monatojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Renato Corsetti
Renato Corsetti
2021-12-17 12:20

gratulojn!

dieter rooke
2021-12-31 23:57

Kial la romano de M. Bronshteijn ricevis unuanime la unuan lauron de la akademio . Chu pro la talentaj verkado, stilo, au provo de la versimila rakonto ?
Almenau mi scivoleme atendas romanon , kiu traktas la historion de alia ,okcidenta ( Usona, europa ) tendaro.