Ĉina Radio ne plu elsendas en Esperanto

La regulaj elsendoj de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) en Esperanto ĉesis. Plu funkcios tamen la Esperanto-redakcio, kiu prizorgas la novaĵretejon de ĈRI en Esperanto kaj produktas videojn.

La retejo de Ĉina Radio Internacia prezentas multajn bildojn kaj citaĵojn de la ŝtatestro.

Jam komence de septembro 2021 multaj rimarkis, ke malaperis la ordinaraj retradiaj elsendoj de Ĉina Radio Internacia (ĈRI). Responde al demandoj de aŭskultantoj, redakciano Lucia Lee skribis en Facebook, ke nova retejo aperos baldaŭ. Pri la sorto de la elsendoj longe mankis klara informo.

En septembro en la retejo aperis ankoraŭ du elsendoj, kiuj konsistis el legaĵoj fare de nur unu parolisto, kaj ripetitaj lecionoj de kurso pri la ĉina lingvo. Poste jam nenio aperis.

La 19-an de decembro Jianping Zhao, parolisto ĉe ĈRI, konfirmis al la multjara aŭskultanto Suso Moinhos, ke la regulaj elsendoj ne revenos. La argumento por la ĉesigo estas, ke radioelsendoj estas eksmoda teknologio. La redakcio plu produktos videojn.

La elsendoj de Radio Pekino (poste Ĉina Radio Internacia) en Esperanto komenciĝis la 19-an de decembro 1964. Komence la elsendoj estis direktitaj al Eŭropo, kaj duonhoraj programoj aŭdeblis dufoje semajne. Baldaŭ la elsendoj estis direktitaj ankaŭ al aliaj mondopartoj, kaj ekde 1979 la programoj iĝis ĉiutagaj.

En 2002 estis lanĉita la Esperantlingva retejo de ĈRI, kaj ekde 2004 la programoj de ĈRI en Esperanto dum iom da tempo eĉ estis elsendataj per mezaj ondoj el Albanio, por pli bona aŭdebleco en Eŭropo.

La du radiostacioj, kiuj dum jardekoj havis la plej grandan signifon en Esperantujo, estis Pola Radio kaj Ĉina Radio Internacia – ili produktis la plej grandan kvanton da programoj. Post la fermo de la Esperanto-redakcio de Pola Radio en 2011 ties laboron sur volontula bazo daŭrigis Pola Retradio.

Diference de Pola Retradio, la Esperanto-redakcio de ĈRI plu restas parto de la ŝtata propaganda aparato. Ekde 2018 ĝi formale estas parto de la propaganda sekcio de la Ĉina Komunisma Partio.

Aparte rimarkeblas en la retejo la granda kvanto da portretoj kaj citaĵoj el la eldiraĵoj de la ŝtatestro. En la plej supra novaĵbloko troviĝas nur artikoloj pri li:

  • Xi renkontiĝis kun modeloj de konstruado por paca Ĉinio
  • Xi renkontiĝis kun Putin per videoligo
  • Xi Jinping: fortigi kulturan konscion kaj firmigi kulturan memfidon
  • Xi Jinping esprimis simpation al usona prezidento pri tornado en Usono
  • Xi Jinping intervidiĝos kun Putin per videoligo

La redakciaj artikoloj evidente sekvas la oficialan linion de la partio kaj la registaro. Responde al kritikoj rilate la situacion de ujguroj en Ŝinĝjango (Xinjiang), la redakcio sub la titolo ”Estos vane rompi al si la kapon por ludi karton pri Xinjiang” rekomendas al kritikantoj anstataŭe okupiĝi pri homrajtaj problemoj en siaj propraj landoj:

Samtempe kiam iuj usonanoj abrupte intervenis en alies internajn aferojn. La homrajta demando de Usono estas komplika. Nigrasklava sistemo antaŭ cent jaroj, senbrida dungado de infanaj laborantoj en agrikulturo kaj moderna sklavigo de eksteraj enmigrintoj, la ĉapo de deviga laboro apartenas al Usono mem.

Ekde 1950 ĝis 2000 la ĉina ŝtato eldonis ankaŭ tutmonde popularan revuon pri Ĉinio en Esperanto, El Popola Ĉinio. Post la malfondo de la papera revuo parte similaj enhavoj aperas en la multlingva Ĉina Interreta Informa Centro.

24 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2021-12-20 12:50

Mi ne scias ĉu mi vere malĝojas pro tio. La ĉina registaro estas tre danĝera por la lokaj lingvoj kaj kulturoj de Ĉinujo, kaj la Esperanto-movado, kaj ĉefe UEA, havas miaopinie tro multajn ligojn kun tiu unupartia reĝimo. La uzado de Esperanto fare de la ĉinaj aŭtoritatoj estas la simbolo de la malvenko de la interna ideo.

“Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!”

Eksterhejmano
Eksterhejmano
2021-12-20 12:18
Respondo al  Hejmano

La ĉina registaro „estas tre danĝera“, tamen havas etnajn aŭtonomiojn kaj subtenas lokajn lingvojn de tiel longe, kiam en la okcidento ankoraŭ estis normale tute ignori aŭ eĉ premadi la etnolingvajn malplimultojn. Tiom partia kaj antaŭjuĝa rilato al Ĉinio estas eble eĉ pli abomena, ol la fokusiĝo de ĈRI je tradukoj de ĉinaj oficialaĵoj.

Aparte amuzas la miro de la redakcio pri „propaganda aparato“, vizitu aliajn ŝtatajn dissendilojn kiel VoA, BBC, DW — ili tute simile plenplenas de atakoj kontraŭ rivaloj kaj laŭdado de propraj valoroj kaj atingoj. Eble estos iom malpli da rektaj citaĵoj de la ŝtatestroj, sed ja estas parto de la propaganditaĵo: kvazaŭvenkinta ŝajndemokratio.

Hejmano
2021-12-20 15:48
Respondo al  Eksterhejmano

Mi atendis tion : kio-pri-vi-ismo!

Mi ne kritikis okcidentajn amaskomunikilojn kaj registarojn en mia komento ĉar ili ne havas rilatojn kun la Esperanto-movado, kaj ne uzas Esperanton. Certe ili estu kritikataj pro multaj kialoj, sed tio estas ekstertema! Ĉu la okcidentaj amaskomunikiloj, kiujn vi menciis, uzas Esperanton? Ĉu la okcidentaj registaroj pri kiuj vi parolis subtenas la Esperanto-movadon?

“La ĉina registaro „estas tre danĝera“, tamen havas etnajn aŭtonomiojn kaj subtenas lokajn lingvojn de tiel longe”
Etna aŭtonomio, nur laŭnome! En “Ujgura aŭtonoma regiono de Xinjiang” pli ol miliono da ujguroj estas en “reedukadaj” koncentrejoj pro tio ke ili praktikis sian religion, islamon, aŭ tro forte montris neĉinan identecon (ekzemple, konsumante tjurkajn manĝaĵojn). En partoj de Xinjiang instruado ne plu povas esti en la ujgura lingvo kaj devas esti nur ĉinlingva. La ĉina registaro trudas la hanĉinajn kulturon kaj lingvon kaj tio neniel koheras kun la celoj de UEA rilate al lingvaj kaj kulturaj rajtoj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Hejmano
Suso Moinhos
2021-12-20 16:33
Respondo al  Hejmano

Hejmano, pluraj ŝtataj radiostacioj elsendis en Esperanto el ambaŭ flankoj de la iama fera kurteno: Svisa Radio Internacia, Radio Zagrebo, Radio Aŭstria Internacia, Radio Havano Kubo, Radio Vatikana, Radio Estona, Pola Radio… eĉ Litova Radio en 1989, kun mia karmemora amiko Algis Skūpas, pledanta por la sendependiĝo de sia lando en speco de apendico de la plurlingvaj disaŭdigoj de Radio Moskvo…

La situacio de radiostacioj en Esperanto estis tute alia tuj antaŭ kaj post la falo de la fera kurteno — multe pli varia kaj riĉa.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Suso Moinhos
chielismo
2021-12-20 15:27
Respondo al  Hejmano

Mi estas la ĉino kaj nepartiano. La ĉina vivo estas tre trankvila kaj paca. Kiam mi kaj ĉinaj turistoj vizitas Okcidenton, ni tuj sentas nin vojaĝi en granda vilaĝo kun historiaj preĝejoj, kompare kun la moderna Ĉinio. Kiam eŭropaj amikoj diris sian landon evoluinta je fiero, mi silentas sen vorto. Fakte, nun en Ĉinio pasintaj publikuloj, kiuj iam fervore propagandis Okcidenton, estas kolektive silentaj ĉar la ĉina popolo mokas ilin kaj ilian vidpunkton. Mi jam estas pensiulo, sed multaj junuloj penas aliĝi al la kompartio. Unuvorte Okcidenta propagando trompas sian popolon. Vizitu Ĉinion propraokule koni la aktualan landon, kiu estas pli granda ol tuta Eŭropo je la teritorio kaj loĝantaro, mi proponas. Dankon!

Erinja
Erinja
2021-12-20 17:33
Respondo al  chielismo

Mi pasigis unu monaton en Ĉinio. Apud la ĉielskrapuloj kaj moderna vivo, mi trovis personojn kiuj vivas en mizeraj kondiĉoj ne tro malsamaj ol tiuj kondiĉoj de sendomaj personoj en Usono. Apud la modernaj urboj, estas la kamparaj vilaĝoj kun multe malpli bona stato ol la simile kamparecaj vilaĝoj en Eŭropo aŭ Usono. Mi deziras bonan progreson kaj bonan sanon al la popolo de Ĉinio. Mi havas tre bonajn memorojn pri la bonaj personoj kiujn mi renkontis kaj pri la bela kulturo kiun mi spertis. Sed ĉi tie en Usono eblas paroli laŭte kaj kritiki la registaron, kritiki la malegalecon inter etnaj plimulto kaj malplimultoj. Mi volus vidi tion por Ĉinio. En Usono, kiam la registaro faris tendumejojn por tiuj kiuj sendokumente transiris la landlimon, homoj protestis ekster tiuj tendumejoj, kaj oni aŭdis pri la malbonaj kondiĉoj en la novaĵelsendoj. Mi volas ankaŭ tion por Ĉinio. Ĝi ne rajtu subpremi la minoritatajn grupojn, inkluzive de la ŭiguroj, kaj la ĉina popolo meritas vidi tion kaj aŭdi la veron. Tio estas etna purigo kiu okazas tie, kaj tio estas neakceptabla.

Jovana
Jovana
2021-12-20 20:46
Respondo al  chielismo

“Vizitu Ĉinion propraokule koni la aktualan landon, kiu estas pli granda ol tuta Eŭropo je la teritorio kaj loĝantaro…”
Dankon pro la propagando! Kelkaj el ni ja vizitis Ĉinion kaj foriris el tiu lando kun tre amara gusto. Oni aŭdu ankaŭ ilin ne nur tiujn, kiuj disaŭdigas kaj/aŭ subtenas la vidpunktojn de la ĉina registaro.

chielismo
2021-12-21 2:10
Respondo al  Jovana

Kiam vi vizitis Ĉinion? Lastajn 10 jarojn Ĉinio salte progresas, kaj laŭ UN je PPP(Purchasing Power Parity)ekde 2014 Ĉinio jam superis Usonon. Mi estas komercisto, kaj mi scias ke Ĉinio okupas 7 el 10 plej grandaj havenoj en la modno, kaj nur Ŝanhaja Yangshan-Haveno estas pli granda ol la totala havenaro de Usono. Certe, tio ne estas propagando, sed la vera fakto. Evidennte iuj ne volas kredi la fakton, ĉar ili perdis sian superecon pasintecentjaran. Kion fari? La homa historio ne simpatias la pasintecon glora.

Erinja
Erinja
2021-12-20 17:26

Pro historiaj kialoj mi bedaŭretas, sed efektive kiam ajn mi aŭskultis la elsendon, mi rapide malŝaltis ĝin pro enuo. Mi ne vere interesiĝas pri la vizito de Xi al la ceremonia malfermo de nova fabriko, ks. Kaj certe mi rimarkis en Facebook ke daŭre propagandas tiuj e-lingvaj dungitoj de la propaganda sekcio, do supozeble tio estas ilia fokuso nun. Sendube ili rimarkis ke apenaŭ iuj esperantistoj zorgas pri la tagaj okupaĵoj de Xi.

Suso Moinhos
2021-12-20 18:53
Respondo al  Erinja

Eble ni estus iom naivaj, se ni kredus, ke ĉiuj laboristoj de ĈRI plene konsentas kun ĉiuj decidoj alprenataj de la Komunista Partio de Ĉinio. Vi pravas, ke sub la prezidenteco de Xi Jinping ŝajnas, ke oni iom revenas al troa persona atento kaj personec-kulto, sed ankaŭ en Eŭropo kaj Usono oni tro fokusiĝas pri ĉiuj unuopaj eldiroj de niaj prezidentoj kaj ne malofte laŭdas ilin.

La diferenco kun Ĉinio eble kuŝas en tio, ke en Ĉinio estas grandaj mankoj en la kampo de libero. Mi certas, ke estontece tio ŝanĝiĝos, kaj tiam mi ŝatus plu sekvi la rakontadon de la raportistoj de ĈRI en Esperanto.

Cetere, mi neniam tro atentis pri la novaĵoj, sed kelkfoje ali-vidpunkta perspektivo estas bonvena. Ekzemple, ĉi-jare mi tre ŝatis aŭskulti raporton pri la historio de Makao, kiu tute diferencis de la tradicia portugala rakontado pri tiuj historiaj faktoj. Mi ŝuldas apartan dankon al la ĵurnalistoj de ĈRI, kiuj saĝe rekomendis san-gardajn kutimojn kaj kondutojn dum la komenco de la pandemio, kiam ĉe mi la registaro simple hezitis kaj ne sciis kion rekomendi kaj kion entute fari.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Suso Moinhos
Suso Moinhos
2021-12-21 0:31
Respondo al  Erinja

Ankaŭ mi kontraŭas la amas-arestojn en Ŝinĝjango, denuncitajn i.a. de Amnestio Internacia.

Tamen mi certas, ke kiel mi vi ŝatus, ke ŝanĝoj okazu ankaŭ en niaj respektivaj landoj. Ekzemple, estus dezirinde, ke Usono havu universalan aliron al senpaga ŝtata sanservo (la rajto je sano), ke ĝi traktu kun humaneco la nerajtigitajn enmigrintojn, ke la polico ĉesigu siajn rasismajn krimojn, ke atakoj al GLAT-uloj finiĝu, ke CIA ĉesu torturadi kaj “malaperigi” personojn (oni ne montras tion en la televidserioj), ke oni metu finan punkton al la kontraŭlega arestejo en Guantánamo, ke Usono ĉesu la blokadon al Kubo, la invadon al aliaj landoj. Kaj laste, sed ne balaste,mi volus, ke la ekonomia kaj kultura subpremado de Usono al aliaj ekonomioj kaj kulturoj malaperu.

Similan liston oni povus fari pri la “apartaĵoj” de mia lando.

leganto
leganto
2021-12-21 2:13
Respondo al  Suso Moinhos

Misfaroj de registaroj estas ĉie. La diferenco estas, ke en Usono aŭ via lando vi rajtas protesti kontraŭ ili kaj agadi por ŝanĝi la politikan direkton. En landoj kiel Ĉinio ne.

Suso Moinhos
2021-12-23 7:33
Respondo al  leganto

Jes, Leganto, tio estas tiel, almenaŭ teorie. Sed se via opinio ne konvenas al la ŝtato, tiu havas siajn proprajn rimedojn por limigo kaj kontraŭbatalo. Mi jam partoprenis pacajn manifestaciojn subite atakataj de kontraŭtumulta polico – timo, krioj, sango ĉie. Memoru ankaŭ la tagon, kiam katalunoj okazigis memdeterminan balotadon kaj la polico severe disbatis eĉ gemaljunulojn.

Mi memoras la ekziston, almenaŭ ĝis la fino de la 90aj, de listoj de gejoj ĉe la hispana polico kaj de kaŝitaj policanoj inter manifestantoj (ekzemple, en kontraŭmilitaj manifestacioj).

Kompreneble mi ne volas kompari ambaŭ reĝimojn (pri tio ni samopinias), sed libero en la t.n. okcidentaj demokratioj estas ankaŭ limigita, kvankam la oficiala rakonto estas alia.

Manfred Westermayer
2021-12-20 18:01

Koran dankon por via bona raporto el popola cxinio – ni vidos….

Tauhro
Tauhro
2021-12-20 18:52

Kial vi tiel multe parolas pri landoj k popoloj, komparante kie estas pli bone?
En chiu lando, en kiu oni piedpremas Homajn Rajtojn, estas malbone k tute ne gravas, kiun lingvon uzas mensoganta Radio. Nun en Okcidento piedpremas HR ne malpli ol en Oriento.

Martin
Martin
2021-12-21 1:59

Kiam mi ankoraŭ estis lernejano mi aŭskultis la E-elsendojn de Radio Pekino en mallongaj ondoj regule je la 8-a matene. Tion sekvis tre rapida foriro al la lernejo por eviti malfruon! Ekde ĉ. 1982 mi ĉesis aŭskulti ilin, tamen estas iom malĝoje scii, ke la serio ĉesis, eĉ se la enhavo estis iom pli propagandeca lastatempe, laŭ la ĉi-tieaj komentoj.

Suso Moinhos
2021-12-23 7:56
Respondo al  Martin

Ĝuste tio ŝajne perdiĝas, la malferma sinteno al aliaj landoj kaj kulturoj, sendepende de tio, ĉu ni ŝatas la tiean politikan reĝimon aŭ oponas ĝin. Tio estas baza eco de la esperanta kulturo, kiu ebligis, dum la tuta vivo de la lingvo, kontaktojn trans limoj, riĉiĝon kaj kleriĝon.

En la kazo de la elsendoj de ĈRI, se la programero por lerni la ĉinan lingvon aŭ la novaĵoj (cetere malaperintaj en la pasinta januaro) aŭ kiu ajn alia parto ne interesis min, mi povis transsalti ĝin senprobleme (hodiaŭ tio estas farebla, je Budho, per fingropinta tuŝo!).

Kiam centoj da esperantistoj abonis la revuon El Popola Ĉinio dum jardekoj, tio ne signifis, ke tiuj personoj (mi inter ili) fariĝis adeptoj de io ajn. Male, ni povis multe lerni pri multaj kulturaj aspektoj de Ĉinio. Mi memoras, ekzemple, ke kiel mezlernejano mi citis, dum ekzamenoj, poemojn de Tang-dinastio, kiujn mi parkeris el la revuo, por fari komparojn inter literaturoj.

Mia amo al la ĉina kulturo forĝiĝis iom post iom dank’ al Esperanto: literaturaj tradukoj de grandaj verkistoj (inter kiuj troviĝis Bakin, esperantisto kaj ne precize komunisto), libroj pri arto, geografio, etnologio, kuirarto ktp., revuoj, personaj kontaktoj kaj, kompreneble, la elsendoj de Radio Pekino, poste Ĉina Radio Internacia.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Suso Moinhos
Fabiano Henrique
Fabiano Henrique
2022-01-02 5:19

ĈRI ankoraŭ elsendas en Esperanto per mallongaj ondoj. La sama programo estas ripetita ĉiutage. La elsendoj de ĈRI por Suda Ameriko estas bonege kapteblaj en Brazilo. En normalaj kondiĉoj ili similas al tiuj de ordinaraj lokaj AM-stacioj. Mi bedaŭras, ke ĈRI ne plu elsendos en Esperanto, ĉar jam de multaj jaroj mi preskaŭ ĉiutage aŭskultas tiujn programojn per la radio-aparato de mia aŭtomobilo, kiam mi revenas el mia laborejo.

dieter rooke
2022-01-02 14:22
Respondo al  Fabiano Henrique

chu ne eblas disaudigi la kurt-ondajn elsendojn de ChR I per la interreto ?

Andreas
Andreas
2022-01-05 19:13
Respondo al  Fabiano Henrique

En Februaro kaj Marto 2020 mi auskulte observis, ke novajh-elsendo ne plu estis en la Esperantaj, germanaj kaj italaj elsendoj mallongondaj de ChRI, sed ankorau jes en ghiaj anglaj kaj francaj elsendoj mallongondaj.

Cetere: Tiam en la retaj Esperantaj ChRI-elsendoj estis novajh-elsendo, nome en la komenco.

La foreston de novajh-elsendo en la Esperantaj ChRI-elsendoj mallongondaj estis rimarkinta alia auskultanto jam en 2019-09-23.

Suso Moinhos
2022-01-06 21:11
Respondo al  Andreas

Kurioze, ke vi distingas inter mallongondaj kaj retaj elsendoj de ĈRI; mi ĉiam pensis, ke estas neniu diferenco inter ili, t.e. ke ili estas nur unu elsendo.

La programero “Novaĵoj” malaperis el la E-elsendoj precize la 25an de januaro 2021 (el la retaj, mi celas; jam de longa tempo mi aŭskultas E-radioelsendojn nur rete).

Ĉu vi povus indiki, kie vi legis la ateston de tiu aŭskultanto, laŭ kiu en 2019 malaperis “Novaĵoj”? Mi tute ne rimarkis tiun foreston…

Aliflanke, vi pravas: temas ne pri restrukturigo de nur la E-aj elsendoj, sed de pluraj aliaj en la kompanio.

Mi bedaŭras la mankon de avizoj aŭ publikaj sciigoj de ĈRI rilate la malaperon de la reta aliro al la elsendoj kaj la pluekziston de kurtondaj programoj.

Cetere, kiu nuntempe aŭskultas radiojn kurtonde? Eble mi devus senpolvigi mian prahistorian radioricevilon, kuŝantan ie en la fatrasejo, aŭ aĉeti novan, modernan, por aŭskulti ĈRI kiel mi faris estante 16-jara…

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Suso Moinhos
Andreas
Andreas
2022-01-09 17:46
Respondo al  Suso Moinhos

Suso Moinhos: ”Ĉu vi povus indiki, kie vi legis la ateston de tiu aŭskultanto, laŭ kiu en 2019 malaperis ’Novaĵoj’?”

Jen:https://twitter.com/onkloma_eo/status/1177185941951090689

Suso Moinhos: ”Cetere, kiu nuntempe aŭskultas radiojn kurtonde?”

Lausupoze de Deutsche Welle almenau iuj homoj en Afganujo auskultas permallongonde, char:
Alie Deutsche Welle kredeble ne denove dissendus permallongonde en la daria kaj pashtuna; detaloj:https://www.dw.com/de/neue-dw-radioangebote-f%C3%BCr-afghanistan-via-kurzwelle/a-59167333

Suso Moinhos
2022-01-10 0:54
Respondo al  Andreas

Dankon, Andreas, mi esploros.

Andreas
Andreas
2022-01-09 18:54
Respondo al  Suso Moinhos

(forigita)

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Andreas