Pola Radio jam milfoje elsendis en la reto

En 1959 Pola Radio post longa paŭzo denove ekparolis en Esperanto. Dum jardekoj la elsendoj estis fundamenta ŝtono en Esperantujo, sed ekde 2011 ili okazas per volontulaj fortoj, en la reto. Okaze de la mila elsendo de la nova Pola Retradio ni petis Barbara Pietrzak rakonti pri la historio kaj nuntempo de la Esperanto-redakcio.

Dum diversaj periodoj elsendis en Esperanto radiostacioj dise en la mondo, sed la programoj el Varsovio dum jardekoj havis gravegan signifon por la Esperanto-movado.

Jam antaŭ la dua mondmilito Pola Radio elsendis en Esperanto. Tuj post la milito la elsendoj estis restarigitaj, sed baldaŭ nuligitaj. La regulaj Esperanto-elsendoj de Pola Radio rekomenciĝis en 1959, lige kun la jubilea, 44-a Universala Kongreso samjare en Varsovio.

Preskaŭ kvardek jarojn laboris tie ankaŭ Barbara Pietrzak, kiu nun gvidas la volontulan skipon de Pola Retradio. Okaze de la mila elsendo de Pola Retradio ni petis ŝin rakonti pri siaj spertoj.

En la studio – ĉ. 1983: sidas Andrzej Pettyn kaj Anna Henn. Staras de maldekstre, Gabriel Brzemiński, Barbara Pietrzak, Jerzy Uśpieński, Milada Szwedo, Małgorzata Wultańska kaj Jerzy Klimek.

Libera Folio: Kiel okazis ke vi persone ekokupiĝis pri la elsendoj de Pola Radio en Esperanto?

Barbara Pietrzak: – En 1968, post la morto de mia edzo Marek Pietrzak, cetere Esperanto-aktivulo, mi ricevis inviton de la Esperanto-redakcio de Pola Radio komenci tie laboron kiel redaktoro. Tiam fakte la unuan fojon la Esperanto-redakcio povis dungi novan laboranton post 1959. Mi estis tiam esperantistino jam kun 10-jara staĝo kaj aktivis en la pola junulara movado. Aliflanke la propono estis por mi pli vasthorizonta perspektivo, por kiu mi volonte rezignis pri pedagogia laboro.

Kiuj estas viaj plej karaj memoroj de la jaroj, kiam la elsendoj okazis kadre de la pola publika radio?

– En la daŭro de pli ol 40 jaroj amasiĝis multegaj tiaj rememoroj. Ili koncernas ĉiujn facetojn de tiu ĉi laboro kaj malfacilus indiki unusolan. Apartenas al ili kontaktoj kaj renkontiĝoj kun aŭskultantoj, raportado pri Esperanto-eventoj, la unua raportado pri la Universala Kongreso, vastiĝado de la redakciaj taskoj. Resume, al tiu plej kara rememoro apartenas la daŭra vastiĝado kaj altiĝado de la profesiaj kompetentoj kaj en la fino laboro kun novaj kolegoj kaj kun la malnovaj en la redakcio, kiam mi jam fariĝis ĝia estro. Ĉion ĉi mi traktas kiel veran trezoron.

Barbara Pietrzak prelegas en 2018. Foto: EwkaC (CC BY-SA 4.0)

Barbara Pietrzak estis la lasta estro de la Esperanto-redakcio, ekde la jaro 2000 ĝis sia emeritiĝo en 2007. En la lasta jaro ŝi devis batali por defendi la pluan ekziston de la Esperanto-redakcio, kiu tamen iom post iom estis nuligita.

La lasta ordinara radia elsendo devis okazi en la Zamenhof-tago la 15-an de decembro 2006, sed la nuligo lastmomente estis iom ŝovita, eble pro skandalo ĉirkaŭ eldiraĵo de Jerzy Targalski, la tiama vicprezidanto de Pola Radio, kiu uzis la judan devenon de Zamenhof kiel argumenton kontraŭ la daŭrigo de la elsendoj.

Poste la prezidanto de Pola Radio, Krzysztof Czabański, bedaŭris la eldiraĵon kaj informis, ke la esperantlingvaj elsendoj en Pola Radio ne malaperos, sed plu ekzistos en interreto. Kiam la ordinaraj elsendoj per satelito kaj mallongaj ondoj estis ĉesigitaj la 8-an de januaro 2007, efektive tuj estis lanĉita novformata, podkasta elsendo.

Ankaŭ tiuj elsendoj tamen fine estis nuligitaj. Dum la dua duonjaro de 2010 oni oficiale rajtis elsendi nur ripetojn de malnovaj eroj, eĉ se malnovaj redakcianoj kontrabande produktis ankaŭ novajn materialojn. Komplete la elsendoj ĉe Pola Radio estis ĉesigitaj en la komenco de februaro 2011.

Jam en la sama jaro la retaj elsendoj tamen renaskiĝis, jam kun volontula teamo, kaj de tiam ne ĉesas. Pola Retradio ĵus aktualigis la administran sistemon de sia retpaĝo, kie aŭdeblas ankaŭ la ĵusa mila elsendo. La elsendoj estas haveblaj ankaŭ en la formo de podkasto.

Jen aliflanke malpli facile trovebla ekzemplo de la tradicia formato de Pola Radio: elsendo de la 24-a de oktobro 2003:


Libera Folio: Kiel ŝanĝiĝis la formato de la elsendoj, kiam vi transiris al nurreta elsendado?

Barbara Pietrzak: – Tiu nurreta elsendado komenciĝis jam en la lastaj jaroj de nia funkciado en Pola Radio, aparte kiam pri la Esperanto-programo en Pola Radio ĉefe respondecis Gabi Kosiarska, kun kiu mi senĉese kunlaboris. Sed en Pola Retradio – ekster la strukturo de la publika Pola Radio – la ĉefa ŝanĝo estis, ke ne plu eblis elsendi ĉiutage.

– La ĉefa tasko estis reorganizi la teamon. Tion ni faris kun Gabi Kosiarska. Preskaŭ tuj revenis Milada Szwedo, Wojtek Usakiewicz. Poste realdoniĝis Maciej Jaskot, aldoniĝis Tomasz Miller, Krystyna Grochocka. Sed estis kun ni ekde la komenco Simono Pejno, Saliĥ Zakirov, Bruce Crisp, kiuj transprenis la pezon de la teknika flanko de la funkciado. Ne ĉiuj restis ĝis nun, sed des pli alte ni taksas la senĉesan asistadon de nia teamano el Kanado.

Kaj kion pri la enhavo?

– Ni sekvis la insistajn petojn de la aŭskultantoj kiuj pledis por daŭrigo de nia laboro, eĉ ekster la publika kadro, kaj ilian deziron laŭeble malmulton perdi el la riĉa oferto, kiun nia Esperanto-Redakcio liveris dum 43 jaroj. Tion ni klopodis atingi, kvankam kelkfoje en nova formo, kion eldevigis la ofteco de la elsendoj. Dufoja elsendado semajne modifis nian rilaton al ekzemple aktualaĵoj el Pollando. Post la forigo de la Esperanto-programoj el Pola Radio nia ĉi-rilata misio finiĝis. Sed evidente tiaj informoj daŭre troviĝas en la programoj interalie rilate ekonomiajn, sociajn, kulturajn aferojn.

– La literaturaj elsendoj gravitis al la laŭtprezentado, legado de literaturaĵoj, kiel laste de “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Pli ofte ol iam ni ĉerpas el la tre modesta saviĝinta arkivo de Pola Radio. Ni kiel dirite klopodis konservi la tradicion kaj stilon de la malnova Esperanto-redakcio de Pola Radio, adaptiĝante al la reta epoko.

La redakcia teamo el la lasta fazo de la malnovformula Esperanto-Redakcio en la Poreksterlanda Programo de Pola Radio, en la somero 2006: Maciek Jaskot, Gabi Kosiarska, Barbara Pietrzak, Wojtek Usakiewicz, Milada Szwedo kaj Janusz Myzik (kunlaboranto).

Kio ŝanĝiĝis teknike?

– Ekde majo 2013, kiam nia elsendoplatformo instaliĝis ĉe WordPress, ni denove povas proponi al niaj geaŭskultantoj ĉerpaĵojn el la elsendoj paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn (aktualaĵoj, kulturaj kaj sciencaj informoj, felietonoj), kio estis daŭrigo de la tradicio, kiun ni ekigis en 2003. Poste kiel ĉerpaĵoj aperis en nia paĝo ankaŭ sondokumentoj, aparte intervjuoj.

Ĉu vi daŭre havas regulan kontakton kun aŭskultantoj?

– Dum la lastaj 9 jaroj pro la evoluo de la reto, sociaj portaloj, la maniero de la komunikado signife ŝanĝiĝis. Iom post iom preskaŭ tute malaperis tradiciaj leteroj, la reagado fariĝis elektronika, recenzaj mesaĝoj gravitis al mallongaj – eĉ se aferkernaj – reagoj kaj ŝatoj, ŝatosignoj kun samtempa plukonigado fare de niaj aŭskultantoj de informoj pri niaj unuopaj elsendoj al diversaj retaj grupoj.

La retejo de Pola Retradio.

– Daŭra kaj tradicia okazo por la kontakto kun la aŭskultantoj estas fizikaj renkontiĝoj dum Esperanto-eventoj, dum la UK-oj. Nun ni frontas novan epokon, ankaŭ pro la pandemio, de realtempaj, distancaj renkontiĝoj. Kaj tiel ekzemple dum la Virtuala Kongreso ni havis kvar tiajn renkontiĝojn, kaj plej verŝajne pli ofte ni klopodos renkontiĝi kun la geaŭskultantoj ekzemple pere de Zoom.

Kiuj estas viaj aŭkultantoj, ĉu novaj esperantistoj aŭ veteranoj?

– Ili konsistas same el veteranoj, kiuj memoras la tempon kiam ni elsendis per mallongaj ondoj, per satelito, helpe de WRN (jam en la reta epoko). La senduba dojeno inter ili estas Jorma Ahomäki el Finnlando, kiu eĉ en la krepuska vivperiodo, kiel li ĝin difinas, tenis kun ni ĝis antaŭnelonge viglan korespondan kontakton – febla fizike, sed vigla intelekte. Kaj kompreneble la rondon de niaj radi-amikoj eniras novaj personoj, ne nepre ĵusaj lingvolernintoj, sed evidente novaj lingvokonantoj, freŝbakitaj esperantistoj kiuj lernis la lingvon rete, ekzemple per Duolingo.

Ĉu vi scias, kiuj el viaj programeroj estas la plej popularaj?

– Sendube oni tre alte taksas la variecon de la elsendoj. Neniam nome ni fokusiĝas pri unusola temo (krom esceptaj raportaj elsendoj pri kaj el Universalaj Kongresoj). Multaj aŭskultantoj kiel la plej ŝatatajn programerojn mencias intervjuojn kun elstaraj, sed ja ankaŭ mezaj, esperantistoj. Ne nur aktualajn, sed ankaŭ arkivajn.

– Al la ŝatataj programeroj apartenas literaturaj elsendoj (arkivaj) kaj tiuj, kiuj sonprezentas verkojn de nia literaturo, ekzemple la jam menciitan “Quo Vadis”. Multajn ŝatantojn havas nia sciencbultena rubriko. Sed kiel interesan ekzemplon mi menciu protestojn de aŭskultantoj, kiuj negative reagis je nia intenco iumomente malpli da atento doni al la kronvirusaj informoj.

Łukasz Żebrowski legas manuskripton en 2007. Foto: Marek Blahuš.

En la epoko kiam komenciĝis la Esperanto-elsendoj, radio estis unu el tre malmultaj manieroj de tuja internacia komunikado. Nun la aferoj statas alimaniere. Por kio hodiaŭ unuavice estas bezonataj viaj elsendoj, laŭ vi?

– Mia opinio eble ne tiom gravus, sed ja la opinioj de la aŭskultantoj, kiuj daŭre taksas niajn elsendojn kiel kvalitan lingvomedion, en kiu ili fajnigas kaj altigas siajn konojn pri la parola lingvouzo. Dank’ al prikomunumaj kaj movadaj informoj la novaj aŭskultantoj enmovadiĝas, la ceteraj sekvas la vivon de la E-komunumo. Fine ĉiuj ĝuas la Esperanto-kulturon.
Ĉu malmulte?

– Eble iom malmodeste en la fino mi kuraĝas citi la el la mesaĝoj venintaj okaze de nia unumila elsendo. Nia usona aŭskultanto deklaris, kaj liajn vortojn konfirmis aŭskultanto el Serbio: ”Dufoje semajne riĉigas mian vivon via bonega kaj grava laboro.”


Rilataj ligiloj:

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Leon Roijen
Leon Roijen
2020-10-06 14:32

Elkorajn gratulojn!

Leandro Abrahão
2020-10-06 17:09

Mi komencis aŭskulti la radion en 2007, antaŭ la reta periodo. Mi aŭskultadis tre regule, ĉiusemajne dum jaroj. Nuntempe mi daŭre aŭskultas… la afero fariĝis kutima… Dankon al Barbara kaj al ĉiuj redaktejanoj. La elsendoj ludis kaj ludas gravan rolon en mia lingvokapablo ❤

Hejmano
2020-10-06 21:51

Gratulon!

Ĉar mi persone kvazaŭ tute ne interesiĝas pri scienco, kaj ne sufiĉe pri kulturo por aŭskulti elsendojn pri ĝi, mi ne estas aŭskultanto de pola-retradio.org.
Mi ŝatus Esperantlingvan radion kiu parolus pri loka politiko kaj internaciaj aktualaĵoj.
Bedaŭrinde, la solaj Esperantlingvaj radioj kiu pritraktas tiajn temojn estas Radio La Havano kaj Radio Ĉina Internacia, kiuj estas ŝtataj propagandiloj.
pola-retradio.org apenaŭ traktas internaciajn aktualaĵojn.
Ĝi estas sendependa, feliĉe, kaj tial ĝi kapablus havi (almenaŭ iom) objektivan kaj neŭtralan vidpunkton pri tiaj temoj, kaj do povus fari bonajn elsendojn pri aktualaĵoj.
Mi esperas, ke mi ne estas la sola tiel opinii.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-10-08 17:34

Post longa tempo mi hodiaŭ denove aŭskultis elsendon de pola (ret-)radio kaj tre pozitive frapis min la pli moderna etoso kaj la rubriko ‘sciencaj informoj’.
Homoj, kiuj iam sed dum longa tempo ne plu aŭskultis polan radion, nepre foje denove aŭskultu: http://pola-retradio.org/

Indas la ‘peno’ !!

Ni alte taksu perlojn kiajn Polan Retradion en nia Esperantujo. Ili estas la motoroj de nia kulturo.