Anonimulo kolektas sekretojn de esperantistoj

En Facebook aperis anonima paĝo, kiu strebas kolekti sekretojn en Esperanto. Ni petis la anonimulon rakonti, pri kio temas.

Ĉu vi havas sekreton, kiun vi volas anonime kunhavigi? Tion demandas la anonima administranto de la komunumo Sekretoj en Esperanto en Facebook, kaj en Instagram. La demando aperis la 16-an de septembro, kaj la sekretojn oni promesas diskonigi ekde la 24-a de septembro.

La anonimulo promesas, ke ne estos publikigitaj sekretoj kiuj enhavas nomojn aŭ klarajn indikojn pri identeco de aliaj homoj:  ”Ĉi tiu paĝo ne estas spaco por venĝo. Ĝi estas spaco por malkaŝo, liberigo kaj respektema diskuto.”

Sed kiajn sekretojn, kaj kial oni disvastigu sekretojn? Tiam ili ja ĉesos esti sekretaj. Libera Folio demandis al la anonimulo.

Libera Folio: Pri kio temas?

Anonimulo: – Ni ĉiuj havas sekretojn, kiujn ni volas malkaŝi. Kaj mi kredas ke sekretoj havas pezon. Ili estas ne nur en nia menso, sed ankaŭ en nia korpo. Kiam ni malkaŝas iun sekreton, ni sentas nin fizike pli leĝeraj. Kiam foriras de ni tiu kaŝita afero, kiu loĝis en ni dum longa tempo, ĝi lasas liberan spacon en ni. Eble estas naiva espero, sed tion mi ŝatus fari pere de ĉi tiu projekto: helpi homojn liberigi iom da spaco en sia koro.

Vi estas sekreta. Sed ĉu ion vi povas rakonti pri vi mem?

– Jes, ankaŭ mi estas sekreta.  La kialo por tio estas ke mi ŝatus ke “Sekretoj en Esperanto” estu perceptita kvazaŭ publika servo, kaj ne simple kiel “ies projekto”.

– Mi konas multajn homojn en Esperantujo kaj mi ne volas ke ili pensu pri mi, kiam ili sendos sian sekreton aŭ kiam ili legas la kontribuojn. Kial? Ĉar kiam oni ligas ies vizaĝon al iu projekto, oni tuj havas ideojn kaj supozojn kaj juĝojn pri ĝi. Mi ŝatus ke la projekto eku freŝe kaj havu sian propran vivon, sendepende de mi.

Kial ĉi tiu projekto estas grava por vi persone?

– Ĉar mi konas la pezon de sekretoj. Mi havis kelkajn sekretojn kiuj multe influis mian vivon, ĝis mi decidis rakonti ilin. Tiam ili perdis sian povon sur mi. Mi scias ankaŭ ke kiam oni kunhavigas ion gravan kaj timigan, oni ofte ricevas empation kaj komprenemon. Kaj tio multe helpas.

Kiajn sekretojn vi esperas malkovri?

– Mia espero estas ke homoj malkaŝu aferojn kiuj povus esti utilaj ankaŭ al aliaj homoj por ke tiuj sentu sin malpli solaj. Sed se oni volos kunhavigi ankaŭ malpli seriozajn sekretojn, tio estos same bona. Verŝajne homoj bezonos iom da tempo por trovi kuraĝon por skribi al la paĝo, sed tio por mi estas enorda. Mi ne hastas!

Ĉu vi supozas, ke tio utilos al la movado, aŭ al io alia?

– La projekto ne estas aparte movada, sed ĝi ja estas en Esperanto, do mi imagas ke homoj sendos ankaŭ sekretojn kiuj iel rilatas al Esperantujo. Mi certas ke estas pluraj. Ĉu tio iel utilos aŭ ne, nur la tempo diros!

Ĉu vi jam ricevis sekretojn?

– Jes, jam venis pluraj sekretoj kaj mi ekpublikigos ekde la 24-a de septembro.

Kiel la sendantoj povas certi, ke iliaj identecoj restos sekretaj?

– La Google-formularo kiun oni povas uzi por sendi sekretojn estas absolute anonima (ĝi ne petas retadreson aŭ nomon), do tiel oni povas certi ke la identeco estos protektita. Oni povas ankaŭ alskribi la projekton retpoŝte aŭ pere de Facebook, kaj fidi ke onia identeco restos sekreta. Mi imagas ke homoj bezonos iom da tempo por kompreni ke temas pri serioza kaj respektema projekto, do se oni timas, oni simple sendu pere de la Google-formularo.

Ĉu vi povas rakonti iun vian sekreton?

– Inter la sekretoj kiujn mi publikigos, iam venos ankaŭ mia persona sekreto.

Ĉu vi estis inspirita de la usona arta projekto PostSecret?

– Jes, la ideo estas preskaŭ sama. La diferencoj estas ke tiu ĉi projekto estas nur por sekretoj en Esperanto, kaj senditaj interrete anstataŭ fizike/poŝte.

15 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-09-22 17:58

Anonimulo, ĉu vere?

Tiu sekretulo estas ano de pluraj negrandaj kategorioj:
– la esperantistaro
– la esperantistaro ĉe fejsbuko kaj instagramo (oni povas supozi, ke tiu ulo do estas sufiĉe juna, laŭ statistikoj pri uzantoj de instagramo. Uzantoj de Fejsbuko estas pli aĝa ĝenerale, sed laŭ mi Esperanto estas bona instigilo registriĝi ĉe Fejsbuko, eĉ por junuloj)
– la aktiva esperantistaro (bedaŭrinde ne grandega)

”ĝis mi decidis rakonti ilin” ĉu en Esperantujo? Laŭ mi, tio forte eblas, ĉar la sekretulo mem ekhavis ideon pri sekreto-rakontado ene de Esperantujo. Do eble tiu sekretulo havas Esperantlingvan blogon.

Krome, TEJO republikigis (ne kiel vera afiŝo, sed kiel pormomenta ”story”, rakonteto) ĉe instagramo reklamadon pri ”Sekretoj en Esperanto”. Do, la anonimulo estas ligata al TEJO, iel ajn. TEJO ne reklamas Esperantajn projektojn de iu ajn, ĉu ne?

Plie, se oni aŭdacas rigardi la aktualan kuntekston, eblas diri ke ”Sekretoj en Esperanto” naskiĝas dum granda parto de la tutmonda socio estas memoriĝanta pri forgesitaj terurigaj sekretoj, mi celas seksajn agresadojn kontraŭ infanoj kaj iom pli ĝenerale seksperfortojn. Kaj certe eblas diri ke la unu el la plej viglaj batalantoj kontraŭ tiaj perfortoj estas feministoj. Tio estas tre vera en Esperantujo laŭ mi.

Do, laŭ mia teorio, tiu anonimulo estas aktiva feminista esperantista TEJO-ligata junulo, kiu eble (sed ne nepre) skribas blogon Esperante. Kiom da tiaj homoj ekzistas? Mi ŝatus diri ”multege, Esperantujo estas tiom vasta”, sed tio ne veras. Certe ke pli ol dudeko da tiaj homoj.

Postskribo: tio estas nur teorio, mi tre eble eraras!

Ĉu vere eblas esti anonimulo en Esperantujo? Baza celo de mia mesaĝo estas provi pruvi ke ne vere.

Krizipo
Krizipo
2020-09-23 2:33
Respondo al  Hejmano

”dum granda parto de la tutmonda socio estas memoriĝanta pri forgesitaj terurigaj sekretoj, mi celas seksajn agresadojn kontraŭ infanoj kaj iom pli ĝenerale seksperfortojn.”

En mia ”parto de la tutmonda socio” (Grekio) tiaj sekretoj ne apartenas al la ĝenerale diskutata temaro. Estas ankaŭ ne klare, kial Hejmano seksajn agresojn kontraŭ infanoj kaj aliaj homoj ligas al feministoj. En mia mondoparteto krimoj estas tasko por prokuroroj, policanoj kaj juĝistoj. Do, se la Sekretulo vivas en la sama mondopartego kiel la Hejmano, ĝi eble estas prokuroro, policano aŭ juĝisto. (Kompreneble ankaŭ prokuroro, policano aŭ juĝisto povas esti feministo, se ĝi estas bone edukita homo.)

Hejmano
2020-09-23 17:10
Respondo al  Krizipo

Mi ne volis diri, ke tio estas tasko por feministoj, mi volis diri, ke feministoj estas tiuj kiuj ofte donas eblecon esti aŭskultata.

Junulo
Junulo
2020-09-24 8:50
Respondo al  Hejmano

Kompreneble efektive eblas esti anonimulo en Esperantujo.
La denuncinto de TEJO al JTRS ĉiam estis kaj daŭre restas.

Leandro Abrahão
Leandro Abrahão
2020-09-23 5:44

Jen kvazaŭ-sekreta projekto (apenaŭ konata, ĉar lanĉita antaŭ kelkaj semajnoj): retejo pri parolarto https://www.forlaflatado.com 🙂 Mi esperas iam recenzi ĝin simile al ĉi tiu artikolo.

Pablo
2020-09-23 12:08
Respondo al  Leandro Abrahão

mi iom defendos la artikon. Vi pravas, ke multfoje oni faras artikolon pri aferoj malgrandaj, kaj kelkfoje ŝajnas esti farita nur pro amikeco kun redaktistoj. Multfoje estas ege malfacile trovi interesajn aferojn, kaj estas la respondeculoj de la projektoj kiuj kontaktas kun liberafolio aux aliaj revuoj.

Ekzemple, tio okazis por tubaro (https://www.liberafolio.org/2019/03/23/intervjuo-kun-pablo-busto/)

Cetere, por iom eviti tiun eble malkomfortan situacion “saluton, mi havas projekton, parolu pri ĝi en via retejo, bonvole”, eksiztas retejoj kiel https://www.reddit.com/r/Esperanto/ kiel vi mem povas afiŝi aux la auxtomata https://tubaro.aperu.net/ , momente dediĉita nur al filmoj, sed laborante pri paralelaj retejoj pro aliaj specoj da enhavo.

Pablo
2020-09-23 11:31

Aldone al tio kion diras Hejmano, Ĉu io tra guglo kaj fejsbuko povas esti sekreto?

Sedepende de tio, ĝi povas esti interesa

galeno
galeno
2020-09-23 22:38
Respondo al  Pablo

Iam ekzistis nocio “nobleco”. Kaj  ĝi enhavis nepran subtenon de sekretoj, propraj kaj fremdaj, konfiditaj al iu persono. Sed dum demokratio, certe, okazas male.

Pablo
2020-09-23 23:15
Respondo al  galeno

Mi ne certas ĉu vi celas respondi al mi. mi diras, la negoco de fejsbuko kaj guglo estas esence kolekti des pli da datumoj de uzantoj, por havi profilojn kaj montri anoncojn.

Se io estas verkita per google-forms, certe guglo scias minimume la IPa adreson de la uzanto, kaj kun iom pli da datumoj, la ekzakta uzantnomon kaze de uzo per android. Se aldone al tio, oni sendas tiun tekston al fejsbuko, certe ne malfacilas por guglo kaj fejsbuko scii kiun skribis tion.

Povas esti ke la anonimulo kiu kolektas sekretojn ne scias tion, sed ege malfacile ke tio estas tute sennoma por guglo kaj fejsbuko (ĉefe guglo).

Junulo
Junulo
2020-09-24 8:51
Respondo al  Pablo

Nu, Guglo kaj Fejsbuko ne vidus avantaĝon publikigi tiujn informojn, eĉ nur skale de Esperantujo.

Pablo
2020-09-24 9:30
Respondo al  Junulo

Me temas pli publikigo de la identeco, sed ke tio kion vi pensas ke estas anónima, ne vere estas tia. Se mi deklarus en sekretejo ke mi faris au faros deliton, neniu povus scii kiun mi estas. Se la anonimeco estas “ni povas scii kiun vi estas, sed ni ne publikigos tion por normala uzanto”, tio ne estas vera anonimeco

Roland Schnell
2020-09-24 8:15
Respondo al  Pablo

La kontaktadreso por la menciitaj projektoj ne funkcias.
kontaktu@aperu.net
respondas: SMTP error from remote mail server after end of data:
Eble oni ne deziras havi kontakton?

Pablo
2020-09-24 9:32
Respondo al  Roland Schnell

En la cxefa pagxo de la retejo aperas klare “kontaktu nin per admin@aperu.net“. Kie vi trovis tiun eraron? Ni devas korekti gxin

Krizipo
Krizipo
2020-09-24 11:19
Respondo al  Pablo

“Ni devas korekti gxin”: Do, ĉu estas pluraj, kiuj prizorgas la sekretarejon?

Pablo
2020-09-24 12:03
Respondo al  Krizipo

Me, tiu fadeno ne temas pri sekretejo sed pri tubaro