Amikumu perdis la vizaĝojn

Pro servila eraro la profilbildoj de la plej multaj uzantoj en Amikumu neripareble malaperis. La servo nun alvokas la uzantojn denove alŝuti siajn bildojn.

Marde posttagmeze laŭ eŭropa horo la poŝtelefona servo Amikumu anoncis, ke la profilbildoj de la uzantoj estis akcidente forigitaj pro “gravega servila eraro”. Amikumu nun petas ĉiujn trafitojn denove alŝuti siajn bildojn.

“Ni pardonpetegas pro la eraro kaj antaŭĝojas denove revidi viajn vizaĝojn en la apo”, Amikumu skribas en Facebook.

Laŭ la sama informo, ne eblis restarigi la bildojn el la sekurkopio de Amikumu, sed la eraro nun estas riparita, kaj la alŝutado de novaj bildoj funkcias.

Libera Folio kontaktis kun Chuck Smith,  la ĉefa teknika oficisto de Amikumu, kiu rakontas ke temis pri eraro pri la agordoj en la retservilo ĉe Amazon, kiun uzas Amikumu.

– Bedaŭrinde mi ne povas diri detalojn pro sekurecaj kialoj. Nur profilbildoj estis tuŝitaj. Ne ĉiuj, sed plej multaj malaperis. Ĉio krom bildoj estas tute en ordo.

Amikumu en julio informis, ke la servo jam havas pli ol 20 000 membrojn, el kiuj du trionoj estas esperantistoj.

Dum la IJK Amikumu lanĉis novan kampanjon por varbi orajn membrojn. La celo estas reprogrami la tutan sistemon por plibonigi la servon, rakontas Chuck Smith.

La celo estas atingi 500 novajn “orajn membrojn”. Laŭ la kampanja paĝo, ĝis nun aliĝis 191 novaj pagantaj membroj.

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-09-29 22:44

Tiu bedaŭrinda eraro hazarde montriĝos elstara maniero konstati (kaj pruvi) la veran popularecon de la apo, kvazaŭ voĉdonilo, preter (mal)oficialaj nombroj da (aktivaj) membroj: mi certas, ke nur tiuj membroj konsiderantaj la apon utila kaj do inda je ilia tempo kaj atento realŝutos bildon. Ĉiuj tiuj, kiuj ne realŝutos bildon, nerekte esprimos, ke ili ne sufiĉe ŝatas la apon aŭ ne trovas ĝin aparte utila.

Kio estos la rezulto? Ĉu reaperos multaj aŭ pokaj vizaĝoj? Mi (tro pesimisme?) antaŭdiras, ke multaj nunaj senbilduloj restos senbilduloj.

Chuck Smith
Chuck Smith
2020-09-30 12:07

Eble vi miros pro tio, sed kiam oni ne uzas Amikumu dum monato, tiu aŭtomate kaŝiĝas ĝis la venonta uzo, do efektive ĉiuj, kiujn vi vidas almenaŭ aktivete uzas Amikumu proksime al vi.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-10-05 19:50

Mi gvatis la ŝanĝiĝon (t.e. realŝuton) de vizaĝoj dum la pasinta semajno: el 100 homoj ĉ. 5 realŝutis bildon.

Eble mi troviĝas en regiono (centra Eŭropo), kie esperantistoj aparte malmultas aŭ malviglas. Sed centra Eŭropo ja ĉiam estis unu el la ĉefaj vivmedioj de Esperanto, do…

Mia pasintsemajna prognozo (“Mi antaŭdiras, ke multaj nunaj senbilduloj restos senbilduloj”) ĝis nun montriĝas vera. Kaj tion mi bedaŭras, ĉar mi JA NENIEL avidas la malsukceson de Amikumu. Sed mi ekhavas la (eraran?) impreson, ke la komenca entuziasmo pri la apo ne eltenis la pason de la tempo.

Jorge Rafael Nogueras
Jorge Rafael Nogueras
2020-10-05 21:11

Eble ne helpas tio, ke Amikumu neniel avertis ties uzantaron pri la problemo: se mi ne membrus en la Telegramo-grupo de Amikumu, aŭ se mi ne legus ĉi tion en Libera Folio, kiel uzanto mi neniam ekscius ĉu pri la fuŝo ĉu pri tio, ke ĉiuj devas nun realŝuti sian profilbildon.

Mi atendus prian retpoŝtmesaĝon rekte de Amikumu al ĉiu uzanto, por klarigi la situacion kaj instigi al realŝutado.

Sebastiano
Sebastiano
2020-10-05 22:14

Jes, sekvi la realŝuton de la profilbildoj, tio certe estas elstare bona okazo por ekhavi impreson pri la reala populareco de tiu programo, vi pravas.

Mi ekhavis la impreson, ke »Amikumu« devenis el la hobigrupo de la multlingvemuloj kaj ke tiu grupo uzis la Esperantistaron kiel limigitan testmerkaton. Tio unuavide ŝajnas nemalbona ideo: Multaj E-istoj apartenas al la grupo de la multlingvemuloj; kaj eble ankaŭ nemalmultaj multlingvemuloj okupiĝis iam pri E-o. – Tamen la du grupoj laŭ mia (certe iom supraĵa) impreso kerne havas sufiĉe diversajn interesojn, celojn kaj aspirojn.

Dum komence mi uzadis la programon »Amikumu«, ĉar ĝi ŝajnis esti utila aŭ almenaŭ amuzeta Esperantaĵo, mi ne plu uzis ĝin baldaŭ post la alveno de la neesperantistoj, ĉar la programo subite ne plu estis »Esperantaĵo« kaj mi perdis la koran ligitecon al ĝi. Ĉu racia reago? – Certe ne, sed estis tiel. 🙂

Jovana
Jovana
2020-09-30 13:05

“Amikumu perdis la vizaĝojn” kaj UEA perdis milojn da eŭroj “investitaj” (donacitaj?) en tiu privata entrepreno dume nepovante pagi oficejan purigiston.

foggy67
foggy67
2020-09-30 13:11

Hejmigi la servilon de Amikumu cxe Amazon ne estas singarde nek por la privateco, nek por la sekureco. La afero estas publike konata, ke tiuj grandegaj firmaoj (FaceBook, Amazon, Google, Apple, Microsoft) ne respektas la privatajn datumojn kaj vendas ilin al reklamistoj, kaj ecx al sxtatregistaroj.
Estus pli bone, se oni povus hejmigi la servilon cxe surloka nacia gastiganto (OVH, 1 & 1, ktp.).
Mi etas ttt-estro de ttt-ejo kaj faris tiel, mi neniam eksperimentis tiajn malagrablajxojn.

Tim Owen
2020-09-30 15:41
Respondo al  foggy67

Nu, kiel sperta ttt-estro, vi sciu, ke estas tute normale hejmigi ĉe, ekzemple, Amazon S3 dosierojn alŝutintajn de uzantoj kiel profilbildojn.

Vi supozeble uzas malmultekostan plurgastigan servilon, kiel estas normale ĉe hobiistoj, etaj asocioj, ktp. Teĥnologia firmao kiel Amikumu, tamen, bezonas pli da kapabloj, devos havi la eblon ŝanĝi la agordojn en la servilo mem, kaj tial sendube uzas multe pli altkostan (virtualan) privatan servilon.

Firmaoj luantaj tian servilon ofte uzas eksterajn deponejojn por konservi diversajn dosierojn pro ĉefe du kialoj: 1) Ĉar konserva spaco kaj kapacito estas relative malgrandaj, kaj se la firmao superas limigon, ĝi devos transiri al nivelo ankoraŭ pli kosta; 2) Ĉar tiuj eksteraj deponejoj povas pli bone trakti petojn se multaj uzantoj estas enretaj samtempe.

En la kazo de Amikumu, ĉiu uzanto eĉ kontrolante la apon elŝutas plurajn profilbildojn. Estas tute normale, ke tia firmao funkciigas la retejon ene de altnivela servilo (kie troviĝas la kernaj dosieroj kaj datenbazo, do ĉiuj personaj informoj), sed konservas dosierojn kiel profilbildojn, kiuj estas tre ofte elŝutataj de uzantoj per nur ĉiutaga uzado de la apo, en loko malpli kosta kaj kapabla liveri pli rapide.

Estas nenio malkutima en tio, ke Amikumu uzas eksteran deponejon: tute male, fakte. La strangaĵo, estas ke la firmao ŝajne ne havis (funkciantan) savkopion, ĉu pro pretervido, ĉu pro teĥnologia fuŝo.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-30 15:59
Respondo al  Tim Owen

 La strangaĵo, estas ke la firmao ŝajne ne havis (funkciantan) savkopion, ĉu pro pretervido, ĉu pro teĥnologia fuŝo.’

Aliloke en Libera Folio:

Por ebligi la evoluigon de la apo, Amikumu serĉis kaj trovis investantojn, kiuj aĉetis akciojn en la firmao. Entute estis kolektitaj pli ol 98.000 eŭroj de 15 investantoj, el kiuj 10.000 venas el la kaso de UEA’

Do vera amatoreca fuŝo, ĉiel, precipe, se oni havas tiom da mono je sia dispono. Plorinda kaj tipe esperantista stultaĵo .
Eĉ ĉiu amatoro, kiu iam faris eĉ nur simplan retpaĝaron, scias, ke li devas havi (funkciantan) savkopion… en pluraj lokoj eĉ.

Chuck Smith
Chuck Smith
2020-09-30 16:45
Respondo al  Leon Roijen

Ni havas multajn kaj regulajn sekurkopiojn, ne zorgu pri tio. Ni simple inter ĉiuj detaloj forgesis havi tion por niaj profilbildoj, ĉar ili estas la solaj aferoj, kiujn ni gastas ĉe Amazon. Jes, estas mia kulpo kaj vi rajtas nomi min amatoro se vi volas, ĉar ja temas pri mia respondeco kaj vi ankaŭ pravas, ke mi ja fuŝegis pri ĉi tiu detalo. Mi tamen preferus, ke vi simple nomus min homo anstataŭ insulti min kiel esperantiston.

Kaj kompreneble, ni nun ankaŭ ekhavas sekurkopion por profilbildojn, sed jes nun tro malfrue kaj mi vere bedaŭras pro tio.

hans
hans
2020-10-02 22:51

Ho ve, ŝajnas esti Corona afero. En la stratoj tutmonde vizaĝoj malaperas.