Kvar aŭtoroj renkontos sian publikon

Oleg Ĉajka el Moskvo estos la gvidanto de la unua reta Literatura forumo de UEA en mardo. En ĝi partoprenos kvar el la plej konataj nuntempaj Esperantaj aŭtoroj. Ni petis Oleg rakonti, pri kio temas.

Mikaelo Bronŝtejn, Spomenka Štimec, Anna Löwenstein kaj Jorge Camacho partoprenos la unuan Literaturan forumon. Fotoj: Renardo la vulpo retejoj de Spomenka Štimec kaj Anna Löwenstein, Ziko van Dijk.

En mardo la 15-a de septembro ekde 16.00 UTC (18.00 mezeŭropa somera horo) okazos la unua sesio de Literatura Forumo, organizita de la komisiito de UEA pri Kulturo Claude Nourmont.

Partoprenos la aŭtoroj Jorge Camacho, Mikaelo Bronŝtejn, Anna Löwenstein kaj Spomenka Ŝtimec. La diskuton gvidos Oleg Ĉajka el Moskvo. Libera Folio petis lin rakonti, pri kio temas.

Libera Folio: Kion celas la Literatura Forumo?

Oleg Ĉajka: – La celoj de la Literatura Forumo estas kelkaj. La ĉefa estas (pli)konatigi la vastan E-publikon kun niaj famaj verkistoj kaj iliaj verkoj. Oni konu la elstarajn aŭtorojn je vizaĝo.

Oleg Ĉajka. Foto: Privata

– Krome, tre gravaj celoj estas inspiri la homojn al plia legado de Esperanta literaturo kaj iujn al la verkado: mi ŝatus vidi freŝajn kreantojn en nia lingva komunumo. Mi planas por tio informi la homojn pri la okazantaj literaturaj konkursoj kaj pri la periodaĵoj/retejoj, kien eblas sendi iliajn verkojn.
Nemalgravas ankaŭ, ke la prezentotaj aŭtoroj povos
senti la atenton kaj varman reagon flanke de ilia legantaro kaj inspiriĝi al plia verkado.

Kiu estas via rolo en la afero?

– En tiu ĉi somero mi tre aktivis en la reto por plia popularigo de la Esperanta literaturo: mi instruis E-literaturon kaj kulturon en SES (samkiel pasintjare), poste gvidis kaj subtenis multajn literaturajn rondojn dum la VK.

– Lige kun tio Fernando Maia proponis al mi organizi la Literaturan Forumon. Mi jam havis en la kapo iujn ideojn por tio kaj aktive engaĝiĝis en la aferon. En ĝi partoprenas kelkaj pliaj personoj diversgrade. Mia rolo estis proponi kaj kolekti la aŭtorojn, intertrakti kun ili la programon kaj eblan tempon, gvidi la forumojn, idei kaj realigi la ontan aktivadon.

Por kio laŭ vi estas bezonata Esperanta literaturo?

– Ni bezonas la literaturon, ĉar tiel reliefiĝas la Esperanta kulturo, la Esperanta animo. Krome, la literaturo estas produkto lingva. Pere de la verkoj estas polurata kaj eksperimentata nia lingvaĵo.
Ankaŭ, por la lingvouzantoj tio estas bona eblo diversnivele praktiki la lingvon kaj altigi sian lingvonivelon.

– Mi tre volas, ke la Esperanta literaturo plu evoluu kaj riĉiĝu. Kaj la Literaturaj Forumoj estas nur la unuaj paŝoj laŭ tiu bela kaj interesega vojo.

La evento okazos per Zoom kaj estos samtempe vivelsendata per la ĉefaj komunikkanaloj de UEA.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-09-14 21:56

🎶🎶
Ni bezonas la literaturon
Kiu donu librojn al la legantoj.

Edukadu per legad’
Kulturigu per forumad’
Iĝas via grand-ide’
Plibonigil’ ĉiuloke 🎶🎶