Forpasis amiko de Esperanto en Bjalistoko

La 23an de novembro en sia domo en Łubniki, apud Bjalistoko, en la aĝo de 71 jaroj forpasis Jan Leończuk, poeto, verkisto, multjara direktoro de la Bjalistoka Regiona Libraro, sincera amiko kaj subtenanto de Esperanto.

Jan Leończuk ricevas la premion de Spegulo de Tomasz Chmielik dum la Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en 2010. Fotis Andrzej Sochacki.

Jan Leończuk estis unu el la plej famaj poetoj ligitaj kun Bjalistoko. Li debutis en 1970 kaj estis aktiva verkisto dum pli ol 50 jaroj. Dum longa tempo li laboris kiel lekciisto ĉe la Bjalistoka Filio de la Varsovia Universitato, sukcese instigante al la verkado siajn studentojn. Dum 18 jaroj li estis direktoro de la plej granda regiona biblioteko, alinomita, pro lia iniciato, Podlaĥia Libraro.

Jan Leończuk, kiu dum mallonga tempo loĝis enurbe, revenis al sia naskiĝloko, la malgranda podlaĥia vilago Łubniki, en kiu dum pli ol 30 jaroj li estis elektata la vilaĝestro (sołtys). Por Esperanto gravis la tre granda subteno, kiun Jan Leończuk, kiel poeto, membro de la asocio de verkistoj kaj direktoro de Podlaĥia Libraro – Książnica Podlaska, donadis al la Esperanto-kulturo, precipe al la literaturo.

Leończuk lanĉis la ideon esperantigi kaj eldoni antologion de verkoj de podlaĥiaj kaj bjalistokaj poetoj kaj verkistoj, kiu aperis okaze de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Poste li subtenadis la fondon de la Esperanto-Filio, kaj kadre de Podlaĥia Libraro kaj kunlabore kun Bjalistoka Esperanto-Societo (BES) eldonadon de la serio de Esperanto-Kajeroj, kiuj jam de 10 jaroj estas eldonataj en Bjalistoko.

Li ankaŭ, modele kunlaborante kun Elżbieta Karczewska – multjara gvidantino de la Esperanto-Libraro, prezidantino kaj aktivulino de BES – kunorganizis kaj subvenciadis la eldonadon de multaj libroj en Esperanto kaj ĉiujaran publikan legadon en Esperanto de la plej gravaj verkoj de la pola kulturo,  akompane al publika pollingva legado de la samaj verkoj fare de prezidentoj de Pollando kaj de miloj da homoj tra la tuta lando.

Li estis konata ankaŭ pro sia modela, eleganta parolstilo kaj tre amika rilatado al ĉiuj kategorioj de aktivaj homoj, sendepende de iliaj deveno, religio aŭ eduko, kion ofte aprezis esperantistoj. Laste, sed ne plej malgrave, Leończuk helpis debuti al centoj da junaj verkistoj en Bjalistoko, sed ankaŭ tutlande, instigante ilin al literatura verkado kaj helpante eldon(ig)i iliajn verkojn.

Jarek Parzyszek

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
dieter rooke
2021-11-29 14:45

bv. publikigi ian verkajhon de la forpasinto

Jarek Parzyszek
Jarek Parzyszek
2021-11-30 20:43

Ni provos kontakti la heredantojn de la Forpasinto, por ricevi la permeson aperigi la E-traduko(j)n de lia(j) verko(j).