En fremda okulo ni vidas ligneron

Legantoj ofte plendas, ke en Libera Folio aperas tro malmultaj lingvaj eraroj, kaj sekve malfacilas elpensi, pri kio plendi en la komentoj. Por korekti tiun senerareceraron, ni de tempo al tempo aperigas elektitajn erarojn erigitajn kaj arigitajn de nia senerarigisto István Ertl, kiu ĉi-foje trovis erarojn ĝuste en la… komentoj.

En fremda okulo ni vidas ligneron
mi studas kaj analizas la japanan gramatikon per nejapanaj okulvirtoj
“nornen” el Gvatemalo, 10 aprilo 2018, Lernu.net

Frunasko duobla
infano naskis el la ventro de Rafasala
Laure Patas d’Illiers: Sur bluaj planedoj. Sciencfikciaj noveloj, Espéranto France / lulu.com, Parizo, 2021, p. 88

Sutbitolo milsitera
La Rompantoj. Kvin molonogoj. Frederiko Puĵula-Valjes.
Tiel sur la kovrilo de la eldono de Hachette el 1907; elfosis Ionel Oneț

Maskla vidorgano
”Kiel mi ekscios ke parolas ĉefulino?” ”Ŝi estas ruĝharulino kaj portas okulvirojn.”
Kelkaj anekdotoj, Legolibreto IV

Virina mordo
Vi diris, ke vi kredas je genra indenteco…
“leganto”, Libera Folio la 27-an de septembro

Tiklu mian rapidecon!
Unu gratis sub la plandoj… Nenio. Alia tiklis sin sub la akceloj…
Viktor Morgenthal: Profetino el Ferrabraz, Fonto, Chapecó, 2021, p. 72; rimarkis Ionel Oneț

Elkovu la finan venkon!
…mi pensas en ĉi tiu okazo nur pri tio, ke la ovado por Esperanto devas vivi.
Renato Corsetti, Libera Folio la 24-an de septembro

La verda kirurgo
UEA, kiel progresema kaj humanista organizo kiu operacias laŭ la interna ideo
Shai Mor, Libera Folio la 18-an de septembro


Pli pri la temo:

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2021-11-08 20:01

Kaj aldone :
La vojo al nomo
“nomen” el Gvatemalo…
István Ertl, En fremda okulo ni vidas ligneron

-> Temas pri “nornen” https://lernu.net/forumo/temo/24709/4

Kalle Kniivilä
2021-11-09 9:51
Respondo al  Hejmano

Korektite.

Patas-d-Illiers
Patas-d-Illiers
2021-11-08 20:46

“infano naskis el la ventro”: kiam mi relegis tiun frazon, tuj envenis en mian menson bildon de matrjoŝkaj, ĉiu el ili naskanta malpli grandan. Mi ridegis! Dankon pro la plaĉa rido 🙂
(Nu, mia libro estis korektita de pluraj spertuloj, tamen tutcerte restas ankoraŭ eraroj, kiel en multaj libroj, ĉu ne?)
Laure Patas d’Illiers

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-11-09 0:40
Respondo al  Patas-d-Illiers

Laure: nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.

dieter rooke
2021-11-16 12:49

Peko kaj eraro- estas ecoj de homaro – chu mi erare citis ?