Plumamikoj kaj kvinjaraj planoj

Brigid O’Keeffe, asista profesoro ĉe Brooklyn College en Novjorko, esploris la originon de Esperanto kuntekste de la ĝenerala historio pri la eŭropa epoko de internaciismo je tiu jarcentŝanĝo. En artikolo verkita por Libera Folio ŝi rakontas pri sia nova libro, interesa ankaŭ por esperantistoj, kiuj jam bone konas la historion de la lingvo mem.

In English: Pen Pals and Five-Year Plans

La verko de Brigid O’Keeffe aperos en la angla en junio 2021.

En 1908 ordinaraj homoj el diversaj partoj de la Rusa imperio entuziasme mendis anoncetojn en Espero, relative efemera esperantista periodaĵo el Sankt-Peterburgo. Kun espero kaj scivolo ili serĉis kontakton kun la mondo kaj esperantistajn plumamikojn. El sia rusia vilaĝeto Pavel Moŝĉanskij provis korespondi pri ĉiaj temoj kaj amikiĝi kun esperantistoj en foraj partoj de Rusio kaj la pli vasta mondo.

Esperantista korespondado tamen ŝajnis proponi ion pli grandan ol nura amikeco kaj imagataj vojaĝoj. Interŝanĝante leterojn kun siaj esperantistaj plumamikoj, li esperis klarigi sian ”mondorigardon”. Moŝĉanskij aparte volis partopreni en socia debato pri la tiel nomata ”seksa demando”. V. Gromov volis korespondi pri pentrado kaj interŝanĝi fotojn kun siaj esperataj esperantistaj plumamikoj. N. Nosenko volis korespondi pri la temo virina egaleco. P. Slugin serĉis plumamikojn interesitajn pri interŝanĝado de koloraj poŝtkartoj. Slugin esperis ricevi poŝtkartojn kun Eŭropaj pejzaĝoj, kiujn li verŝajne neniam vidus per siaj propraj okuloj. Li promesis siaflanke sendi poŝtkartojn kun bildoj de Kazan, Samara, Saratov, Astraĥan kaj aliaj provincaj rusiaj urboj.

M. Beregavskij, vilaĝa instruisto, serĉis esperantistajn plumamikojn kiuj diskutu kun li la grandajn sociajn demandojn de la epoko. Li promesis rapide respondi al ĉiuj leteroj. F. D. Ovĉinnikov en Rostov-ĉe-Don scivolis, ĉu ekzistas esperantistoj kiuj pretus korespondi kun li pri la temo hipnotismo. A. N. Bekerman volis korespondi pri la temoj elektroniko kaj fotografio. N. G. Zibarev serĉis plumamikojn kun kiuj li povus interŝanĝi leterojn pri astronomio. En sia angulo de Sebastopolo, ŝajne, li povis imagi pli vastan mondon kaj eĉ pli vastan kosmon. A. Beiman serĉis plumamikojn kiuj skribu al li en Esperanto ”pri plej diversaj demandoj de la vivo”.

Ĉiuj ĉi ordinaraj rusiaj esperantistoj – el kies vivoj ni povas vidi nur marĝenan eron tra ĉi tiuj etaj korespond-anoncoj – provis vastigi siajn horizontojn dum la lastaj jaroj de la cara imperio. Ili volis dividi ideojn kaj havi kontaktojn trans la limoj – lingvaj, kulturaj kaj politikaj – kiuj alie disigis la homaron. Esperanta korespondado promesis unikan eblon esplori la mondon kaj ekkoni la diversajn popolojn loĝantajn en ĝi – neniam forlasante sian foran angulon de la Rusa imperio.

Esperantista korespondado ŝajnis proponi al ili sciojn, amikecon, imagatajn vojaĝojn, sed ankaŭ novan, modernan identecon de mondaj civitanoj kaj socie interligitaj kosmopolitoj. Ili estis instruistoj, studentoj, burokratoj, sciencistoj, aristokratoj kaj laboristoj. Ili reprezentis kversekcon de la edukita rusia socio. Ĉi tiuj ordinaraj rusiaj esperantistoj ne estis marĝenuloj de sia epoko.

Male, mi asertas ke ili estas ekzemploj de ordinara tutmondiĝa tendenco kiu estis tipa por ilia epoko – tempo de maltrankvila tutmondiĝo kiu montras frapajn similecojn kun la nia. Esperantistoj kaj iliaj kreaj entreprenoj estas tro ofte marĝenigitaj en la piednotojn de sciencaj studoj aŭ tute preteratentataj, sed ili meritas la fokusitan atenton de historiistoj.

Brigid O’Keeffe.

Kio motivis virinojn kaj virojn dum la lastaj jaroj de la cara Rusio kaj la frua Soveta Rusio aŭdi la internaciisman alvokon de Zamenhof kaj lerni Esperanton? Kion Esperanto povas instrui al ni pri la tutmonda sinteno – la internaciismaj esperoj kaj revoj – de la ordinaraj homoj kiuj en revolucia Rusio kaptis skribilon kaj paperon por uzi Esperanton en sincera strebado al vasta gamo da celoj – geopolitikaj sed ankaŭ personaj?

Kaj kion krome Esperanto permesos al ni vidi pri la tutmondaj dimensioj de la malfrua cara Rusio kaj la frua Sovetunio? Kio en la malfrua imperia Rusio inspiris Zamenhof proponi al la mondo sian lingvon de la espero? Kiel kaj kial la malfrua cara Rusio donis fekundan grundon en kiu la naskiĝanta Esperanto-movado povis radikiĝi? Kion signifis kaj kion povus signifi la internacia proleta revolucio por esperantistoj en la frua Sovetio? Kial kaj kiel iliaj esperantistaj revoj komencis velki en la stalinismaj 1930-aj jaroj? Kion la detruo de la sovetia esperantista movado en la stalinismaj 1930-aj povas helpi nin pli bone kompreni pri sovetia internaciismo kaj la ofte turmentata rilato de Sovetio kun fremdaj lingvoj kaj ties parolantoj?

Tiuj estas la ĉefaj demandoj, kiuj inspiris mian libron Esperanto and Languages of Internationalism in Revolutionary Russia, aperontan ĉe Bloomsbury en junio 2021.

Por esperantistoj la rakonto pri la origino de Esperanto eble jam estas temo banala, rakonto tiom konata al ili kiel la dorso de la propra mano. Tamen, en mia libro mi strebis meti la rakonton pri la origino de la lingvoj kaj pri la persona biografio de Zamenhof rekte en la kuntekston de la historio de la malfrua cara Rusio kaj la pli vasta eŭropa epoko de internaciismo de tiu jarcentŝanĝo.

La epoko de Zamenhof estis tempo de teknokrata planado, de krea kaj ofte despera serĉado de alternativaj estontecoj fare de eŭropa edukita elito, obsedita de la angora galopo de la tutmondiĝo. Ĝi estis epoko en kiu kosmopolitaj elitoj intense interesiĝis pri solvo al la malbeno de Babelo – malbeno des pli konfuza meze de la revoluciaj ŝanĝoj alkondukitaj de rapida industriiĝo, novaj telekomunikaj sistemoj, agresa naciismo kaj vastiĝantaj merkatoj.

Por multaj en la jarcentŝanĝa Eŭropo kaj en la tuta mondo la Esperanto de Zamenhof ŝajnis perfekte tajlorita lingvo de la internaciismo. Siaflanke Zamenhof bazis sian esperantistan vizion sur sia propra dolorplena reago al la maldignaĵoj kiujn li devis trasuferi kiel judo en cara Rusio.

Zamenhof proponis Esperanton al la mondo ne nur kiel praktikan lingvan ilon por venki Babelon, sed ankaŭ kiel la fundamenton de estonta morala komunumo de mondaj civitanoj. Esperanto postulis, ke ordinaraj rusianoj kaj la pli vasta mondo konfrontu la neeviteblan demandon kiel plej bone komuniki en epoko de internacieco kaj konkurantaj konceptoj pri monda civitaneco.

Mia libro estas studo pri tio, kiel viroj kaj virinoj en la revolucia Rusio diversmaniere traktis la defiojn kaj ŝancojn de la evoluanta rilato inter lingvo kaj internacia komunikado en dediĉite tutmonda epoko. Ĝi montras, kiel la demando de internacia lingvo kaj internacia komunikado formis la debatojn de la revolucia Rusio pri ĝia loko, kaj la loko de ĝiaj ordinaraj loĝantoj, en interkonektita sed dividita mondo.

Por verki ĉi tiun libron, mi precipe turnis min al rusiaj arkivoj – sed ankaŭ al bibliotekoj kaj arkivoj en Palo Alto, Berlino, Vieno kaj Londono – por vivigi neglektitan sed viglan radiknivelan internaciismon kiu ligis ordinarajn rusianojn kun amikoj kaj kamaradoj ĉie en la mondo en epoko de tutmonda transformiĝo.

Mi esploras la ofte frustrajn provojn de fruaj sovetiaj esperantistoj kampanji por Esperanto kiel esenca ilo en la bolŝevisma strebado al tutmonda proleta revolucio. Mia libro turnas reflektoron al la lingva kakofonio de la frua Komunista Internacio (Komintern).

Mi esploras la bolŝevisman politikon de lingva diverseco dum ĝia formiĝo en la novaj institucioj kaj retoj de socialisma internaciismo subtenita de la mondoskua revolucio de la bolŝevistoj. Mi esploras kiel kaj kial la sovetiaj esperantistoj malsukcesis konvinki la bolŝevistojn ekuzi Esperanton kiel oficialan lingvon en la laboro de Komintern. Mi akcentas la defiojn kiujn ili trafis, kiam ili provis apliki Esperanton en la sovetia kultura diplomatio en la intermilitaj jaroj.

La esperantistoj de la frua Sovetio levis dolorajn kaj urĝajn demandojn pri tradukado kaj interpretado, pri lingva justeco kaj socialisma internaciismo, pri marksisma teorio kaj la lingvo de la pli alta fazo de komunismo. Ili estis nelacigeblaj en siaj strebadoj kunligi la celojn de la bolŝevisma internaciismo kun transnacia proleta esperantismo en la 1920-aj kaj fruaj 1930-aj jaroj.

En siaj strebadoj apliki la revolucian potencialon de Esperanto por la enlandaj kaj eksterlandaj politikaj celoj de la bolŝevistoj ili mobilizis la transnacian esperantistan gazetaron, la novajn amaskomunikajn kapablojn de radiofonio kaj la leterajn esperantistajn sociajn retojn de la antaŭrevolucia tempo. Tamen la strebadoj de la fruaj sovetiaj esperantistoj ofte disrompiĝis kontraŭ la obstinaj muregoj de bolŝevista indiferento kaj burokrata senpacienco al la ”internacia lingva demando”.

Vidate en tiu lumo, la sovetia gastigo de monda kongreso de SAT en Leningrado en 1926 elstaras kiel unu el la plej videblaj kaj eksterordinaraj momentoj de la cetere sufiĉe mankohava subteno de la frua sovetia ŝtato al la esperantista movado en Sovetio.

Mia libro finiĝas kun fokuso al la tragedio de la grandaj purigoj kaj teroro de Stalino fine de la 1930-aj jaroj, terura epoko, kiu neniigis Sovetrespublikaran Esperantistan Union kaj detruis la vivojn de individuaj sovetiaj esperantistoj kaj iliaj familianoj. Ankaŭ en ĉi tiu kazo la tragika sorto de la sovetiaj esperantistoj dum la frostaj jaroj de la stalina teroro devas esti komprenita en sia pli vasta historia kunteksto.

La detruo de la sovetiaj esperantistoj estas horora simbolo de la pli vasta sovetia tensio inter ksenofobio kaj internaciismo dum la dudeka jarcento. Kaj tamen eĉ post la stalina detruo de SEU, la heredaĵo de Esperanto pluvivis dum la malvarma milito. La frua sovetia esperantista movado kaj la lingva politiko kiun ĝi insiste emfazis al la hezitema bolŝevisma registaro havis signifon en pli malfruaj sovetiaj aliroj al la konkuro pri grandpotenca lingva regado dum la malvarma milito.

En ĉiuj ĉi manieroj, mi montras ke la historio de Esperanto en la revolucia Rusio malfermas fenestrojn al pli profundaj kaj vastaj pensoj pri antaŭa epoko de monda historio, kies heredaĵo multmaniere plu estas kun ni en nia nuna, ĉiam pli interligita kaj ĉiam pli dividita mondo.

Brigid O’Keeffe

Traduko el la anglalingva originalo: Libera Folio


Brigid O’Keeffe estas asista profesoro de historio ĉe Brooklyn College en Novjorko, Usono. Ŝi estas la aŭtoro de la libroj Esperanto and Languages of Internationalism in Revolutionary Russia (aperonta ĉe Bloomsbury in 2021) kaj New Soviet Gypsies: Nationality, Performance, and Selfhood in the Early Soviet Union (2013).

30 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lucas
Lucas
2021-04-16 11:56

pli ol100 euroj cxe Amazon! Iomete tro kosta almenaux por mi! bedaurinde!

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Lucas
Ĵano Aleksandriano
Ĵano Aleksandriano
2021-04-16 12:35
Respondo al  Lucas

Mi konsentas. La eldonejo “Bloomsbury Academic” evidente celas vendi ĉi tiun verkon nur al universitatoj kaj grandaj bibliotekoj. Prezo de 105,67 eŭroj estas multe tro alta por mezgranda libro (16 cm x 23 cm) kun nur 266 paĝoj – aparte konsidere la tre specialan (por ne diri marĝenan) temon.

dealencastrus
dealencastrus
2021-04-27 14:58
Respondo al  Ĵano Aleksandriano

En Argentino, 105,67 Euroj egalas mezume 55% de la baza salajro; en Brazilo, 66%. Piratoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

dieter rooke
2021-04-17 13:02

La fruan epokon de internaccismo- tre bone priskribas Esperantisto Mikaelo Bronshtein en sia libro : ” Mi stelojn jungis al revado” en la romano abunde fluegas
sango – kaj fraksighis la revo pri internaciismo .La gazeto de IKEK ” Internaciisto ” mortis kun sia lasta redaktoro .

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2021-04-18 12:19

“La frua sovetia esperantista movado kaj la lingva politiko kiun ĝi insiste emfazis al la hezitema bolŝevisma registaro havis signifon en pli malfruaj sovetiaj aliroj al la konkuro pri grandpotenca lingva regado dum la malvarma milito.” … unu frazo kiu, se mi bone komprenas ĝin, kontraŭas ĉiujn pli fruajn asertojn. Anyway… who cares?

dieter rooke
2021-04-19 15:41

kion signifas : anyway … who cares? Chu tio estas nova versio de Volapuko?

Ĵano Aleksandriano
Ĵano Aleksandriano
2021-04-19 20:31

Mi suspektas, ke multaj samideanoj preferus, se la sekretario de la Internacia Esperanto-Instituto ne aligatorus en esperanta forumo … aŭ ĉu la angla lingvo estas simple tro mojosa eĉ en nia rondo? Bedaŭrinda Andreo Cseh maltrankviliĝas en sia tombo!

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2021-04-19 21:40
Respondo al  Ĵano Aleksandriano

Kiu vi estas Ĵano Aleksandriano? Kaj pri kio vi parolas? Mi vere ne komprenas vin. Anonimaj komentoj estas malspritaj

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Jolanta van Holstein
Dieter Rooke
2021-05-05 13:45

Kara estimata S-ro Holstein – kiu vi estas – chu vere vi sekretarias en IEI? Kial vi audacas aligatori enE- forumo? Almenau mi ne komprenas la anglan , ghi estas volapukajho- nekomprenebla.

Ĵano Aleksandriano
Ĵano Aleksandriano
2021-05-06 14:56
Respondo al  Dieter Rooke

Bonvolu havi iom pli da respekto por la planlingva verko de pastro Schleyer … Dum la angla lingvo sendube minacas la estontan sorton de multaj malgrandaj (kaj eĉ mezgrandaj) lingvoj, Volapuko neniam minacis ion ajn.

Dieter Rooke
2021-05-07 15:58
Respondo al  Ĵano Aleksandriano

La “volapukajhon” vi trovus en verko proverbaro de Zamenhof – li mem humile omaghis al pastoro Schleyer dum UK en 1905. Senescepte ech eteta lingvo minacas la alian . Atestoj de Zamenhof pri revolucioj en Rusio estas al mi ne konataj . Li nur skribis pri la shakala pogromo en Bialistoko- sed ne pri ghia kauzo.

Ĵano Aleksandriano
Ĵano Aleksandriano
2021-05-07 18:53
Respondo al  Dieter Rooke

Mi devas konfesi, ke mi ne konis tiun lokucion. Koran dankon pro la atentigo!

leganto
leganto
2021-05-09 9:40
Respondo al  Dieter Rooke

Laŭ la persona nomo Jolanta van Holstein estas S-ino. Tio konsciigas min, ke en Esperanto ne ekzistas seksneŭtralaj titoloj kaj mi scivolas, kion uzas riistoj por la homoj por kiuj ili uzas ‘ri’: ĉu Sinjoro, Sinjorino aŭ eble Rinjoro? Kaj kio pri Doktoro/Doktorino, Profesoro/Profesorino?

Edmundo
Edmundo
2021-05-09 11:20
Respondo al  leganto

“Sioro”. La vortoj “doktoro” kaj “profesoro” jam estas seksneŭtralaj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-05-09 12:25
Respondo al  Edmundo

Ĉu “sioro” estas via pure persona propono aŭ ĉu ĝi estas propono de la riistoj, kiun iri funde pripensis?

Se “doktoro” kaj “profesoro” jam estas seksneŭtralaj, kiun formon mi uzu, se mi volas specife paroli pri profesoroj, kiuj estas virinoj, aŭ profesoroj, kiuj estas viroj?

Edmundo
Edmundo
2021-05-09 19:12

Ne estas multaj proponoj, kaj “sioro” ŝajnas al mi la plej bona.

Teorie oni povus uzi sufikson (“profesoriĉo” aŭ “profesorino”), sed tio ŝajnas al mi ridinda, kvazaŭ temus pri bestoj en agrikulturo. Pli normale ŝajnus al mi paroli pri “iĉa profesoro” aŭ “ina profesoro”.

Tjeri
2021-05-09 20:07

La vera demando estas, kial iu bezonus specife paroli pri vireco aŭ virineco de profesoroj, doktoro, prezidanto, ktp? Kiam temas pri funkcio, tio ne vere utilas, …krom opiniii ke sekso havas signifon pri la kapableco de la koncernato…
Multaj lingvoj ne diferencigas tiajn titolojn laŭ la sekso.

Hejmano
2021-05-09 20:11

“virprofesoro” ne kutimas, sed ĝi ja popularigindas. Tiel tute ne necesus “-iĉ”, kiu estas neoficiala sufikso kreita de ekstremsimetriemuloj.

Sebastiano
Sebastiano
2021-05-10 1:18
Respondo al  Hejmano

40 jaroj. Dum kvardek jaroj e-istoj regurdadas la saman diskuton. Sed ili ĉiam denove komencas de nulo. Ŝajnas, ke preskaŭ ĉiu intencas denove inventi la radon, anstataŭ orientiĝi pri la rezultoj de la antaŭaj diskutadoj.

Pri “virprofesoro”: Se “vir-” vere estus prefikso/vorteto por indiki sekson/genron, kion signifus “virino”? Ĉu temus pri “vira ino”?

Dieter Rooke
2021-05-11 10:55
Respondo al  Sebastiano

En magazino MONATO legeblas artikolo pri viro , kiu naskis bebon .

Sebastiano
Sebastiano
2021-05-11 19:31
Respondo al  Dieter Rooke

😂 ️ Mi ĉesigis mian abonon al Monato jam antaǔ kelkaj jaroj pro ĝuste tiaj neseriozaj artikoloj.

Dieter Rooke
2021-05-12 8:57
Respondo al  Sebastiano

Kara Sebastiano, La artikolo ja estis serioza. Ja eblas per operacio shanghi seksorganon. Svarmas jam samseksaj ” gepatroj .”

Hejmano
2021-05-11 20:21
Respondo al  Sebastiano

Ĝi jam estas prefikso/vorteto por indiki sekson/genron, sed simple en nemultaj kazoj, kaj tiu problemo pri la vorto “virino” fakte jam ekzistas.

Roland Schnell
2021-05-13 15:20
Respondo al  Hejmano

Estas interese, ke la kutimaj stultuloj diskutas pri margxenaj problemoj kaj ne pri la scienca enhavo de la verko de Brigid O’Keeffe. Sxi traktis fenomenon en Rusio, kiu estas videbla ankaux en aliaj regionoj, sed Esperantistoj preferas prisilenti.

Hejmano
2021-05-13 16:56
Respondo al  Roland Schnell

Ŝia libro kostas pli ol cent eŭroj, ĝi ne estas por kutimaj stultuloj.

Roland Schnell
2021-05-15 11:41
Respondo al  Hejmano

Se la prezo de libro por vi estas kriterio pri la valoro de la enhavo, vi certe ege apezas la “biblion” de la mormonoj. Ili estas devigataj disdoni senpage. Tamen Esperantistoj ne diskutas pri la ege dubinda enhavo.
En multaj landoj oni povas ricevi librojn per scienca bibliotekoj, malmultekoste aux ecx senpage.
La prezo vere ne estas kialo por rifuzi debaton pri la enhavo. Estas multe pli facile preni la fakton, ke estas ino (profesorino ecx) kiu verkis. La nombro de respektitaj virinoj en Esperantujo estasege limigita (Kelkaj poetinio, verkistinoj, kantistinoj), sed por la decidoj nur gravas maljunaj blankaj viroj. La rezulto (UEA) estas videbla.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Roland Schnell
Sebastiano
Sebastiano
2021-05-15 22:17
Respondo al  Roland Schnell

Kara, vi estas maljuna blanka viro (eĉ pli maljuna ol mi). Eble vi konsideru mallaŭtigi vian voĉon kaj cedi vian la lokon al homoj, kiuj ja ne estas maljunaj blankaj viroj.

Roland Schnell
2021-05-17 9:33
Respondo al  Sebastiano

Unu maljuna blanka viro emas kritiki alian maljunan blankan viron. Ne gravas la koloro, sed la enhavo.

Sebastiano
Sebastiano
2021-05-17 16:16
Respondo al  Roland Schnell

„Gravas la enhavo“ – Jes, jen vi pravas. Tial mi miris, ke vi supre elstarigis ne la enhavon, sed la inecon de la verkistino (kaj aldone elbuŝigis belan ekzemplon de aĝisma, rasisma kaj seksisma diskriminacio). Gravas la enhavo.

leganto
leganto
2021-05-14 12:08
Respondo al  Roland Schnell

Certa recepto por elreligi diskuton en LF estas starigi lingvan demandon – precipe pri ‘ri’ – sen rilato al la artikolo.