Forpasis trilingva aŭtoro

La 21-an de marto pro virusa infekto mortis en Pécs (Hungario) Oldřich Kníchal (1939-2021), verkisto en Esperanto, la ĉeĥa kaj la slovaka.

Oldřich Kníchal.

Li naskiĝis en Humenné (nun Slovakio), studis historion kaj lingvojn en Prago, kaj poste laboris en tiu urbo kiel ĵurnalisto.

Kiel ofte okazas ĉe elstaraj esperantistoj, li lernis la lingvon kiel adoleskulo, en 1955. Movade li aktivis kiel komitatano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj redaktoro-fondinto de ties gazeto “Starto”. Li publikigis ne malpli ol 300 artikolojn kaj studojn en nacilingvaj kaj movadaj gazetoj; verkis, tradukis kaj redaktis entute 38 volumojn kaj 5 periodaĵojn.

Kvardekjara, li translokiĝis al Budapeŝto, kaj fariĝis la vivkunulo de la verkistino Éva Tófalvy. En Hungario li redaktis slovaklingvan gazeton kaj eldonis ĉirkaŭ 25 librojn ĉeĥe kaj slovake, originale kaj ankaŭ traduke el la hungara.

Kun sia edzino li kunaŭtoris la romanon Kiuj semas plorante, gajnintan la Premion Raymond Schwartz en 1980. Liaj ceteraj verkoj inkluzivas la esearon Komenio kaj la internacia lingvo (1974), la romanon Adiaŭ, Kuzko! (1987), kaj la volumon Mediteme (originala kaj tradukita prozo 1980).​

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
La lingvo de la nova klimato
La lingvo de la nova klimato
2021-04-12 10:32

.
Funebraj kaj subtenaj kondolencoj al tuta familio de Oldřich
.