Esperantistoj same strangas kiel signolingvanoj

Esperantistoj ŝatas paroli pri lingvaj temoj. Eksteruloj dubas pri la esprimaj kapabloj de ilia lingvo kaj konsideras ilin marĝenuloj. La samo ofte validas pri parolantoj de signolingvoj. Renato Guedes Filho studis la etnobiologiajn aspektojn de la brazila signolingvo Libraso en sia finkursa disertaĵo kaj ĵus prelegis pri la similaĵoj de la komunumoj en reta renkontiĝo.

Renato Guedes Filho esploris similaĵojn inter la esperantistoj kaj signolingvaj komunumoj.

Ekde mia unua sperto en iu Esperanta renkontiĝo, mi jam sciis ke mi havas grandan afinecon kun la etoso de Esperantujo, kaj tre frue jam spertis la tiel nomatan Postkongresan Sindromon. Mi tiom nature ensorbis kelkajn valorojn asociitajn kun la Esperanta komunumo, kiel gastemo kaj konscio pri lingvaj baroj, ke hodiaŭ mi eĉ ne scias kiel mi povus esti alia aŭ ne konscias kiam ekzakte mi ilin ekhavis.

Post Esperanto mi daŭre studis multajn lingvojn, en kelkaj el ili mi atingis sufiĉan nivelon por teni konversacion, kaj kiam mi loĝis eksterlande, ĉefe en Azio, mi povis kontakti parolantojn de tiuj lingvoj kaj ĝui la eblon komunikiĝi kun eksterlandanoj je pli intimeca maniero en landoj en kies lingvoj mi ne kompetentis esprimiĝi.

Tamen, la etoso de Esperantujo, aŭ paroli en Esperanto, ŝajnis al mi sufiĉe unika kaj speciala, ĝis mi eklernis la Brazilan Signolingvon. Jes, la du komunumoj malsamas je pluraj aspektoj, sed mi ja povis rimarki kelkajn interesajn paralelojn inter la du lingvokomunumoj, kiujn mi ne trovis en aliaj pli grandaj etnaj lingvoj, kiel la portugala, franca, hispana aŭ la ĉina.

La unua granda simileco temas pri la konsisto de la parolantaro mem: samkiel Esperantujo, la signantaro de la Brazila Signolingvo (Libraso) estas disa tra la spaco. Tio signifas ke la solaj spacoj kie Esperanto-parolanto povas alparoli nekonaton en tiu lingvo estas en Esperanto-renkontiĝoj, dum kiuj la ŝanco esti komprenata estas pli certa.

Paralele, signantoj de Libraso povas rekte alparoli nekonatojn nur en surdulaj renkontiĝoj kaj ne havas tradician areon kie parolantoj estas troveblaj en alta denseco. En aliaj partoj de la mondo, estas minoritataj lingvoj kies parolantaro nombre malkreskas, tamen ĝenerale ili estas ligitaj al iu specifa areo aŭ regiono, kie almenaŭ en ne fora pasinteco eblis trovi densan koncentriĝon de uzantoj.

Sekve, la parolantoj de Libraso organizas renkontiĝojn, kongresojn kaj klubojn, pere de kiuj ili povas renkonti unu la alian kaj ĝui kion ni ĝuas kiam ni estas en ia Esperanta renkontiĝo. Ne surprize, fine de tiaj surdulaj renkontiĝoj, homoj same raportas sperti antaŭsopiron de siaj konatoj, iuspecan postkongresan sindromon.

En tiuj renkontiĝoj oftaj temoj de konversacioj estas lingva komprena problemo, io kion aliloke mi trovis nur inter esperantistoj. Tio estas, la temo de lingva baro estas ofte diskutata de nelingvistoj. Aŭskultante katalunajn radiostaciojn, mi havas la impreson ke lingvaj temoj tie estas pli ofte pridiskutataj ol en la hispana, sed ankoraŭ mi ne havas sperton en la kataluna ĉiutaga vivo por scii ĉu tio atingas la nivelon kiun mi vidas en tiuj du lingvokomunumoj.

Esperantistoj ofte ŝatas diskutadi pri alternativaj vortoj por la sama afero, ofte pasie defendante la lingvon kontraŭ nenecesaj neologismoj, apogante bonan uzon de la lingvo, kaj kelkfoje eĉ rekte korektante la gramatikajn aspektojn de alilulaj frazoj nome de la bonfarto de la lingvo. En la Librasa komunumo mi eksurprize spektis ordinarulojn debati pri la ĝusta vorto por iu koncepto kaj nelingvistojn defendi la lingvon kontraŭ influoj de la portugala.

Mi ne parolas alian minoritatan lingvon kaj tial ne scias, ĉu tiu fenomeno same troveblas en aliaj minoritataj (aŭ minoritatigitaj) lingvoj, sed laŭ mia malgranda sperto kun la kataluna, ŝajne tio estas la kazo, almenaŭ iugrade.  Tio trenas nin al la diskuto ĉu Esperanto estas minoritata lingvo, en kiun mi ne eniros, ĉar por ni sufiĉas rekoni ke Esperanto estas en situacio de kunesto kun alia pli potenca aŭ majoritata lingvo aŭ lingvoj kaj tiel povas subiĝi al ties influoj rilate la ĉiutagan uzon.

En Esperantujo, ofte oni pridiskutas kion signifas esti Esperantisto, ĉu sufiĉas koni la lingvon kaj uzi ĝin aŭ ĉu oni nepre enkorpigu ”Esperantajn valorojn” por meriti tian kvalifikon.

Nuntempe, en kelkaj surdulaj cirkloj, okazas la sama diskuto, en kiu oni nomas Surdulo (per majuskla S) tiun kiu kundividas la surdulan kulturon, diference de tiuj neaŭdantoj kiuj ĝenerale ne scipovas signolingvon. Ili ofte estas ”buŝumataj” (eduka procezo, tra kiu surduloj lernas liplegi kaj paroli voĉe), kaj kelkfoje ili eĉ ne identigas sin kiel parton de tiu komunumo.

En ambaŭ okazoj mi rimarkas centran rolon de la lingvo en la identiĝ-procezo de tiuj komunumoj de disaj parolantoj.

Alia similaĵo inter ili estas popola ideo pri tio, kio al ili mankas. Laikoj ofte opinias Esperanton lingvo sen kulturo aŭ sen kulturaj produktoj, kiel libroj, proverboj kaj poemoj. La samon oni ofte pensas pri signolingvoj. Mi mem dum iom da tempo havis tian ideon, antaŭ ol kontaktiĝi kun la riĉaj esprim-eblecoj unikaj al Libraso. En kelkaj medioj de Brazilo, surduloj travivas kapablismajn* subpremojn kaj multfoje estas vidataj de najbaroj kiel iaj ”stranguloj” pro sia malsimila esprimmaniero.

Tio tuj pensigas min pri ia stereotipo de Esperantisto kiel tiu stranga persono kiu lernas kuriozan lingvon kaj havas sufiĉe ofte grandajn utopiemajn idealojn. En ambaŭ komunumoj fakte troveblas ia diskurso de persekutado de la lingvoj. En Esperantujo oni eĉ eldonis la libron La Danĝera Lingvo kiel ateston de tiu historio.

La Milana Kongreso okazinta en 1880 fifamas en la surdulaj kulturoj kiel la konferenco en kiu tiel nomataj fakuloj pri surduloj decidis malpermesi al surduloj uzi signolingvojn dum sia edukprocezo, favorante la buŝuman edukadon en multaj landoj, inkluzive de Brazilo. Kiel atendite, la rezulto estis katastrofa kaj malhelpis milionojn da homoj facile komunikiĝi dum jarcento. Tio kaŭzis spurojn kaj traŭmatojn kiuj ĝis hodiaŭ estas spertataj en la surdulaj komunumoj tra la mondo.

Hodiaŭ, feliĉe, la cirkonstancoj estas pli favoraj, kaj al internacia komunikado pere de la verda lingvo, kaj al brazilaj surduloj uzadi sian signolingvon. La alveno de novaj teknologioj efikis favore al la disa Esperanta komunumo, tiel ke nun tie, kie interreto alireblas, oni povas tuj interŝanĝi tekstajn, voĉajn kaj videajn mesaĝojn el kaj al ie ajn en la mondo. Tio certe estas alia sperto, ol kiam eblis komuniki nur letere kaj telefonalvokoj estis preze neeblaj.

Siaflanke, la Librasa komunumo ne povis ĝui la faciligon de telefonoj kaj bedaŭrinde skribsistemoj apenaŭ estas konataj por skriba komunikado. Tiel la novaj informatikaj tujaj videaj komunikiloj revoluciis la sperton de la uzantoj, disaj tra la Brazila teritorio.

Espereble ambaŭ lingvoj estos pli sekure rekonitaj en institucia nivelo. Esperanto ĝuus grandan antaŭeniron, se ĝi sukcesus esti rekonita de iu superŝtata organo kiel Mercosul aŭ Eŭropa Unio. La efektiva realiĝo de tiu eblo tamen ŝajnas ankoraŭ iom reva.

En Brazilo, Libraso estis oficiale rekonita en 2002. Post tio leĝa vojo estis malfermita por ĝia antaŭenigo, kiel ekzemple plivastigo de universitataj filologiaj kursoj. La edzino de la nuna prezidanto de la lando, Michele Bolsonaro, Libras-parolanto, iom vekis esperojn de plua antaŭeniro de surdulaj rajtoj ĉe kelkaj homoj pro tio ke ŝia diskurso kiel unua damo estis tute kondukita Librase. Temis nur pri simbola ago, malplena je konkreta signifo, kiel atestis la ĵusa fermo de la televidkanalo TV INES (televidkanalo kiu elsendas nur Librase).

La disa distribuo de la parolantoj de Libraso kaj de Esperanto tra la spaco okazigas apartajn sociajn dinamikojn ne ofte vidatajn aliloke. Verŝajne aliaj signolingvaj komunumoj en urbaj centroj havas similan sperton ol Libras, kiel LSF (Franca Signolingvo) kaj LSE (Hispana Signolingvo). Iugrade, aliaj minoritataj buŝlingvoj povas havi iajn similajn punktojn ‒ mi demandas min pri la kreskanta nombro de parolantoj de la irlanda en Dublino, ekzemple.

Alia lingvokomunumo, kiu verŝajne havas eĉ pli da similaĵoj kun la nia, estas la piĝina Internacia Signo, ankaŭ konata kiel Gestuno, kiu estas komuniksistemo disvolviĝinta en internaciaj renkontiĝoj de surduloj kaj ankoraŭ malhavas la sistemecon de Esperanto.

Ĝi estas ĉefe influita de la Usona Signolingvo (ASL) kaj de eŭropaj signolingvoj, kaj ĝia ankoraŭ limigita vortaro estas pli ŝablona ol ĝia gramatiko, kiu ankoraŭ estas tre influita de la unua lingvo de la signanto. Tio tamen ne starigas tiel grandan problemon kiel por uzantoj de buŝlingvoj pro diversaj kialoj, kiel ekzemple la nearbitreco de la vortprovizo kaj la komunaj gramatikaj strategioj uzataj en okcidentaj signolingvoj.

Organizaĵoj kiel Eŭropo Unio kaj la Monda Federacio de la Surduloj apogas la uzon de la Internacia Signo kiam la cel-publiko estas diverslingva pro ekonomiaj kialoj, sed ili ankaŭ atentigas ke estas ideale ĉiam kiam eblas traduki al la naciaj signolingvoj por certigo de kompreno.

Aliaj signolingvoj iam estis uzataj por interetna komunikado, kiel la ebenaĵ-indiĝena signolingvo, parolita en Nordameriko kaj malaperinta post la alveno de eŭropanoj pro la koloniado.

Pro sia tutmondeco, probable Internacia Signo meritas pli da atento ol ĝi jam ricevas en Esperantujo. Estis por mi tre interese vidi ke la Esperanta sperto, eĉ se iom aparta de la plejmulto de la etnolingvoj, ja havas paralelojn kun aliaj, ne planitaj, lingvoj.

Renato Guedes Filho

* Kapablismo estas la ideo ke ekzistas iu perfekta aŭ dezirinda modelo de korpo, menso aŭ parolo. Samkiel en Brazilo aŭ Usono ekzistas historia struktur-nivela subpremo kontraŭ nigruloj kaj indiĝenoj (rasismo), aŭ virinoj en Okcidento historie spertis malavantaĝojn rilate al viroj (seksismo), kapablismo estas la ideo ke handikapuloj aŭ tiuj kies korpoj, mensoj kaj paroloj ne kongruas kun iu koncepto de normaleco, ne rajtas ekzisti aŭ ne ĝuas plenan alireblon al ĉiuj sferoj de la socia vivo. (Noto de la aŭtoro.)


 

9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Bertil Wennergren
Bertil Wennergren
2021-04-05 10:18

Tre interesa artikolo. Mi rekonas multon de la tempo, kiam mi studis la svedan signolingvon, kaj tiam havis kontakton kun la surdula komunumo en Svedujo.

La klimato de la bestoj
La klimato de la bestoj
2021-04-05 12:08

.

Boji en signa hundolingvo kapabliĝas, ankaŭ tio kapabliĝas en denaska Esperantolingvo

.

Hejmano
2021-04-05 14:00

Estas interese, ke dum la Internacia Signolingvo estas signolingvo kiu devenas ĉefe el la usona kaj itala signolingvoj, ja ekzistas (malkonata) Esperanta signolingvo: signuno.
https://signuno.webs.com/

psylingo
psylingo
2021-04-05 14:12
Respondo al  Hejmano

Bedaŭrinde signuno ne estas signuno ne estas signolingvo estas nura mana alfabeto por literumi eajn vortojn.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de psylingo
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-04-05 18:14
Respondo al  psylingo
Patas d'Illiers
2021-04-05 14:55

Informo en rilato kun la artikolo:
Ekzistas gestolingvo internacia, bazita sur Esperanto. Ĝi celas surdulojn kiuj kapablas liplegi kaj nesurdulojn. Ĝi estas dekoble pli facile lernebla ol klasikaj gestolingvoj, do nesurduloj pli volonte lernus ĝin.
http://hpnouri.free.fr/pkl/

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Patas d'Illiers
Hejmano
2021-04-05 23:43
Respondo al  Patas d'Illiers

Ĉu esperantistoj kreis ĝin? Mi ne komprenas, sed estas interese.

Patas d'Illiers
2021-04-06 20:09
Respondo al  Hejmano

Jes, esperantistoj kreis ĝin (tio estas klarigita en la retejo).

Tjeri
Tjeri
2021-04-07 11:50
Respondo al  Patas d'Illiers

Tio ne estas gestolingvo, sed nur gesta helpilo por parola lingvo.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Tjeri