Junaj esperantistoj ekde 1878 iĝos libro

La ŝanĝiĝantaj kulturoj, moroj, kaj agadoj de junaj esperantistoj dum diversaj epokoj estos en la centro de planata verko pri la historio de la junulara movado. Estos esplorata interalie la junulara lingvaĵo tra la jaroj kaj la signifo de muziko en la movado. La libro aperos ankaŭ en aliaj lingvoj.

Kataluna festo dum la IJK en Krakovo 1987. Foto: Mediateko CLZ.

La fondaĵo Esperantic Studies Foundation subvencias kvar aktivulojn por verki novan libron pri la historio de la Esperanto-junularo ekde 1878 ĝis hodiaŭ. La libro laŭplane aperos en 2024 kaj pri la projekto kunlaboras ankaŭ UEA, TEJO kaj Esperanto-Asocio de Britio (EAB). Libera Folio parolis kun Hans Becklin por ekscii pli pri la projekto.

Ĉu vi povus klarigi kiel la projekto realiĝis?

– Antaŭ pluraj jaroj mi kaj Karina Oliveira priparolis iaman revon ŝian pri la verkado de faka libro pri la historio de la Esperanta junularo. Tiu temo plurfoje releviĝis, ĝis ni decidis ne simple revi sed fakte ekokupiĝi pri ĝi.

– Tial ni trovis du aliajn kunlaborantojn kun faka sperto, la doktoriĝantan sociologon Manuela Burghelea kaj la magistron pri historio Tyron Surmon. La skipo komencis kunsidi en 2020 por priparoli la konturojn de la projekto.

– Evidentiĝis, ke por havi veran interfakan libron pri la junularo kaj TEJO ĝenerale, ni devos multe esplori en diversaj arĥivoj kaj intervjui iamajn motorojn de la movado. Tio povas kosti multe, do nia grupo decidis peti de ESF subtenon al la projekto. Bonŝance, ESF ne nur konsentis, ke la projekto estas grava, sed ankaŭ invitis ĝin fariĝi interna projekto de la fonduso, ne nur subvenciata ekstera projekto. Tio havas diversajn administrajn avantaĝojn al ni, kiuj povas baze okupiĝi pri la esplorado kaj verkado, ne pri etatoj, ĝiroj, eldonado, kaj longdaŭra mastrumado de datumoj.

– La projekto, kvankam ligita al TEJO teme, en la realo estas projekto de la kvaropo kaj ESF. Ĝis nun nian esploradon subtenis finance kaj alie UEA, TEJO kaj la Esperanto-Asocio de Britio. Ni antaŭvidas aliajn kunlaborojn dum la daŭro de la projekto – ĉi-jare kun la universitato Princeton en Nov-Ĵerzejo, Usono.

– Ni planas plu esplori ĝis almenaŭ la fino de 2024, verkante ĉapitrojn kaj reviziante dum la esplorado daŭras. Espereble la interfaka aliro donos al ni sufiĉe interesan libron, kiu malgraŭ sia fakeco povos interesi ankaŭ la ordinaran Esperantiston kiu volas ĝui nefikcion en la internacia lingvo.

– Laste, ni planas tradukigi la libron en la anglan kaj eventuale ankaŭ en aliajn lingvojn (eĉ se nur parte) por povi informi aliajn fakulojn pri la junulara Esperanto-movado.

Kiujn temojn traktos la libro?

Hans Becklin.

– La libro traktos la tutan historion de Esperanto el la perspektivo de juneco, ekde la gimnazia debuto de pra-Esperanto la 17-an de decembro 1878 ĝis la nuna momento, kalejdoskope per la engaĝado de diversaj fakoj kaj esplormetodoj. La precizajn tezojn kaj temojn, ĉirkaŭ kiuj ni strukturigos la libron, ni ankoraŭ ne scias, ĉar ni estas komence de la esplorado.

– Ni tamen ja scias, ke ĝi ne estos seka historio de organizaĵoj, sed temos multe pli pri la ŝanĝiĝantaj kulturoj, moroj, kaj agadoj de junaj Esperantistoj. Ni planas, ekzemple, studi la lingvaĵon de la junularo, per la konstruado kaj analizado de korpusoj, la gravecon de muziko, la aperon de junulara konscio, la efikon de la tutmondiĝo de TEJO, la motivojn de diversaj gvidantoj, la deklarojn kaj rezoluciojn de la kongresoj, la uzon de Esperanto kiel forumo por renkontoj inter okcidento kaj oriento, kaj tiel plu.

Kiel la libro kovros la junularon ekster TEJO?

– La libro, kiel dirite, estas ne nur pri TEJO, sed pri la tuta historio de la junularo en Esperantaj rondoj. Evidente tio signifas, ke TEJO rolos centre, sed ekzistas ankaŭ pli fruaj provoj organizi la junularon, ofte per taktikoj tute fremdaj al la nuna epoko. Ni memoru, ke pluraj el la pioniroj en diversaj kampoj lernis kaj propagandis Esperanton unue per junulara aktivado — ekzemple, Hodler kaj Privat publikigis kiel gimnazianoj la revuon Juna Esperantisto ekde 1903. Pro ties neŭtrala movado junulara, iusence praulo de TEJO tamen, ni ne forgesu pri la studentaj, laboristaj kaj soldataj movadoj. La diverseco de socia organizado kreis diversajn kampojn de aktiveco – Baghy kiel juna militkaptito instruis Esperanton unue al siaj samkazernanoj!

– Aldone, pro la eŭropcentrismo en TEJO ekzistas junularaj movadoj koincidaj en aliaj regionoj, kiujn ni neniel volas neglekti simple pro manko de atento el Roterdamo tiudirekten. Tiujn ni kiel fakuloj trovas aparte interesaj kaj studindaj, precipe ĉar pri la historio de TEJO jam ekzistas mallongaj verkoj, el pure organiza vidpunkto (kiam okazis kongresoj, kiu prezidis, kaj tiel plu).

Ĉu estas konflikto de intereso se TEJO pagas por libro pri si mem kaj la verkantoj estas TEJO-komitatanoj?

– Laŭ mi, intereskonflikto ne estas. Ne TEJO pagos por la libro (formale ĝi havas neniun rilaton al la projekto). Naŭdek kvin elcentoj de la libro verkiĝos pri periodo en la historio de la junularo, kiun ni ne partoprenis. Laste, niaj reputacioj kiel fakuloj iusence dependas de la objektiveco kaj klara analizado de la fontoj, eĉ se tio postulas kritikon de TEJO, UEA, aŭ la Esperanto-movado ĝenerale. Ni forte deziras, ke la libro utilu ne nur al Esperantistoj, sed ankaŭ al fakuloj, kiuj scivolas pri diversaj flankoj de la Esperanto-movado.

Ĉu vi rajtas diri kiom estas la subvencio de UEA, TEJO, EAB kaj ESF?

– La kvaropo laboras volontule, do nenia pago pro la esplorado kaj verkado estas. ESF kompensas la elspezojn neprajn por ebligi ĉeestan esploradon kaj planadon, ofte kadre de alia evento jam en la agendo de la grupanoj pro domaĝemo al nia klimato. (Estas pli bone vojaĝi malmulte, sed resti pli longe esplorante kaj planante en la ĉirkaŭaĵo, ol vojaĝi duoble, unue al kongreso kaj due al arĥivoj en alia loko.) Kompreneble la kompenso multe varias, depende de la kostoj en la loko vizitata kaj la vojaĝo bezonata por atingi la lokon.

– EAB finance subtenis la esploradon de Tyron en Roterdamo antaŭ pluraj monatoj. Pri tio oni povas legi raporton en lastatempa numero de La Brita Esperantisto. Kadre de la sama vizito UEA kaj TEJO nematerie subtenis la esploradon, gastigante lin en la Volontula Domo, asistante lin, kaj donante laborlokon al li. De tiam TEJO daŭre helpas al la projekto per skanado de valoraj fontoj, kiujn kaj la asocio kaj nia projekto povos utiligi longe.

– Bonŝance, nia projekto kaj TEJO povas simbiozi, kune konstruante bitan arĥivon de valoraj dokumentoj. Tia arĥivo niaflanke aperos en la reto kune kun la libro, sed estas tute eble, ke TEJO mem aperigos sian propran pli frue. Mi ne antaŭvidas, ke aŭ UEA aŭ TEJO finance subtenos la projekton, sed la nemateria subteno en la realo estas pli grava, precipe pro la abundaj primaraj fontoj haveblaj plej koncentrite en Roterdamo.

Robert Nielsen

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-02-21 15:12

https://bialystok.naszemiasto.pl/mamy-nowy-pomnik-mlody-zamenhof-w-bialymstoku-zdjecia/ga/c4-5082691/zd/40759901
Jen la junulo, origine el Bjalistoko, kun la nuna urbestro – Tadeusz Truskolaski

Patricio Agustín Iglesias
2022-02-21 18:48

Kia bonega ideo! Malgraux la projekto ja estas pli vasta, mi speciale aplauxdas cxi tiun (kaj cxian) bitigadon de dokumenoj, kio preservas ilin kaj permesas al aliaj esploristoj (kaj profesiaj kaj amatoraj) malkovri kaj reskribi la historion.