UEA lanĉis sian novan retejon

[ŜERCO] Post longa laborado UEA fine povas lanĉi sian novan retejon, kiu estis anoncita en 2013. Ne ĉio jam pretas, kaj la videblaj ŝanĝoj estas malpli grandaj ol multaj atendis, sed laŭ la estraro de UEA temas pri grava progreso. ”Cetere AKSO ne estas la nura reta projekto de UEA”, atentigas ĝenerala sekretario Aleks Kadar.

La nova retejo de UEA.

La reteja projekto de UEA estis lanĉita dum la Universala Kongreso en Rejkaviko en 2013, kiam la tiama nova estraro, gvidata de Mark Fettes, petis ke la komitato rezervu 100 000 eŭrojn por la projekto. La komitato post iom da grumblado konsentis, kaj nun oni povas vidi la rezulton.

En intervjuo de Libera Folio en novembro 2014 Mark Fettes klarigis, ke la starigo de nova retejo ne povas okazi senprokraste, ĉar ĝi estas dependa de aliaj reformoj en la laboro de UEA:

– La reteja demando tuŝas preskaŭ ĉiujn aspektojn de la funkciado de UEA, kaj do retejaj solvoj postulas ankaŭ ŝanĝojn en nia labormaniero … kio ne estas tuj solvebla demando. La demando restas prioritata, tamen, por nia mastruma triopo.

Pri la reteja renovigo dum la jaroj okupiĝis diversaj teamoj. La nuna estraro, kiu estis elektita en la Universala Kongreso de Lisbono en 2018, fine sukcesis realigi la bezonatajn ŝanĝojn en la labormaniero de la asocio.

La nuna prezidanto de UEA, Duncan Charters publike diris, ke la lanĉodato de la nova retejo estos la 15-a decembro 2020, sed dum la kunsido de la komitato de UEA en septembro li modifis la tempoplanon:

– Do la nuna perspektivo estas, ke ni havu la celon kompletigi la aferon en januaro, kaj plej malfrue en februaro, li tiam diris.

Aleks Kadar, la nova ĝenerala sekretario de UEA.

Ankaŭ tiu limdato pasis sen apero de nova retejo, sed nun fine okazis la lanĉo. Tamen ne ĉio jam pretas, atentigas ĝenerala sekretario Aleks Kadar:

– Gravas‌ ‌kompreni‌, ‌ke‌ ‌la‌ ‌”nova‌ ‌retejo‌ ‌de‌ ‌UEA”‌ (kiel iuj referencas al AKSO) ‌estas‌ ‌nur‌ ‌malgranda‌ ‌parto‌ ‌de‌ ‌la‌ ‌tuta‌ ‌projekto.

Granda parto de la reteja renovigo ne estas tuj rimarkebla por uzantoj, sed la nova retejo uzas la plej pintajn teknologiojn, kaj malantaŭ la fasado troviĝas la nova administra sistemo, kiu grave faciligos la funkciadon de la Centra Oficejo.

– ‌‌Ĝuste‌ ‌tiuj‌ ‌du‌ ‌partoj‌ ‌estas‌ ‌multe‌ ‌malpli‌ ‌facile‌ ‌kompreneblaj‌ ‌al‌ nefakuloj, diras Aleks Kadar.

Li ne akceptas la oftajn kritikojn, laŭ kiuj UEA elspezas senlimajn kvantojn da mono al projekto kies rezultoj nenie videblas.

– Unue, mono ne “daŭre elspeziĝas”. La lasta parto estos pagita kiam ĉiuj partoj, kiuj devus esti liveritaj laŭ la nuna kontrakto, estos liveritaj. Ne temas pri promesoj, sed pri kontrakto inter UEA kaj TEJO. Nur kiam la kontrakto estos plenumita, UEA pagos. Cetere AKSO ne estas la nura reta projekto de UEA. Aparte indas substreki, ke ĝuste en 2020 la reta agado de UEA estis elstara.

La diversaj sekcioj ricevis fasonadojn aparte elektitajn por elstarigi la enhavon.

La nova retejo de UEA estas multmaniere avangarda. Oni decidis sekvi la plej modernan direktiĝon en reteja fasonado: anstataŭ teda, monotona aspekto oni elektis fasoni la diversajn sekciojn en karakteriza maniero, tiel ke ekzemple la facila sekcio havas laŭeble simplan kaj klaran aspekton, dum la forumo uzas la tradician verdan rekon-koloron.

En la sekcio por aktivuloj oni decidis uzi terglobon kiel simbolon de la tutmonda aktivado de UEA, dum la sekcio pri lingvaj rajtoj elstaras per bunteco, kiu reflektas la lingvan diversecon, subtenatan de UEA. La sekcio por gazetaro ricevis simplan kaj elegantan fasonon, kiu reflektu la aktualecon de la enhavo.

Dum la laboro oni konsideris ankaŭ la evoluon de la lingvo, kaj pluraj teamanoj argumentis por tute riisma retejo. Post la ĵusa nedecido de la Akademio de Esperanto pri seksneŭtralaj pronomoj, la estraro de UEA decidis same atendi pri la ĝenerala enkonduko de la pronomo ”ri” almenaŭ ĝis la jaro 2031. Dezirantoj tamen povas en la retejo de UEA jam nun elekti riisman variaĵon de la plej multaj paĝoj.

Do, kvankam la videblaj ŝanĝoj en la retejo de UEA povus esti pli grandaj, la unua granda paŝo en la reteja renovigo estas nun farita. Baldaŭ la evoluigo de AKSO permesos tute aŭtomatan funkciadon de la Centra Oficejo.

Homa laborforto estos bezonata nur por purigi la necesejojn, sed por tiu tasko jam volontulis la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer:

– Kredu min, kvankam mi estas viro, mi scias purigi necesejon.

Ĉiuj citaĵoj en la artikolo estas aŭtentikaj.


Pli pri la temo:

19 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Klaus Leith
2021-04-01 7:16

Gratulon al UEA! La iomete longa tempo ekde 2013 estis sukcese uzita por starigi modernigitan retejon, kiu plenumas (preskaŭ) ĉiujn revojn de la membraro. La sekcio por aktivuloj estas revolucia (kaj aspekte alloga kun la turnanta terglobo)! Aplaŭdego!

Tobiasz
Tobiasz
2021-04-01 7:30

Gratulon. La retejo fine respondas al niaj bezonoj. Ĝi estas escepte avangarda kaj preskaŭ same bona kiel aktivulo.net 😀

Ana Ribeiro
Ana Ribeiro
2021-04-01 7:49

Interese ke la “nova retejo” kiu estas ligita estis komenco de mia propono pri retejo al UEA farita antaŭ 3 jaroj Inter ŝanĝoj de direktoroj, statutoj, ktp. Ĉu ne estis pli nova versio de tiu propono ekde tiam?

Kalle Kniivilä
2021-04-01 8:36

Ankaŭ ĉe TEJO okazas grandaj aferoj…

https://www.tejo.org/tejogoogle/

Klaus Leith
2021-04-01 9:14
Respondo al  Kalle Kniivilä

Fine, la esperantistaro vekiĝas pri la postuloj de la 21-a jarcento!

Mi tutkore konsentas kun la nova TEJO-starpunkto (https://www.tejo.org/tejogoogle/): “Kion ni perdas vendante niajn datumojn?”

Lerni de Guglo signifas lerni kiel venki!

Klaus Leith
2021-04-01 16:38
Respondo al  Klaus Leith

La vorto de la tago: ironio (vd. PIV)

Hejmano
2021-04-01 9:04

Ŝajne, ne estas april-ŝerco, ĉar la nova retejo ja ekzistas, tamen la fino de la artikolo iom dubigas min…

leganto
leganto
2021-04-01 9:56
Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2021-04-01 11:23

Malgranda korekto al la artikolo: homa laborforto ne estos bezonata por io ajn, eĉ ne por purigi la necesejojn – tio okazas jam plenaŭtomate en Nederlando.

Klaus Leith
2021-04-01 12:09

Do la plenaŭtomatigo estas la vera kialo por ke la Centra Oficejo havu sian sidejon en Nederlando …

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2021-04-01 15:41
Respondo al  Klaus Leith

Certe jes! Restas nur la tasko trovi okupon por la Ĝenerala Direktoro.

Jovana
Jovana
2021-04-17 23:30

Nun eblas kompreni kial la CO de UEA ne bezonas purigist(in)on.

Nikolas
Nikolas
2021-04-01 11:48

bona!

Sebastiano
Sebastiano
2021-04-01 14:14

Se mi klakas al la ligilo “nova retejo” (adreso: nova.uea.esperanto.net) sub la bildo en la artikolo, mi atingas nur la malnovan UEA-retejon (adreso: http://www.uea.org). Ĉu Aprila ŝerco?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Sebastiano
Lu Wunsch-Rolshoven
2021-04-01 14:24
Respondo al  Sebastiano

Gratulon!

Hejmano
2021-04-01 14:31
Respondo al  Sebastiano

Evidente estas ŝerco, tamen mi persone ja povis viziti la “novan” retejon (tiu retejo, kies bonven-paĝo estas la bildo de tiu artikolo) antaux kelkaj horoj, do eble estis duon-ŝerco, aux eraro.
Nun mi nur povas atingi la “malnovan” retejon, uea.org.

Ana Ribeiro
Ana Ribeiro
2021-04-01 23:22
Respondo al  Hejmano

La ”nova” retejo estis propono kiun mi faris al UEA antaŭ 3 jaroj kiam mi partempe laboris por ili, se vi volas legi pri mia partopreno en tiu projekto: https://medium.com/@anaribeiro_4865/klarigoj-pri-mia-partopreno-en-reteja-projekto-de-uea-b96f483ce4cc Nuntempe estas alia projekto kun alia respondeculo, sed aŭ Kalle ne trovis la plej novan version de la projekto aŭ por ŝerci li preferis ligi malnovan version. Tamen la ĝenerala direktoro decidis elirigi la retejon de la bildon por ke homoj ne konfuzigu ĝin kun pli novaj versioj.

Grigorii Arosev
2021-04-01 18:19

Mi plejsincere kredis kaj plenkore gxojis! Gratulon al la redakcio, kiu jes sukcesis!

Эдуард Эсперанто
Эдуард Эсперанто
2021-04-17 13:15

Por disvastigo lingvon necese al esperantistoj ne fermigi en aparta reto, sed fari ĉion male. Irigi en mondo, en socio kaj altiri atenton per interesa , bela, profita. Fermeco ĉiam estas stagnado.