UEA: IJK okazu en Tanzanio samtempe kun la UK

La decido pri la loko de la venontjara IJK estis prokrastita, ĉar UEA lastmomente proponis, ke TEJO organizu ĝin en Tanzanio samtempe kun la UK. Tamen eĉ ne venis invito de Tanzanio. Laŭ la jara raporto de TEJO la asocio havas 50 landajn sekciojn. El tiuj 32 ŝajnas ne plu aktivi. 

Dum reta kunsido de la komitato de TEJO la 4-an de marto la TEJO-prezidanto Albert Stalin Garrido raportis pri la planoj por IJK 2024. Li rakontis ke venis kandidatiĝoj de Burundo kaj Litovio, du landoj kiuj neniam antaŭe gastigis la kongreson. Li intervjuis la teamojn de la du landoj kaj raportis ke ambaŭ havas fortan proponon. 

La estraro planis decidi dum kunsido je la 26-a de februaro sed en tiu tago subite aperis nova propono de la kongresa fako de UEA, kiu nun estas prizorgata de la organizaĵo E@I en Slovakio. La propono estis ke IJK okazu en Aruŝa, Tanzanio, dum la sama semajno kiel la UK. Kiam la kongresa fako kontrolis ĉu Aruŝa estus taŭga por UK, ŝajnas ke ili trovis lokon kie ankaŭ IJK povus okazi. 

Garrido diris ke la propono povus krei “komplikaĵojn”, ĉar Tanzanio ne kandidatiĝis por IJK, do tiu povus esti malrespekto al la aliaj kandidatoj. Oni diris al li ke Burundo subtenos la kandidatiĝon de Tanzanio, sed Burundo ne konfirmis tion al li. 

Ekranfoto de la komitatkunsido

Komitatano B Josuo Maro atentigis ke samseksemo estas kontraŭleĝa en Tanzanio kaj “homoj estas eĉ mortigataj pro tio”. Pro tio li ne aprobus okazigi IJK en la lando. Alex Monaghan (komitatano B) diris ke kiel GLAT-ulo li ne riskos sian vivon por iri al kongreso.

(GLAT – gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj.)

Garrido respondis ke li havas personajn hezitojn pro tiu problemo kaj li ne volas endanĝerigi iun ajn kongresanon. Samseksemeco tamen estas kontraŭleĝa ankaŭ en Burundo. 

Michel Boris Mandirola (komitatano Ĉ) diris ke oni konsideru la situacion ne nur kiel problemon sed ankaŭ kiel oportunon, ĉar progresemaj homoj povus konvinki kontraŭglatulojn. Eble se ili amikiĝus kun glatuloj, ili ne plu havus negativajn opiniojn kaj ŝanĝus sian vidpunkton.  

Vicprezidanto Tyron Surmon diris ke kiel gejo li komprenas la timojn, sed ankaŭ Togolando havas leĝojn kontraŭ samseksemo, kaj IJK 2017 okazis tie senprobleme. Li aliflanke avertis ke IJK povus perdi sian identecon se ĝi okazus samtempe kaj samloke kiel UK. Garrido siaflanke diris, ke IJK riskas iĝi la junulara programo de UK se ĝi okazos samtempe kaj samloke. 

Estrarano Patricio Iglesias atentigis ke IJK ne okazis ekster Eŭropo ekde 2017 kaj pro tio oni riskas ke junuloj en neeŭropaj landoj perdos intereson kaj vidos TEJO-n kiel organizaĵon nur por eŭropanoj. Garrido konsentis ke okazigi UK kaj IJK en Afriko estus granda simbola paŝo por la komunumo. Sed li ankaŭ diris ke oni devas pripensi la financan flankon, ĉar la pasinta IJK en Afriko estis malprofita kaj TEJO nun estas en “fragila financa stato.”  

Kelkaj kompromisoj estis sugestitaj, ekzemple okazigi IJK en Aruŝa, sed la semajnon antaŭ aŭ post UK, organizi viglan junularan programon por UK, sed havi IJK en Litovio – aŭ okazigi IJK en Burundo, kiu estas najbara lando al Tanzanio. Tamen la distanco inter Aruŝa kaj Buĵumburo estas pli ol mil kilometroj kaj vojaĝo laŭ Google-mapoj daŭrus dek ses horojn. 

Oni ne decidis pri la loko de la IJK dum la kunsido, anstataŭe oni petis pli da informo kaj starigis opinisondadon inter komitatanoj pri preferataj lokoj. 

Paĝo el la jarraporto

La komitato krome aprobis la jarraporton, laŭ kiu en 2022 TEJO havis 1 068 individuajn membrojn kaj 50 landajn sekciojn. Mandirola levis la fakton, ke nur 16 landaj sekcioj nomumis komitatanon A por reprezenti sin kaj demandis kiom da landaj sekcioj nun dormas.

Tobiasz Kubisiowski, la Ĝenerala Sekretario, koncedis ke kelkaj landaj sekcioj estas malaktivaj, sed li ne scias la precizan nombron.

La estrarano respondeca pri landa agado, Patricio Iglesias, diris:  

– Mi konscias ke estas grava problemo por TEJO ke ni havas tro multe da surpaperaj sekcioj. 

Baldaŭ aperos KODEJO, la raporto de ĉiuj landaj sekcioj al TEJO pri sia agado. Surmon diris, ke oni povos uzi tiun por kalkuli kiom da landaj sekcioj estas aktivaj. 

– En tiu enketo, 18 landaj sekcioj plenumis ĝin, do mi pensas ke ni povas pli-malpli supozi ke estas 18 aktivaj landaj sekcioj de TEJO.

Robert Nielsen

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Logan HALL "CodeWeaver"
Logan HALL "CodeWeaver"
2023-03-07 8:47

Mi bedaŭrinde ne estis esperantisto en 2017, do mi ne scias, ĉu estis bruoj tiam pri IJK en Togolando, kie GLAT-aj aferoj estas kontraŭleĝaj ankaŭ. Se ni preterrigardas la efektivajn problemojn — mi profunde estimis TEJOn pro tio, ke ili kongresis en Afriko eĉ pli frue ol UEA, nepre multekoste al ili. Kaj nun mi ne certas, kiel mi sentu la nunan situacion: Ĉu senproblema IJK 2017 montras, ke ni feliĉe atendu senprobleman UK-on 2024? Aŭ ĉu mi kondamnu ankaŭ TEJOn pro ebla endanĝerigo, kaj dubu, ke UK 2024 estos tiel senproblema?

Parenteze, mi sentas la proponon de UEA iom ridiga. Ilia decido pri UK 2024 jam estas skandala, sed mi eĉ ne nepre kontraŭas ĝin dum mi ankoraŭ havas demandojn pri la procezo (Ĉu UEA konsideris aliajn pli taŭgajn afrikajn landojn? Ĉu temas pri vigleco/klopodo de EATA okazigi kongreson?). Tamen, ke ili proponis okazigi ankaŭ IJK-on tie, mi taksas embarasa helpopeto, por pli popularigi sian decidon.

Marko
Marko
2023-03-07 10:18

Mi fariĝis esperantisto en 2017 kaj partoprenis la IJK en Togolando.
Mi ne konscias pri multe da bruo, sed facile povas esti ke mi tion simple maltrafis.

Mi memoras ke TEJO faris konkretajn promesojn ke, malgraŭ tio ke samseksemo estis kontraŭleĝa tie, en la kongresejo mem ni povus libere konduti nin. Pluraj GLAT-aj esperantistoj ĉeestis kaj bonorde revenis de la kongreso.
Mi vidas do neniun kialon kondamni TEJO-n.

La afrika IJK honeste estas unu el la plej bonaj spertoj en mia vivo. La etoso estis mirinde bona.

Afrika UK ne estos sen defioj, sed indas finfine okazigi ĝin tie.

Osmo Buller
Osmo Buller
2023-03-07 10:54

Evidente ĉiaj stultaĵoj taŭgas por pravigi la elekton de Tanzanio. Pinta estas tiu de Michel Boris Mandirola, laŭ kiu “oni konsideru la situacion ne nur kiel problemon sed ankaŭ kiel oportunon, ĉar progresemaj homoj povus konvinki kontraŭglatulojn. Eble se ili amikiĝus kun glatuloj, ili ne plu havus negativajn opiniojn kaj ŝanĝus sian vidpunkton.”

Jens Stengaard Larsen
2023-03-07 16:50
Respondo al  Osmo Buller

Osmo, se vi volas diri ion vere malstultan pri ĉi tiu afero, vi devas paroli ne nur pri aliseksemulaj privilegioj, sed ankaŭ pri blankulaj. Alie ni restos kun la impreso ke vi opinias ke estas ne nur eble, sed ankaŭ dece, esti samseksema rasisto.

F
F
2023-03-07 12:40

“Michel Boris Mandirola (komitatano Ĉ) diris ke oni konsideru la situacion ne nur kiel problemon sed ankaŭ kiel oportunon, ĉar progresemaj homoj povus konvinki kontraŭglatulojn. Eble se ili amikiĝus kun glatuloj, ili ne plu havus negativajn opiniojn kaj ŝanĝus sian vidpunkton. ”
Mandirola devus kompreni ke ne cxiuj solvas siajn problemojn per seksumado. Se glat-homoj provos seksumi kun ne-glat-homo en Tanzanio la esperantisto iris al prizono kaj mortos.

Jens Stengaard Larsen
2023-03-07 16:42
Respondo al  F

Ne, Tanzanio ne enprizonigas turistojn. Ne blankajn, almenaŭ.

Bryce
Bryce
2023-03-25 14:28

UEA diskriminacias GLAT-ulojn per la elekto de Tanzanio. La Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj tial en novembro jam petis la estraron de UEA ne kongresi en Tanzanio. Jen ilia alvoko al la estraro:

“Estimataj,

Ni, la membroj de LSG (Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj), lernis, ke ekzistas eblo, ke la Universala Kongreso povus okazi en Tanzanio. Kvankam ni simpatias kun la deziro de tanzaniaj esperantistoj ricevi la mondan esperantan komunumon, ni deziras atenti la Kongresan Fakon de UEA, ke en Tanzanio oni punas samseksemulojn kaj transgenrulojn per monpuno kaj per vivdaŭra enprizonigo.

Kvankam praktike la probableco de enprizonigo estas malalta, membroj de seksaj kaj genraj minoritatoj povas esti la celo de ĉantaĝo por ne esti denuncitaj al la polico per mensogoj. Pro sekurecaj kialoj, kaj solidarece kun la GLAT-uloj (Gejoj, Lesboj, Ambaŭseksemuloj kaj Transgenruloj) enprizonigitaj nur por esti si mem en Tanzanio kaj aliaj landoj, ni taksas, ke GLAT-aj samideanoj plejparte ne povus nek volus partopreni UK-on en lando, kie ili riskos esti enprizonigitaj. Kaj ankaŭ estas la demando, ĉu LSG kunsido estus konsiderata kontraŭleĝa.

Ni do oficiale petas al la Kongresa Fako ne konsideri havi UK-on en lando, kie estas risko de monpuno kaj enprizonigo por GLAT-uloj. Ni dankas vin, pro via konsideremo.”

( https://docs.google.com/document/d/1RDYsJ01AlHMJUZWzw_2wg28eVcbEht69O_nvR7UtVhM/edit )

UEA havas nenian respekton por GLAT-uloj kaj iliajn rajtojn speciale ĉar ili jam antaŭ la decido por Tanzanio estis avertitaj kaj plurfoje de Osmo Buller pri la neeblo kongresi en Tanzanio, kaj do ankaŭ per la alvoko de la Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj.

Tiel klara, abomena diskriminacio de esperantista asocio, kiu konsideras sin “universala” estas absolute netolerebla.