Nederlanda gazeto pri konfliktoj en Esperantujo

“Ukrainio kaj japana magnato dividas Esperantujon”. Tiu estas la titolo de dupaĝa artikolo ĵus aperinta en la nederlanda dusemajna gazeto Argus. La atenton de la aŭtoro vekis strange sektecaj anoncoj pri Esperanto en la prestiĝa germana gazeto Die Zeit.

Artikolo en Argus: “Ukrainio kaj japana magnato dividas la Esperanto-movadon”.

La konata nederlanda ĵurnalisto Theo Dersjant tre surpriziĝis, kiam li vidis la anoncon de Etsuo Miyoshi pri Esperanto en la germana gazeto Die Zeit, li rakontas al Libera Folio. La anonco impresis lin, sed ne en la celita maniero. Li opiniis ĝin sekteca.

– Kiel ĵurnalisto, mi volis kompreni, kiu estas malantaŭ ĉi tio. Tio ne videblis en la anonco. Estis retadreso, www.esperanto.net. Ĝi apartenas al Universala Esperanto-Asocio. Sed ili havis nenian rilaton al la anonco. Tio ŝajnis stranga.

Aldone mirigis lin, ke granda parto de la anonco temis pri Etsuo Miyoshi mem.

– Se vi estas japana filantropo kiu volas antaŭenigi Esperanton, kial fari anoncon, en kiu eble duonon de la spaco okupas vi mem, via infanaĝo kaj via rulseĝo. Tio ja neniel rilatas al Esperanto. Ĉio ĉi estas stranga, estiĝas multaj demandoj, kaj tial mi komencis fari telefonvokojn.

Libera Folio: Kiel vi kredas, ke ordinaraj legantoj reagas al ĉi tiuj anonco, se ili entute reagas?

Theo Dersjant instruas en la  ĵurnalisma altlernejo de Tilburg.

– Honeste dirite, ne funkcias, se oni devas legi la anoncon kvar aŭ kvin fojojn antaŭ ol oni komencas kompreni, kion ili volas. Tio estas la unua afero. La dua afero estas, se mi estus persono, kiu povus interesiĝi pri Esperanto, kien mi iru? Kion mi faru? Mankas konkreta propono. Tion mi trovis tre frapa.

Kiam Theo Dersjant komencis esplori la aferon, li trovis interalie la artikolon de Libera Folio pri la anonckampanjo, kiun li povis legi helpe de reta tradukilo. Li trovis trafa la opinion de Osmo Buller, la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, kiu estis citita en la artikolo.

– Li diris ke ĝi pensigas pri sekto. Kaj mi opinias ke tio estas tre bona priskribo. Tiu estas la impreso: iaspeca sekto.

Liaj pluaj esploroj kondukis lin al Lu Wunsch-Rolshoven:

UEA plusendas la demandintojn pri la anonckampanjo (”Ni havas nenion por fari kun ĝi”) al Lu von Wunsch-Rolshoven, ”pressesprecher” [gazetara parolisto] de Germana Esperanto-Asocio. Li informas, ke temas pri kampanjo en germanaj (Die Zeit, Frankfurter Allgemeine Zeitung), francaj (Le Monde kaj Les Echos) kaj polaj gazetoj. La tutpaĝaj anoncoj estos sesfoje ripetataj dum la venontaj semajnoj. Li agnoskas trovi ilin iom nefeliĉaj. ”Se mi mem havus centmilon je dispono, mi ne farus en tiu ĉi maniero. Temas pri privata iniciato de iu, kiu entuziasmas pri Esperanto.” Kaj: ”La celo de la kampanjo efektive ne estas tre klara.”

Unu-du minutojn post la telefoninterparolo la ”pressesprecher” retelefonas. ”Jes, vidu, fakte mi volus peti vin teni min iomete en ombro. Ja iom nefeliĉe, sed mi estas ankaŭ privata sekretario de Etsuo Miyoshi, mi helpis lin realigi la anonckampanjon. Kiel gazetaristo de la germana asocio kaj kiel privata sekretario de Miyoshi mi estas en iom malfacila situacio.”

Lu Wunsch-Rolshoven.

Responde al demando de Libera Folio, Lu Wunsch-Rolshoven konfirmas, ke li nun havas la taskon de privata sekretario de Etsuo Miyoshi, kiun antaŭe prizorgis Atilio Orellana Rojas. Lu Wunsch-Rolshoven ne vidas problemon en tio, ke li samtempe estas gazetara respondeculo de Germana Esperanto-Asocio:

– Mi faras ambaŭ taskojn. Kaj mi ne vidas konflikton, nek nun, nek poste.

Krome laŭ Lu Wunsch-Rolshoven ne veras, ke li helpis aranĝi la anonckampanjon, kiel asertas la nederlanda artikolo:

– Mi ne povas imagi, ke ion tian mi diris, ĉar simple ne estas tiel. Mi eklaboris fine de januaro, tiam la kampanjo estis taskigita.

En sia artikolo Theo Dersjant raportas ankaŭ pri la ekonomiaj problemoj de UEA kaj la decido vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176:

Direktoro Martin Schäffer de UEA sciigas, ke “restrukturado” de la laboro de lia organizaĵo – pli da laboro per interreto – kondukis al tio, ke la oficejo iĝis tro granda. “Ni havis deficitojn inter 2016 kaj 2019, sed ekde 2020 ni denove notas nigrajn ciferojn.” Dum la pasintaj jaroj la personaro jam estis reduktita. “Mi ne ekskludas, ke ni plu tenos malpli grandan oficejon en Roterdamo.”

Pro informoj de Libera Folio, Theo Dersjant ekinteresiĝis ankaŭ pri la konfliktoj ĉirkaŭ la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, kiu volas likvidi la ukrainan ŝtaton, kaj la ĉefdelegito de UEA en Rusio, kies Facebook-konto deliris pri usonaj nazioj en Ukrainio.

En la artikolo li demandas al Duncan Charters, la prezidanto de UEA, ĉu la deziro likvidi landon ne estas kontraŭa al la idealoj de la Esperanto-movado, kaj ĉu ne estas problemo, ke la redaktoroj de la oficiala revuo de UEA troviĝas en lando kiu limigas la liberecon de la gazetaro.

Charters respondas, ke la redaktoroj de la revuo estas tre profesiaj kaj “neniam provis influi la legantojn”:

Duncan Charters, la prezidanto de UEA.

– Aliaj organizaĵoj elektis en tia kazo nomi superan ĉefredaktoron el alia lando, sed tion ni malakceptis. Kvankam en la Esperanto-movado ekzistas diversaj opinioj pri la afero, neniam estis farita formala alvoko por forpreni la eldonaĵon de la redaktoroj. Kun tiu starpunkto ni fakte subtenas “freedom of expression” [liberecon de esprimado], ankaŭ en Rusio.

Charters argumentas, ke la prezidanto de REU neniam postulis la likvidon de Ukrainio, nur la likvidon de la sendependa ukrainia ŝtato:

– Tio efektive laŭ iuj estas malaprobenda, sed ĝi konformas al la linio de la rusa registaro.

La gazeto Argus aperas nur surpapere, sed Theo Dersjant aperigis la tekston ankaŭ en sia Facebook-paĝo.

16 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-03-07 10:19

“Charters argumentas, ke la prezidanto de REU neniam postulis la likvidon de Ukrainio, nur la likvidon de la sendependa ukrainia ŝtato: – Tio efektive laŭ iuj estas malaprobenda, sed ĝi konformas al la linio de la rusa registaro.” // Mi ne scias la nederlandan, sed se la traduko estas adekvata, Charters laŭ mi preterrigardas unu fundamentan problemon. Povas ja okazi, ke ekzemple iu serba esperantisto diras, ke la ŝtato de Kosovo devus ne ekzisti. Sed la grava diferenco estas, ke la prezidanto de REU invitis likvidi la ukrainan ŝtaton per milito kaj perforto, do per mortigado de homoj, kaj eksplicite ekskludis batalĉeson kaj pacan interkonsenton.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Jouko Lindstedt
Osmo Buller
Osmo Buller
2023-03-07 11:37
Respondo al  Jouko Lindstedt

Jen la tuta koncerna fragmento en la artikolo:
Poste ankaŭ la UEA-prezidanto Duncan Charters miksiĝas en la aferon, kiam li estas demandita, ĉu la deziro likvidi landon ne kontraŭas ĉiujn idealojn, kiujn esperantistoj poras. Ĉu “lia” UEA ne devas preni firman pozicion kontraŭ tio? Kaj kion pensi pri redakcio de la interna Esperanto-organo en lando, kiu limigas gazetaran liberecon? Tio ja devus esti teruraĵo por usonano. Prezidanto Charters diras ne scii kion fari kun la afero. “Estas malfacile trakti tiun situacion, precipe, kiel vi diras, el mia vidpunkto.” Post unu tago sekvas oficiala starpunkto de la prezidanto: “Ni petis al la estraro de Rusia Esperanto-Unio pri starpunkto rilate la militon en Ukrainio. REU reagis dirante, ke ĝi estas neŭtrala, nek por nek kontraŭ la milito. Al la estraro de UEA tio estas sufiĉa. En la ukraina Esperanto-organizaĵo fine nur malplimulto estis por eksigo de la rusa organizaĵo el UEA.” Laŭ Charters la REU-prezidanto ne alvokis por “likvido de Ukrainio” sed ke politike rigardante Ukrainio laŭ li ne havas ekzistorajton. “Tio efektive laŭ iuj estas malaprobenda, sed ĝi konformas al la linio de la rusa registaro.” 

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-03-07 11:48
Respondo al  Osmo Buller

Dankon pro la traduko, Osmo! Sed de Charters tio estas malŝatinda ĵonglado per vortoj. La prezidanto de REU ja instigis uzi militajn, ne “politikajn” rimedojn. UEA staras nun en marĉo kaj kredas, ke oni povas eltiri sin per nuraj vortoj.

galeks
galeks
2023-03-07 11:10

tipa ĵurnalisto: »Jes, vidu, fakte mi volus peti vin teni min iomete en ombro. […] mi estas en iom malfacila situacio«
ĵurnalisto: publikas nomon

ĉu ĵurnalistoj vere pensas, ke ili povos bone fari sian laboron montrante al ĉiuj, ke oni neniam parolu pri sia privateco al ĵurnalistoj????

ĉu neniu serioze timas la anstataŭigo per sociretejoj kaj politikistoj mem, senpere, senfiltre, seneduke? la edukon ĉi tia ne helpas, ĉu?

»ne vidas problemon en tio, ke li samtempe estas gazetara respondeculo de Germana Esperanto-Asocio:
– Mi faras ambaŭ taskojn. Kaj mi ne vidas konflikton, nek nun, nek poste.«

ĉu idealigo de ĵurnalismo, kiam plejmultaj ĵurnaloj estas regataj riĉo/pluto-ĥrate kaj tio estas normo, ĉe ajno kio iras kontraŭ ni?

ĉu ne tio estas kiel homoj (glat-aj, inaj, rasigitaj, sudlandaj, ktp.), kiuj provas kiel eble ataki sin mem antaŭ ol esti atakitaj, eĉ farante pli ol aliaj? ĉu ni helpas al fina venko tiel? kiel?

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de galeks
Hanso Becklin
Hanso Becklin
2023-03-07 12:59
Respondo al  galeks

Laŭ mia kompreno de la ĵurnalismaj moroj, oni povas peti vualadon de la identeco nur antaŭ la divido de informoj. Diri ion, kaj poste penti tion, ne signifas, ke ĵurnalisto devas sekvi ies kapricon–ja neniu staris apud tiu kun revolvero ĉe la tempio; male, li libere esprimis sin plene konsciante pri la celo de la intervjuo (publikigo, evidente).

Krom se moroj vaste diferencas en Nederlando, mi ŝokiĝus pri menciata nomo, se la unua afero dirita estus “mi volas resti iom en ombro, bv. en via raportado ne mencii mian nomon”. Sed en malgranda flako kiel Esperanto, eĉ tia vualado verŝajne ne helpas–se oni parolas pri “germano bone konanta la aferojn de la Etsuo Miyoshi”, ne necesus grandaj klopodoj por diveni.

galeks
galeks
2023-03-07 11:29

Krome laŭ Lu Wunsch-Rolshoven ne veras, ke li helpis aranĝi la anonckampanjon, kiel asertas la nederlanda artikolo:

– Mi ne povas imagi, ke ion tian mi diris, ĉar simple ne estas tiel. Mi eklaboris fine de januaro, tiam la kampanjo estis taskigita.

rezulto: malsaĝulo estis dungita *dankal* reklamo, ne *por*, tio estas komprenebla, kaj ĉu ne helpa, ke iu malsaĝa havu eble sciiganton, lerniganton, kompreniganton, konsilanton? kion vi subtenas por solvi la problemon? nek saĝigi la riĉulon, nek ĉesigi kapitalismon per si mem?

Charters respondas, ke la redaktoroj de la revuo estas tre profesiaj kaj “neniam provis influi la legantojn”:

ĉu vere iu ajn estas tiom kredema, ke ĝi kredas tion pri ajna diro/skribo? kaj ke ne indas pludiri tion?

Aliaj organizaĵoj elektis en tia kazo nomi superan ĉefredaktoron el alia lando, sed tion ni malakceptis.

eĉ tiu respondo prava estas stultega, ĝi diras, kvazaŭ tia elekto estas akceptebla, kvankam ĝi estas tipa el (totalisma) super-al-sub-organizo, kaj neniam okazus en kunfedero

finfine, nenia priskribo/klarigo, pri kiu estas duncan-o c-harters-a: ĉu liberafolio estas sufiĉe senespera pri alveno de novaj liberafolianoj, por ke klarigoj ne gravu?

Kalle Kniivilä
2023-03-07 11:32
Respondo al  galeks

Dankon pro la atentigo, mi aldonis la titolon de Charters.

Paul Desailly
2023-03-08 3:37
Respondo al  galeks

Tre sukcesaj famuloj de la anglalingva mondo P. T. Barnum kaj Oscar Wilde jene konsilis: “Ne ekzistas malbona reklamado,” kaj
“Estas nur unu afero en la mondo pli malbona ol esti priparolata, tio estas ke oni ne parolas pri vi.”

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-03-07 15:02

Theo Dersjant faris laboron vere rimarkindan. Esperanta agado certe bezonas “eksterajn revizorojn”: ja se ni celas homojn, kiuj (ankoraŭ) ne posedas la lingvon, ni devas konsideri ilian opinion por esti efikaj.

>ne funkcias, se oni devas legi la anoncon kvar aŭ kvin fojojn antaŭ ol oni komencas kompreni, kion ili volas. Tio estas la unua afero. La dua afero estas, se mi estus persono, kiu povus interesiĝi pri Esperanto, kien mi iru? Kion mi faru? Mankas konkreta propono.

Ne malofta situacio en la propagando de Esperanto. Domaĝe, ke ĉi-kaze la eraro estis vere multekosta.

>Estis retadreso, http://www.esperanto.net. Ĝi apartenas al Universala Esperanto-Asocio. Sed ili havis nenian rilaton al la anonco. Tio ŝajnis stranga.

Do oni pagis grandan monon por gazeta reklamo, tamen oni ne kreis alterinĝan retpaĝon speciale por la kampanjo. Dum en la germanlingva versio de Esperanto.net, kien, evidente, trafos leganto de la reklamo, paĝo “Libroj en Esperanto” restas plejparte netradukita. El tri ligiloj al verkoj por komencantoj, prezentitaj sur ĝi, la unua gvidas al la ĉefpaĝo de Lernu, la dua — al kopio en la Interreta Arkivo, kaj la tria — al teksto laŭ la ^-sistemo (!) (en la ruslingva versio estas ankaŭ la kvara ligilo, kiu ne funkcias pro nekorekta adreso (!)).

Min vere interesas, kun tia nivelo de laboro, kian rilaton ni atendas de la ekstera mondo?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-03-08 2:06

Ĉu Argus estas gazeto specife pri ĵurnalismo aŭ reklamado?

Estas strange al mi ke iu verkus sufiĉe longan tekston por rakonti ke li iam vidis stultan reklamon.

Francisco Javier Moleón
2023-03-08 9:58
Respondo al  Yves Bellefeuille

Nu, kompetenta ĵurnalisto/verkisto kapablas verki atentokaptan artikolon/rakonton el herbero. Krome en ĉi tiu kazo la reklamo estis ne nur stulta: ĝi estis stranga. Tre stranga. Tio vekas scivolemon.

”Normala” homo verŝajne simple mirus, pensus ”Mi ne tute komprenas” kaj turnus la paĝon forgesante, sed ĵurnalisto povas reagi alie, kiel ni konstatas. Plie li uzis la ŝancon pli larĝe pritrakti la temon (CO, Ukrainio…), tiel ke la tuto iĝis atentokapta artikolo (supozeble ne nur por esperantistoj) pri la E-movado. Leganto de la artikolo povus rekte aŭ nerekte tiri la konkludon, ke ni estas iom stranga sekteto da malpacaj batalantoj ekster la sankta signo de l’ espero. Kaj ne pro tio, ke la ĵurnalisto aparte penus montri nin tiaj.

Sed ne timu baton kontraŭ nia reputacio ĉe la ekstera publiko: nia reputacio apenaŭ povas suferi damaĝon, ĉar ni apenaŭ havas reputacion.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Francisco Javier Moleón
Lu Wunsch-Rolshoven
2023-03-08 11:47

Iusence la artikolo de Theo Dersjant en Argus estas amuza. Komence dum la telefona interparolado la sinjoro diris al mi, ke frapis lin la kontrasto inter la propra opinio, ke Esperanto estas morta (“tot”), kaj la fakto, ke Esperanto-subtenanto elspezas grandegan monsumon por reklami pri Esperanto. Ke Esperanto estas “morta”, tio estas unu el la oftaj malveraj onidiroj, per kiuj la kontraŭesperantistoj misfamigas Esperanton kaj mistifikas la eksteran mondon.

Iomete Dersjant dum la enketo lernis, ke Esperanto kaj Esperantujo tamen ne estas tiom “mortaj”, kiel li komence supozis. Tamen li disvastigas en sia artikolo la miton, ke tutmonde ekzistas nur “enkele duizenden”, kelkaj mil Esperanto-parolantoj 😀 Tia nombro certe ne kongruas kun la hungara censo, kiu por 2011 konstatis 8.397 parolantojn de Esperanto. Aŭ ekzemple kun la fakto, ke en vikipedio ekzistas nun pli ol 330.000 artikoloj (loko 36 inter ĉiuj vikipedioj, simila nombro kiel la versioj en la hebrea, dana, slovaka aŭ bulgara). Aŭ kun la ĉiujara eldonado de proksimume 120 libroj de almenaŭ 49 paĝoj dum la pasintaj jardekoj (sume io kiel 10.000 Esperanto-libroj ĝis nun). Aŭ kun la vigla muzika kulturo en Esperanto trovebla interalie en YouTube. Ktp.

Eblas diri, ke granda merito de la artikolo estas diri al la mondo, ke Esperanto neniel estas morta, ke kontraste la Esperanto-komunumo tiel grandas kaj gravas, ke ĝi meritas grandan artikolon en renoma nederlanda gazeto pri siaj konfliktoj. Iusence oni ankaŭ lernas, ke la Esperanto-komunumo hodiaŭ estas tute normala mondo, kie la homoj havas malsamajn ideojn kaj diskutas pri tiuj. Dankon al la aŭtoro kaj la redakcio malgraŭ ĉiuj mankoj!

Novaj_libroj_cheUEA-libroservo_1987-2015.png
John nutt
John nutt
2023-03-08 19:52
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

“Tia nombro certe ne kongruas kun la hungara censo, kiu por 2011 konstatis 8.397 parolantojn de Esperanto. ”

1) Hungario reprezentas la averaĝa (por la kvanto/procento) de esperantistoj?

2). Kio estas la lingvo nivelo de tiuj Hungarioj, kiu diris ke ili povas parolas Eo?

Angelos
Angelos
2023-03-09 16:43
Respondo al  John nutt

1) Certe ne. Sed se estas, eĉ nur laŭ propra aserto, pli ol ok mil E-parolantoj en Hungario, do en la tuta mondo devus esti almenaŭ dekoble pli, ĉu ne?

2) Ha… Trafa demando, al kiu ne estas respondo.

John nutt
John nutt
2023-03-15 19:41
Respondo al  Angelos

“do en la tuta mondo devus esti almenaŭ dekoble pli, ĉu ne?”

Mi povas kredi ke estas 100 mil da esperantistoj en la mondo (kiuj povas uzi la lingvon ĉe bona nivelo kompreneble). Mi ne kredas ke la figuron estas 6 milionoj tamen.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-03-13 10:06
Respondo al  John nutt

2) Verŝajne ne tiel alta, legu “Ĉu la ĉina por hungaroj pli facilas ol Esperanto?” ĉi tie en LF.