Duolingo nur por anglalingvanoj

Estonte nur tiuj, kiuj jam scias la anglan, povos lerni Esperanton per Duolingo. La kursoj de Esperanto en la franca, hispana kaj portugala malaperis en la retejo, kaj la longe preparita kurso de Esperanto en la ĉina neniam estis funkciigita.

La strigo de Duolingo nomiĝas Duo. Ĝi ne plu volas instrui Esperanton en la franca, hispana aŭ portugala.

Laŭ informoj, kiuj unue aperis en la Telegram-kanalo Agadujo, la kursoj de Esperanto en la franca, hispana kaj portugala malaperis pro decido de Duolingo ne plu akcepti novajn lernantojn. Tiuj, kiuj komencis la kursojn, provizore povos plu lerni, sed la kursoj ne estos ĝisdatigataj.

Ruth Kevess-Cohen, iama gvidanto de la teamo de la unua, anglalingva Esperanto-kurso de Duolingo, citas oficialan respondon, kiun ŝi ricevis de la entrepreno:

Duolingo lastatempe decidis haltigi la evoluigon de la kursoj Esperanto <  portugala, franca kaj hispana.

Ni volas fokusi niajn energion kaj rimedojn al plibonigo de niaj nunaj kursoj. Ĝis nun tiuj tri kursoj ricevis tre malaltan interesiĝon kompare kun aliaj kursoj en la platformo, kaj ni ne vidas realisman vojon subteni ilin, almenaŭ en la nuna tempo. Bonvolu noti, ke ĉi tiu decido ne estas definitiva, kaj ke ni rekonsideros nian liston de kursproponoj ĉiujare.

Ni scias, ke ĉi tiu estas peza decido, ĉar la kursoj postulis grandan kvanton da laboro de multaj homoj, inkluzive kursajn kontraktulojn kaj Duojn [volontulojn], kaj ĉar Duolingo strebas proponi vastan gamon da lingvoj inkluzive Esperanton (kaj ni plu proponos Esperanto < angla).

En la praktiko tio signifas, ke dum la antaŭvidebla estonteco eblos lerni Esperanton ĉe Duolingo nur pere de la angla lingvo. Tio signifas ankaŭ, ke la laboro de multaj volontuloj, kiuj okupiĝis pri la Esperanto-kursoj, grandparte estas forĵetata.

La kursoj en aliaj lingvoj ol la angla ne tuj malaperos, sed novaj lernantoj ne plu povos registriĝi en ili. Tiuj, kiuj ne jam registriĝis, estas nun aŭtomate plusendataj al la anglalingva kurso.

La portugallingva kurso de Esperanto ĉe Duolingo laŭ la informo en la retejo havas 144 000 aktivajn lernantojn. Tio estas ne sufiĉe multaj, tial novaj lernantoj ne plu estos akceptitaj.

Granda ŝanĝo en la koncepto de Duolingo okazis jam antaŭ du jaroj, kiam la entrepreno ĉesis uzi volontulojn en evoluigo de novaj kursoj kaj iĝis plene komerca entrepreno.

Ĝis tiam, dum preskaŭ dek jaroj, volontuloj havis gravan rolon en la ellaborado de novaj kursoj, interalie la kursoj pri Esperanto. Nun Duolingo volas koncentriĝi je tiuj kursoj, per kiuj ĝi povas gajni monon.

Pasintjare Duolingo krome anoncis, ke malaperos ĝiaj diskutforumoj por specifaj kursoj, inter ili ankaŭ la aktivan esperantlingvan forumon.

La unua Esperanto-kurso en Duolingo, tiu en la angla, estis lanĉita la 28-an de majo 2015. La dua kurso, tiu en la hispana, estis lanĉita fine de 2016, kaj la tria, portugallingva kurso de Esperanto aperis en majo 2018.

Kurso de Esperanto por ĉinlingvanoj estis anoncita pasintjare kaj devis iĝi alirebla en junio 2022, sed neniam aperis.

‒ Tiu kurso ne estos eldonita de Duolingo, bedaŭrinde. Neniu plu prilaboras ĝin… Ŝajnas, ke la firmao ne konsideras tiun kurson sufiĉe grava por pagi homojn trakti ĝin. Duolingo ne plu permesas volontulan laboron, Ruth Kevess-Cohen tiam klarigis al Libera Folio.

La portugallingva kurso de Esperanto laŭ informo en la retejo de Duolingo havas nun 144 000 aktivajn lernantojn. Tio laŭ la entrepreno do estas “tre malalta interesiĝo kompare kun aliaj kursoj en la platformo” – alivorte, la kvanto de lernantoj ne sufiĉas por doni al Duolingo la deziratan profiton.

La anglalingva kurso de Esperanto nun havas 316 000 aktivajn lernantojn, laŭ informo en la retejo. Momente tio ŝajnas sufiĉi por certigi profiton, ĉar oni ne anoncis fermon de tiu kurso.

En la retejo Reddit la uzanto Verdasuno argumentas, ke esperantistoj devas mem zorgi pri retaj kursoj de Esperanto, ĉar profitcelaj firmaoj evidente ne pretas tion fari:

– Oni ne plu povas fidi al Duolingo, Esperanto ne plu gravas por la kompanio. Estas nur iom da tempo antaŭ ol Esperanto malaperos el Duolingo por ĉiuj, krom anglalingvanoj.

25 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Steven D. BREWER
2023-03-13 12:48

Verŝajne temas pri tio ke nenio pagos por reklamoj por la paĝoj de malofte instruitaj lingvoj. Memoru ke servi vin ne estas la celo de Duolingo: ili volas vendi viajn okulojn al aliaj.

Lee Miller
Lee Miller
2023-03-13 13:06
Respondo al  Steven D. BREWER

Parte temas pri reklamoj, parte temas pri la eblo “vendi” la kursojn kaj tiel enspezi.

Post la ŝanĝo al publika akcia firmao, la sola celo de Duolingo estas profito por la akci-posedantoj.

Iu kiu iomete informiĝus pri la agado kaj filozofio de Luis von Ahn en la komenco de la Duolingo-kursoj pri Esperanto neniel surpriziĝus pri la ŝanĝo, aŭ dirus “ni ne plu povos fidi Duolingon.” Oni neniam saĝe fidis ĝin.

Efektive, okazis mutuala ekspluatado. Esperantistoj ekspluatis la tiaman sintenon de Duolingo por krei kaj disponigi kursojn, kaj Duolingo ekspluatis multajn volontulojn kiuj kontribuis milojn da horoj kaj finfine mem posedis nenion. Ne estas klare, kiu gajnis de la aranĝo.

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-03-14 16:43
Respondo al  Lee Miller

Estas laŭ mi tre klare, ke Esperantujo gajnis multegon de la entuta aranĝo, eĉ se nun, bedaŭrinde, parto malaperas. Unuflanke ekestis milionoj da eklernantoj, supozeble dekmiloj da finlernantoj de Esperanto. Aliflanke kreiĝis kompreno, ke multaj Esperanto-aktivuloj malmulton komprenas pri la reala mondo (grava funkciulo de UEA murmuris, ke li estis surprizita, kiam dudek mil homoj eklernis per la kurso en la unuaj tagoj; tiel montriĝis la forte mankanta memfido kaj kompreno de la allogeco de Esperanto flanke de multaj Esperanto-aktivuloj).

Ni spertis, kiel necesas fari por trovi lernantojn (sed mi dubas, ke ni sukcesos rekrei ion similan).

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-03-14 18:34
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Ĉu troveblas aktuala statistiko, kiom da homoj eklernis Esperanton ĉe Duolingo kaj kiom da ili finis la kurson? En la Esperanta Vikipedio estas nur datumo por 2015-2017.

Jens Stengaard Larsen
2023-03-15 9:41
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Ne estas malfacile allogi per facila lernebleco. La problemo estas ke ĉio alia fariĝas pli malfacila poste. Antaŭe oni devis nur akcepti ke la monda lingva evoluo dependas de eksterlingvaj faktoroj, eble eĉ de neinflueblaj fatalo kaj fortuno; nun oni havas la respondecon formuli lingvan politikon. Kaj tiu politiko devas havi la fincelon ke malaperiĝu ĉiuj lingvoj krom la monda, ke la internacia lingvo fariĝu ilo por protekti la lingvan kaj ĝenerale la kulturan diversecon de la mondo. Oni ne povas difini kompromison aŭ reiri al la fatalismo, oni nur povas esperi ke ni havas sufiĉe da tempo por ŝanceliĝi antaŭ la fina decido. Kaj tio ne estas aparte alloga.

Ahmad
Ahmad
2023-03-13 12:55

Eble indus ekkampanji por draste plialtigi la nombron de lernantoj en ĉiuj versioj de Duolingo por instruado de Esperanto, kaj send(ig)i multajn mesaĝojn al Duolingo postulante de ili aldoni alilingvajn instruadojn de Esperanto en Duolingon.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Ahmad
Grollemund
2023-03-13 16:00

Tute ne surprizas min tia decido, el entrepreno kiu antaù chio celas profiton. Nu, por lernemuloj de esperanto feliche eskzistas aliaj solvoj sur la reto! Pierre

Matt Marshall
2023-03-13 17:01

Tute ne estas surprize. Malfeliĉe, ni loĝas sube kapitalismo kaj profito ĉiam venkos. Ni ne devus fidi profitcelajn firmaojn zorgi pri homaj bezonoj kaj voloj kiel lingvlernado.

Mi eltrovis liberan, apertan, platformon nomiĝas Librelingvo: https://librelingo.app/ Eble, se la krudaj materalioj pri la eksduolingvaj kursoj estas haveblaj de la voluntuloj; esperantistoj povus krei kursojn por Librelingvo. Vere, mi volas federan sistemon da serviloj kiuj uzas laŭnormajn dataojn por disdoni kursojn.

Mi havas bonajn memorojn pri lerni Esperanton per Duolingvo; sed estas fakto ke la platformo estas privata kaj profitcela. Ili ne estas via amikoj, ili volas vian monon.

Lee Miller
Lee Miller
2023-03-14 13:44
Respondo al  Matt Marshall

Neniuj materialoj de Duolingo estas haveblaj al la kurs-kreantoj. Ĉio, kion ili kreis, estas posedaĵo de Duolingo mem.

Kiam Duolingo ĉesis uzi la teamojn de volontuloj, la ĉefaj kontribuintoj ricevis “forigan pagon”. “Jen iom da mono. Ĉio, kion vi faris, estas nia. Adiaŭ.”

Georg
2023-03-13 19:45

Tre malĝoja decido, sciante kiom da novaj homoj eklernis Esperanton per Duolingo ekde 2015, kaj kiom da voluntula laboro estis enmetita.
Se iu voluntulo nun serĉas novan agadon: Mi ŝatus atendigi al https://esperanto12.net/ – estas laŭ mia scio la sola EO kurso sub libera permesilo (Creative Commons). Do eĉ se la retejo ĉesus ekzisti – ĉiu povos starigi ĝin ĉe nova adreso. Tiel la agado neniam estos forĵetita.
Dum la lasta monato, la retejo havis ~1000 vizitantojn ĉiutage. Aktuale, la ruslingva kurso estas tre ofte vizitita. Por la projekto, oni bezonas tradukanktojn, kontrollegantojn, sed ankaŭ (ap-)programistojn aŭ retfasonistojn.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Georg
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-03-14 18:45
Respondo al  Georg

Mi volas danki vin pro ĉi tiu iniciato, kiu estas vere unika. Al mi ŝajnas, ke oni ĝis nun ne komprenas ĝian ĉefan valoron. Tio ja estas ununura ilo, kiu ebligas tuj “gustumi” la lingvon kaj vidi, kiel ĝi funkcias. Ja ĝuste tiel ĉi oni prezentu Esperanton al la mondo kaj ĝuste tio ĉi estas ĝia avantaĝa flanko, kiu kapablas kapti atenton — ke la “mekaniko” de la lingvo estas facile observebla kaj komprenebla. Zamenhof en la Unua libro skribis, ke unua postulo al internacia planlingvo estas, ke oni povu lerni ĝin ludante. Via kurso do montras vojon al tio.

Georg
2023-03-15 17:01
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Dankon pro la afablaj vortoj!

Nomo
Nomo
2023-03-13 22:38

Domaĝe. Eble eĉ indus se UEA aŭ la Esperantic Studies Foundation pagus Duolingo por teni la kursojn retaj.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Nomo
Lee Miller
Lee Miller
2023-03-14 13:41
Respondo al  Nomo

UEA kaj ESF povus pagi sian tutan kapitalon al Duolingo, kaj tio ne sufiĉus. Ne vivu en fantazia mondo.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-03-14 14:09
Respondo al  Lee Miller

Ekzakte. Laŭ la financa resumo por la lasta kvarono en 2022 kaj por la tuta jaro Duolingo malkovras, ke la neta malprofito por la jaro 2022 estis 56,6 milionoj da USD.

Kompreneble Duolingo povus limigi, kiom da lernantoj rajtas uzi la sistemon kaj ĉi tiel la firmao povus havi malpli multekostajn servilojn ktp. Sed Duolingo elektis, ke ĝi estu havebla por ĉiuj kaj tio kostas.

Kalle Kniivilä
2023-03-14 9:57

Post la apero de ĉi tiu artikolo, Chuck Smith malkovris, ke la ne-anglalingvaj kursoj plu estas atingeblaj por novaj lernantoj, eĉ se la enirejo ne estas same facile trovebla kiel pli frue. Ni petis klarigon de Duolingo, sed ĝis nun ne ricevis respondon.

La portugallingva kurso momente estas atingebla per la rekta ligilo:
https://www.duolingo.com/enroll/eo/pt/Learn-Esperanto

La hispanlingva per la rekta ligilo:
https://www.duolingo.com/enroll/eo/es/Learn-Esperanto

La franclingva:
https://www.duolingo.com/enroll/eo/fr/Learn-Esperanto

Tamen, se oni aliras la ligilojn per anonima fenestro de retumilo, ĉiuj ligiloj ial kondukas al la anglalingva kurso. Povas temi pri ia cimo en la retejo – aŭ oni ne jam fermis ĉiujn kaŝajn enirejojn al la nuligotaj kursoj.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-03-14 10:14

Kiam mi legas la komentojn ĉi tie, mi ne povas eviti ekhavi impreson, ke Esperantistoj ne komprenas financajn faktojn. Estas tute alia afero krei retejon por loka Esperanta grupo ol havi infrastrukturon de servilojn, retejon por lernado kaj ĝisdatigi la poŝtelefonajn aplikaĵojn. La lastmenciita tutaĵo multe kostas.

Ĝuste pro tiuj kostoj Duolingo decidis listiĝi ĉe la borso kaj tiel havi eblon kolekti monon por daŭrigi funkcii. Ŝajnas al mi, ke Duolingo ankaŭ devas ŝpari, por ke ne estu tiel malprofita.

(Mi jam menciis ĉi tiun aferon en la artikolo La forumoj en Duolingo malaperos ĉi tie en Libera folio.)

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Juha Metsäkallas
Ahmad
Ahmad
2023-03-18 18:28

Mia antaŭa komento ricevis 17 malŝatojn ĝis nun, do mi reprovas esprimi kion mi intencis precipe per “kampanjo”.
Laŭ mi, Duolingo povas esti tre grava por ni ĉar ĝi estas ekster-movada – do iele “neŭtrala” – retejo, kiu prezentas kaj instruas nian lingvon inde. Nur tio, ke (ankaŭ) tia profitcela retejo prezentas ankaŭ Esperanton ĉe la aliaj lingvoj kiel la angla, multege helpas al novuloj (t.e. la ekstera publiko) havigi al si pozitivan sintenon al nia lingvo kaj eklerni ĝin. 
Ni ne forgesu “la Duolingo-generacion” de esperantistoj, pluraj el kiuj jam respondecis/as en tre gravaj postenoj/roloj en nia movado: la pria videeto en Jutubo kun titolo “New Esperanto Speakers: The Duolingo Generation” (Novaj Esperanto-parolantoj: La Duolinga Generacio) dum la lastaj 2 jaroj spektiĝis 46000 fojojn kaj ricevis 2700 ŝatojn kaj 202 komentojn en diversaj lingvoj (

). En la videeto ĉiuj lernintoj de Esperanto parolas flue en Esperanto pri siaj sukcesaj spertoj ĉe Duolingo kaj ĝi havas subtitolojn en 7 lingvoj kaj aŭtomatan tradukon subtitole en dekoj da lingvoj – mi provis la persan aŭtomatan tradukon kaj apenaŭ vidis gravan eraron.
Mi kredas, ke nur tio, kion la videeto donas al la ekstera mondo, valorigas al ni almenay iom peni por reteni ĉiu-lingvajn instruadojn de Esperanto ĉe Duolingo kaj eĉ provi aldonigi novajn lingvojn tie por instruado de nia lingvo.
Eble nura disinformado pri Duolingo fare de ni por havigi al ili pli da lernantoj en diverslingvaj versioj de instruado de Esperanto, kontentigos ilin por reteni la kursojn. Per “kampanjo” mi ĉefe intencas tion. Se tio verŝajnas efika kaj farebla, eble ni daŭre aperigu en niaj retejoj, sociaj komunikiloj kaj revuoj anoncojn/informojn pri Duolingo.

Andreas
Andreas
2023-03-25 17:35

Utiligante chefe lingvomodelon ChatGPT, parolrekonilon Whisper kaj parolsintezilon eSpeak, mi kreis tiun Esperanto-kurson por germanlingvanoj.

Bryce
Bryce
2023-03-25 18:49
Respondo al  Andreas

Estas ridinde, ke Universala Esperanto-Asocio elspezas sen sukceso centmil eŭrojn je propra paĝaro anstataŭ taskigi seriozan firmaon krei multlingvajn paĝarojn por lerni Esperanton. Sed nu, kion ankoraŭ atendi de asocio, kiu diras disvastigi Esperanton, sed lasas tiun taskon grandparte al aliaj, malgraŭ ke ĝi posedas pli da mono ol iu ajn alia organizo en Esperanto.

Tamen tre interesa ideo, Andreas! Bedaŭrinde ĉe mi tute ne funkcias: Se mi alklakas “sendi”, okazas nenio. Verŝajne mi faras ion malĝuste.

Andreas
Andreas
2023-03-26 2:11
Respondo al  Bryce

Dankon por elprovado. Ne sufichas, nur alklaki “Sendi”. Oni devas ankau enigi tekston. Okaze de leciono 1 tio estas en la germana: “Schreib sechzehn Fragen einschließlich Antworten, wodurch man die wichtigsten sprachlichen Grundlagen des Esperanto lernt.”
(Skribu dek ses demandojn inkluzive respondojn, per kiuj oni lernas la plej gravan lingvan bazon de Esperanto.)
Kaj oni devas pacience atendi la eligon.

Laste redaktita 11 monatojn antaŭe de Andreas
Bryce
Bryce
2023-03-26 14:14
Respondo al  Andreas

Mi faris tion, Andreas, tamen ne funkcias, almenaŭ ne ĉe mi. Eble mia krozilo subpremas ion.

La retpaĝaroj pri kiuj vi atentigas, estas terure malnovmodaj. Se mi volas lerni aliajn lingvojn, mi povas fari tion per tre modernaj lerniloj. Kursoj kun riĉe ilustritaj libroj, retpaĝaroj kun filmetoj ktp… tio mankas en Esperantujo.
Pli modernaj evidente estas (is?) Duolingo kaj ankaŭ la kurso de Eurotalk pri kiu kunlaboris Katalin Kováts. Sed ili ambaŭ taŭgas nur por komencantoj. Modernajn, pli seriozajn kursojn por pli enprofundiĝi en la lingvo mi ne konas.

Andreas
Andreas
2023-03-27 9:37
Respondo al  Bryce

Bruce: “… ne funkcias, almenaŭ ne ĉe mi. Eble mia krozilo subpremas ion.”

En ghi eble estas ia malpermeso de shprucfenestroj au similo. Jen alternativo: Ensalutinte en OpenAI, oni povas enigi la tekstojn en Playground -> Chat.
Cetere: Tie oni povas ankau enigi parolatan Esperanton per mikrofono au sondosiero (detaloj).

Bruce: “Modernajn, pli seriozajn kursojn por pli enprofundiĝi en la lingvo mi ne konas.”

La manko de tiaj kursoj estas jam de longe konata fenomeno. Miakonjekte okaze de Esperanto estas tiel, ke la plej multaj komencintoj progresas ne nepre per pliaj kursoj, sed per aktiva partoprenado en skribaj au parolaj konversacioj virtualaj au vizagh-al-vizaghaj.

Kiuj agadoj krom mia estas cele al tio, disponigi Esperanto-kurson per helpo de ChatGPT?

Pri ghi aktuale estas amaskomunikila furoro. Ghin ni eluzu, por konduki homojn al Esperanto.

Bryce
Bryce
2023-03-27 18:19
Respondo al  Andreas

>La manko de tiaj kursoj estas jam de longe konata fenomeno. >Miakonjekte okaze de Esperanto estas tiel, ke la plej multaj >komencintoj progresas ne nepre per pliaj kursoj, sed per aktiva >partoprenado en skribaj au parolaj konversacioj virtualaj au >vizagh-al-vizaghaj.

Jes, sed tio havas la malavantaĝojn, ke multaj restas eternaj komencantoj – ja ankaŭ tio estas konata fenomeno en Esperanto – kaj se homoj sukcesas tamen progresi, tio ankoraŭ ne signifas, ke ili havas vere vastajn lingvokonojn.

En antaŭaj tempoj pli ofte naciaj E-organizoj prizorgis ekzamenojn kaj ankaŭ lernomaterialojn sed tio nun tute mankas en multaj landoj kaj UEA klare fajfas pri tio kaj faras nenion pri tiu situacio kvankam ĝi asertas, ke ĝia celo estas la disvastigo de Esperanto…

Andreas
Andreas
2023-03-26 9:35
Respondo al  Bryce

Bryce: “… anstataŭ taskigi seriozan firmaon krei multlingvajn paĝarojn por lerni Esperanton.”

Nu, da multlingvaj retpagharoj, por lerni Esperanton, estas almenau du:
1) lernu
2) esperanto12

Pri 1 atentigas UEA ekzemple tie.